LA ĜARDENFESTO

(The Garden Party)

Katherine Mansfield

El la angla tradukis Ellen Lymburn.  Vidu ĉi-subajn notojn pri kelkaj vortoj.

Kaj okazis ke la vetero estis ideala. Ne povus esti pli perfekta tago por ĝardenfesto, eĉ se oni mendus ĝin. Senvente, varme, la ĉielo sennuba. Sed la bluaĵo estis vualita de nebuleto de pala oro, kiel foje okazas en la frua somero. Ellitiĝinte je la matenkrepusko la ĝardenisto falĉis la razenojn, kaj balais ilin, ĝis ŝajnis brili la herbo kaj la malhelaj plataj kokardoj, kie antaŭe estis la lekantetoj. Rilate la rozojn, oni ne povas ne imagi, ke ili mem komprenas ke rozoj estas la solaj floroj kiuj impresas la homojn ĉe ĝardenfestoj, la solaj floroj kiujn ĉiu certe konas. Centoj, jes vere centoj ekfloras en nur unu sola nokto; la verdaj arbustoj kliniĝis kvazaŭ ilin jam vizitis ĉefanĝeloj.

La matenmanĝo ankoraŭ ne finiĝis antaŭ ol la viroj alvenis por starigi la tendegon.

“Kie, laŭ vi, devas stari la tendego, patrino?”

“Mia kara infano, ne utilas demandi min. Mi firme decidis lasi ĉion al vi infanoj ĉi tiun jaron. Forgesu ke mi estas via patrino. Traktu min kiel honoritan gaston.”

Sed Meg certe ne povos iri por direkti la virojn. Antaŭ la matenmanĝo ŝi lavis la harojn, kaj en verda turbano nun sidas trinkanta kafon, kaj kun malhela buklo stampita sur ĉiu vango. Jose, la papilio, kutimis malsuprenveni en silka subvesto kaj kimona jako.

“Vi devas iri, Laura. Vi estas la artista knabino.”

For rapidis Laura, ankoraŭ tenante sian buteritan pantranĉon. Estas tiel rave havi pretekston por manĝi eksterdome, kaj krome, ŝi ĝuis la devon aranĝi aferojn; ŝi ĉiam sentis, ke ŝi povas plenumi ĝin tiom pli bone ol iu alia. Kvar viroj staris senjake en aro sur la ĝardenvojeto. Ili portis bastonojn kovritajn per kanvas-rulaĵoj, kaj surdorse grandajn sakojn da iloj. Ili ŝajnis imponaj. Laura nun volis, ke ŝi ne tenas tiun buterpanon sed estas neniu loko kien ŝi povas ĝin meti, kaj ŝi certe ne forĵetus ĝin. Ŝi ruĝiĝis kaj provis aspekti severa, kaj eĉ iomete miopa dum ŝi al ili alproksimiĝis.

“Bonan matenon,” ŝi diris, imitante la voĉon de la patrino. Sed tiu sonis tiel terure pozema ke ŝi embarasiĝis kaj balbutis kiel knabineto, “Ho–e, vi jam venis – ĉu estas pri la tendego?”

“Vi pravas, fraŭlino,” diris la plej altkreska el la viroj, altsvelta, lentuga ulo, kaj li movis sian sakon, posten puŝis sian pajlĉapelon kaj ridetis al ŝi, “Tiel estas.”

La rideto estis tiel facila, tiel amikema, ke Laura retrankviliĝis. Kiajn beletajn okulojn li havas, malgrandajn, sed tiel mallume bluajn! Kaj nun ŝi rigardis la aliajn, ankaŭ ili ridetis. ”Gajigu vin, ni ne vin mordos,” iliaj ridetoj ŝajnis diri. Kiel komplezemaj estas laboristoj! Kaj kia bela mateno! Ŝi devas ne mencii la matenon, ŝi devas esti aferema. La tendego.

“Nu, ĉu la liliorazeno? Ĉu tio taŭgus?” Kaj ŝi indikis la liliorazenon per la mano kiu ne tenis la buterpanon. Ili turnis sin. Ili fikse rigardis tiudirekten. Eta dikulo antaŭen puŝis sian suban lipon kaj la altkreskulo sulkigis la brovojn. “Ne plaĉas al mi,” li diris.

“Ne sufiĉe elstara. Nu por aĵo kiel tendego” – kaj facilmaniere li sin turnis al Laura – “oni devas ĝin meti ien kie ĝi ĉe la okulo ekfrapos vin, se vi min komprenas.”

La edukado de Laura igis ŝin momente scivoli ĉu estas vere respekteme, ke laboristo al ŝi parolas pri ekfrapo ĉe la okulo. Sed ŝi ja tute komprenis lin.

“En angulo de la tenisejo,” ŝi sugestis.

“Sed la muzikistaro estos en iu angulo.”

“H’m, estos muzikistaro, ĉu?” diris alia el la laboristoj. Li estis pala. Li havis kadukmienon dum liaj okuloj esploris la tenisejon. Pri kio li pensas?

“Nur tre malgranda muzikistaro,” diris Laura milde. Eble li ne tre ĝeniĝos se la muzikistaro estos malgranda. Sed la altkreskulo interrompis.

“Nu, fraŭlino. Jen la loko. Antaŭ tiuj arboj. Tiuloke. Tiu bone taŭgos.”

