LA ANTAŬULOJ (The People Before)

De Maurice Shadbolt

El la angla tradukis Grace Davis en 1982.

Mia patro aĉetis tiun bieneton iom post sia reveno de la unua mondmilito. Ĝi estis la plej malproksima bieneto apud tiu parto de la rivero. Preter ĝi estis granda sovaĝejo plena de arbustaroj, ŝiritaj nigraj stumpoj, arbaro en la ravinoj kien la fajro ne atingis, montetaj krutaj valoj kun grotoj kaj serpentumaj riveretoj, kaj en la malproksimo, montaroj blankaj pro neĝo en la vintro.

Ni posedis la lastan parcelon de ebena tero tie. Ĝi ne estis la unua bieno de mia patro – kaj ĝi ne estos la lasta – sed ĝi estis la plej malproksimega. Li ĉiam diris, ke li havigis al si la bieneton per kanto. Tio perpleksis min kiam mi estis infano. Kompreneble mi jam aŭdis, ke oni iam devas kanti por ricevi vespermanĝon. Mi miris pri kiuj vortoj, pri kia melodio li devis kanti por gajni tiun bieneton; kaj kie kaj kial? Ĉu li veturis laŭ la rivero, kantante melodion por posedi la bienon pere de ia sorĉkanto? La afero ĉiam perpleksis min, kaj precipe ĉar ne estis ia kialo por kantado en la vivo de mia patro. Mi neniam aŭdis lin kanti. Estis kialo por marŝi trans la kampojn en ĉia vetero, por melki la bovinojn, por sendi la kremon malsupren laŭ la rivero al la buterfabrikejo, kaj por sakri kontraŭ la registaro; efektive estis kialoj por ĉiuj tiuj aferoj kaj eĉ pli, sed ne por kanti.

Poste, kompreneble, mi komprenis, ke li nur intencis diri, ke li aĉetis la bieneton malaltkoste. Malaltkoste signifas “per kantado”, sed eĉ tiam mi ne povis kompreni la similecon. Ĝi restis dum longa tempo unu el tiuj plenaĝulaj misteroj. Kaj ne estis utile cerbumadi pri ĝi, aŭ peti mian patron por pli kohera klarigo. “Ne estu stulte,” li dirus. “Ne faru tiom da malbenitaj demandoj.  La vivo estas sufiĉe malfacila, knabo, sen viaj malfacilaj demandoj.”

Li ne intencis esti malafabla; tia estis nur lia maniero. Li jam oferis jarojn por ordigi la sovaĝejon. Demandoj estis malordaj interrompoj similaj al herbaĉoj ekkreskantaj sur bona herbejo. Necesis dehaki ilin, elfosi la radikojn por ke ili ne disvastiĝu. Kaj sammaniere kiel li malhelpis la anarkion sur la kampo, li esperis eble, malhelpi la scivolemon de sia filo.

Poste, mi estis sufiĉe plenkreska por kompreni multajn aferojn. Unu estis ekzemple, ke ni ne estis la unuaj homoj kiuj loĝis sur tiu tereno. Tri aŭ kvardek jarojn antaŭe, kiam blankuloj unue alvenis al nia parto de la lando, ĝi estis plejparte kovrita per arbaro. Tiuj unuaj homoj forbrulis la arbaron ĝis la montetoj malantaŭe – la montetoj kiuj je nia alveno estis kovritaj per indiĝenaj arbustoj kaj filikoj. Kiam mia patro unue vidis ĝin, la ebenejo jam resovaĝiĝis, kaj la farmdomo, forlasita antaŭ multaj jaroj jam komencis kadukiĝi.

Nu, mia patro tuj taksis, ke la tereno – la ebena parto – estis taŭga por lakto-produktado. Feliĉe, vaporboato veturadis laŭ la rivero ĝis la urbeto dek mejlojn for; nur se inundo okazus aŭ la boato difektiĝus, li estus devigata porti la kremon per sledo trans la kampojn ĝis la plej proksima vojo.

Do, li ekokupis la bieneton, elhakis la arbustaron, semis bonan herbaron kaj akiris bovinojn. Verdire, la montetoj malantaŭe estis liaj ankaŭ, sed li ne utiligis ilin krom se li volas ĉasi aprojn tie. La montetoj donis ŝirmon de la okcidenta vento, kaj tie kaj tie inter la arbustoj kaj stumpoj kuŝis disĵetitaj, la skeletoj de perditaj ŝafoj.

Ĉio bone progresis; li preskaŭ finpagis la prezon de la bieneto kiam la ekonomia deprimiĝo okazis. “Mi neniam retrorigardis dum tiuj jaroj,” li diris longe poste.
Estis karakterize de li ne retrorigardi. Li neniam. interesiĝis pri la homoj kiuj posedis la bienon antaŭ li.  Li eĉ ne demandis pri ili. Laŭ li, la historio de la loko komenciĝis je la tago kiam li ekokupis la bienon.  Ĝi estis la lia pere de la propra ŝvito kaj de leĝa rajto. Tio sufiĉis.

Mia patro havis du filojn; mi estis la plejaĝa. “Vi kaj Jim administros ĉi tiun bienon iun tagon,”. li ofte diris al mi, “Vi prizorgos ĝin kiam mi laciĝos.” Sed ŝajne li neniam laciĝis. Li ne estis grandulo sed estis drateca kaj maldika, kun malgrasa vizaĝo kaj malvarmetaj bluaj okuloj; li estis senripoza persono. Kiam genajbaroj vizitis nin, li ne ŝatis sidi en komforta seĝo por trinki teon, sed preferis konduki ilin ĉirkaŭ la bienon – almenaŭ la virojn – montrante al ili la plibonigojn kiujn li jam faris; la novan melkejon aŭ la novan akvopumpilon ĉe la rivero. Tamen li ne fanfaronis sed nur kviete montris al ili laboron bone faritan. Li ŝatis, ke aliaj homoj partoprenu en lia kontentiĝo. Ili diris, ke baldaŭ oni venigos elektron al la bieno, kaj telefondraton. Vojo apud la rivero ankaŭ estis planita.
Ĉiuj tiuj aferoj plialtigos la valoron de la bieneto.  La risko, kiun li prenis sur sin aĉetinte tiun malproksimegan kaj forlasitan terenon, ŝajnis esti pravigita.

