Kiel kontroli literumadon kaj gramatikon

Se vi verkas artikolon aŭ retpaĝon en Esperanto, gravas kontroli ĝin por literumaj eraroj kaj por gramatikaj eraroj antaŭ ol sendi ĝin por publikigo. Depende de kiel vi laboras, vi eble bezonas literumkontrolilon por vortprocesilo, kaj por TTT-foliumilo, kaj por retpoŝta programo.  Necesas agordi ĉiun programon aparte.  Ĝenerale tio eblas nur per liberaj programaroj, ĉar esperantistoj povas kontribui programadon kaj vortlistojn.  Komercaj programaroj ĝenerale ne liveras kontrolilojn por esperantaj tekstoj.

Vortprocesiloj

La plej taŭga estas LibreOffice Writer (Verkilo). Ĝi estas libera programaro kaj disponeblas senpage por makintoŝaj, vindozaj kaj linuksaj komputiloj, kaj por androidiloj. Disponeblas instrukcioj pri kiel instali je LibreOffice ĉe: https://www.libreoffice.org/get-help/install-howto/ Se vi volas, vi povas instali la esperantan fasadon kaj helpon.

Instalinte je LibreOffice, vi ankaŭ bezonas instali kromprogramon por kontroli esperantajn tekstojn.  Malfermu la programon LibreOffice Writer (Verkilo) kaj elektu la menuerojn: Tools (Iloj) > Extension Manager (Aldonaĵa mastrumilo) > Get more extensions online (Legi pliajn aldonaĵojn rete) > enigu la vorton Esperanto en la serĉan kampon kaj elektu aldonaĵon.  Du taŭgaj ekzistas:

Esperanto spellchecker, thesaurus and hyphenizer

https://extensions.libreoffice.org/extensions/esperanto-spellchecker-thesaurus-and-hyphenizer

Elŝutu la aldonaĵon kaj instalu ĝin laŭ la instrukcioj en la paĝo pri aldonaĵoj.

Language Tool

https://languagetool.org/download/LanguageTool-4.4.1.oxt

Se vi deziras ĉi tiun aldonaĵon, elŝutu ĝin kaj instalu ĝin laŭ la instrukcioj en la paĝo pri aldonaĵoj.

Agordi la dokumentan lingvon

Vi povas elekti la lingvon uzotan apriore por ĉiu nova dokumento en Verkilo (aŭ en iu el la aliaj aplikaĵoj de LibreOffice) se vi volas.  Vi povas ŝanĝi la lingvon poste se vi bezonas.

Por agordi ke LibreOffice uzu esperanton apriore por ĉiu nova dokumento, vi povas iri al Tools (Iloj) > Options (Agordaĵoj) > Language settings (Lingvaj agordoj) > Languages (Lingvoj) > en la sekcio Default languages for documents (Aprioraj lingvoj por dokumentoj), Western (Okcidentaj) elektu Esperanton.

Kiam vi volas verki novan dokumenton en Esperanto, aŭ ŝargas ekzistantan dokumenton en Esperanto, certigu ke la dokumenta lingvo estas Esperanto (vidu la nomon de la lingvo en la ilobreto ĉe la malsupro de la fenestro). Por ŝanĝi ĝin, iru al la menueroj: Tools (Iloj) > Language (Lingvo) > For all text (Por la tuta teksto) > Esperanto.  Vi povos tiam redakti la dokumenton kaj LibreOffice aŭtomate kontrolos la literumadon dum vi tajpos.

TTT-legiloj

Liberaj TTT-legiloj ĝenerale liveras kromprogramon por Esperanto. Ekzemple:

Firefox

Extensions (Kromprogramoj): Grammar and Spell Checker – Language Tool

Languages (Lingvoj): Esperanto Language Pack (Mozilla)

Add-on (Aldonaĵoj): LanguageTool kontrolilo por literumado kaj gramatiko ĉe https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/languagetool/

Chrome

Add-on (Aldonaĵoj): LanguageTool kontrolilo por literumado kaj gramatiko ĉe https://languagetool.org/chrome?force_language=1

Edge

La nova (2020) Microsoft Edge baziĝis sur la foliumilo Chromium, do Edge povas utiligi kromprogramojn de Chromium. LanguageTool (Lingvoilo), ebligas kontroli la literumadon de esperanta teksto. Informo troviĝas ĉe:

https://microsoftedge.microsoft.com/addons/detail/grammar-and-spell-checker/hfjadhjooeceemgojogkhlppanjkbobc

Retpoŝtaj programoj

Thunderbird

En Thunderbird elektu menuerojn Tools (Iloj) > Add-ons (Aldonaĵoj) > Get Add-ons (Akiri aldonaĵojn) > Learn More (Lerni pli) > enigu la vorton Esperanto en la serĉan kampon kaj alklaku la serĉbutonon. Elektu la kromprogramon Esperanta Vortaro kaj instalu ĝin.

Alternativa methodo (kiun ni testis en versio 68.10.0): en Thunderbird elektu menuerojn Edit (Redakti) > Preferences (Preferoj) > Download More Dictionaries (Elŝuti pliajn vortarojn) > rulumu al Esperanto, kaj klaku al Download Dictionary (elŝuti); en la fenestro Add-ons (Aldonaĵoj) ĝi devus vidigi informon pri Esperanta Vortaro. Alklaku la butonon +Add to Thunderbird (Aldoni al Thunderbird) > Add (Aldoni) > Ok (Akcepti) > fermu la fenestron.

Dum vi tajpas mesaĝon, dekstre alklaku en la ĉefa teksto kaj elektu menuerojn Languages (Lingvoj) > Esperanto (aŭ alian lingvon). Thunderbird aŭtomate kontrolas dum vi tajpas.

Memstaraj programoj en la Interreto

Lingvohelpilo

Kiam vi havas tekston kontrolotan vi povas kopii ĝin kaj alglui ĝin en la tekstujon ĉe:  http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/.  Alklaku al Kontroli por ruli la kontroladon. Ĝi eble ne trovos ĉiajn erarojn. Do zorge relegu ĝin.

Language Tool

Iru al https://languagetool.org/eo/ kaj algluu vian tekston tie por kontroli ĝin. Ĝi informos vin pri kie ĝi trovis eblajn erarojn, sed ĝi ne provas korekti la erarojn. Vi povas korekti la erarojn kaj kopii la tekston por alglui ĝin aliloke.

Ankaŭ ekzistas LanguageTool Browser Add-on ĉe https://github.com/languagetool-org sed ni ankoraŭ ne testis ĝin.