Antaŭ la karakoj. Tiuokaze la karaka-arboj estus kaŝitaj. Kaj ili estas tiel belaj, kun siaj larĝaj brilantaj folioj, kaj siaj amasoj da flavaj fruktoj. Ili similas arbojn, kiujn oni imagas kreski sur dezerta insulo, fierajn solajn, levantajn siajn foliojn kaj fruktojn al la suno en ia silenta grandiozeco. Ĉu ili devas esti kaŝitaj per tendego?

Ili devos. Jam la viroj surŝultrigis siajn bastonojn kaj direktis la paŝojn al la loko. Nur la altkreskulo restis. Li kliniĝis, pinĉis branĉeton de lavendo, metis la dikfingron kaj montran fingron ĉe sian nazon kaj ensnufis la odoron. Kiam Laura vidis tiun geston ŝi tute forgesis pri la karaka-arboj pro sia miro pri lia ŝato por tiaj aferoj, lia ŝato de la odoro de lavendo. Kiom da homoj, kiujn ŝi konas, farus tiel. Ho, kiel surprize agrablaj estas laboristoj, ŝi pensis. Kial ŝi ne povas amikiĝi kun laboristoj prefere ol kun la stultaj knaboj kun kiuj ŝi dancas, kaj kiuj venas por partopreni dimanĉvespermanĝon? Ŝi akordus multe pli bone kun viroj kiel tiuj ĉi.

Tio estas la rezulto, ŝi decidis, dum la altkreskulo sur la dorso de koverto desegnis ion, kio devas esti maŝigita aŭ lasita pendi, de ĉi tiuj absurdaj klasdistingoj. Nu, siaparte ŝi ne spertis ilin.

Ne iomete, ne erete…. . Kaj nun venis la ĉok-ĉok de lignaj marteloj. Iu fajfis, iu kriis, “Ĉu ĉio estas en ordo tie, matey?”

Matey! La amikeco de tio, la ….. nur por pruvi kiel feliĉa ŝi estas, nur por montri al la altkreskulo kiel ĉehejma ŝi sentas sin, kaj kiel ŝi malfidas stultan interparolon, Laura prenis grandan mordon el sia buterpano dum ŝi fikse rigardis la desegnaĵeton. Ŝi sentis sin ĝuste kiel labora knabino.

“Laura, Laura, kie vi estas? Telefonvoko, Laura!” ekkriis voĉo el la domo.

“Mi venas!” Flugpiede ŝi iris, trans la razenon, kaj laŭ la vojeto, supren la ŝtuparon, trans la verandon kaj en la vestiblon. En la vestiblo ŝia patro kaj Laurie brosis siajn ĉapelojn pretaj por iri al la oficejo.

“Ho, Laura,” rapide diris Laurie, “Ĉu vi esploretu mian jakon antaŭ la tagmezo kaj kontrolu ĉu necesas glatigi ĝin?”

“Mi tion faros,” diris ŝi. Subite, ŝi ne povis haltigi sin. Ŝi kuris al Laurie kaj donis al li etan rapidan premon.

“Ho, mi ja amas festetojn. Ĉu ankaŭ vi?” anhelis Laura.

“Ho, tute!” diris la varma, knabeca voĉo de Laurie, kaj ankaŭ li ĉirkaŭbrakis sian fratinon kaj milde puŝis ŝin. “Rapidu al la telefono kara franjo.”

La telefono. “Jes, jes; ho jes, Kitty? Bonan matenon mia kara. Venu por lunĉi ĉu? Faru tion, kara. Ravita, kompreneble. Estos, ja, nur improvizita manĝo – nur la krustoj de la sandviĉoj kaj rompitaj meringaj-ujetoj, kaj tio kio restas. Jes, ja estas perfekta mateno, ĉu ne? Ĉu via blanka? Ho mi certe tion farus. Momenton, atendu, mi petas. Patrino vokas.” Kaj Laura dorsen klinis sin. “Kio estas patrino? Mi ne povas aŭdi.”

La voĉo de S-ino Sheridan malsupren flosis. “Diru al ŝi, ke ŝi portu tiun dolĉan ĉapelon kiun ŝi portis lastan. dimanĉon.”

“Patrino diris, ke vi devas porti tiun dolĉan ĉapelon, kiun vi portis lastan dimanĉon. Bone. Je la unua. Ĝis la.”

Laura remetis la aŭdilon, supren ĵetis la brakojn, profunde enspiris, sin streĉis kaj lasis ilin fali. “Ha,” ŝi suspiris, kaj tuj poste rekten eksidis. Ŝi restis senmove aŭskultante. Ĉiu pordo en la domo ŝajnis malfermita. La domo svarmas je molaj rapidaj paŝoj kaj kurantaj voĉoj. La verddrapkovrita pordo, kiu kondukas al la kuireja ĉirkaŭaĵo, svingiĝas fermante, malfermante, kun obtuza sono, kaj nun okazas longa, subridinda, absurda sono. Estas la movado de la peza piano sur ĝiaj rigidaj ruliloj. Sed la aero! Se vi haltus por rimarki, ĉu la aero ĉiam estas ĝuste kiel ĝi nun estas? Etaj mildaj blovoj ludas ĉasludojn enen tra la fenestrosuproj, eksteren tra la pordoj.

Kaj troviĝas du makuletoj de sunlumo, unu sur la inkujo, unu sur arĝenta fotografaĵa kadro, ili ankaŭ ludantaj. Dolĉaj etaj makuloj. Precipe tiu sur la inkujo. Ĝi estas iomete varma. Varma eta arĝenta stelo. Ŝi povus kisi ĝin.

