Kiel tajpi en Esperanto

Enkondukaj komentoj

Modernaj komputiloj senprobleme pritrakas unikodajn signojn inkluzive de tiuj bezonataj por esperanta teksto.  Ne restas preteksto por publikigi esperantajn dokumentojn en ia surogata alfabeto. Tiel ili aspektas fuŝaj kaj donas malbonan impreson al la publiko.  Ekzistas diversaj rimedoj por konverti tekstojn de surogata alfabeto al norma esperanta teksto (Legu ĉi-sube).
La sola problemo estas ke klavaroj apriore ne havas rimedojn por tajpi la milojn da unikodaj signoj.  Tial oni bezonas specialajn klavararanĝojn.  Kiel tajpi en Esperanto dependas de la mastruma sistemo, kaj ĉu vi, la uzanto, havas administrajn rajtojn.  (Ĉe retkafejo, ekzemple, kutime oni ne rajtas instali programojn, do ne eblas metodoj kiuj bezonas ekstran programon).
En iu ajn uzata aplikaĵo necesas elekti tiparon kiu enhavas la unikodajn signojn bezonatajn por Esperanto: ĉĝĥĵŝŭ ĈĜĤĴŜŬ. Multaj el la plej uzataj modernaj tiparoj ja havas tiujn ĉapelitajn literojn.

Kiel ebligi tajpadon en Esperanto

La plej oftaj rimedoj estas la jenaj:

  • Oni agordas la klavojn por la esperantaj ĉapelitaj literoj en sia kutima klavararanĝo.  Por plejmultaj esperantistoj tiu estas la plej konvena metodo, ĉar ĝi ebligas tajpi en Esperanto kaj la kutima etna lingvo en la sama dokumento sen ŝanĝi la klavararanĝon.  En iuj okazoj necesas elŝuti programon, kaj instali ĝin.
  • Oni uzas t.n. internacian klavararanĝon kun mortaj klavoj. Ĉi tiu metodo estas preferata de iuj, kiuj uzas plurajn lingvojn. Plej ofte ne necesas elŝuti ion.
  • Oni elŝutas kaj instalas specialan esperantan klavararanĝon. Diversaj literoj, ekzemple Q,X… mankas por ke la ĉapelitaj literoj estu rekte tajpeblaj. Tiu sistemo ne estas konvena ĉar oni devas lerni novan aranĝon, kaj ŝalti inter tiu aranĝo kaj aliaj por tajpi vortojn el aliaj lingvoj kiuj enhavas la mankantajn literojn. Legu ĉe Klavarfasonoj por Esperanto en Vikipedio.
  • Oni povas uzi la rimedojn de specifa programo enigi multspecajn ĉapelitajn kaj aliajn nekutimajn literojn per la menuoj. Ne necesas elŝuti ion. Estas facile sed, por longa teksto, estas tede.

Ni pritraktas ĉi tie la plej taŭgajn kaj plej simplajn metodojn. Ni ne celas mencii ĉiujn konatajn metodojn. Se vi konas alian metodon kiu estas sufiĉe aplikebla, bonvolu sciigi nin pri ĝi.

Kiam ni mencias menueron aŭ nomon de butono k.a. ni mencias la etikedon en la angla (kun esperanta traduko en krampoj).  Se via sistemo estas en alia lingvo vi devos mem traduki en ties lingvon kaj serĉi rilatan menueron/butonon.  Bedaŭrinde, esperanta uzantinterfaco ne disponeblas krom en Ubuntu Linukso kaj kelkaj aliaj linuksoj, sed ne en Vindoza aŭ Makintoŝa sistemo.

Dasher – tute alispeca metodo enigi tekston
Dasher ebligas enigi tekston per muso aŭ tuŝo ktp.  En iuj operaciumoj esperanta versio disponeblas.  Se vi havas sperton pri tio, bonvole raportu al ni pri la taŭgeco kaj uzebleco.

Rimedoj por konverti surogatan tekston al unikoda teksto

esperanto.typeit.org  ebligas tajpi esperantajn signojn sen esperanta klavararanĝo.  Oni povas tajpi tekston en kadro kaj poste kopii ĝin al dokumento.