Linukso

Ĉe linuksa komputilo la metodoj disponeblaj dependas ne nur de la distribuo, sed ankaŭ de la labortabla sistemo. Tamen ĝenerale estas tre facile kaj konvene agordi la sistemon por Esperanto ĉe KDE kaj Gnome kaj Cinnamon, kiuj estas la plej uzataj labortablaj sistemoj.

Aldoni klavojn por la ĉapelitaj literoj al via kutima klavaro

Agordi la klavaron

En Gnome (ekzemple ĉe Ubuntu 10.4), elektu menuerojn “System” (Sistemo), “Preferences” (Agordaĵoj), kaj “Keyboard” (Klavaro). Tiam elektu la langeton “Layouts” (Aranĝoj) kaj la celatan aranĝon, ekzemple “USA” (Usono). Alklaku la butonon “Options” (Agordoj). Iru al “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En Unity (ekzemple ĉe Ubuntu 12.10), elektu menuerojn “System Settings” (Sistemaj agordoj), “Keyboard Layout” (Klavara aranĝo), elektu lingvon, kaj alklaku butonon “Options” (Agordoj). Iru al “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En postaj versioj de Ubuntu (ekzemple 14.04, 15.04, 16.04) la agordado de klavararanĝoj estas per ibus. Tamen la setxkbmap-metodo ja sukcesas (vidu sube).

En KDE (ekzemple Kubuntu 13.04-14.04, Mageia 4) elektu menuerojn “K”, “System Settings”, “Input devices”, “Keyboard” (klavaro), “Advanced” (Altnivelaj). Marku la butonon apud “Configure keyboard options” (Agordi klavarajn eblojn). Iru al sekcio “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En KDE (ekzemple Suse 12.1…) elektu menuerojn “K”, “Configure Desktop” (Agordi labortablon), “Input devices” (Enigiloj), “Keyboard” (Klavararanĝo) Elektu la langeton “Advanced” (Altnivelaj). Iru al sekcio “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En Cinnamon (Mint 17 – 21) elektu menuerojn “Preferences” > “Keyboard” > “Keyboard Layouts” . Elektu klavararanĝon al kiu aldoni la esperantajn klavojn > “Options”. Iru al sekcio “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En Cinnamon (Mint 15) elektu menuerojn “System Tools” > “System Settings” > “Regional Settings” > “Layouts” . Elektu klavararanĝon > Options. Iru al sekcio “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En Cinnamon (Mint 14) elektu menuerojn “System Tools” > “System Settings” > “Personal” > “Keyboard layout” > “Layouts”. Iru al la sekcio “Agordi la esperantajn klavojn” (sube en ĉi tiu paĝo).

En Enlightenment (ekzemple Bodhi 2.2.0) oni bezonas la modulon Keyboard, do elektu la menuerojn Settings (Agordoj) > Modules (Moduloj) > Keyboard (Klavaro) > Load (Ŝargi). Tiam elektu menuerojn Settings (Agordoj) > Input (Enigo) > Keyboard > Klavaro). Rulumu malsupren al “Key to choose 3rd level” (“Klavo por elekti 3-an nivelon”) kaj al “Adding Esperanto circumflexes…” (“Aldonado de Esperantaj supersignoj”). Por detaloj vidu la suban sekcion “Agordi la esperantajn klavojn”.

Aktualaj Linuksaj sistemoj (2013) uzas la programon setxkbmap por agordi la klavararanĝon. La suba ekzempla komando (disponebla ek de 2010) informas tiun programon ke por la aranĝo us kaj ties variaĵo alt-intl (alternativa internacia), uzu la maldekstran win-klavon kiel trianivelan klavon kaj aktivigu la ĉapelitajn esperantajn signojn per la trianivela klavo kun la rilata litera klavo kaj qwerty-klavaro (ankaŭ eblas Dvorak-aranĝo).

Ĉi tiu metodo estas ĉefe utila ĉe malpezaj sistemoj, kiuj ne havas grafikan aplikaĵon por agordi la klavararanĝajn eblojn. En ĉiuj aktualaj Linuksaj sistemoj, ĉu ili havas grafikan aplikaĵon aŭ ne, vi povas enmeti ĉi tiun linion en vian dosieron ~/.bashrc (ĝi estas kaŝita en via hejma dosierujo):

setxkbmap -layout “us” -variant “alt-intl” -option “lv3:lwin_switch,esperanto:qwerty”

Referenco por pluaj detaloj: http://www.x.org/releases/X11R7.5/doc/input/XKB-Config.html.

Se vi uzas alian aranĝon krom us:alt-intl, adaptu la komandon por via aranĝo (kaj variaĵo). Se vi volas uzi diferencan klavon por la trianivela klavo, vi povas anstataŭe enmeti alian, ekzemple, la dekstran Alt-klavon (ralt_switch). En ĉi tiu kazo, la jena komando eble sufiĉos:

setxkbmap -option “lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty”

Agordi la esperantajn klavojn

Elektu la listeron “Esperanto letters with superscripts” (“Esperantaj signoj kun supersignoj”). Por vidigi la eblojn sub ĝi, alklaku la plus-signon maldekstre.