La sonorilo de la ĉefpordo sonoradis, kaj aŭdiĝis de sur la ŝtuparo la susuro de la katuna jupo de Sadie. Vira voĉo murmuris; Sadie seninterese respondis, “Efektive mi ne scias. Atendu. Mi demandos al S-ino Sheridan.”

“Kio estas, Sadie?” Laura venis en la vestiblon.

“Estas la floristo, F-ino Laura.”

Ja estis. Tie, interne de la pordo, staris larĝa malprofunda pletego plena de potoj da rozkoloraj lilioj. Neniu alia speco. Nenio krom lilioj – ‘canna’-lilioj, grandaj rozkoloraj floroj, larĝe malfermitaj, radiantaj, preskaŭ timige vivantaj, sur brilaj, Karmezinaj tigoj.

“Oo – o -Sadie!” diris Laura, kaj la sono similis etan ĝemon. Ŝi kaŭris kvazaŭ ŝi varmigus sin per tiu flamo de la lilioj; ŝi sentis ke ili estas en ŝiaj fingroj; sur ŝiaj lipoj, kreskantaj en ŝia brusto. “Okazis ia eraro,” ŝi diris milde. “Neniu iam mendis tiom. Sadie, iru kaj serĉu patrinon!”

Sed tiumomente S-ino Sheridan envenis. “Estas en ordo.” ŝi diris trankvile. “Jes mi mendis ilin. Ili ja estas belaj, ĉu ne?” Ŝi premis la brakon de Laura. “Kiam mi preterpasis la butikon hieraŭ mi rimarkis ilin en la montrofenestro. Kaj mi subite pensis, ke unufojon en mia vivo mi havos sufiĉe da ‘canna’ lilioj. La ĝardenfesto provizos pretekston.”

“Sed mi kredis, ke vi diris ke vi ne intencis entrudiĝi,” diris Laura. Sadie estis for. La floristhelpisto ankoraŭ estis ekstere ĉe sia ŝarĝaŭto. Ŝi ĉirkaŭbrakis la patrinon ĉe la kolo, kaj mole, tre mole, ŝi mordis ŝian orelon.

“Mia kara infano, vi ne preferus logikan patrinon, ĉu? Ne faru tion. Jen la viro.”

Li portis ankoraŭ pli da lilioj, alian plenan pletegon.

“Amasigu ilin tuj interne de la pordo, ambaŭflanke de la vestiblo, mi petas,” diris S-ino Sheridan. “Ĉu vi ne konsentas, Laura?”

“Ho, mi ja konsentas patrino.”

En la salono Meg, Jose kaj bona eta Hans jam fine sukcesis movi la pianon.

“Nu, eble ni metos tiun ĉi sofon kontraŭ la muron, kaj movos ĉion krom la seĝoj, el la ĉambro, ĉu vi pensas ke jes?”

“Certe.”

Hans, movu ĉi tiujn tablojn en la fumĉambron, kaj alportu la balailon por forigi ĉi tiujn makulojn de la tapiŝo; kaj – momenton, Hans – Jose amis doni ordonojn al la servistoj, kaj ili amis obei ŝin. Ŝi ĉiam sentigis ilin, ke ili partoprenas ian dramon. “Petu patrinon kaj Fraŭlinon Laura, ke ili tuj venu tien ĉi.”

“Bone, F-ino Jose.”

Ŝi sin turnis al Meg. “Mi deziras aŭdi kiel sonas la piano, nur en la okazo ke posttagmeze oni petos min kanti. Ni provu “La vivo lacigas.”

“Pom! Ta-ta-ta Ti-ta!” La piano eksonis tiel pasie, ke la vizaĝo de Jose ŝanĝiĝis. Ŝi interplektis siajn manojn. Ŝi rigardis malĝoje kaj enigme al la patrino kaj Laura envenantaj.

‘La vivo lacigas; Larmo – suspir’.
Amo kiu ŝanĝiĝas, La vivo lacigas, Larmo – suspir’.
Amo kiu ŝanĝiĝas, Tiam, forir’!’

Sed ĉe la vorto ‘forir’, kaj kvankam la piano sonis pli senespera ol iam antaŭe, ŝia vizaĝo ekflamis en brilan terure nekompatan rideton.

“Mi ja kantas bonvoĉe, ĉu ne, Panjo?” ekstaze ŝi diris.

‘La vivo lacigas, Venas por morti esper’.
Sonĝo – vekiĝo.’

Sed nun Sadie interrompis ilin. “Kio estas, Sadie?”

“Se plaĉas al vi, sinjorino, kuiristino diras ĉu vi havas la flagetojn por meti sur la sandviĉojn?”

“La flagetoj por la sandviĉoj, Sadie?” eĥis S-ino Sheridan reve. Kaj la infanoj eksciis pro ŝia mieno, ke ŝi ne havas ilin. “Nu, momenton.” Kaj ŝi diris firme al Sadie, “Diru al kuiristino, ke mi atentos, ke post dek minutoj ŝi havu ilin.”

Sadie foriris.

“Nu, Laura,” diris la patrino rapide; “venu kun mi en la fumĉambron. Mi havas la nomojn ie, sur la dorsflanko ĉe koverto. Vi devas skribi ilin por mi. Meg, supreniru tuj, kaj forprenu tiun malsekaĵon de sur via kapo. Jose ekiru kaj finu la vestadon ĉi tiun minuton. Ĉu vi min aŭdas infanoj, aŭ ĉu mi devas diri al via patro kiam li hejmen venos ĉivespere? Kaj – kaj Jose, trankviligu. kuiristinon, se vi kuraĝas eniri la kuirejon, ĉu? Ĉi matene ŝi teruras min.”

