Kiuj ni estas?

La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Korp (NZEA) estas unu el la multaj esperantaj organizoj en la mondo. Ĝi estas volontula organizo kiu respondecas antaŭenigi Esperanton en Nov-Zelando, provizante lernmaterialojn, respondante demandojn de la publiko pri Esperanto, kaj organizante jaran kongreson de Esperanto. NZEA estas registrita laŭ la Charities Commission de Nov-Zelando kiel bonfara organizo (registra numero CC24840).

Celo

La celo de NZEA estas ke ĉiuj en Nov-Zelando agnosku la valoron de Esperanto kiel internacia lingvo.

Misio

Agnoskante lingvajn rajtojn kaj la unikan rolon de la lingvo de la praloĝantoj (la maoria lingvo), kaj respektante la lingvojn de minoritatoj, NZEA provizos per homaj kaj materiaj rimedoj laŭ siaj celoj kaj strategioj, profitante rilatajn edukajn kaj kulturajn oportunojn, por:

  1. celi al specifaj grupoj kaj personoj kun specifaj interesoj por ke ili agnosku la valoron de Esperanto (ekzemple maorioj, medioaktivuloj, politikistoj, edukistoj, akademiaj esploristoj, la movado por homaj rajtoj, la pacmovado, ktp)
  2. doti kaj starigi edukajn organizojn rilatajn al Esperanto aŭ al interlingviko interlingvistiko
  3. starigi kaj bonteni internaciajn ligojn avantaĝajn al internacia komunikado
  4. antaŭenigi dialogon inter NZEA kaj la tuta komunumo
  5. provizi informservojn al la komunumo kaj al specifaj grupoj pri Esperanto kaj lingvaj aferoj
  6. kulturi etoson de tolereco, solidareco, kompreno kaj respekto por ĉiuj etnoj, popoloj kaj lingvoj de la mondo, kaj konscion pri lingvaj problemoj.

Fariĝi membro

Ni bonvenigas novajn membrojn. Se vi volas membriĝi, bonvolu viziti la paĝon aliĝi al NZEA por detaloj pri la avantaĝoj kaj kiel farmiĝi membro.

NZEA estas oficiale registrita kiel bonfara organizaĵo, kaj donacoj estas bonvenaj!

I stand at the door and knock. If anyone hears my voice and opens the door, I will come in to him and eat with him, and he with me