ĈE LA GOLFO

(At the Bay)

Katherine Mansfield

El la angla tradukis Ellen Lymburn.  Vidu ĉi-subajn notojn pri kelkaj vortoj.

Tre frumatene. La suno ankoraŭ ne leviĝas, kaj la tuto de Lunarka Golfo estas kaŝita de blanka marnebuleto. La grandaj arbarkovritaj montetoj malantaŭe estas nevidebligitaj. Vi ne povas vidi la ĝustan lokon kie finiĝas, kaj kie komenciĝas, la kampoj kaj la bangaloj.

For estas la sabla vojo kaj la kampoj kaj la bangaloj aliflanke; kaj preter ili mankas blankaj dunoj kovritaj de ruĝeca herbo; kaj vidiĝas neniu signo kiu montras, ke tio estas la plaĝo kaj tie estas la maro. Densa roso estas falinta. La herbo estas blua. Grandaj gutoj pendas de sur la arbustoj, sed nur ne falas; la arĝenta lanuga “toetoe” estas supla sur ĝiaj longaj tigoj, kaj ĉiuj el la kalenduloj kaj la diantoj en la bangalaj ĝardenoj sin klinas al la tero pro malsekeco. Saturitaj estas la malvarmaj fuksioj, rondaj perloj de roso kuŝas sur la plataj tropeolaj folioj. Ŝajnas kvazaŭ la maro ja supren pulsas mole en la mallumo, kvazaŭ unu grandega ondo venas ondetade, ondetade – ĝis kie? Eble, se oni vekiĝus en la mezo de la nokto oni vidus grandan fiŝon frapetanta ĉe la fenestro, kaj denove foriranta…

A-ah! sonas la dormema maro. Kaj el la arbaro venas la sono de etaj riveretoj fluantaj rapide, glitantaj inter la glatajn ŝtonojn, ŝprucantaj en la felikajn basenojn kaj denove el ili; kaj estas la plaŭdo de grandaj gutoj sur la grandajn foliojn, kaj io alia – kio ĝi estas – mallaŭta moviĝo kaj tremado, la ekrompiĝo de branĉeto kaj tiam tia silento, ke ŝajnas, ke iu aŭskultas.

Ĉirkaŭ la angulon de Lunarka Golfo, inter la stakoj da amasigita roko, venas piedfrapetade, aro da ŝafoj. Ili estas kunpremitaj, malgranda sinĵetiĝanta lana amaso, kaj iliaj maldikaj bastonsimilaj kruroj antaŭen rapide trotas kvazaŭ la malvarmo kaj la kvieto estas ilin timigitaj. Malantaŭ ili, ŝafhundo maljuna, siaj saturitaj piedoj kovritaj de sablo, kuras, sia nazo al la tero, sed senatente, kvazaŭ ĝi alian aferon pripensas.

Kaj nun, en la roka pordego, la ŝafisto mem aperas. Li estas malgrasa rekta maljunulo, en frisa jako, kiu estas kovrita de araneaĵsimila teksaĵo el etaj gutoj, velura pantalono ĉirkaŭligita sub la genuoj, kaj “wideawake” kun faldita blua poŝtuko ĉirkaŭ la rando. Unu mano estas enpuŝita sub sian zonon. La alia tenas bele glatan flavan bastonon. kaj dum li iras, neniam rapidante, li daŭre fajfadas mallaŭte, leĝere, aeran foran flutsonon, kiu donas sonon funebran kaj delikatan. La maljuna hundo unu-du foje antikve kapriolas, tiam abrupte haltas, honteme pro sia frivoleco, kaj iras kelkajn dignajn paŝojn ĉe la flanko de sia mastro. La ŝafoj antaŭen kuras en etaj frapetadantaj impetkuroj; ili komencas ŝafbleki, kaj fantomaj ŝafaroj, kaj gregoj respondas al ili el sub la maro.

“Baa! Baaa!”. Dum iomete da tempo ŝajnas, ke ili samloke restas. Tie, antaŭe, etendiĝas la sablovojo kun malprofundaj flakoj, la samaj saturitaj arbustoj montriĝas ambaŭflanke, kaj la samaj ombrecaj malprecizaj palisoj. Tamen io grandega videbliĝas; grandega hararaĉa giganto, kun siaj brakoj etenditaj. Ĝi estas la granda eŭkalipta arbo ekster la butiko de S-ino Stubbs, kaj kiam ili preterpasas, okazas forta bloveto de eŭkalipto. Kaj nun, grandaj punktoj de lumo brilas en la nebulo. La ŝafisto ĉesas fajfi; li frotas sian ruĝan nazon kaj malsekan barbon per sia malseka maniko, kaj enfalante siajn okulojn, ekrigardas en la direkto al la maro. La suno estas leviĝanta. Estas mirinde kiel rapide la nebulo maldensiĝas, formoviĝas, solviĝas de la malprofunda ebenaĵo, suprenruliĝas el la arbaro, kaj estas for, kvazaŭ deziranta eskapi; grandaj tordaĵoj kaj bukloj interpuŝas kaj ŝultropuŝas iun la alian dum la arĝentaj radioj larĝiĝas. La malproksima ĉielobrila, pura bluo speguliĝas en la flakoj, kaj la gutoj, laŭ la telegraffostoj naĝantaj, ekbrilas en punktoj de lumo. Nun la ŝanĝbrilanta maro estas tiel brila, ke ĝi doloras la okulojn, kiam oni ĝin rigardas.

El sia poŝo la ŝafisto prenas pipon, la forneto tiel malgranda kiel glano, fuŝserĉas bulon da punktita tabako, detranĉas iom da rabotaĵo kaj plenigas la forneton. Li estas serioza, belaspekta viro. Dum li ekbruligas la pipon, kaj la blua fumo girlande ĉirkaŭiras lian kapon, la hundo, rigardante, ŝajnas esti fiera pri li.