La koverto estis fine trovita malantaŭ la manĝĉambra horloĝo; kvankam kiel ĝi troviĝis en tiu loko S-ino Sheridan ne povis imagi.

“Iu el vi infanoj verŝajne ŝtelis ĝin el mia mansako, ĉar mi klare memoras – krem-fromaĝo kaj limon-kazeo. Ĉu vi jam skribis tion?”

“Jes.”

“Ovo kaj ….,” S-ino Sheridar tenis la koverton for de ŝi. “Ŝajnas esti muso. Ne povas esti muso, ĉu?”

“Olivo, dorlotato,” diris Laura, rigardarte trans ŝian ŝultron.

“Jes, kompreneble, olivo. Kia aĉa kombinaĵo tio ŝajnas. Ovo kaj olivo.”

Finfine ili estis pretaj, kaj Laura prenis ilin en la kuirejon. Tie ŝi trovis Jose trankviliganta la kuiristinon, kiu tute ne aperis timeginda.

“Mi neniam vidis tiei delikatajn sandviĉojn,“ diris la rava voĉo de Jose. “Vi diris estas tie kiom da specoj, kuiristino? Dek kvin?”

“Dek kvin, F-ino Jose.”

“Nu, kuiristino, mi gratulas vin.”

Kuiristino, per la longa sandviĉtranĉilo, forbalais la krustojn kaj larĝe ridetis.

“La viro de la bakisto ‘Godber’ alvenis,” diris Sadie, venante el la manĝoŝranko. Ŝi jam vidis la viron preterpasi la fenestron. Tio signifis, ke la “cream-puffs” estas tie. La bakistoj ‘Godber’ estis famaj pro siaj “cream-puffs”. Neniu iam pensus pri farado de ili hejme.

“Enportu ilin, kaj metu ilin sur la tablon, mia knabino,” diris kuiristino.

Sadie enportis ilin kaj reiris al la pordo. Kompreneble Laura kaj Jose estis tro maturaĝaj por ĝeni sin pri tiaj aferoj.

Tamen, ili ne povis ne konsenti, ke la “puffs” ŝajnis tre allogaj. Tre. Kuiristino, deskuinte de ili la pulvosukeron, komencis aranĝi ilin.

“Ili rememorigas ‘nin pri ĉiu el niaj festetoj, ĉu ne?” diris Laura.

“Mi supozas ke jes,” respondis la praktika Jose, al kiu neniam plaĉis esti portata en la pasintecon. “Ili ŝajnas esti bele plumpezecaj, mi devas konsenti.”

“Ĉiu prenu unu, miaj karulinoj,” diris kuiristino en sia fidinda voĉo. “Via panjo ne scios.”

Ho, ne estas eble. Imagu “cream puffs” tiel baldaŭ post la matenmanĝo. Eĉ la ideo igus iun tremi. Tamen, du minutojn poste Laura kaj Jose estis lekantaj la fingrojn kun tiu absorbita internen rigardo, kiu aperas nur pro kirlita kremo.

“Ni iru en la ĝardenon tra la malantaŭa pordo,” sugestis Laura. “Mi deziras vidi kiel progresas la viroj rilate la tendegon. Ili estas tiel ege agrablaj viroj.”

Sed la malantaŭa pordo estis barita de kuiristino, Sadie, la ‘Godber’ viro kaj Hans.

Io estis okazinta.

“Tuk, tuk, tuk,” klukis kuiristino kiel agitita kokino. La manoj de Sadie estis plataj kontraŭ siaj vangoj kvazaŭ ŝi suferis dentdoloron, la vizaĝo de Hans sulkiĝis pro lia peno kompreni. Nur la ‘Godber’ viro montris sin feliĉa, estis lia rakonto.

“Kio estas?” Kio okazis?”

“Okazis terura akcidento,” diris kuiristino. “Viro mortigita.”

“Viro mortigita! Kie? Kiel? Kiam?”

Sed la ‘Godber’ viro ne permesos ke ĝuste de sub lia nazo, oni ekkaptos lian rakonton.

“Ĉu vi konas tiujn etain domojn, iomete malsupre de ni, f-ino?”

Konas ilin? Kompreneble ŝi konas ilin. “Nu estas junulo loĝanta tie nomita Scott, ĉaristo. Ĉi matene lia ĉevalo, timigite de lokomobilo ĉe angulo de Hawke Strato, flanken saltis, kaj li estis elĵetita sur la kapdorson. Mortigita!”

“Mortigita!” Laura fikserigardis la ‘Godber’ viron.

“Mortinta, kiam oni levis lin,” diris la ‘Godber’ viro kun frando. “Ili estis hejmen portantaj la kadavron kiam mi ĉi tien venis.” Kaj li diris al la kuiristino, “Li postlasis edzinon kaj kvin etulojn.”

“Jose, venu ĉi tien.” Ekkaptante, ĉe la maniko, sian fratinon, Laura tiris ŝin tra la kuirejo ĝis la alia flanko de la verdbaiza pordo. Tiam ŝi paŭzis kaj apogis sin sur ĝi. “Jose,” ŝi diris, hororita, “kiel ajn ni povos ĉion nuligi?”

