Praa maoria kulturo kaj civilizacio

Por la maorioj de Ao-tea-roa – lando de la longa blanka nubo (Nov-Zelando) – komence de la 19-a jarcento kiam la unuaj koloniantoj (francoj, poste britoj) aperis sur la eterne verdaj insuloj – ĉiuj iloj, ĉu por bataloj ĉu por laboro aŭ mastrumado, vestaĵoj, estis faritaj el ŝtono, ligno, vegetaĵoj; maorioj konis nek feron nek aliajn metalojn.  Sed tiuj maorioj havis – kaj ankaŭ la nuntempa, moderna maorio havas – eminentajn fizikajn kaj spiritajn kapablojn: ili rapide kaj facile lernas kaj havas mirindan memoron.

Elsdon Best (1856-1931) esploristo de la maoria vivo, mencias, inter aliaj, mem spertitajn faktojn pri tio. Li parolis kun maljuna maorio, kiu recitis al li 406 kantojn. Alia maorio rediris la nomojn de 1400 personoj, de siaj parencoj kaj tribanoj.

Tiu ĉi maorio evoluigis por si leĝojn per siaj multspecaj kapabloj, regularon, kiuj ebligis al li la kunvivon en socio konvena por liaj vivcirkonstancoj. Sed krom la necesa reguligo por ekzisti kaj vivi en la kadroj de triboj, ili bezonis multajn sciojn kaj konojn por la ĉiutaga vivo: kiel akiri la rimedojn, kiel veturadi sur la oceano, pri fiŝkaptado, ĉasado, agrikulturo, kaj por bataloj.

Sed li havas ankaŭ tre delikatan artsenton, kiun pravas la admirindaj skulptaĵoj, ĉizaĵoj, teksaĵoj, ankaŭ nuntempe farataj. La haka (militdanco) kaj la poi (danco de la virinoj) estas la plej famaj inter la dancoj.

La kantado kaj poezio (monda) kaj lia mitopoezio devas esti pritraktataj aparte. Kelkaj ekzemploj el ili plenigas per admiro eĉ la plej pretendeman literaturamanton. Ilia delikateco, la “for de la tero”-alteflugantaj pensoj nekontesteble pravas, ke la homa ‘spirito’ estas sama kaj identa, troviĝu en kiu ajn parto de la mondo.

La maorio ellernis la necesajn sciojn kaj konojn bezonatajn en la ĉiutaga vivo de siaj gepatroj, de la maljunuloj de la tribo.

Dum la longaj vesperoj, senfinaj pluvaj tagoj, la jungeneracio konatiĝis kun la belegaj legendoj de sia historio kaj aŭskultis fabelojn: kiel kaptis Maui (la ĉefheroo) Ao-tea-roa-n kiel grandegan fiŝon el la oceano kaj ekvivis sur ĝi poste kun siaj fratoj kaj edzinoj.

La legendo pri la ĉarma, heroa amo de Tutanekai kaj Hinemoa devus esti ekzemplo por la nuntempa junularo.

Ĉiuj ĉi faktoj kompreneble forte evoluigis la naturan inteligentecon de la indiĝena popolo. Koninte nenian formon de la skribo, tute apartigite de ĉiuj scioj de aliaj popoloj, kaj volonte konservi siajn altetaksitajn sciojn kaj pludoni ilin al la posteuloj, la maorio havis kiel la solajn rimedojn nure sian memoron, la perbuŝan tradicion, perparolan instruadon.

La soleca maorio mem devis inventi ĉiajn necesaĵojn kaj kelkaj specialaj scioj eĉ altgrade evoluiĝis. Li havis propran, originalan kalkulsistemon. La kalkuladon kaj nombradon li faris per du (paroj), kaj “dudekoj”. Certajn objektojn, ekz. kaptitajn birdojn li kalkulis po kvar. Li havis ankaŭ mezurojn, kvankam ne ĝeneralajn, por longeco, distanco kaj volumeno. Por tempomezuro li ne havis precizajn difinojn, nur: krepusko, mateno, tagmezo ktp. sed li povis nomi kaj fiksi ĉiun tagon de la jaro. Li dispartigis la jaron per “lunaj monatoj” kaj ĉiu tago de la luna monato havis apartan nomon, do li povis doni ĝustan tagon. La nova jaro komenciĝis per la unua nova luno post la plej mallonga tago de la jaro. Tiu estis en Nov-Zelando en la dua parto de junio.

