Android


Klavaro de Google

La apriora klavaro de Android subtenas Esperanton kaj aŭtomate korektas tekston dum tajpado.  Por inkludi Esperanton iru al menueroj Settings (Agordoj) > Language (Lingvo), kaj aldoni Esperanton al la aktivaj lingvoj.
Bedaŭrinde iuj distribuoj de Android ne provizas la dosierojn por ĉiuj disponeblaj lingvoj.  Listoj de dosieroj troviĝas ĉi tie.

Se via ilo ne havas la eblon de Esperanto, vi bezonas instali aplikaĵon kiu ebligas enigi la ĉapelitajn literojn.

Gboard

Gboard funkcias bone por Esperanto. Iru al: Settings (Agordoj) > System (Sistemo) > Languages & input – Gboard (Lingvoj kaj enigo – Gboard) > Virtual keyboard (Virtuala klavaro) > Gboard > Languages (Lingvoj) > Add keyboard (Aldoni klavaron) > Esperanto > Done (Finita). (Testita en Android 10).

Kiam vi atingas la menueron Languages & input – Gboard (Lingvoj kaj enigo – Gboard) , rezistu la emon iri al Languages (Lingvoj) > Add language (Aldoni lingvon), ĉar Esperanto mankas en la tiea listo.

AnySoftKeyboard

Kiam vi estas instalinta la apon AnySoftKeyboard, kun la usonangla aranĝo aktuala (kaj supozeble kun aliaj), kiam vi longe premas klavon, ŝprucmenuo aperas kun la eblaj ĉapelitaj literoj rilate al la klavo premita.  Do, ekzemple, premi je c aperigas ŝprucmenuon kun ĉ kaj aliaj literoj.

Aŭ vi povas elŝuti pakaĵon “Esperanto Language Pack”.  Ĝi provizas specialajn klavaranĝon por Esperanto kaj vidigas klavojn por ĉapelitaj literoj.

AnySoftKeyboard disponeblas ĉe F-Droid.com kaj ĉe Google Play Store.

SwiftKey

SwiftKey subtenas Esperanton ekde 2016 kaj aŭtomate detektas kiam oni ŝanĝas de unu lingvo al alia en tajpaĵo.  Aŭtomata divenado de vortoj ankaŭ aktivas dum tajpado. Oni povas uzi tiel ĝis kvin lingvojn en la sama teksto.
Kiel SwiftKey funkcias
Helpo pri Swiftkey

SwiftKey ankaŭ ebligas, per virtuala klavaro, ke uzanto glitu de ĉiu litero al la sekva litero, anstataŭ tajpi.

SwiftKey disponeblas ĉe Google Play Store.

MessagEase

MessagEase estas tre diferenca klavaro kun nur 9 klavoj.  Ĝi ebligas tajpi ĝis 30 vortojn minute, aŭ eĉ pli.  Iuj uzantoj opinias ke ĝi estas taŭga por Esperanto kaj aliaj lingvoj ĉar, anstataŭ longe premi por supersignoj, oni povas komponi ilin.  MessagEase disponeblas ĉe Google Play Store.