“Ĉion nuligi Laura!” kriis Jose en konsterno. “Kion vi volas diri?”

“Nuligi la ĝardenfeston, kompreneble.” Kial Jose ŝajnigas nekomprenon?

Sed Jose estis eĉ pli konsternita. “Nuligu la ĝardenfeston? Mia kara Laura, ne estu tiel absurda… Kompreneble, ni ne povas fari ion tian. Neniu atendus tion. Ne estu tiel malmodera.”

“Sed ni ja ne povas distri nin en ĝardenfesto kiam mortinta viro kuŝas tie, ekster la antaŭa pordego.”

Malmodera estas certe tio, ĉar la dometoj estas solaj en la strateto ĉe la malsupra ekstremo de kruta deklivo, kiu kondukas supren al la domo. Larĝa vojo interkuras. Certe ili estas tro proksimaj. Ili estas la plej granda ofendaĵo al la okuloj, kaj ili tute ne rajtas esti en la najbarejo. Ili estas iom aĉaj loĝdomoj farbitaj ĉokoladbrune.

En la ĝardenpecetoj estas nenio, krom brasiktrunketoj, malsanemaj kokinoj kaj tomatoladskatoloj. Eĉ la fumo, venante el iliaj kamentuboj estas mizera. Ĉifon- kaj ŝir-aspektaj pecetoj da fumo tiel malsimilaj al la grandaj arĝentaj plumoj, kiuj malvolviĝas el la kamentuboj de la ‘Sheridan’ domo. Lavistinoj loĝas en la strateto, kaj kamenskrapistoj, kaj ŝuisto, kaj viro kies domfronto estas multe punktita per etaj birdkaĝoj. Infanoj svarmas. Kiam la infanoj ‘Sheridan’ estis malgrandaj oni malpermesis al ili tien enpaŝi, pro la naŭza parolado, kaj pro tio, ke ili per io infektiĝos. Sed post kiam ili plenkreskiĝis, Laura kaj Laurie, en siaj vagadoj foje trairas. Ĝi estas malplaĉa kaj malpura. Kun ektremo ili elvenas. Tamen, oni devas ĉien iri; oni devas ĉion rigardi. Do ili trairas.

“Kaj imagu ĝuste kiel sonus la muzikistaro al tiu kompatinda virino,” diris Laura.

“Ho Laura!” Jose ekiĝis grave ĝenita. “Se vi intencas malpermesi muzikistaron ludi ĉiufoje kiam iu estas trafita de akcidento vi estos treege aferoplena. Mi bedaŭras pri ĝi tiel multe kiel vi. Mi sentas min, efektive, tiel kompata kiel vi.” Ŝiaj okuloj malmoliĝis.
Ŝi rigardis sian fratinon ĝuste kiel ŝi kutimis rigardi ŝin kiam ili estis etaj kaj kverelis. “Vi ne povos revivigi ebrian laboriston per sentimentaleco,” ŝi diris mallaŭte.

“Ebria! Kiu diris ke li estis ebria?” Laura sin turnis furioze al Jose. Ŝi diris ĝuste kiel ili kutime diris en tiaj okazojo. “Mi iros rekte supren por diri al la patrino.”

“Faru tion, karulino,” kveris Jose.

“Patrino, ĉu mi eniru vian ĉambron?” Laura turnis la grandan, vitran anson.

“Kompreneble, infano. Nu, kio estas? Kio okazis, ke vi tiel ruĝiĝas?” Kaj S-ino Sheridan sin turnis de sia tualettablo. Ŝi surprovis novan ĉapelon.

“Patrino. Viro estis mortigita,” komencis Laura.

“Ne en la ĝardeno, ĉu?” interrompis ŝia patrino.

“Ne, ne!”

“Ho, kiel vi timigis min!” S-ino Sheridan suspiris pro trankviligo, formetis la granden ĉapelon, kaj tenis ĝin sur la genuoj.

“Sed aŭskultu, patrino,” diris Laura. Anhelante, duonsufokante, ŝi rakontis la teruran onidiron. “Kompreneble ni ne povos havi nian feston, ĉu?” ŝi petis. “La muzikistaro kaj ĉiuj alvenontaj. Ili aŭdus nin. patrino; preskaŭ najbaroj estas ili!”

Je la konsterno de Laura ŝia patrino kondutis sin ĝuste kiel faris Jose; estis pli malfacile toleri tion, ĉar ŝajnis, ke ŝi estas amuzita. Ŝi rifuzis kredi, ke Laura estas serioza.

“Sed, mia kara infano, utiligu vian simplan saĝon. Estis nur hazarde ke ni ja aŭdis pri ĝi. Se iu mortus tie en kutima maniero – kaj mi ne komprenas kiel ili restas vivantaj en tiuj malvastaj kabanoj – ni ankoraŭ havus nian feston, ĉu ne?”

Laura devis responde diri “jes”, sed ŝi sentis la tutan aferon malkontentiga. Ŝi eksidis sur la sofon de la patrino, kaj pinĉis la krispon de la kuseno.

“Patrino, ĉu ni ne estas terure senkompataj pri la mortoj?” ŝi demandis.

“Karulino!” S-ino Sheridan ekstaris kaj venis al ŝi portante la ĉapelon. Antaŭ ol Laura povis malhelpi ŝin, ŝi jam ĝin surmetis. “Mia infano,” diris la patrino, “la ĉapelo estas via. Ĝi estas perfekta por vi. Ĝi tute ne taŭgas por mi. Mi neniam vidis vin tiel plaĉaspekta. Rigardu vin mem!” Kaj ŝi levis sian manspegulon.