Li bone konis la plej gravajn stelojn kaj ankaŭ donis nomon por ĉiu el ili. Tute certe la steloj estis liaj gvidantoj kaj direktiloj sur la vasta oceano. La maorioj antaŭdiris la veteron precize laŭ la steloj kaj ventoj.

Iu angla esploristo-kapitano en la pasinta jarcento rakontis ke li volis veturi de malgranda polinezia insulo al Rarotonga, sed li ne trovis ĝin kaj devis reveturi al sia komenca forirloko. Tiam maoria ĉefo venis tien por helpi al li. La maorio direktis la ŝipon al certa, signita loko, tie mem turnis la ŝipon en fiksitan direkton kaj tiam diris ke ili veturu nun en la sama direkto. La kapitano rigardis sian kompason kaj ekveturis precize laŭ tiu direkto kaj tiam jam bone trovis post kelkaj tagoj Rarotonga-n.

La maorioj estis grandaj vojaĝantoj sur la maro. Ili havis simplajn mapojn, sur kiuj la lokoj de la diversaj insuloj en la Pacifiko estis montritaj per lignopecetoj kaj la direktoj de la ventoj per streĉitaj fadenoj. Se ventegoj kaptis ilin meze de la maro dum la vojaĝo, ili simple detiris la velojn de la boatoj kaj lasis sin treni per la ventego, dum la ŝtormo daŭris.

Ili bone konis ankaŭ la sur- kaj submarajn fluojn (kurentojn) en la oceano kaj ties precizajn vojojn, kien ili fluas.

****

Kiel ni jam vidis, tiujn ĉi praktikajn, en la ĉiutaga vivo nepre necesajn sciojn kaj konojn, la maoria junulo ellernis de siaj pliaĝuloj, pleje en la laboro aŭ dum la ripoztempoj. Sed la pli profundajn sciojn pri ĉio, la historion, folkloron de la popolo kaj ĉefe la esoterajn doktrinojn pri Io, la plej Supera Estaĵo, pri la praktikado de la tre sekretaj ritoj, pri la deviga sinteno de la homa estaĵo rilate ilin, ĉiuj ĉi estis instruataj en la supera instruejo, en la whare wananga = la Lernejo de la Scioj.

Ni jam menciis, ke la maorio havis nenian grafikan sistemon nek skribon, per kiuj li estus povinta registri siajn kolektitajn sciojn, kaj tiamaniere li ne povis pludoni ilin al la sekvantaj generacioj.

Tiu ĉi fakto rezultigis ke la Lernejo de la Scioj havis tre utilan kaj gravan rolon. Ĝia celo estis konservi ĉiun buŝan tradicion, estimitan folkloron kaj transdoni ĉion al la posteuloj, senŝanĝe, ĉar la maorio estis absolute konservativa (tiutempe). Eĉ la plej sensignifa forigo de la malnovaj instruoj estis severe malpermesita kaj estus grava ofendo kontraŭ Tane (ĉef-dio, sed ne la plej supera), kiu estis la origino kaj patrono de ĉiu altgrada scienco.

Pro la graveco de la instruoj en la whare wananga, ties lernantoj povis esti nur elektitaj knaboj, pleje filoj de ĉefoj aŭ de rangatira (nobeloj). Sed ankaŭ el ili nur tiuj, kiuj ricevis apartan permeson, post ekzameno de la memorkapablo. La ekzameno estis kelkfoja ripetado de popularaj Maui-mitoj fare de la tohunga. Poste, la ekzamenanto devis reciti ilin plej precize, laŭvorte, kaj nur tiuj estis elektitaj studantoj, kiuj havis kontentigan memorkapablon. Fininte la kurson tiuj ĉi lernantoj fariĝis la anstataŭantoj de skribitaj dokumentoj en Polinezio.