Li neniam laciĝis. Li agis kvazaŭ antaŭ multaj jaroj li estis streĉigita kiel horloĝrisorto por ekfunkcii; unue li batalis dum la mondmilito, poste li batalis por plibonigi la teron. Nun la batalo preskaŭ finiĝis kaj jam mankis aferoj por teni lin plenokupita. Li neniam feriis. Iun vintron li parolis pri ferio dum la bovinoj estis senlaktaj, kaj diris, ke ni ĉiuj iros al la marbordo, lasante najbaron prizorgi la bienon. Sed ni ne iris. Li ĉiam trovis kialon por prokrasti. Ŝajnis, ke li ne povis fidi iun ajn prizorgi lian bienon. Eble kiam Jim kaj mi jam maturigis li iros, sed intertempe li diris, “Mi ne volas interrompi la lecionojn de la knaboj. Mi volas, ke ili lernu multon nun, dum ili havas la ŝancon. Mi ne regule ĉeestis la lernejon, kaj pro Dio, mi nun bedaŭras tion. Mi ne volas forpreni ilin meze de la jaro.”

Tamen, eĉ tiam mi demandis min ĉu li estas sincera aŭ ĉu li nur parolis tiel por ion diri. Li kverelis tiam kun mia patrino kiu havis proprajn opiniojn pri diversaj aferoj. Ŝi neniam cedis tiujn opiniojn, sed pli kaj pli ŝi ĉesis elbuŝigi ilin, ĝis supozeble, ili kviete velkis kaj mortis. Same kiel, jarojn poste ŝi mem glitis kviete el la vivo, sen ia plendado. Ĉar se mia patro efektive estus koncernita pri nia instruado, koncernus lin la fakto, ke ni ofte ekdormis dum posttagmezaj lecionoj. Kaj ni ne estis la solaj infanoj kiuj tiel laciĝis posttagmeze. Kelkaj el ni devis ellitiĝi en la frua mateno. Jim kaj mi ofte ellitiĝis je la kvara kaj duono por helpi ĉe la melkado, kaj funkciigi la laktoapartigilon. – Mia patro plimultigis la brutaron ĝis la jaroj de la deprimiĝo. – Post la lecionoj ni rajdis hejmen ĝustatempe por helpi ĉe la vespera melkado. Kiam la laboro estis finita la suno jam subiris kaj en la vintro mallumiĝis kiam la laboro ankoraŭ estis nur duone farita.

Mi kelkfoje koncerniĝis pri Jim kaj forsendis lin en la domon antaŭ ol la laboro finiĝis, kaj mi finfaris liajn taskojn. Iam mia patro plendis pro tio, sed mi kredis, ke mi devis prizorgi Jim. Li ne estis tiel fortika aŭ altkreska kiel mi.

“Vi tro dorlotas vian fraton,” mia patro iam diris, “La knabo devas lerni kiel labori. Vi faros lin sentaŭgulo.”

“Jim faras bone,” mi respondis, “sed li estas ankoraŭ malgranda.”

Li malestimis malfortikulojn kaj eĉ tiujn kiuj helpis ilin. Mia patrino ankaŭ kompatis Jim pro la troa laboro. Ŝi neniam konsentis, ke ni faru tiom da laboro, sed mia patro diris, ke li ne povas disponi monon por dungito, kaj li ne povas fari la tutan laboron sen la helpo de ni du knaboj.

“Plue,” li diris, “mia patro kaj mi melkis du cent bovinojn,” – iam kiam li agitiĝis la nombro estis tri cent – “kiam mi estis nur okjara, kaj maldika kiel stangeto, sed tio ne difektis min. Vi knaboj ne scias kia estas laborado.”

Sed mi havis bonan senton kiam mi anstataŭis Jim ĉe la laboro, kaj subtenis mian patrinon en ŝia opinio, malgraŭ kion ajn mia patro diris, kiam poste ni kune iris hejmen tra la frosto aŭ pluvo, kaj trovis Jim sidanta ĉe la tablo apud nia patrino, dum ŝi plenigis la telerojn per supo, sub la varma flava lamplumo. Ŝajnis al mi, ke tie estas lia propra loko, apud ŝi; kaj ŝi ĉiam aspektis iom triumfa.

Mi estis la favorato de mia patro kaj mi estis kontenta pri tio. Mi ŝatis vidi lin inter aliaj homoj; viron inter viroj. Tio okazis sabate, dum la vintro, kiam ni rajdis en la urbon por rigardi piedpilkan ludon. Ni kutime lasis Jim hejmen kiel kunulo por Panjo. Ni ligis la ĉevalojn apud la ludkampo kaj iris por kuniĝi je la amaso de rigardantoj. Piedpilko estis preskaŭ la sola intereso kiun mia patro havis krom la bieno. Li estis ludanto kiam li estis junulo kaj homoj aŭskultis lian opinion pri la ludo. Li povis superargumenti preskaŭ ĉiujn; probable pugnobati ilin ankaŭ se necese. Li ofte parolis pri la bataloj de siaj junuljaroj ĉar li boksis tiam dum kelkatempo, sed li ne povis daŭrigi tion pro la laboro ĉe la bieno de sia patro. Iufoje en la melkejo, li frapis min planke per siaj nudaj pugnoj. Dum kelkaj tagoj mi klinis la kapon, por ke li ne rimarku la kontuzojn sur mia vizaĝo, kaj la ŝvelaĵojn ĉirkaŭ miaj okuloj.

Post la ludo li ofte eniris kontraŭleĝan drinkejon por trinki bieron kun amikoj – ne estis hotelo en nia urbo – dum mi prizorgis la ĉevalojn ekstere. Iam li portis al mi glason da limonado. Estis tre malvarme, starante tie en la vintra vento tenante la ĉevalojn kaj estis iom plezurige scii, ke li iam memoris pri mi.
Poste ni rajdis hejmen kune por fari la melkadon malfrue. Li fariĝis babilema dum ni galopetis hejmen en la mallumo kaj mi sentis, ke li estas kontenta pro mia kunesto. Li rakontis pri siaj junuljaroj, kaj kiel la mondo ŝajnis al li kiam li estis samaĝa kiel mi. Lia patro luis bienon kie li melkis bovinojn, kaj ofte translokiĝis de loko al loko. Alivorte, li neniam posedis propran bienon, sed faris la laboron por ke aliaj homoj profitu.

“Do mi decidis, knabo,” li diris dum ni rajdis hejmen, “mi firme decidis neniam esti tia. Neniam klini mian kapon al iu ajn. Kaj ĉu vi scias la sekreton pri tio?
Tero! La propra tero! Tiam oni estas sendependa. Oni ŝuldas al neniu, se oni posedas la propran teron. Mi kredas, ke estas tiaj pensoj kiuj tenis min viva, tie sur la marbordo ĉe Gallipoli. La penso, ke iam mi posedos mian propran bienon.”