“Sed, patrino,” Laura denove komencis. Ŝi ne volis sin rigardi. Ŝi flanken turnis sin.

Ĉifoje S-ino Sheridan malpacienciĝis ĝuste kiel faris Jose.

“Vi kondutas absurde, Laura,” ŝi diris malvarme. “Tiaj homoj ne atendas favorojn de ni. Kaj ne estas kompateme ruinigi ĉies ĝuadon, kiel vi nun faras.”

“Mi ne komprenas,” diris Laura, kaj ŝi rapidis el la ĉambro en sian propran litĉambron. Tie, tute hazarde, la unua aĵo, kion ŝi vidis, estis tiu ĉi ĉarma knabino en la spegulo, portanta sian nigran ĉapelon ornamitan per oraj lekantetaj kaj longa velura rubando. Neniam ŝi imagis, ŝi povus aspekti tiel. Ĉu patrino pravas? Ĉu mi estas malmodera? Nur momente ŝi denove ekvidas tiun kompatindan virinon, kaj tiujn infanetojn, kaj la kadavron, kiun oni portas en la domon. Sed la tuto ŝajnas nebuleca, nereala, kiel bildo en la ĵurnalo. ”Mi memoros ĝin denove kiam la festo finiĝos,” ŝi decidis. Kaj el tio vere ŝajnis la plej bona plano.

La lunĉo jam finiĝis. Je duono post la dua ĉiuj estis pretaj por la okazontaĵoj. La verdvestita muzikistaro estis tie kaj starigis sin en angulo de la tenisejo.

“Mia kara!” trilis Kitty Maitland, “Ili nepriskribeble similas ranojn, ĉu ne? Vi devus aranĝi ilin ĉirkaŭ la lageto, kun la estro en la mezo, sur folio.”

Laurie alveninte, salutis ilin, kiam iris por surmeti konvenan vestaron. Je la ekvido, Laura denove memoris la akcidenton. Ŝi deziris diri al li pri ĝi. Se Laurie konsentos kun la aliaj, nu, certe ĉio estos en ordo. Kaj ŝi sekvis lin en la vestiblon.

“Laurie!”

“Halo!” Li estis duonvoje al la superetaĝo, sed kiam li sin turnis kaj rimarkis Laura-n li subite, spire elpufigis siajn vangojn, kaj grandokule rigardis ŝin. “Estas certe, Laura! Vi aspektas okulfrape belega,” diris Laurie. “Kia absolute pompega ĉapelo!”

Laura diris milde “Ĉu?” kaj supren ridetis al Laurie, kaj malgraŭ ĉio diris ne eĉ unu alian vorton.

Baldaŭ post tio, homoj ekvenis, kaj venadis riverete. La muzikistaro komencis ludi, la dungitaj servistoj kuris de la domo al la tendego. Kien ajn oni rigardis estis paroj promenantaj, kliniĝantaj al la floroj, salutantaj, irantaj trans la razenojn. Ili similis brilajn birdojn, kiuj estis surteriĝintaj en la ‘Sheridan’ ĝardeno por resti tiun ĉi posttagmezon survoje al – kie? Ho, kia feliĉo esti kun homoj, kiuj ĉiuj estas ĝojaj, manpremi, vangopremi, rideti en okulojn.

“Kara Laura, kiel bonsana vi aspektas!”

“Kia konvena ĉapelo, infano!”

“Laura, vi ŝajnas preskaŭ hispana! Mi neniam vidis vin tiel impona!”

Kaj Laura, radianta, respondis milde, “Ĉu vi jam trinkis teon? Ĉu vi prenos glaciaĵon? La grenadiaj glaciaĵoj estas vere io specialaj!” Ŝi kuris al la patro kaj petis: “Paĉjo, karulo, ĉu la muzikistoj povu ion trinki?”

Kaj la perfekta posttagmezo malrapide maturiĝis, malrapide velkis, malrapide ĝiaj petaloj fermiĝis.

“Neniam pli rava ĝardenfesto …” “La plej granda sukceso …” “Certe la plej …”

Laura helpis al la patrino adiaŭi ĉiujn. Ili staris flank-alflanke en la portiko ĝis ĉio finiĝis.

“Cio finiĝas, ĉio finiĝas, dank’al Dio,” diris S-ino Sheridan. “Kunigu la aliajn, Laura. Ni iru kaj trinku iom da freŝa kafo. Mi estas elĉerpita. Jes, ĝi tre sukcesis. Sed ho, ĉi tiuj festoj! Kial vi infanoj insistas pri festaranĝoj?” Kaj ĉiu el ili eksidis en la forlasita tendego.

“Prenu sandviĉon, paĉjo kara. Mi skribis surflagete la nomojn.”

“Dankon!” S-ro Sheridan ekmordis kaj la sandviĉo estis for. Li prenis duan. “Mi supozas, ke vi ne aŭdis pri la terura akcidento, kiu okazis hodiaŭ?” li diris.

“Mia kara,” diris S-ino Sheridan, levante la manon,” ni ja aŭdis. Ĝi preskaŭ ruinigis ia feston. Laura insistis ke ni prokrastu ĝin.”

“Ho, patrino!” Laura ne deziris esti turmentita pri ĝi.