La instruistoj en la “domoj de lernado” estis la plej spertaj kaj plej respektataj tohunga-oj. Ĝia signifo estas spertulo. Kiu havis specialajn sciojn, ĉiu estis tohunga. La sperta kaj arta lignoskulptisto, la lerta tatuanto, la ĉarpentisto estis same tohunga. Sed ĝenerale la tohunga estis la ĉefo de la tribo. Ili ĉiam devenis el la gvidantaj familioj. Kompreneble, ankaŭ la tohunga-oj, same kiel la ĝenerala popolo, ne estis samrangaj, kvankam ĉiu tohunga estis sub tapu, sed diversgrade.

La tohunga ahurewa, pastroĉefoj kaj instruistoj de la altgradaj “Lernejoj de Scioj” estis sub la plej granda tapu. La pli malaltgradaj estis sub pli facilaj tapu-reguloj.

Ĉar la maorio ne havis precizajn kaj difinitajn privatajn kaj punleĝojn, li – vivante en komunumoj, triboj – tre bezonis reguligojn por la harmonia kunesto kaj kunlaboro. Unu tia reguligo, eble la plej grava, estis la tapu. La sistemo de la tapu estis amaso da malpermesoj kaj ilia efiko atingis ĉiun manifestiĝon de la vivo de la indiĝeno. La neglekto eĉ de la plej malgranda ordono de la tapu jam povis katastrofon signifi en la vivo de la individuo. Se iu jam nur unufoje ne atentis la tapu, tiu fariĝis kahupo, spirite blinda, kaj depost tiam li ne plu vidis kaj rimarkis la signojn, kiujn la dioj sendas al la homoj por ke ili povu eviti la malbonojn kaj malfeliĉojn.

Tia maorio – escepte se iu tohunga liberigis lin el tiu stato – tiom ĉagreniĝis de zorgoj kaj timegoj turmentite, ke li fine mortis.

Jam la unuaj eŭropaj kolonistoj rimarkis tiun ĉi econ de la maorioj, kaj tiel ili priskribis ĝin, ke “la maorio kapablas morti, kiam li deziras”, per nura volo, per zorgado.

La tapu-loko estis malpermesita loko. Tiaj estis la “Lernejoj de Scioj” kaj ankaŭ la pli malaltgradaj lernejoj. La tapu-persono devis vivi tute apartigite de la aliaj. Ankaŭ la vazoj, potoj el kiuj li manĝis estis sub tapu, do li ne rajtis tuŝi fremdan manĝilaron.

Ankaŭ la naskanta virino estis sub tapu (higienaj kaŭzoj).

La tapu estis la potenco de la dioj, do la respekto kontraŭ la tapu egalis kun la obeemo al ili: ĉi tiu regulo estis la plej forta solidariga forto de la maoria vivo.

La liberiĝo de sub la tapu estis ebla nur tra la tohunga, per la forto de magiaj skandaĵoj.

La origino de la tapu povis esti unue la neceso gardi la privatan posedaĵon kaj krome higienaj kaj moralaj maluzoj. Sub la tapu eĉ la plej valorajn objektojn oni povis lasi tute sengarde, se la posedanto forestis, eĉ dum longa tempo. Kiam iu ĉefo iris batali kune kun siaj homoj, ĉiu estis metita sub “batal-tapu”. Tio signifis, ke dum milittempo neniu ilia objekto povis esti tuŝebla.