Poste li iom embarasiĝis, kaj aldonis bedaŭreme, “Mi ja devis pensi pri io dum tiu terura pafado. Oni diras, ke estas konsilinde teni la pensojn firmaj por ne timiĝu. Do, tiel mi pensis, kaj eble pro tio mi restis viva.

Kiam ni atingis la lastan altaĵon de la vojo, ni haltigis la ĉevalojn momente, kaj tie antaŭ ni etendiĝis liaj verdaj kampoj – liaj zorgitaj akreoj – sub la montetoj kaj apud la rivero; larĝa etendejo de verda herbo, kaj meze staris la farmdomo kun la farmkonstruaĵoj ĉirkaŭe. Li ŝatis rigardi ĝin dum kelkaj minutoj.

Dimanĉe mia patro ofte laboris la tutan tagon, sed Jim kaj mi estis liberaj post la melkado kaj matenmanĝo.  En la somero ni naĝis en la rivero, aŭ kanuis kontraŭ la fluo sub kalkŝtonaj krutaĵoj en lokon sovaĝan kie ni trovis grotojn en la montetoj super la rivero, kiujn ni esploris de tempo al tempo. Kelkfoje ni fiŝkaptis en trankvila flankparto de la rivero.

Dum li maturiĝis Jim fariĝis pli rezervema kaj kvieta. Oni ne povis konjekti pri liaj pensoj. Li ĝuis la vivon, sed laŭ sia propra maniero. Li ne ĝuis kuneston kun nia patro tiel kiel mi ĝuis ĝin. Kiam mi sufiĉe maturiĝis mia patro donis al mi .22 fusilon, sed Jim neniam montris entuziasmon por pafado. Li akompanis min sed neniam montris intereson pri la kunikloj kaj sovaĝaj kaproj kiujn mi mortpafis. Li vagis ĉirkaŭ la montetoj, malantaŭ mi, esplorante kaj kolektante aĵojn.  Li kolektis foliojn kaj pensis identigi la plantojn al kiuj la folioj apartenas. Li ankaŭ kolektis ŝtonojn kiuj havis interesan formon aŭ tekson. Li marŝis malrapide, serĉante ĉie por trovi interesaĵojn por sia kolektaro.

Tamen li ne estis tro kvieta aŭ malrapida pri siaj lecionoj. Li respondis pli rapide ol la plej multaj el ni. Li prunteprenis librojn de la instruisto kaj portis ilin hejmen, ĝis fine li superis ĉiun en la klaso.  Hejme li restis nia kvieta, malgranda Jim, sed dimanĉe li lasis siajn librojn por akompani min.

Iun vesperon li metis kelkajn ŝtonojn kiujn li ĵus trovis, sur la tablon, por purigi kaj poluri ilin.  Kutime, la patro ne atentis Jim nek rimarkis lian legadon nek liajn flankokupojn, sed ĉi vespere li iris al la tablo kaj prenis du el la ŝtonoj. Ili estis verdkoloraj kaj ambaŭ havis la saman triangulan formon.

“Kie vi trovis ĉi tiujn?” li demandis.

Jim pripensis momente – li ŝajnis kontenta, ke la patro interesiĝis. “Unu estis sur monteto, la alian mi trovis en groto apud la rivero.”

“Do, ili ne kuŝis kune?”

“Ne,” respondis Jim.

“Strange,” diris Patro. “Ili aspektas kiel jado. Mi iam vidis similan kiun viro trovis en la arbaro. Li vendis ĝin. – Maoria aĵo. – Iuj homoj aĉetas ion ajn.”

Ni ĉiuj iris al la tablo por rigardi. La okuloj de Jim brilis pro ekscito. “Ĉu vi kredas, ke tiuj ŝtonoj iam apartenis al la maorioj?“

“Mi kredas, ke jes,” diris nia patro. “Jado ne nature troviĝas en ĉi tiu regiono. Serĉu en viaj libroj! Ĝi kutime troviĝas multe pli sude, apud la montetoj kaj glaciriveroj. La maorioj portis ĝin ĉi tien en kanuoj laŭ la rivero. Foje ili batalis por posedi jadon.” Post momento li diris, “Jes, mi kredas, ke ĝi estas jado. Eble ĝi multe valoras.”

Je tiu tempo mono estis grava temo en nia hejmo, kaj en multaj aliaj hejmoj, ĉar estis meze de la financa deprimo. En la urboj homoj manifestaciis en la stratoj kaj rompis butikfenestrojn. Ĉi tie en la kamparo nenio tiel drameca okazis. Ĉio aspektis same kiel kutime, la herbo, la montetoj kaj la rivero. Efektive la sola ŝanĝo estis, ke la bieno perdis valoron. La prezoj de produktaĵoj jam malaltiĝis. Mia patro dubis ĉu valoris sendi la kremon al la fabriko. Kelkaj jam forlasis siajn bienojn. Ni ne povis aĉeti novajn vestaĵojn, kaj niaj manĝoj estis pli simplaj. Ni kreskigis pli da legomoj, kaj mia patro pli ofte ĉasis sovaĝajn porkojn. Li sentis malestimon por la urbanoj kiuj preferis kriegi en la stratoj, ol serĉi manĝaĵojn por siaj familioj, same kiel li per sia fusilo. Li sentis, ke iel, tiuj homoj kulpis pri la deprimo. Li eĉ sentis, ke eble ankaŭ li kulpas pri nia vivstato. Efektive, li nun posedis la bienon sen ŝuldoj, sed enspezoj mankis, kaj sen la legomoj kaj porkviando ni povus malsati.

“Jes,” li diris, “tiu jado eble enportus monon.”

Sed Jim ŝajne ne aŭdis aŭ komprenis. Liaj okuloj ankoraŭ brilis. “Tio indikas, ke maorioj iam loĝis ĉi tie,” li diris.

“Eble,” Patro konsentis. Li ne multe interesiĝis pri maorioj. Ne estis multaj en nia regiono; la plej multo loĝis apud la marbordo. “Ili iam loĝis preskaŭ ĉie.”

“Jes,” diris Jim. “Sed eble ili loĝis ĉi tie, sur nia bieno.”

“Eble,” diris Patro. Li ne trovis la punkton grava.
Li denove levis la ŝtonon. “Mi devus esplori ĉu tiu ĉi estas valora. ”

Poste, Jim prenis la ŝtonojn al la lernejo kaj troviĝis, ke ili estas maoriaj adzoj. Li ankaŭ trovis, ke post la maoriaj militoj blankuloj konfiskis la teron apud nia parto de la rivero. Denove mia patro pensis pri vendado de la ŝtonoj, sed ŝajne ne estis facile trovi aĉetanton, do la afero restis kaj Jim retenis la adzojn.