“Baa! Baaa!” La ŝafaro etendas sin en ventumilan formon. Ili apenaŭ preterpasas la someran kolonion antaŭ ol la unua dormanto sin turnas kaj levas dormeman kapon; ilia bleko sonas en la sonĝoj de etaj infanoj….kiuj levas siajn brakojn por malsupren tiri por karesi la karajn etajn lanajn ŝafojn de dormo. Tiam la unua loĝanto aperas; ĝi estas Florrie, la kato de la familio Burnell, sidante sur la pordofosto multe tro frue, kiel kutime, atendante la melkistinon. Kiam ĝi vidas la maljunan ŝafhundon ĝi rapide leviĝas, arkigas la dorson, entiras la tigrostrian kapon kaj ŝajnas fari etan elekteman tremon. “Fi! Kia kruda naŭza bestaĉo!” diras Florrie. Sed la maljuna ŝafhundo, ne eĉ supren rigardante, sinsvinge preterpasas, unu flankon al la alia ĵetante siajn krurojn. Nur unu orelo ekspasmas por pruvi, ke ĝi vidas, kaj opinias ĝin stulta junulino.

La venteto de la mateno leviĝas en la arbaro, kaj la odoro de folioj kaj malseka tero intermiksiĝas kun la akra odoro de la maro. Miriadoj da birdoj kantas. Kardelo flugas super la kapon de la ŝafisto kaj sidante plej alte sur. branĉeto, ĝi sin turnas al la suno, malordigante siajn etajn brustplumojn. Kaj nun ili jam preterpasis la kabanon de la fiŝkaptisto, preter la karbigaspektan etan “whare”-on kie Leila, la melkistino, loĝas kun sia maljuna avinjo.

La ŝafaro vagas trans flavan marĉon, kaj Wag, la ŝafhundo, sekvas, ilin kunpelas kaj turnas al la pli kruta, roka trairejo, kiu kondukas el Lunarka Golfo kaj al Tagluma Golfo. “Baa! Baaa!” Mallaŭte la bleko venas dum ili balanciĝas laŭ la rapide sekiĝanta vojo. La ŝafisto formetas sian pipon, lasante ĝin fali en sian brustpoŝon tiel, ke la eta forneto ekstere pendas. Kaj tuj la mallaŭta aera fajfado komenciĝas. Wag kuras laŭ rokbreto, serĉante ion kio eldonas odoron, kaj rekuras naŭzita. Tiam, puŝante, ŝultropuŝante, rapidante, la ŝafoj ĉirkaŭiras la kurbon, kaj la ŝafisto sekvas el la vido.

II

Kelkajn minutojn poste la malantaŭa pordo de iu el la bangaloj malfermiĝas, kaj homo en larĝstriita naĝkostumo sin svingas malsupren trans la kampon, transsaltas la palisoŝtupon, kuregas trans la tufherbon en la kavon, stumblas supren sur la sabla monteto, kaj kuregas kvazaŭ pro mortotimo, trans la malmolan sablon kiu glimbrilas kiel oleo. Splaŝ-sploŝ! Spliŝ-sploŝ! La akvo bobeladas ĉirkaŭ liaj kruroj dum Stanley Burnell, jubilante vadas en la maron. Unua en la akvo, kiel kutime! Li triumfas super ĉiuj denove. Kaj li etendas sin malsupren por saturi sian kolon kaj kapon.

“Saluton, frato! Saluton al vi, la Ĉiopova!” Velura, basa voĉo venas muĝante trans la akvon.

“Dio mia! Kiel abomene!” Stanley leviĝas por vidi malhelan kapon ĵetiĝadanta tre malproksime en la akvo, kaj brakon levitan. Estas Jonathan Trout – tie antaŭ li.

“Belegan matenon!” kantas la voĉo.

“Jes, tre bela!” diras Stanley mallonge. Kiel, ho. ĉielo, la ulo ne restas en sia parto de la maro. Kial li venus sin puŝegante al ĝuste tiu ĉi loko? Stanley piedpuŝas, antaŭenpuŝas, kaj ekiras, naĝante superŝultre. Sed Jonathan povas egali lin. Supren li venas, la nigraj haroj sur lia frunto, lia mallonga barbo glata.

“Mi spertis eksterordinaran sonĝon lastan nokton!” li kriis.

Kio estas pri la viro? Tiu ĉi manio por konversacii agacas Stanley preter vortoj. Kaj estas ĉiam la sama – ĉiam iu sensencaĵo kiun li spertis, aŭ iu ideo kiun li ekprenis, aŭ iu rubo, kiun li jam legis. Stanley sin turnas dorsflanken kaj kruropuŝadas ĝis kiam li similas vivantan trombon, sed eĉ tiam… “Mi sonĝis, ke mi pendas super treege alta klifo, kaj krias al iu malsupre. Vi ja estus! pensas Stanley. Li ne povas toleri plu. Li ĉesas plaŭdi.

“Notu bone, Trout,” li diras, “mi devas iom rapidi ĉimatene.”

“Vi devas fari kion?” Jonathan tiel surpriziĝas – aŭ tion ŝajnigas – ke li subakviĝas, tiam blovante reaperas. “Mi nur volas diri,” respondas Stanley, “ke mi ne havas la tempon por malŝpari. Mi deziras, ke ĉi tiu finiĝu. Sciu, mi devas hasti. Estas urĝa laboro ĉimatene. Ĉu vi komprenas?”