“Ĝi estis tamen terura afero,” diris S-ro Sheridan. La ulo ankaŭ estis edzo. Sufiĉe proksime 1i loĝis, malsupre en la vojeto, kaj postlasis edzinon kaj ses infanetojn, laŭdire.”

Estiĝis nekomforta silento. S-ino Sheridan nervoze fingrumis sian tason. Vere, patro estis tre sentakta ….

Subite ŝi levis la okulojn. Tie, sur la tablo estas tiom de tiuj sandviĉoj, kukoj, pufoj, ĉiuj ne manĝitaj, ĉiuj malŝparotaj. Venis al ŝi en la kapon unu el ŝiaj brilaj ideoj.

“Mi ekscias,” ŝi diris. “Ni pretigu korbon. Ni sendu al tiu kompatinda ino iom de tiu ĉi sufiĉe bona manĝaĵo. Almenaŭ ĝi estos bonega regalo por la infanoj. Vi konsentas, ĉu ne? Kaj estas certe ke najbaroj faros vizitojn, kaj tiel plu. Kia punkto ke la tuto estu pretigita. Laura!” Ŝi salte ekstaris. “Alportu al mi la grandan korbon el la subŝtuparŝranko.”

“Sed patrino, ĉu vi vere kredas, ke tio estas bona ideo?” diris Laura.

Denove, kiel strange, ŝi ŝajnis esti malsimila al ĉiu el la aliaj. Preni la restaĵon de ilia festo. Ĉu la kompatinda virino efektive ŝatus tion?

“Kompreneble!” Kio estas al vi hodiaŭ? Antaŭ unu du horoj vi insistis, ke ni estu kompataj.”

Ho, nu! Laura kuris por preni la korbon. Ĝi estis plenigita, ĝi estis plenplene plenigita de ŝia patrino.

“Vi mem prenu ĝin, karulino,” ŝi iris. “Malsupren kuru, ĝuste kiel vi estas. Ne, atendu, prenu ankaŭ la arumajn liliojn. Homoj de tiu klaso estas multe impresitaj de arumaj lilioj.”

“La tigoj ruinigos ŝian puntan robon,” diris praktika Jose.

Ili ja farus tion. Ĉustatempe. “Do, nur la korbon, kaj, Laura!” – Ŝia patrino sekvis ŝin el la tendego — iuokaze – ”

“Kion, patrino?”

Ne, pli bone ke oni metu tiajn ideojn en la kapon de la infano! “Nenion! Ekiru.”

Preskaŭ krepuskiĝis kiam Laura fermis la ĝardenpordegojn. Granda hundo kure preterpasis kiel ombro. La ŝoseo briletis blanke, kaj malsupre en la valeto la etaj kabanoj kuŝis en densa ombro. Ŝajnas tiel kviete post la posttagmeza festo. Jen ŝi estas malsupren irante laŭ la deklivo al loko kie viro kuŝas mortinta, kaj ŝi ne povas kompreni tion. Kial ne? Momenton ŝi haltis. Kaj ŝajnas al ŝi, ke voĉoj, tintantaj kuleroj, ridado, la odoro ĉe premita herbo restas interne de ŝi. Mankas spaco por io alia. Kiel strange! Ŝi supren rigardis al la pala ĉielo kaj ŝi pensas nur, “Jes ĝi estis la plej sukcesa ĝardenfesto!”

Ŝi transiris la larĝan ŝoseon. La komenco de la vojeto estis fumplena kaj malluma. Virinoj portantaj ŝalojn kaj kaskedojn el drapo preterrapidis. Viroj apoge, klinis sin trans la palisadojn, la infanoj ludis en la enirejoj. Obtuza zumo venis el la humilaj etaj kabanoj. En kelkaj el ili flagretis lumeto, kaj ombro krabsimile sin movis trans la fenestron. Laura klinis sian kapon kaj antaŭen hastis. Ŝi nun volas ke ŝi estis surmetinta mantelon. Kiel ŝia robo brilas! Kaj la granda ĉapelo kun la velura rubando – se ĝi estus nur alia ĉapelo! Ĉu la homoj rigardadas ŝin? Devas esti ke ili tion faras. Estis eraro veni; ŝi sciis la tutan tempon ke estas malsaĝe. Ĉu ŝi devus eĉ nun reiri?

Ne, tro malfrue. Tiu ĉi estas la domo. Devas esti. Malhela aro da homoj staris ekstere. Ĉe la pordego tre maljuna virino kun lambastono sidis en seĝo, rigardante. Sur ĵurnalo estis la piedoj. Voĉoj ĉesis dum Laura alproksimiĝis. La aro disiĝis. Estis kvazaŭ ŝi estis atendita, kvazaŭ ili jam sciis ke ŝi estis venonta.

Laura estis terure nervoza. Ĵetante la veluran rubandon trans sian ŝultron, ŝi diris al virino apude starante, “Ĉu estas la hejmo de S-ino Scott?” kaj la virino, ridetante strange diris, “Ĝi ja estas, mia knabino.”

Ho, ke mi estus for de tiu ĉi! Efektive ŝi diris, “Dio min helpu,” dum ŝi piediris laŭ la eta vojo kaj frapis. Esti for de tiuj fikserigardantaj okuloj, aŭ esti tutekovrita per io ajn, eĉ iu el la ŝaloj de la virinoj. Mi nur lasos la korbon kaj foriros, ŝi decidis. Mi eĉ ne atendos ĝis ĝi estos malplenigita.