Jim kaj mi penis retrovi la groton kie li trovis la adzon, sed kvankam ni trovis multajn grotojn, neniu estis la ĝusta, kaj ni ne trovis alian adzon. En unu longa, seka groto mi piedbatis ion en la mallumo. Ni lumigis alumeton kaj vidis kelkajn ostojn. “Ŝafo,” mi diris.

“Eble ĝi eniris kaj mortis.” Jim restis silenta kaj tiam mi rimarkis, ke li fiksrigardis homan kranion kiu okulumis sur breto en la groto. Ĝi restis tie, sen-vida, ombroj dancantaj en la malplenaj okulkavoj. Ni rapidis el tiu groto kaj eĉ ne parolis pri ĝi kiam ni alvenis hejmen. Verdire, mi preferis ĉasi kuniklojn kun mia .22 fusilo!

Alproksimiĝis la fino de la deprimo, kvankam, kompreneble ni ne tiam sciis tion. Patro iom laciĝis kaj ne havis la antaŭan intereson por finfari taskojn. Li Jam eluzis sian energion, laborante por plibonigi la bieneton, kaj nun daŭris nur pro kutimo.

Mi jam lasis la lernejon por helpi pri la farmlaboro.  Jim daŭrigis sian studadon, kvankam intermite pro malsano. Unu foje li restis en la hospitalo dum du monatoj. Kompreneble tio kostis monon, kaj mia patro kulpigis Panjon kaj min, kiuj, li diris, permesis al Jim fariĝi malforta kaj malsana. Tamen la kuracisto diris, ke Jim jam tro laboris kaj post sia reveno hejmen li ne plu helpis en la laktejo. Se ni ambaŭ ne povas labori dum parto de la tago, unu devas labori plentage. Tiel diris nia patro, kaj tial mi ne plu vizitis la lernejon. Jim fine okupis sin nur pri studado, kaj helpis Panjon en la domo.

Mi ne bedaŭris, ke ĉiutage mi devis labori sur la bieno kun Patro; tion mi ĉiam anticipis, sed mi estus pli feliĉa se ankaŭ li estus pli kontenta. Sed li ofte maltrankviligis min pro siaj memduboj, sia senfido. Li sentis, ke iel li jam faris la malĝustajn decidojn kaj do, respondecis pri la nuna stato de la familio. Se estus eble vendi la farmon, li volonte farus tion. Sed neniu volis aĉeti ĝin. Li povus forlasi ĝin, sed li ne volis, ke la arbustaro resovaĝigu ĝin.

Estis mia patrino kiu informis nin, ke kelkaj homoj intencas viziti nin. Ŝi ricevis telefonmesaĝon.

“Kiuj ili estas?” demandis Patro.

“Mi ne vere komprenis. La telefono ne bone funkciis.
Mi kredas, ke la viro diris, ke ili iam loĝis ĉi tie.”

“La homoj kiuj loĝis ĉi tie antaŭe! Kion pro Dio ili deziras?” Sub la sulkiĝintaj brovoj liaj okuloj esprimis suspektemon.

“Mi kredas, ke ili nur volas ĉirkaŭrigardi la lokon,” diris Panjo.

“Kion, pro Dio, ili deziras?” ripetis Patro. “Estas nenio vidinda. La bieno ne estas tia kia dum ilia restado. Mi faris multajn ŝanĝojn. Ili ne rekonos la lokon.
Kial ili revenas?”

“Nu,” suspiris Panjo, “mi ne scias.”

“Eble ili volas aĉeti la bienon,” li diris abrupte.  Li rigidiĝis pro miro. “Jes, je Dio! Eble ili volas reaĉeti ĝin. Ĉu tio ne estus ŝerco? Mi vendus kompreneble, je la prezo kiun mi pagis por ĝi. Mi diras al vi, ke mi vendus ĝin por kanto! Por malbenita kanto! Ili estos bonvenaj.”

“Sed kien ni iros?” diris Patrino, timigite.

“Ien ajn,” li respondis, “Ien novan; ien ajn.”

“Sed ne estas ie pli bona. Vi scias tion,” ŝi protestis.

“Kaj ne estas ie pli malbona,” li replikis, “Mi rekomencus ie, kaj farus pli bone.”

“Vi estas tro maljuna por rekomenci,” mia patrino flustre rimarkis.

Sekvis silento. Kaj dum la silento mi sciis, ke ŝi parolas vere. Ni ĉiuj sciis, ke tio estas la vero.

“Do, ni restu ĉi tie kaj stagnu, ĉu?” Sed efektive li deziris ŝanĝi la temon. “Kiam tiuj homoj alvenos?”

“Morgaŭ mi kredas. Ili restos dumnokte en la urbo.
Morgaŭ ili venos per la ŝalupo, kaj ili ne diris kial ili interesiĝas pri la bieno. Kaj ili certe ne diris, ke ili volas aĉeti ĝin. Vi devas kompreni tion. Ili nur deziras ĉirkaŭrigardi.”

“Mi ne povas kompreni! Se mi jam forlasus ĉi tiun bienon, mi neniam volus revidi ĝin.”

“Eble ili havas feliĉajn memoraĵojn pri la loko.”

“Eble, nur Dio scias.”

Estis frua somero, kun varmaj plilongiĝantaj tagoj.
En la mateno de tiu sunplena sabato, Jim kaj mi ĉirkaŭvagadis la domon, atendante la alvenon de la homoj.

Fine mi senpacienciĝis kaj iris trans la kampojn por helpi mian patron. Ni estis kunlaborantaj kiam ni aŭdis la ŝalupon venanta laŭ la rivero.

“Estas ili,” li diris mallonge. Li demetis la hakilon dum momento, kraĉis sur la manplatojn kaj denove prenis la hakilon por ataki alian uleksarbuston. Mi perpleksiĝis.

“Nu,” mi diris, “ĉu vi ne iros por renkonti ilin?”

“Mi renkontos ilin sufiĉe frue. Ne ĝenu vin.” Li ŝajnis argumenti kun si mem, dum li hakis la ulekson. “Mi ne deziras rapidi renkonti ilin.”

Mi restis silente apud li.

“Tamen, kiuj ili estas?” li daŭrigis. “Kial ili volas vagaĉi sur mia tereno? Estas damnita impertinenteco.”

La bruo de la ŝalupo plifortiĝis. Eble ĝi nun rondiras la lastan kurbon de la rivero, preter la raŭpa marĉo kaj la riverbordoj plenaj de spikoj de lino kaj ginerio. Ili baldaŭ atingos la bienon. Ankoraŭ mia patro penis kaŝi sian maltrankvilon, dum li hakis la ulekson.