F.E. Maning, plej fama esploristo de la maoria vivo en la pasinta jarcento, kiu vivis dum jardekoj inter la maorioj, notas al ni multajn interesajn kazojn pri la efikoj de la tapu, kiujn li mem povis atesti:

Foje iu altranga ĉefo ekiris al batal-ekspedicio kun siaj kvincent viroj. Kompreneble, ĉiuj estis sub speciala “milit-tapu”, la ĉefo sub ankoraŭ pli fortigita. Tre danĝera ekspedicio estis kaj la tapu estis multe pli forta super ili, ol alifoje. Tre multaj komplikitaj misteraj signoj, aperaĵoj, devis esti dume plej zorge atentataj.  Tio signifis, ke la ĉefgvidanton oni tute ne povis kaj ne rajtis eĉ alproksimiĝi. La ekspedicio haltis por tagmanĝi. La porcio de la ĉefo estis metita en apartan korbeton, tiom kiom sufiĉus ankaŭ por du aŭ tri homoj. Nature, la pli grandan parton li ne povis konsumi kaj tiu restis en la korbo.

Baldaŭ venis grupo de sklavoj, kiuj en certa distanco portis post ili la militprovizaĵojn. Unu el la sklavoj, korpulenta malsata junulo, ekvidinte la restaĵojn de la nefinita tagmanĝo de la ĉefo, formanĝis ĝin sendemande. Apenaŭ li finis la manĝon, alia teruriĝita sklavo, kiu restis tie el la grupo de la ĉefo, klarigis al li kion li faris.

Maning ĉi tie aparte rimarkigas ke li konis bone la malfeliĉan kulpulon, kiu restis rekonata en la tribo pro lia forto kaj multfoje distingigis sin en la militoj de la tribo. (La sankorpaj sklavoj ĉiam partoprenis en la bataloj de siaj mastroj.)  Sed kiam li aŭdis la fatalan sciigon, kion li faris, tuj tre fortaj konvulsioj ekstreĉis lin kaj ankaŭ kramfoj en la stomako, kiuj senĉese turmentegis lin, ĝis li mortis samtagon vespere.

Krom la ĉefaj “Lernejoj de Scioj” ekzistis ankaŭ pli malaltgradaj: la duagrada whare kau po, kie oni instruis la legendojn, tradiciojn de la tribo, pri malnovaj militadoj ktp.  La whare maire estis la plej malaltgrada lernejo, kie la sorĉado, sekretaj homaj kapabloj estis instruitaj, ekzemple kiel mortigi malamikon de malproksimo, kiel fari bestojn, teron malfekundaj.

Ties pastroj, la tohunga ruanaku estis tre timindaj, sed pli malmulte respektataj, ol la tohunga ahurewa, la ĉefpastroj kaj instruistoj de la “Lernejoj de Scioj”.

Ankoraŭ ni volas rimarkigi, ke la instruado en la ĉeflernejo whare wananga tiam okazis nur de mateno ĝis tagmezo, kiam la suno leviĝis (altaj instruoj), en la meza lernejo, en la whare kau po, nur posttagmeze (la surteraj scioj) kaj en la plej malalta, whare maire, en la sorĉistlernejo (la subteraj, mallumaj scioj) ĉiam nur en la vespero kaj mallumo. Ĉi tiuj lastaj instruoj povis okazi jam ankaŭ ekstere, for de la domoj, eĉ en arbaro.

Ni klopodis prezenti ĉi tie kelkajn facetojn de la praa maoria vivo kaj kulturo, sed ĝi estas tiom larĝa kaj abunda ke en kadro de mallonga artikolo oni povas konigi ĝin nur per ege koncizaj kaj mallongaj klarigoj.  Estus granda perdo se la kulturo, precipe la multaj, eĉ nuntempe belegaj kutimoj, moroj kaj melodia lingvo de tiu ĉi brava popolo malaperus, degelante en la fremda maro.

La maorio forte kredas sian simplan, sed profundsignifan proverbon:

“Ka to he ra, Ka ura he ra.”
(La suno malleviĝas, la suno leviĝas.)

 

Bazita sur artikolo de John Hamvai eldonita en ‘Oomoto’, Nov-Dec 1970