Jonathan estis for antaŭ ol Stanley finis sian parolon. “Iru, amiko!” diris la basa voĉo milde, kaj li forglitis tra la akvo, kun eĉ nur ondeto…Sed malbenu la ulon! Li jam malbonigis la naĝon de Stanley. Kia nepraktika idioto la viro estas! Stanley eknaĝas denove for, kaj tiam tiel rapide revenas kaj kuras supren trans la plaĝon. Li sentas sin trompita.

Jonathan restas iomete plilonge en la akvo. Li flosas, milde movante siajn manojn kiel naĝilojn, kaj lasas al la maro balanci sian longan malgrasan korpon. Estas surprize, sed malgraŭ ĉio, li ŝatas Stanley Burnell. Sendube li, de tempo al tempo havas diablan deziron “turmenti, kaj priridi lin, sed, efektive, li kompatas lin. Estas io kortuŝeta en lia obstino sukcese plenumi ĉion. Oni ne povas ne havi la senton, ke iam li estos malkovrita, kaj tiam kia falego okazos! Tiumomente grandega. ondo levas Jonathan, ruliĝas preter li kaj rompiĝas laŭ la plaĝo kun ĝoja sono. Kiel bonega!

Nun venas dua. Tia estas la vivmaniero! Vivi senatente, malprudente, elspezante sin mem. Li leviĝas sur siajn piedojn, kaj ekvadas al la marbordo, premante siajn piedojn en la firman faltitan sablon.

Esti trankvile, ne batali kontraŭ la refluo kaj elfluo de la vivo, sed cedi al ĝi. Estas tio, kio estas bezonata. Estas la streĉo kio estas malbona. Vivanta – vivanta! Kaj la perfekta mateno, tiel freŝa kaj bela, ripozanta en la lumo, kvazaŭ ridanta je sia propra beleco, ŝajnas flustri, “Kial ne?”

Sed nun, kiam li estas en la akvo, li bluiĝas pro la malvarmo. Li doloras en sia tuta korpo, estas kvazaŭ iu eltordas la sangon el li. Kaj, paŝante supren, tremante, ĉiu el siaj muskoloj streĉa, li sentas, ke ankaŭ lia bano estis malĝojigita. Li restis tro longe.

III

Beryl estis sola en la salono kiam Stanley alvenis, portante bluan serĝan kompleton, rigidan kolumon kaj punktitan kravaton. Li aspektis preskaŭ mistere pura kaj brosita; li iros al la urbo por la tago. Eksidante li eltiris sian horloĝon, kaj metis ĝin apud sian teleron.

“Mi havas dudek kvin minutojn,” li diris. “Vi povus konstati ĉu la kaĉo estas preta, Beryl?”

“Patrino ĵus diris por tion fari,” diris Beryl. Ŝi eksidis ĉe la tablo kaj verŝis la teon.

“Dankon!” Stanley trinketis. “Ho, ve!” li diris en surprizita voĉo, “vi forgesis la sukeron.”

“Ho, mi bedaŭras!” Sed eĉ tiam Beryl ne helpis lin; ŝi ŝovis la ujon al li. Kion signifas tio? Dum Stanley iom prenis, liaj bluaj okuloj larĝiĝis; ili ŝajnis vibri. Li ekrigardis rapide al sia bofratino, kaj dorsen klinis sin.

“Neniu malbona, ĉu?” li demandis nezorgeme, fingrumante sian kolumon.

La kapo de Beryl estis klinita; ŝi turnis sian teleron per siaj fingroj.

“Nenio,” diris ŝia malpeza voĉo. Tiam ankaŭ ŝi levis la okulojn kaj ridetis al Stanley. “Kial, devus esti io?”

“O-o! Estas neniu kialo laŭ mia scio. Mi opinias, ke vi ŝajnas esti iomete –”

Tiumomente, la pordo malfermiĝis, kaj tri knabinetoj envenis, ĉiu portanta kaĉoteleron. Ili estis simile vestitaj en blua ĵerso kaj kalsono, iliaj brunaj kruroj estis nudaj, kaj la haroj de ĉiu estis plektitaj, kaj tiel pinglitaj, en tion, kio estas nomita ĉevalvosto. Post ili venis S-ino Fairfield kun la pleto.

“Zorgu, infanoj,” ŝi atentigis. Sed ili ja estis tre atentemaj. Tre plaĉis al ili, ke oni permesas ilin porti aĵojn. “Ĉu vi jam salutis vian patron?”

“Jes, Avinjo.” Ili eksidis sur la benko kontraŭ Stanley kaj Beryl.

“Bonan matenon, Stanley!” Maljuna S-ino Fairfield al li donis lian teleron.

“Bonan matenon, Patrino! Kiel fartas la knabo?”

“Bonege. Li nur unufoje vekiĝis lastan nokton. Kia perfekta mateno!”

La maljunulino paŭzis kun sia mano sur la panbulo por fikse rigardi el la malfermita pordo en la ĝardenon. La maro sonas. Tra la larĝe malfermita fenestro radias la suno sur la flavajn vernisitajn murojn kaj la nudan plankon. Ĉio sur la tablo ekbrilas. En la mezo estas malnova salatujo, plena de tropeoloj, flavaj kaj ruĝaj. Ŝi ridetas, kaj en ŝiaj okuloj brilas aspekto de profunda kontento.

“Eble vi tranĉos por mi pecon de tiu panbulo, Patrino?” diris Stanley. “Mi havas nur dek du minutojn kaj duonon antaŭ ol venos la kaleŝo. Ĉu iu donis miajn ŝuojn al la servistino?”

“Jes, ili estas pretaj por vi.” S-ino Fairfield estis tute trankvila.

“Ho, Kezia, kial vi estas tiel malordema, infano?” kriis Beryl, malespere.