“Kion ili volas?” li demandis, “Pro Dio, se ili venas por ĝojaĉi, ili estos trompitaj. Mi jam faris ĉi tiun bienon valora kaj mi ne hontas pro tio.” Lia cerbumado malkovris nenian klarigon pri ilia vizito.

Nun ni povis vidi la ŝalupon blankan sur la brilanta akvo. Ĝi alproksimiĝis la bordon. Ni ankaŭ povis vidi grupeton da homoj sur ĝi.

“Ŝajnas esti kelkaj,” mi diris. Plena de scivolemo mi volis kuri malsupren por renkonti la ŝalupon; sed tio ĝenus mian patron, do mi atendis ĝis kiam li ĉesis argumenti kun si mem.

“Nu,” li diris kvazaŭ li ne sugestis alie, “ni iru por renkonti ilin, pro tio, ke ili jam alvenas.” Li puŝis la tranĉilon en la teron, kaj paŝegis malsupren al la rivero. Mi sekvis lin kaj pro liaj rapidaj paŝegoj mi devis kuri por alveni samtempe…….

Tiam ni ricevis grandan surprizon. Ni vidis la homojn grimpi el la ŝalupo. Kaj fine ni povis vidi tiujn kiuj ili estas. Mia patro haltis, senvorte. Ili estis maorioj. Ni estis ĉirkaŭ cent jardojn for, sed ne estis dubo; pro iliaj vestaĵo kaj koloro, ili certe estis maorioj.

“Devas esti ia eraro,” li fine diris. “Estas sensence. Neniu maorio iam posedis ĉi tiun terenon. Mi scius se jes. Kion ili volas, pro Dio?”

Mi ne povis respondi. Li paŝis malsupren ĝis la rivero. Ili estis junuloj kaj du maljunulinoj portantaj nigrajn kaptukojn, kaj ankaŭ io kiun la junuloj portis.  Dum ni alproksimiĝis, ni vidis, ke maljunulo kuŝis sur kruda portilo. La tuta grupo zorgis pri lia komforto, precipe la virinoj. Tiuj havis tatuojn sur la mentonoj, kaj portis ŝarkdentajn kolringojn. Ili ordigis la lantukon sur la maljunulo kaj la kusenon sub lia kapo. Lia vizaĝo aspektis kadavre velkita, sed li ŝajnis pli laca ol malsana. Liaj okuloj estis duone malfermitaj kvazaŭ nur per granda peno li povis teni ilin malfermitaj. Lia hararo estis plejparte griza kaj lia seka haŭto dekurbiĝis en maldikaj faldetoj ĉirkaŭ la maljunega nuko. Mi kredis, ke li estas preskaŭ centjara.

La junuloj interparolis rapide dum mia patro alproksimiĝis. Unu el ili paŝis antaŭen kiel proparolanto. Li ŝajnis esti la plejaĝa, eble tridekjara. Lia vizaĝo estis brile graseta.

“Nu,” diris Patro, “kio okazas?” Mi jam sciis lian opinion pri maorioj; ke ili estas mallaboremaj; ili trinkas tro da biero kaj faras ĝenaĵojn. Li ĉiam diris, ke estis bonŝance, ke nur kelkaj troviĝis en nia regiono.

“Kial vi homoj venas ĉi tien?” li demandis.

“Ni telefonis hieraŭ,” la proparolanto diris. “Ni diris al via edzino, ke eble ni venos hodiaŭ.”

“Mi ne scias pri tio. Ŝi diris, ke iuj homoj venos.
La homoj kiuj antaŭe loĝis ĉi tie.”

“Nu,” diris la junulo ridetante, “estas ni.”

“Mi ne komprenas. Ĉu vi diras, ke vi iam posedis ĉi tiun terenon?”

“Tio estas ĝusta. Ni posedis la tutan landon ĉirkaŭ ĉi tiu parto de la rivero – nia gento.”

“Tio sendube estis antaŭ multaj jaroj.”

“Jes,” konsentis la fremdulo, “antaŭ multaj jaroj.” Li parolis ĝentile kaj pacience. La ronda vizaĝo, kiu laŭ mia imago povus esti gaja, nun estis tre serioza.

Mi rimarkis mian patrinon kaj Jim venantaj malrapide malsupren de la domo.

“Mi ankoraŭ ne komprenas,” diris Patro. “Kion vi volas?”

“Ni nur volas transpasi vian landon, se tion vi permesos. Vidu, eble ni devus prezenti nin. Mi nomiĝas Tom Taikaka, kaj ĉi tiu estas —-”

Patro perdiĝis en konfuzo de prezentoj. Li ankoraŭ ne prenis ies manon, sed staris aparte, iom malamike. Fine li nomis la maljunulon. Li ŝajnis dormi denove.

“Li estas tre maljuna,” Tom klarigis,”kaj li ne vivos multajn tagojn plu. Li estas la lasta prapatro de nia gento. Li deziras denove vidi la lokon kie li naskiĝis; la landon kiun lia patro regis; antaŭ ol lia animo foriros al Rerengawairua.”

Mia patrino kaj Jim jam alvenis. Ili estis tiel konfuzitaj kiel ni.

“Vi volas diri, ke vi venis nur por —-‘ Patro komenciĝis.

“Ni jam veturis longan distancon,” diris Tom, “preskaŭ cent mejlojn de la marbordo. Ni loĝas tie nun.”

“Cent mejlojn nur por —”

“Jes,” diris Tom, “vi pravas.”

“Nu!” diris Patro. “Mi tute ne komprenas!”

Embarasate, li rigardis al mi, al Panjo kaj fine al Jim. Neniu el ni havis ion por diri.

“Mi esperas, ke ni ne ĝenas vin,” diris Tom ĝentile. “Ni ne volas kaŭzi ĝenon. Ni nur deziras transiri vian landon. Ni havas manĝaĵon kaj ĉion ni bezonas.”

En la manoj de la maljunulinoj ni povis vidi mansakojn da manĝaĵoj.

“Nenian alkoholaĵon?” diris Patro suspekteme. “Mi ne toleros drinkadon ĉe mia bieno.”

“Ne,” respondis Tom. Lia vizaĝo ankoraŭ montris paciencon. “Nenian alkoholaĵon. Ni ne intencas drinki.”

La aliaj junuloj embarasite konsentis. Ili ŝajnis indiki, ke ne estas okazo por drinkado.

“Nu,” diris Patro, “mi konsentas. Kien vi portos lin?” Li kapsignis al la dormanta maljunulo.

“Nur trans vian landon kaj supren al la malnova vilaĝo.”

“Mi ne sciis, ke estas malnova vilaĝo ĉi tie.”