Tiam malfermiĝis la pordo. Nigre vestita virineto montriĝis en la mallumeco.

Laura diris, “Ĉu vi estas S-ino Scott?” Sed al ŝia hororo la virino respondis, “Bonvolu eniri fraŭlino,” kaj ŝi trovis sin tenita en la koridoro.

“Ne,” diris Laura, “mi ne deziras enveni. Mi deziras nur lasi tiun ĉi korbon. Patrino sendis – ”

Ŝajnis ke la virineto en la mallumeca koridoro ne ŝin aŭdis. “Paŝu ĉi tiun direkton, mi petas, fraŭlino,” ŝi diris en voĉo oleeca, kaj Laura ŝin sekvis.

Ŝi sin trovis en aĉa, eta, malalta kuirejo fumece lumigita de lampo. Virino sidis antaŭ la fajro.

“Em,” diris la eta estaĵo, kiu enlasis ŝia. “Em! Estas fraŭlino.” Ŝi sin turnis al Laura. Signife ŝi diris, “Mi estas ŝia fratino, fraŭlino. Vi pardonos ŝin, ĉu ne?”

“Ho, kompreneble,” diris Laura. “Bonvolu, bonvolu, ne ĝeni ŝin. Mi – mi nur deziras lasi — ”

Sed tiumomente la virino ĉe la fajro turnis sin. Ŝia vizaĝo, pufita, ruĝa, kun ŝvelitaj okuloj kaj ŝvelitaj lipoj aspektis terura. Ŝajnis ke ŝi ne povas kompreni la kialon ke Laura tie estas. Kio estas la signifo? Kial la nekonatino staras en la kuirejo kun korbo?
Kio okazas? Kaj la kompatinda vizaĝo faltiĝis denove.

“Bone, mia kara,” diris la alia, “mi dankos la fraŭlinon.“

Kaj denove ŝi komencis, “Vi pardonos ŝin, fraŭlino, mi estas certa,” Kaj ŝia vizaĝo, ankaŭ ŝvelita, provis montri oleecan rideton.

Laura deziris nur eliĝi, esti for. Ŝi estis ree en la koridoro. La pordo malfermiĝis. Ŝi iris rekte en la litĉambron, kie la mortinta viro kuŝis.

“Plaĉus al vi rigardi lin, ĉu ne? demandis la fratino de Em, kaj ŝi frote preterpasis Laura kaj iris ĝis la lito. “Ne timiĝu, mia knabino” —- kaj nun la sono de la voĉo estis amema kaj kaŝema, kaj ameme ŝi malsupren tiris la littukon – “li bone aspektas. Neniu difekto montriĝas. Venu, mia kara.”

Laura venis.

Tie kuŝis junulo, profunde dormanta, dormanta tiel profunde, ke li estas tre, tre, fora de la du. Ho, tiel fora, tiel paca. Li sonĝas. Neniam denove veku lin. Lia kapo malleviĝas en la kapkusenon, liaj okuloj estas fermitaj, ili estas blindaj sub la fermitaj palpebroj. Li ja cedas al sia sonĝo. Kiom gravas al li ĝardenfestoj, kaj korboj, kaj puntaj roboj. Li ja estas grandan distancon for de tiuj aferoj. Li estas mirinda, bela. Dum ili estis ridantaj, tiu ĉi mirindulo venis al la vojeto. Ĝoja…ĝoja… Ĉio en ordo, diris tiu dormanta vizaĝo. Tio ĉi estas bona. Mi estas kontenta.

Tamen oni devas plori, kaj ŝi devas diri ion al li, antaŭ ol ŝi iros el la ĉambro. Laura laŭte, kiel infano, ploringultis.

“Pardonu pro mia ĉapelo,” ŝi diris.

Kaj ĉifoje ŝi ne atendis la fratinon de Em. Ŝi mem trovis la irejon tra la pordo laŭ la vojeto, preterpasante ĉiujn el tiuj malbelaj homoj. Ĉe la angulo de la vojeto ŝi renkontis Laurie-n.

Li paŝis el la ombro. “Ĉu estas vi, Laura?”

“Jes. ”

“Patrino iomete maltrankviliĝis. Ĉu ĉio bone iris?”

“Jes, tute. Ho, Laurie!” Ŝi prenis lin ĉe la brako, ŝi sin premis al Ii.

“Jen, vi ne ploras, ĉu?’ demandis ŝia frato.

Laura kapneis. Ŝi ja ploris.

Laurie ĉirkaŭbrakis ŝian ŝultron. “Ne ploru, “.. li diris en sia varma, amema voĉo. “Ĉu la sperto estis naŭza?”

“Ne,” singultis Laura. “Ĝi estis mirinda. Sed, Laurie – “” Ŝi haltis, ŝi rigardis sian fraton. “Ĉu la vivo ne estas,” ŝi balbutis,

“Ĉu la vivo ne estas -” Sed pri kio la vivo estas, ŝi ne povis klarigi Ne gravas. Li tute komprenis.

“Ĝi estas, ĉu ne, karulino?” diris Laurie.

Notoj

Karaka: nov-zelanda indiĝena arbo

Matey: kromnomo kiu montras kamaradecon

Canna: speco de floroj vulgare nomita ‘lilioj’

Cream puffs: kuirita ujeto el pasto plenigita de kirlita kremo

Pri Katherine Mansfield

Por informoj en Esperanto pri ĉi tiu fama nov-zelanda verkisto, vidu ĉi tie.