“Mi, Onklino Beryl?” Kezia fikse rigardis ŝin. Kion ŝi ja faris?

Ŝi nur fosis rivereton tra la mezo de sia kaĉo, plenigis ĝin, kaj nun formanĝas la bordojn. Sed ŝi ja, ĉiun matenon faras tion, kaj ĝis nun neniu diris eĉ unu vorton pri ĝi.

“Kial vi ne manĝas dece, kiel faras Isabel kaj Lottie?” Kiel nejustaj estas plenkreskuloj!

“Sed Lottie ĉiam faras flosantan insulon, ĉu ne Lottie?”

“Mi ne,” ekdiris Isabel. “Mi nur surŝprucigas mian per sukero, kaj sur ĝin verŝas lakton kaj formanĝas ĝin. Nur beboj ludas per manĝaĵo.”

Stanley malantaŭen ŝovis sian seĝon, kaj ekstaris.

“Cu vi alportus al mi tiujn ŝuojn, Patrino? Kaj Beryl, se vi finis la manĝon mi esperas, ke vi kuros al la pordego kaj haltigos la kaleŝon. Ekiru al via patrino, Isabel, kaj demandu pri kien oni metis mian bulĉapelon. Atendu momenton – ĉu vi infanoj ludis per mia bastono?”

“Ne, patro!”

“Sed mi ĉi tien metis ĝin,” Stanley komencis insulti. ”Mi memoras klare, ke mi metis ĝin en tiun ĉi angulon. Nu, kiu prenis ĝin? Ne estas la tempo por malŝpari. Rapidu! La bastono devas esti trovita.”

Eĉ Alice, la servistino, troviĝis en la serĉo. “Vi ne hazarde, estis uzanta ĝin por inciti la kuirejan fajron, ĉu?”

Stanley rapidis en la litĉambron, kie Linda kuŝas. “Plej eksterordinara afero. Mi ne povas teni eĉ unu aĵon por mi mem. Nun oni forigis mian bastonon.”

“Bastonon, kara? Kiun bastonon?” La malprecizeco de Linda en tiaj okazoj ne povas ne esti reala, Stanley decidis. Ĉu neniu kompatas lin?

“Kaleŝo! Kaleŝo, Stanley!” kriis la voĉo de Beryl de la pordego.

Stanley svingis la brakon al Linda. “Mankas tempo por vin adiaŭi!” li kriis. Kaj li intencis, ke tio estu puno por ŝi. Li ekprenis sian bulĉapelon, ekkuris el la domo, kaj svinge iris laŭ la ĝardenvojeto. Jes, la kaleŝo atendas, kaj Beryl, sin klinante trans la malfermita pordego, ridas al iu aŭ alia kvazaŭ nenio okazis.

La senkompateco de virinoj! La maniero en kiu ili akceptas, kiel fakton, ke vi havas la respondecon sklave labori por ili dum ili ne eĉ klopodas certigi, ke via bastono ne estas perdita. Kelly trenis la vipon trans la ĉevalojn.

“Adiaŭ, Stanley,” kriis Beryl, dolĉe kaj gaje. Estas facile diri adiaŭ! Kaj tie ŝi staras, mallaborema, ŝirmante siajn okulojn per sia mano. Bedaŭrinde Stanley ankaŭ devas krii adiaŭ, pro aspekto.

Tiam li vidis ŝin sin turni, eksalteti kaj ekkuri al la domo. Ŝi ĝojas, ke ŝi estas libera de li!

Jes, ŝi estas dankema. En la salonon ŝi kuras kaj krias “Li estas for!” Linda krias el sia ĉambro: “Beryl, ĉu Stanley estas for?” Maljuna S-ino Fairfield envenas, portante la knabon en lia eta jaketo.

“For?”

“For!”

Ho, la malpeziĝo, la diferenco, kiam la viro estas el la domo. Eĉ iliaj voĉoj jam ŝanĝiĝas kiam ili vokas unu la alian; ili havas sonon varman kaj ameman kaj estas kvazaŭ ili partoprenas sekreton.

Beryl iras al la tablo. “”Akceptu plian tason da teo, patrino. Ĝi ankoraŭ estas varma.” Ŝi deziras iel festi la okazon, ke ili nun povas fari ĝuste kiel ili decidas. Ne estas viro por maltrankviligi ilin; estas por ili la tuta perfekta tago.

“Ne, dankon, infano,” diris maljuna S-ino Fairfield, sed la maniero tiumomente, en kiu ŝi supren ĵetis la knabon kaj diris “a-gu-uu-a-uu!” al li signifis, ke ŝi havas similan senton. La knabinetoj kuras en la kampon kiel kokidoj ellasitaj el la kaĝo.

Eĉ Alice, la servistino, lavante la manĝilaron en la kuirejo, trafas la infekton, kaj uzas la multvaloran akvon el la akvorezervujo tute senbride.

“Ho, ĉi tiuj viroj!” ŝi diris, kaj plonĝigas la tekruĉon en la pelvon, kaj tenas ĝin sub la akvo, eĉ kiam la bobelado ĉesas, kvazaŭ ĝi ankaŭ estas viro kaj dronado estas por ili tro bona sorto.

IV

“Atendu min, Isabel! Kezia, atendu min!”

Kompatinda eta Lottie denove estas forlasita, ĉar estas terure malfacile por ŝi, sen helpo, paŝi trans la palisoŝtupon. Kiam ŝi staris sur la unua ŝtupo ŝiaj genuoj komencis ŝanceliĝi; ŝi ekprenas la foston. Tiam oni devas transmeti unu piedon, sed kiun kruron, ŝi neniam povas decidi. Kaj kiam ŝi fine metas la piedon transen, kun stamfo de malespero ~ tiam ŝia sento estas terura. Ŝi estas nun duone en la kampo kaj duone en la tufherbo. Ŝi senespere ekprenas la foston, kaj laŭtigas la voĉon. “Atendu min!”