“Ĝi estas tie supre,” diris Tom kaj li fingromontris al la plej alta monteto malantaŭ nia bieno.

Ni nomis ĝin Craggy Hill (Rokega Monteto), pro la kalkŝtonaj elstaraĵoj. Ĝiaj supro kaj flankoj estas kovritaj tie kaj tie per altaj arbustaroj. Ni malofte iris tien krom por ĉasi, kiam ni cirkulis ĝiajn krutajn deklivojn prefere ol grimpi ilin.

“Vi povus vidi la terasojn, se la arbustaro ne kovru ilin,” diris Tom. “Nun ili estas kaŝitaj.”

Nun mia patro strange rigardis Tom. “Ĉu vi ŝercas?” li diris. “Kiel vi konas tiun monteton? Ĉu vi iam estis ĉi tie?”

“Ne,” diris Tom. Lia vizaĝo ŝvitis pro la penado klarigi ĉion. “Mi neniam antaŭe estis ĉi tie.”

“Do, kiel vi scias, ke tiu estas la loko?”

“Tial,” diris Tom, “ke la maljunuloj priskribis ĝin al mi. Mi povus trovi la lokon blindbandaĝate. Ĉiuj historioj de nia gento baziĝas tie; ni loĝis tie dum centoj da jaroj.”

“Ĉu vere?” Patro palpebrumis, “Tie supre! Kaj dum centoj da jaroj?”

“Jes, vere.”

“Kaj mi neniam sciis! Mi neniam suspektis.”

“Ekzistas multaj rakontoj pri tiu monteto,” diris Tom, “kaj multaj bataloj okazis ĉi tie sur via bieno.”

“Sur mia bieno?”

“Jes, kaj laŭlonge de la rivero.”

Mia patro estis tiel mirigita, ke li forgesis esti malafabla. Li penis pripensi la tutan aferon – pri la monteto kie ili logis dum centoj da Jaroj – pri bataloj sur sia lando.

“Militkanuoj venis laŭ la rivero,” Tom daŭrigis. Mi kredas, ke ili albordiĝis ĝuste ĉi tie,” kaj li indikis la herban bordon sur kiu ni staris. “Ili venis dum la nokto kaj atakis la vilaĝon antaŭ la sunleviĝo. Tio estas, se ni antaŭe ne preparis kaptilon por ili, ĉi 1ie. Multe da sango jam sorbiĝis en ĉi tiun teron.” Li piedfrapis la teron sub siaj piedoj. “Ni devis batali longan tempon por reteni la landon; – ĝis kiam venis tago kiam batali ne plu utiliĝis. Tiam ni foriris.”

Ni sciis, ke li aludis al la alveno de blankuloj. Do, ni staris silente dum momento. Tiam mia patrino parolis.  “Venu al la domo,” ŝi diris, “kaj mi pretigos por vi tason da teo.” Taso da teo estis ŝia solvo por multaj problemoj. Ni supreniris al la domo, malrapide. La junuloj sekvis nin kun la portilo. Ili metis la maljunulon en la ombro de arbo apud la domo, kaj ni eksidis ĉirkaŭ li. Ne estis spaco en nia malgranda kuirejo por ĉiuj. Ni atendis ĝis Panjo alportis la teon.

Tiam la maljunulo vekiĝis. Li tremetis, malfermis la okulojn larĝe kaj diris ion en la maoria lingvo.

“Li volas scii kie li estas,” klarigis Tom. Li turnis sin denove al la maljunulo kaj parolis maorie. Li gestis kaj fingromontris; kaj ŝajnis, ke ni ĉiuj vole devigis la maljunulon kompreni. Li tremetis kaj penis levi sin; la maljunulinoj rapidis por helpi lin. Liaj okuloj iomete brilis dum li suprenrigardis la lokon, kiun ni nomis Craggy Hill. Li ne rimarkis nin, nek la domon, nek ion ajn. Kelkaj maoriaj vortoj eliris en longa anhelanta elspiro. “Te Wahiokoahoki,” li diris.

“Estas la nomo,” diris Tom, ripetante ĝin, “la nomo de la loko.”

La maljunulo klinis sin kontraŭ la virinoj, sed liaj okuloj ankoraŭ brilis kaj tremetis. Ili ŝajnis vivi sendepende de la velkita karno. Tiam la palpebroj fermiĝis; kaj ni povis malstreĉiĝi.

“Te Wahiokoahaki,” diris Tom. “Ĝi signifas ‘La loko de feliĉa reveno’. Ĝi nomiĝis tiel de kiam ni revenis post venko kontraŭ aliaj gentoj.”

Patro kapbalancis. “Tiu loko tie! Kaj mi neniam sciis pri ĝi!” Li ŝajnis tute afabla nun.

Panjo alportis la teon. La varmegaj tasoj pasis de mano al mano, vaporantaj, kaj la teo estis dolĉa.

“Sed ne tiel feliĉe por ni nun,” diris Tom.

“Ne, mi supozas, ke ne.”

Tom kapindikis la maljunulon. “Mi kredas, ke li estas la lasta kiu naskiĝis tie supren. Antaŭ ol ni devis foriri. Baldaŭ neniu restos kiu loĝis tie. Tial, ili deziris, ke ni junuloj revenu, por ke ni ankaŭ memoru.”

Jim eniris la domon kaj baldaŭ revenis. Mi vidis, ke li portis la jadajn adzojn. Li aliris Tom heziteme.

“Mi kredas, ke ĉi tiuj efektive estas viaj,” li diris.

Tom turnis la adzojn en sia mano. Jim estis polurinta ilin ĝis brile verdaj. “Kie vi trovis ilin?” Tom demandis.

Jim klarigis kiel kaj kie li trovis ilin. “Mi kredas, ke ili estas la viaj,” li ripetis.

Sekvis momenta silento. Jim staris kun la okuloj depremitaj, sia trezoro cedita. Mia patro rigardis maltrankvile; li evidente opiniis Jim stulta.

“Kompreneble,” diris Jim, “mi pensis, ke ili apartenas al neniu, tial mi retenis ilin.”

“Nu,” diris Tom, “vi estas bonkora knabo, sed ili estas la viaj nun. Vi trovis ilin, nun vi tenu ilin. Ni ne plu havas rajtojn ĉi tie. Estas la bieno de via patro nun.”

Nun Patro ŝajnis esti embarasita. “Ne estas mia afero,” li diris abrupte. “Vi du decidu inter vi.”

Plaĉis al Jim teni la jadon, kvankam li iomete ĉagreniĝis pro tio, ke la viro ne akceptis lian donacon.