Elektu iun el la ebloj, ekzemple “To the corresponding key in a Qwerty keyboard” (“Al la ekvivalenta klavo en Qwerty-klavaro”).
Alklaku la plus-signon apud “Key to choose 3rd level” (“Klavo por elekti 3-an nivelon”) por vidigi la eblojn sub ĝi. Marku via(j)n preferata(j)n speciala(j)n klavo(j)n, ekzemple “Left Win” (Maldekstra Win) kaj “Right Alt” (Dekstra Alt). Alklaku la butonon “Apply” (Apliki). Fermu la fenestron.
Nun vi povas tajpi ĉapelitajn literojn, ekzemple per Dekstra-Alt kun Shift (Maj) kaj U por Ŭ.

Uzi “mortajn” klavojn

Por angla klavaro oni povas elekti la aranĝon “USA (Alternative international)” (Usono alternativa), aŭ “United Kingdom International (with dead keys)”, anstataŭ la pli simplan aranĝon “USA”. Per tiu klavaro oni povas tajpi multajn ĉapelitajn literojn el multaj lingvoj per mortaj klavoj. Por la literoj kun cirkumflekso uzu la mortan klavon 6/^ kaj por la literoj kun hoketo uzu la mortan klavon RAlt Shift 9 (DekstraAlt + Stir + 9) kombinaĵon. Estas iom malfacile tajpi tiun lastan: tenu je RAlt kaj Shift kaj premu je 9, tiam maltenu je Shift (por minusklo) kaj premu je u, nur tiam maltenu je RAlt.
En Cinnamon (ekzemple Mint 17 – 21) elektu menuerojn “Preferences” (Agordaĵoj), “Keyboard” (Klavaro), “Layouts” (Aranĝoj), klaku al “+”, elektu klavararanĝon el la longa listo, ekzemple “English (US, alternative international)”, “Add” (Aldoni).

En Gnome (ekzemple Ubuntu 10.4) elektu menuerojn “System” (Sistemo), “Preferences” (Agordaĵoj), kaj “Keyboard” (Klavaro). Tiam elektu la langeton “Layouts” (Aranĝoj). Por aldoni aranĝon elektu la butonon Add (Aldoni), langeton “By language” (Laŭ lingvo) kaj por “Language” (Lingvo) elektu listeron ekzemple “English” (Angla) kaj por “Variants” (Variaĵoj) ekzemple listeron “USA (Alternative international)”.

En KDE (ekzemple Kubuntu 10.4) elektu menuerojn “K”, “System Settings” (Sistema Agordo), “Regional & Language” (Regiono & Lingvo), kaj “Keyboard layout” (Klavararanĝo). Certigu ke uzo de klavararanĝoj estas enŝaltita (Ebligi klavararanĝojn), kaj serĉu taŭgan klavararanĝon en la maldekstra listo kaj marku ĝin, ekzemple “Usono us”. Alklaku la verdan triangulan butonon por meti la elektitan aranĝon en la liston “Active layouts” (Aktivaj klavararanĝoj). Alklaku ĝin en tiu listo, kaj elektu la preferatan devion en la listo “Layout variant” (Aranĝa devio) kaj alklaku la butonon “OK” (Apliki).
En KDE (ekzemple Suse 12.1…) elektu menuerojn “K”, “Configure Desktop” (Agordi labortablon), “Input devices” (Enigiloj), “Keyboard” (Klavararanĝo) Elektu la langeton “Layouts” (Aranĝoj), Add (Aldoni) kaj elektu ekzemple Layout (aranĝon) English (Canada), Variant (variaĵon) Canadian Multilingual, alklaku al Apply (Apliki). Ŝ estas tajpebla per [ plus S.

En LXDE (ekzemple Mint LXDE…) elektu je Computer (komputilo), Applications (aplikaĵoj), Preferences (preferoj), Lxkeymap. En la maldekstra listo elektu landon, ekzemple United States (Usono), kaj en la dekstra listo elektu varianton, ekzemple International with dead keys (Internacia kun mortaj klavoj). Klaku al Apply (Apliki) kaj fermu la fenestron.

Fedora versio 25 oni povas agordi internacian klavararanĝon kun mortaj klavoj. Ekzemple, klaku al la simbolo por “All Settings” (agordaro), “Region & Languages” (regiono kaj lingvoj), “Input Sources” (enigmetodoj) kaj premu je “+”, klaku al la tri vertikalaj punktoj kaj tajpu, ekzemple, “english” kaj elektu je “English (US, international with dead keys)”, “Add” (aldoni), kaj fermu la dialogon. Iru al la supra ilobreto dekstre kaj alklaku la lingvoelektilon. Elektu la fasadon deziratan.

En Ubuntu (versioj 14.04, 15.04, 16.04) la agordado de klavararanĝoj estas per ibus. Por ŝanĝi la klavararanĝon elektu la menuerojn: System settings (Sistemaj agordoj) > Text entry (Enigi tekston) > + > English (UK, international with dead keys), aŭ alian elektu.

Noto pri la uzado de t.n. “internacia” klavararanĝo
Kiam oni uzas “internacian” klavaranĝon, la klavo kiu havas la du signojn apostrofo (‘) kaj citilo (“) sur ĝi ĝenerale funkcias kiel morta klavo. Tio signifas ke por enmeti apostrofon, oni devas premi ĝin dufoje (kun “Shift” (Maj) por citilo), aŭ unufoje kaj poste tajpi spaceton.

Enigi specialan signon

Tiaj rimedoj ja ekzistas sed la metodoj priskribitaj supre estas pli konvenaj.