“Ne atendu ŝin, Kezia!” diras Isabel. “Ŝi estas tia stultulino. Ŝi ĉiam ekscitiĝas. Venu!” Kaj ŝi tiras la ĵerson de Kezia. “Mi lasos vin uzi mian sitelon, se vi venos kun mi.” Sed Kezia ne povas forlasi Lottie tute sola. Ŝi malantaŭen kuras al ŝi. La vizaĝo de Lottie jam ruĝiĝis, kaj ŝi spiregas.

“Tien ĉi transmetu la alian piedon,” diris Kezia.

“Kien?”

Lottie malsupren rigardas kvazaŭ de montalteco.

“Tien ĉi, kie estas mia mano.” Kezia frapetas la lokon.

“Ho, tien?” Lottie suspiras kaj transmetas la duan piedon.

“Nun, iel turnu vin kaj eksidu kaj glitu,” diras Kezia.

“Sed estas nenio sur kio mi povas eksidi, Kezia,” diras Lottie.

Fine ŝi sukcesas, kaj tiam ŝi sin skuis kaj ŝia vizaĝo brilas.

“Mi pliboniĝas pri paŝado trans palisoŝtupojn, ĉu ne Kezia?”

La naturo de Lottie estas tre esperoplena.

La rozkolora kaj la blua sunkufoj sekvas supren la brilruĝan sunkufon de Isabel trans glitigantan, stumbligantan monteton. Sur la supraĵo ili paŭzis por decidi kien iri, kaj por tie fikse rigardi tiujn, kiuj jam tie estas. Al iu kiu starus malantaŭ ilin, dum ili tie staras, kontraŭ la horizonto, kaj gestadas per siaj spatoj, ili havus la aspekton de etaj mistifikitaj esploristoj.

La tuta familio de Samuel Josephs jam estas tie kun sia sinjorino-helpistino, kiu sidas sur tabureto kaj regas per fajfilo, kiu pendas de sur fadeno ĉirkaŭ la kolo, kaj kaneto per kiu ŝi direktas aferojn; la “Josephs”-aj familianoj neniam ludas sole inter ili aŭ ordigas sian propran ludon. Se ili tion faras estas kutime, en la fino, ke la knaboj verŝas akvon laŭ la kolo de la knabinoj, aŭ, ke la knabinoj provas meti etajn krabojn en la poŝojn de la knaboj. Tial S-ino Josephs, kaj la kompatinda sinjorino-helpistino, ĉiun matenon, kompilas tion, kion ŝi nomas “brogramo”, kiu tenos ilin abuzitaj kaj el petolado”. Estis konkursoj, aŭ kurkonkursoj, aŭ ludoj en rondo. Ĉio komenciĝas per penetra ekblovo de la sinjorino-helpistino, kaj finiĝas per dua. Estas eĉ premioj – iom grade malpuraj paperpakaĵoj, kiujn la helpistino, kun maldolĉa, rideto, eltiras el ŝveligita snurretsaketo. La “Samuel Josephs”-oj batalas terure por gajni premion, kaj friponas kaj pinĉas unu la alian ĉe la brako. Ĉiu el ili estas sperta pri pinĉado. La sola okazo, kiam la Burnell infanoj ludis kun ili, Kezia gajnis premion, kaj kiam ŝi malvolvis tri paperpecetojn, ŝi trovis etan rustan butonhokon: ŝi ne komprenis la kialon, ke ili ekscitiĝis.

Sed ili neniam ludas kun la “Samuel Josephs”-oj nun, aŭ eĉ ĉeestas iliajn festojn. La Samuel Josephs familio tre ofte aranĝas festojn por infanoj en la golfo, kaj ĉiufoje aperas la sama manĝaĵo. Granda pelvo (kutime por manlavado) da tre bruna fruktsalato, kuketoj, tranĉitaj kvarone, kaj kruĉo da io, kion la sinjorino-helpistino nomas “Limminadear”. Kaj en la vespero vi foriras kun duono de la krispo ŝirita de via robo, aŭ kun io misverŝita sur la antaŭaĵo de via truebrodita antaŭtuko, forlasante la “Samuel Josephs”-ajn anojn saltantajn kiel sovaĝuloj sur la gazono antaŭ la domo. Ne! Ili estas tro teruraj.

Aliflanke de la plaĝo, proksime al la akvo, du etaj knaboj, kun sia pantoloneto suprenrulita, trembrilas kiel araneoj. Unu fosas, la alia trotetas en kaj el ĝi, plenigante la sitelon. Ili estas la knaboj de la familio Trout, Pip kaj Rags. Sed Pip tiom okupas sin per la fosado kaj Rags tiom sin okupas per la helpado, ke ili ne vidas siajn kuzinetojn ĝis kiam ili estas proksimaj.

“Rigardu!” diris Pip. “Rigardu kion mi trovis.” Kaj li montris al ili malnovan, malsekan, kunpremigitan boton. La tri knabinetoj rigardadas.

“Kion ajn vi faros pri ĝi?” demandis Kezia.

“Konservu ĝin, kompreneble!” Pip montris sian malestimon. “Ĝi estas trovaĵo, komprenu?”

Jes, Kezia komprenis tion. Tamen…

“Estas multe da aĵoj kaŝitaj en la sablo,” klarigis Pip. “Ili estas suprenĵetitaj ĉe pereigaĵoj. Vi ja, eble trovos…”

“Sed kial Rags devas enverŝadi akvon?” demandis Lottie. “Ho, tio estas por malseketigi ĝin,“ diris Pip, “por iomete plifaciligi la laboron. Daŭrigu la taskon, Rags.”