“Tamen,” diris Tom bonhumore, “se iam vi trovos alian adzon, sendu ĝin al mi, kiel donacon. Sed vi tenu ĉi tiujn.”

“Bone,” diris Jim, ekprenante la adzojn. Li ŝajnis pli kontenta nun. “Mi promesas, ke se mi trovos alian, mi sendos ĝin al vi.”

“Faru tion,” Tom ridetis, sed mi divenis, ke plaĉus al li havi la jadon.

Iom poste ili stariĝis por ekiri. Ili denove prizorgis la maljunulon kaj levis lin. “Ni vidos vin morgaŭ,” diris Tom. “La ŝalupo revenos por preni nin.”

“Morgaŭ?” diris Patro. Neniam li estis pensinta, ke ili tranoktos sur lia bieno.

“Ni faros ian tendejon ĉi nokte, tie supre,” diris Tom, montrante al Craggy Hill. “Ni devus esti komfortaj; same kiel hejme, ĉu ne?” La ŝerco venis milde de liaj lipoj.

“Nu, eble tio estas bona.” Patro ne sciis kion diri.  “Ĉu vi bezonas ion?”

“Ne,” respondis Tom, “ni jam havas ĉion bezonatan.  Sed dankon. Ni havas nin mem. Tio estas plej grava.”

Ni rigardis dum ili iris for; la virinoj sekvataj de la junuloj portantaj la maljunulon. Tom marŝis laste kun Jim apud li. De post la afero de la adzoj ili ŝajnis amikiĝi. Dum ili marŝis Tom rakontis ion al Jim. Dum momento mi pensis, ke Patro revokos lin, sed ne, li lasis lin iri.

Nun mi rimarkis, ke la maljunulinoj portis verdajn branĉetojn. Ili frapetis ilin ĉirkaŭe dum ili marŝis trans niajn kampojn kaj supren al Craggy Hill. Ili kantis ian ĉanton kaj la plorkria sono revenis al ni. Iliaj siluetoj malgrandiĝis pro la distanco. Baldaŭ ili lasis la kampojn kaj komencis grimpi la deklivon.

Mia patro retropuŝis sian ĉapelon kaj viŝis per mantuko, la brovon. “Nu, estu mi damnita,” li diris……

Ni sidis kune en la portiko tiun vesperon, kiel ni ofte faris dum la somero post la melkado kaj vespermanĝo. Tamen, tiu vespero estis malsimila al iu alia. La suno jam subiris kaj tra la krepusko ni vidis strietojn el fumo leviĝi de ilia tendfajro sur Craggy Hill, la loko de feliĉa reveno. Foje mi kredis, ke mi aŭdis la plorkrian sonon de la virinoj, sed mi ne estis certa.

Kion ili faras tie? Kion ili esperas trovi? Ni nin demandis kaj cerbumis, sed ne interparolis.

Jim jam revenis. Ŝajnis, ke li lernis multon pri la gento kiu iam loĝis sur nia monteto. Dum la vespermanĝo li rakontis la historiojn senspire. Patro ŝajnigis, ke tiuj ne multe interesis lin, kaj pro lojaleco mi faris same. Tamen ni aŭskultis!

“Ili akiris la unuan muskedon en ĉi tiu regiono,” rakontis Jim. “Iu aĉetis ĝin de komercisto, pli sude, kaj portis ĝin al la pa*. Alia gento – malnova malamiko venis por venĝi pro iu ofendo okazinta antaŭ jaro, kaj kiam ili komencis grimpi la deklivon la muskedisto mortpafis ilin unu post la alia. Oni neniam antaŭe vidis ion similan. Do la ĉefo de la gento sur Craggy Hill, faris pacsignon kaj interparolis kun la malamikoj. Ne estas egale, li diris, nur unu grupo havante muskedon. Do li pruntedonis ĝin al la kontraŭuloj. Li eĉ instruis al ili kiel celi kaj pafi. Poste ili disiĝis kaj rekomencis la batalon, kaj la sekvanta viktimo estis la filo de la ĉefo. Tiu estis onklo de la maljunulo kiu estis ĉe ni hodiaŭ.”

“Nu,” diris Patro, “kia fuŝbatalo! Ŝajnas sensence al mi!”

“Tamen, tiel ili batalis,” asertis Jim.

La vespero malheliĝis. Baldaŭ la fumo de la tendfajro malaperis. La montetoj nigriĝis kontraŭ la pala ĉielo, kaj fine, mia patro, rigardante la plej altan monteton, diris flustre, “Eble mi estis stulta. Mi lasis tiun teron resovaĝiĝi. Eble iun tagon mi forbrulos la arbustaron kaj paŝtos kelkajn ŝafojn tie. Eble ili baldaŭ fariĝos pli profitdonaj.”

Efektive, mi ne anticipis, ke li tiel parolus. Mi supozas, ke li nur penis trovi sencon en malfacilaj aferoj, laŭ sia propra maniero…….

La sekvantan tagon ili revenis de sur Craggy Hill. La ŝalupo jam atendis ilin dum iom da tempo.

Kiam ni vidis la grupeton da malgrandaj figuroj movanta iom rapide laŭ la deklivo, ni sentis, ke io ne estas en ordo. Tiam, dum ili alproksimiĝis trans la kampojn, ni vidis, ke mankis portilo; mankis la maljunulo. Ĉiuj marŝis libere, dise.

Nekomprenante, mia patro alfrontis Tom. “Kie li estas?” li demandis.

“Ni lasis lin tie sur la monteto,” Tom ridetis malgaje, kaj mi sciis tion kion li poste diros. “Li mortis en la nokto. Kiam ni iris por veki lin, li jam malvarmigis. Do ni lasis lin tie, kie li volis resti.”

“Vi ne rajtas fari tion,” protestis Patro. “Vi ne povas lasi mortinton tiamaniere, Krome, estas mia bieno sur kiu vi lasis lin.”

“Jes,” diris Tom, “via bieno.”

“Ĉu vi ne komprenas? Vi ne rajtas lasi mortinton tiamaniere,” emfazis Patro.

“Sed ni ne forlasis lin. Ni faris lin sekura kaj komforta. Ĉio estas en ordo. Ne ĝenu vin.”

“Dio helpu min,” kriis Patro. “Ĉu vi ne komprenas?”

Sed estis kvazaŭ li petis blindulon vidi. Tom nur ridetis pacience kaj diris, ke mia patro ne ĝenu sin. Li ankaŭ diris, ke ili devas trafi la ŝalupon. Ili havos longan vojaĝon antaŭ ol veni hejmen. Kaj dum ili marŝis for, la maljunulinoj svingis la branĉetojn, plorkriante, kaj la ŝarkdentaj kolringoj skuiĝis sub la ŝvelantaj gorĝoj.

