Kluboj tra Nov-Zelando

Auckland: Estas kunvenoj en diversaj lokoj je diversaj datoj.  Kontaktu nin kaj ni sendos al vi informojn pri la venonta kunveno.  Estas Esperanto-klubo ĉe la Universitato de Auckland kiu kunvenas regule.  Vidu ĝian paĝon ĉe Facebook.

Tauranga/Rotorua: Esperantistoj en ĉi tiu regiono kunvenas kelkfoje.

Masterton: La klubo en Masterton kunvenas je la 2-a ptm ĉiun merkredon inter februaro kaj decembro.

Wellington: La Rondo de Wellington kunvenas je la 7:30-a ptm la duan merkredon de ĉiu monato inter februaro kaj decembro en Crofton Downs (apud la urbcentro).

Christchurch: Grupeto kunvenas regule.

Nacia kongreso

Okazas nacia kongreso ĉiujare ofte en januaro aŭ februaro, kelkfoje en Aŭstralio same kun la kongreso/somerkursaro de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.