Kaj bona eta Rags kuris tien, reen enverŝante la akvon kiu bruniĝis kiel kakao.

“Jen, ĉu mi montru al vi kion mi trovis hieraŭ?” diris Pip, mistere, kaj li ŝovis sian spaton en la sablon. “Promesu, ke vi ne informos iun ajn.”

Ili promesis.

“Diru, ‘mi krucsignas min, tute vere’!”

La knabinoj tion diris.

El la poŝo Pip prenis ion, longatempe frotis ĝin sur la antaŭo de sia ĵerso, tiam elspiris sur ĝin kaj denove frotis ĝin.

“Nun ĉirkaŭturnu vin!” li ordonis.

Ili sin ĉirkaŭturnis.

“Ĉiu rigardu samdirekten! Restu senmove!”

Kaj lia mano malfermiĝis, li tenis en la mano ion, kio ekbrilis, kio glimis, kio estis plej bela verdkolora.

“Estas smeraldo,” solene diris Pip.

“Ĉu vere, Pip?” Isabel estis impresita.

La eta pala verdaĵo ŝajnis danci en la fingroj de Pip. Onklino Beryl posedas ringon en kiu estas smeraldo, sed ĝi estas tre malgranda. Ĉi tiu estas tiel granda kiel stelo, sed multe pli bela.

V

Dum la forpaso de la mateno tutaj homgrupoj aperis trans la sablomontetoj kaj malsupren venas sur la plaĝon por naĝi. Oni komprenas, ke je la dekunua la virinoj kaj la infanoj de la somera kolonio havos la maron por si mem. Unue la virinoj sin malvestas, surtiras naĝkostumon, kaj kovras la kapon per teruraj ĉapoj, kiuj similas spongsakon. Tiam la infanoj estas malbutonumitaj. La plaĝo estas dissternita de amasoj da vestoj kaj ŝuoj; la grandaj someraj ĉapeloj, sur ili ŝtonoj por ke la vento ne forblovu ilin, aspektas kiel grandegaj konkoj. Estas kurioze, ke eĉ la maro ŝajnas subite ŝanĝiĝi kiam ĉiuj el tiuj ĉi saltantaj, ridetantaj figuroj kuras en la ondojn. Maljuna S-ino Fairfield, en robo el siringkolora kotono kaj nigra ĉapelo ligita sub la mentono, kunvenigas sian etan idaron, kaj pretigas ilin. La etaj knaboj “Trout” fulmrapide forprenas la ĉemizon, kaj forrapidas la kvino, dum ilia avinjo sidas, kun unu mano en sia triksako, preta por eltiri la lanon, kiam ŝi scios, ke ili jam estas sendanĝere en la akvo.

La firmkompaktkorpaj knabinetoj ne estas tiel kuraĝaj kiel la sentemaj, delikataspektaj knaboj. Pip kaj Rags, tremantaj, kurantaj, manfrapantaj la akvon, neniam hezitas. Sed Isabel, kiu povas naĝi dek du paŝojn, kaj Kezia, kiu povas naĝi preskaŭ ok, nur sekvas sub la kondiĉo, ke ili ne estos disŝprucigitaj. Rilate al Lottie, ŝi ja ne sekvas. Ŝi preferas esti lasita eniri laŭ sia propra deziro, dankon. Tio estas eksidi ĉe la eĝo de la akvo kun siaj kruroj rigidaj, siaj genuoj kunpremitaj, kaj fari malprecizajn movojn per siaj brakoj, kvazaŭ ŝi atendas esti blovetita al la maro. Sed kiam venas pli granda ondo ol kutime, iu maljuna franĝkresta, peze rulante al ŝi, ŝi baraktas por ekstari kun vizaĝo de hororo, kaj denove flugas supren trans la plaĝon.

“Jen patrino, ĉu vi bonvolu teni ĉi tiujn por mi?”

“Du ringojn kaj maldikan oran ĉenon ŝi lasis fali en la intergenuaĵojn de S-ino Fairfield.

“Jes, kara, sed ĉu vi ne naĝos ĉi tie?”

“Ne-e,” trene diris Beryl. La sono ŝajnis nepreciza. “Mi senvestigos min pli malproksime laŭ la plaĝo. Mi naĝos kun S-ino Harry Kember.”

“Bone.” Sed la lipoj de S-ino Fairfield estis fiksaj. Ŝi malaprobis pri S-ino Harry Kember. Beryl tion sciis.

Kompatinda maljuna patrino, ŝi ridetis dum ŝi foriris fluge tuŝante la ŝtonojn. Kompatinda patrino! Maljuna! Ho, kia ĝojo, kia feliĉego esti juna!

“Verŝajne vi estas tre ĝoja,” diris S-ino Kember. Ŝi sidis, la korpo kuntirita sur la ŝtonoj, siaj brakoj ĉirkaŭ la genuoj, fumanta.

“Estas tiel bela tago,” diris Beryl, ridetante al ŝi.