Baldaŭ poste la ŝalupo ekiris, brue, laŭ la rivero.  Mia patro staris sur la bordo, ankoraŭ kriegante post ili ĝisraŭke.

Li vokis la policon veni, ankaŭ la sanoficiron. Ili serĉis sur la montetoj kaj en la grotoj, sed ne trovis postsignon de enterigo tie. Iu sugestis, ke eble ni imagis la tutan aferon, do mia patro vokis la ŝalupestro kaj kelkajn homojn el la urbo, kiel atestantojn, pri tio, ke maljuna maorio estis portita al nia bieno. Tio konvinkis la dubantojn sed ne helpis trovi la kadavron. Ili trovis la genton ĉe la marbordo kaj konstatis, ke efektive la maljunulo ne estis inter-ili. Sed la gentanoj diris, ke la maljunulo vagiris en la ĝangalon, kaj ili ne sukcesis trovi lin.

Do la policestro metis lian nomon sur listo de perditaj personoj. Sed ni sciis kie li estis. Ni sciis, ke li estis ie, tie sur la montetoj. Kaj ŝajnis kvazaŭ li ankoraŭ vivas. Nur post longa tempo, ni kutimiĝis al lia ĉeesto sur nia bieno.

Nun mia patro perdis sian intereson pri la bieno. Li sentis, ke li suferis ian insulton pro la agado de la maorioj, kaj kiam post du jaroj la enspezoj de la bieno pli altiĝis, li ne hezitis vendi ĝin.

Ni translokiĝis kelkfoje, ĝis fine ni troviĝis sur ĉi tiu bieneto apud la urbego, en kiu ni nun vendas la lakton.

De tempo al tempo Jim vizitas nin, mode vestita en urba kompleto. Li estas lektoro ĉe la Universitato. Por mia patro, konversacio kun Jim ĉiam estis malfacila kaj nun, dum la vizitoj li plej ofte iras frue en la liton kaj lasas nin kune. Mi devas diri, ke Jim ĉiam helpas melki la bovinojn kiam li vizitas nin. Li eĉ insistas, ke li ĝuas tion. La tereno ĉirkaŭe estas tute plata; la kvadratformaj farmdomoj estas ĉiuj similaj, kun vicoj da pinarboj ĉirkaŭ ili. Neniu monteto estas videbla por kapti ombrojn de la subiranta suno. Ĉio estas tre ordinara kaj kvieta, krom la rapidantaj aŭtomobiloj sur la ŝoseo.

Jim kaj mi sufiĉe bone interrilatas. Ni legas librojn de la sama tipo kaj havas similajn opiniojn pri multaj aferoj. Vivo en la urbo ne multe ŝanĝis lin. Ni ambaŭ edziĝis kaj havas infanojn. Ni ankaŭ batalis en la Dua Mondmilito, en la Afrika dezerto. Iun vesperon, post la melkado, dum ni staris momenton fumante cigaredon, mi rememoris ion, kaj decidis fari demandon de Jim.

“Oni diras,” mi komencis, “ke estas konsilinde fiksi la pensojn sur io malproksima kiam oni batalas. Tiel oni ne timiĝos. Mi memoras, ke Paĉjo diris ion similan. Dum la milito mi penis fari tion, sed neniam trovis ion por pripensi, kaj mi ĉiam tre timiĝis.”

“Ankaŭ mi! Kiu ne timiĝis?”

“Sed ĉu vi iam pensis pri io?”

“Strange, jes. Nun mi rememoras, ke mi pensis pri la malnova bieno apud la rivero, kie,” kaj li ridetis, “ili enterigis la maljunan maorion. Kaj kie mi trovis la jadajn adzojn. Mi ankoraŭ havas ilin. Ili staras sur la kamenbreto. Mi kredas, ke mi provis doni ilin al la maorioj, sed nun mi estas feliĉa, ke ili ne akceptis ilin.” Li paŭzis. “Nu, pri tio mi pensis — la malnova bieno.”

Mi spertis akran doloron. Mi sentis konsternon kiel ĉe kuranto post longdistanca konkurso, kiam li trovas sin venkita, tuj antaŭ ol atingi la finlinion. Dum unu nigra momento, mi sentis min rabita de io kio estas rajte la mia. Mi kredas, ke mi neniam pardonos lin.

* pa = maoria vilaĝo

Pri Maurice Shadbolt

Maurice Shadbolt naskiĝis en Auckland, Nov-Zelando en 1932. Post dujara studado ĉe la Aucklanda Universitato li laboris dum kelkaj jaroj ĉe fervoja fako, kiel konstruista laboranto, kaj ĉe aliaj manaj laboroj. Poste li fariĝis ĵurnalisto kaj dum tri jaroj li verkis kaj direktis dokumentajn filmojn. Li edziĝis kaj havis tri filojn kaj du filinojn.

En 1963 Maurice Shadbolt tenis la premion de la Robert Burns Fratularo, en Dunedin, kaj dufoje li ricevis la Katherine Mansfield Premion por mallonga rakonto, kaj iu el liaj verkaĵoj aperas en la Oxford University Press serio, “English Short Stories of Today”, (Anglaj Mallongaj Rakontoj Nuntempaj. )

Plej bone konata pro liaj romanoj verkitaj dum la 1970oj, i.a. la eposa “Strangers and Journeys” (Fremduloj kaj Vojaĝoj), la hanta “A Touch of Glory” (Tuŝo de Gloro), kaj la drama “Danger Zone” (Danĝera Zono), Maurice Shadbolt tamen estis forta verkisto de mallongaj rakontoj, kiel selekto el siaj rakontoj bone demonstras: “Ben’s Land” (La Terpeco de Ben), “The Wind and the Spray” (Vento kaj Ŝaŭmo), “There was a Mountain” (Estis Monto), “Summer Fires” (Someraj Fajroj), “Homecoming” (Hejmenvenanta), “The Voyagers” (La Vojaĝantoj), “Figures in Light” (Figuroj en Lumo).

Nefikciaj titoloj inkluzivas “New Zealand: Gift of the Sea” – with Brian Brake, (Nov-Zelando: Donaco de la Maro – Kun Brian Brake), “The Shell Guide to New Zealand” (La Shell Gvidlibro al Nov-Zelando), kaj “Love and Legend” (Amo kaj Legendo).

Maurice Shadbolt, kune kun Tom Parkinson, okupiĝis pri la teatraĵo “The Great Kiwi Concert Show” (La Granda Kivi Koncerta Spektaklo) kiu aperis sur la scenejo, kaj poste sur la televida ekrano.

Li mortis en 2004.