OS-X-Esperanto2020-09-29T09:16:26+12:00

OS-X kaj MacOS

Por uzi alt-klavon

En la blogo de Tom Gewecke: Multilingual Mac li menciis ke li disponigis dosieron por tiu celo.

Alia paĝo estas jakwings.github.io/mac-keyboard-Esperanto.

Internacia klavaro kun mortaj klavoj

Se via ĉefa lingvo estas la angla, sed vi volas tajpi en Esperanto kaj en aliaj latinbazitaj lingvoj, vi povas elekti la klavararanĝon “U.S. Extended” (Usona etendita).  Elektu menuerojn System Preferences (Sistemaj preferoj), Language & Text (Lingvo kaj teksto), Input Sources (Enigaj fontoj), marku je “U.S. Extended”, Close (Fermi).  Aliaj aranĝoj ankaŭ taŭgas, ekzemple Finnish Extended (Finna etendita) por la finna kaj la sveda lingvoj kun Esperanto.
Por tajpi ĉapelitajn literojn, tenu la alt/option-klavon kaj premu la klavon de ĉapelo (6 aŭ B) kaj tiam la klavon de la litero.  Ekzemple for Ĝ: alt 6 kaj tiam shift (maj) G. Por ŭ: alt B kaj tiam U.  Same por la aranĝo Irish Extended (Irlanda etendita).  Ĉe la Finna alt-Y por la hoketo.

U.S.ExtEsp-klavaro uzas puntokomon por la morta klavo

Ĉi tiu metodo similas al tiu por la internacia klavaro. La avantaĝoj de la U.S. ExtEsp-aranĝo estas, ke la punktokomo (;) estas pli facile tajpebla (almenaŭ ĉe usona klavaro), kaj ĉi tiu aranĝo ne malhelpas tajpi en la angla aŭ aliaj lingvoj latinbazitaj.

Por agordi ĉi tiun aranĝon en via Makintoŝo vi bezonas dosieron kun OS-X-virtuala klavaro. Vi povas elŝuti taŭgan dosieron el la retejo de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE), ĉe: http://aaie.us/downloads/MacKeyboardLayout.zip  Malkompaktigu la dosieron kaj sekvu la instrukciojn en la dosiero ReadMe.pdf.

La teda metodo: enigi signon

Diversaj programoj ĉe Makintoŝo havas similajn metodojn enigi signojn ne rekte disponeblajn ĉe via klavaro. Ekzemple en TextEdit, por enigi ĉapelitan literon ĉe la kursoro, elektu la menuon Edit (redakti) > Special characters (specialaj signoj), elektu je View (Vidigi): Roman; Category: Accented Latin, kaj duoble alklaku al la dezirata signo en la tabelo de signoj.
En LibreOffice aŭ OpenOffice elektu menueron Edit (Redakti) > Special Character (Speciala signo), elektu subaron Latin Extended-A, kaj duoble alklaku al la dezirata signo.
Go to Top