“Ho, mia kara!” La voĉo de S-ino Kember sonas kvazaŭ pri tio ŝi scias pli bone. Sed ŝia voĉo ĉiam sonas kvazaŭ ŝi opinias, ke ŝi scias pli ol vi mem scias. Ŝi estas longa, strangaspekta virino, kun mallarĝaj manoj kaj piedoj. Ankaŭ ŝia vizaĝo estas longa kaj mallarĝa kaj elĉerpigaspektaj eĉ ŝia blonda, frizita franĝo aperas bruligita kaj velkigita. Ŝi estas la sola virino en la golfo kiu fumas; kaj ŝi fumas senĉese, tenante la cigaredon inter la lipoj dum ŝi parolas, kaj nur forprenante ĝin kiam la cindro estas tiel longa, ke oni ne komprenas la kialon, ke ĝi ne falas. Kiam ŝi ne ludas briĝon ~ ŝi ludas briĝon ĉiun tagon en sia vivo – ŝi pasigas la tempon per kuŝado en la tuta brulego de la suno. Ŝi povas toleri iom ajn de ĝi; ĝi neniam sufiĉus. Tamen ŝajnas, ke ĝi neniam varmigas ŝin. Sekigita, velkigita, malvarma, ŝi sin sternas sur la ŝtonoj kiel peco da suprenĵetita flosligno. La virinoj en la golfo opinias, ke ŝi estas tre nekonforma laŭ la moraloj. Ke mankas al ŝi vanteco, ŝia slango, la maniero en kiu ŝi kondutas sin al viroj, kvazaŭ ŝi estas samseksa, kaj la fakto, ke ŝi ne zorgas pri sia hejmo, kaj, ke la servistinon Gladys ŝi misnomas “Glad-eyes”” estas skandala.
Starante sur la verandaj ŝtupoj S-ino Kember vokas, en sia indiferenta laca voĉo, “Ho, Glad-eyes, eble vi ĵetos al mi poŝtukon, se mi posedas unu, ĉu?” Kaj “Glad-eyes”, kun ruĝa banto sur siaj haroj, anstataŭ portanta servistinan ĉapeton, kaj blankaj ŝuoj, alkuras kun impertinenta rideto. Estas skandalo! Certe ŝi ne havas infanojn kaj ŝia edzo… Ĉi tie la voĉoj ĉiam altiĝas; ili fervoriĝas. Kiel li povas, kiel li povas? Devas, kompreneble, esti la mono, sed eĉ tiam!

La edzo de S-ino Kember estas almenaŭ dek jarojn pli juna, kaj tiel nekredebla bela, ke li havas la aspekton de masko aŭ plej perfekta ilustraĵo en usona romano ol viro. Nigraj haroj, malhelaj bluaj okuloj, ruĝaj lipoj, malrapida dormema rideto, sperta tenisludisto, perfekta dancisto, kaj kun tio, mistero. Harry similas somnambulon. Viroj ne povas toleri lin; ili ne povas eltiri el la ulo, eĉ unu vorton; li ignoras sian edzinon, ĝuste kiel ŝi ignoras lin.

Kia estas lia vivmaniero? Kompreneble estas onidiroj! Oni certe ne povus rakonti ilin. La virinoj, kun kiuj li estas vidita , la lokoj en kiuj li estas vidita ….sed nenio iam estas certa, nenio definitiva. Kelkaj el la virinoj ĉe la golfo, private opinias, ke li, unu tagon murdos. Jes, eĉ dum ili interparolas kun S-ino Kember kaj absorbas la teruran miksaĵon, kiun ŝi portas, ili ŝin vidas etendita dum ŝi kuŝas sur la plaĝo, sed malvarma, sangkovrita, kaj ankoraŭ kun cigaredo en la angulo de la buŝo.

S-ino Kember ekstaras, oscedas, malligas sian zonbukon, kaj eltiras la bendon de sia bluzo. Kaj Beryl paŝas el sia jupo, kaj deprenas sian ĵerson, kaj ekstaras en sia mallonga blanka subjupo, kaj sia kamizolo kun rubandbantoj ĉe la ŝultroj.

“Ho, Dio mia,” diris S-ino Harry Kember. “Kia eta belulino estas vi!“

“Ne tiel parolu!” milde diris Beryl; sed detirante unu ŝtrumpon kaj poste la duan, ŝi ja sentis sin eta belulino.

“Mia kara – kial ne?” diris S-ino Kember, piedfrapante sian propran subjupon. Ho, ve – ŝiaj subvestoj! Blua kotona kalsono kaj subkorsaĵo el linaĵo, kiuj memorigis pri kapkusena kovrilo… “Kaj vi ne portas korseton, ĉu?” ŝi tuŝis la talion de Beryl, kaj Beryl forsaltetis kun eta emocia krio. Neniam!” Si diris firme.

Bonŝanca eta estaĵo,” suspiris S-ino Kember, malligante sian propran.

Beryl dorsen turnis sin, kaj komencis fari la komplikitajn movojn de iu, kiu provas depreni la vestaĵon, ‘kaj surmeti la naĝkostumon samtempe.

“Ho, mia kara – ne zorgu pri mi,” diris S-ino Harry Kember.

“Kial oni estus timema? Mi ne manĝos vin. Mi ne estas ŝokita kiel tiuj aliaj naivulinoj.” Kaj ŝi faris sian strangan henantan ridon, kaj grimacis al la aliaj virinoj. Beryl estis timema. Ŝi neniam senvestigis sin antaŭ iu ajn. Ĉu tio estas stulta? S-ino Harry Kember ŝin sentigis, ke tio estas stulta, eĉ io pri kio oni devus honti. Kial ja, estu timema! Ŝi ekrigardis rapide al sia amikino staranta aŭdace en ŝia ĉemizo, kaj ekbruliganta cigaredon; kaj rapida, kuraĝa, malbona sento ekis en ŝia brusto. Ridante senbride, ŝi surtiris la malrigidan naĝkostumon, kiu ne estis tute seka, kaj ligis la torditajn butonojn.

”Tio estas pli bona,” diris S-ino Harry Kember. Ili kune iris malsupren laŭ la plaĝo. “Estas krimo, ke vi portu vestojn, mia kara. Iu iam nepre diros tion al vi.”

La akvo estas sufiĉe varma. Ĝia koloro estas tiu mirinda, travidebla bluo, punktita de arĝento; sed la sablo ĉe la fundo estas orkolora; kiam oni ĝin frapas per la piedfingroj leviĝas nubeto da orpolvo. Nun la ondoj atingas ŝian bruston. Beryl staras, siaj brakoj etenditaj, fikserigardante al la maro, kaj kiam venas ondo ŝi eksaltetas, kvazaŭ ĝi milde levas ŝin.

“Tre plaĉas al mi, ke beletaj knabinoj distriĝu,” diris S-ino Harry Kember. “Kial ne? Ne faru eraron, mia kara. Amuzu vin.” Kaj subite ŝi renverŝiĝis, malaperis, kaj rapide fornaĝis kiel rato.

Tiam ŝi rapidpaŝe sin turnis kaj komencis naĝi returnen. Ŝi estis dironta ion plu. Beryl sentis, ke ĉi tiu virino venenas ŝin, sed ŝi multe deziras aŭdi. Ho, kiel strange, kiel terure! Dum S-ino Harry Kember pli kaj pli alproksimiĝis en sia nigra akvimuna naĝĉapo, ŝia dormema vizaĝo levita super la akvon, nur la mentono tuŝanta, ŝi similas teruran karikaturon de sia edzo.

VI

En ferdekseĝo, sub manuka-arbo, kiu kreskas meze de la herbejo antaŭ la domo, Linda Burnell, tra la mateno revadas. Ŝi faras nenion.

Ŝi supren rigardas al la malhelaj, densaj, sekaj folioj de la manuka, al la fendoj de bluo inter ili, kaj nun, de tempo al tempo, eta flaveca floro sur ŝin falas. Beletaj – jes, se vi tenas unu el tiuj floroj sur la manplato, kaj ĝin pririgardas atente, ĝi ja estas delikata eta aĵo. Ĉiu palflava petalo brilas, kvazaŭ ĉiu estas la zorgema laboro de amanta mano. La langeto en la mezo donas al ĝi la formon de sonorilo. Kaj kiam vi ĝin transturnas, la koloro ekstere estas malhele bronza. Sed tuj kiam ili floras, ili falas kaj disĵetiĝas. Vi forŝovas ilin de sur la robo dum vi parolas; la aĉaj etaĵoj kaptiĝas en la haroj. Do, kial flori? Kiu klopodus – aŭ ĝojus – fari ĉiun el ĉi tiuj aĵoj, kiuj estas malsparitaj, malŝparitaj… Estas mistere.

Sur la herbejo apud ŝi, kuŝante inter du kapkusenoj, estas la knabo. Profunde dormanta li kuŝas, sia kapo turnita for de sia patrino. Liaj fajnaj mallumaj haroj ŝajnas pli similaj al ombro ol al naturaj haroj, sed lia orelo estas luma koralkolora. Linda kunpremas siajn manojn super sia kapo, kaj krucigas la piedojn.
Plaĉas al ŝi scii, ke ĉiuj bangaloj estas malplenaj, ke ĉiu estas sur la plaĝo, el la vido, preter la aŭdebleco. Ŝi havas la ĝardenon por ŝi mem; ŝi estas sola.

Blindume blankaj brilas la diantoj; la orokulaj kalenduloj ŝanĝbrilas, la tropeoloj girlandas la verandajn fostojn per verdo kaj orflamo. Se oni nur havus sufiĉe da tempo por rigardi ĉi tiujn florojn, por superregi la senton de noveco kaj strangeco, sufiĉe da tempo por koni ilin! Sed tuj kiam oni paŭzas por disigi la petalojn, por rigardi la subaĵon de folio, alvenas la Vivo kaj oni estas forportita. Kaj kuŝante en sia kanseĝo Linda sentas sin tiel malpeza; ŝi sentas sin kiel folio. Venas la Vivo, kiel vento, kaj ŝi estas kaptita kaj skuita; ŝi devas iri. Ho, ve! Ĉu ĉiam okazos tiel? Ĉu estas neeble eskapi?

…Nun, ŝi sidas sur la verando de ilia hejmo en Tasmanio apogante sin sur la genuo de la patro. Kaj li promesas, “Tiel baldaŭ kiel vi kaj mi havos sufiĉe da jaroj Linny, ni kune ekiros ien, ni eskapos.

Du knaboj kune. Mi havas kapricon, ke plaĉus al mi veturi ŝipe supren laŭ rivero en Ĉinio.” Linda vidas tiun riveron tre larĝan, kovritan per etaj boatoj kaj flosoj. Ŝi vidas la flavajn ĉapelojn de la boatistoj, kaj ŝi aŭdas iliajn altsonajn voĉojn kiam ili krias.

“Jes, Paĉjo.”

Sed ĝuste tiutempe larĝbrusta junulo, kun brilaj zingibrkoloraj haroj malrapide preterpasis la domon kaj malrapide, eĉ solene, ĉapelsalutis. La patro de Linda, laŭ sia kutimo turmentete tiris ŝian orelon.

“La svatiganto de Linny,” li flustris.

“Ho, Paĉjo, imagu edziniĝon kun Stanley Burnell!”

Nu, ŝi ja edziniĝis kun li. Kaj krom tio, ŝi amas lin. Ne la Stanley kiun vidas ĉiu, ne la ĉiutagan viron, sed timeman, senteman naivan Stanley kiu ĉiuvespere surgenuiĝas por preĝi, kaj kiu sopiras esti bona. Stanley estas simplanima. Se li fidas al homoj – kiel li fidas al ŝi, ekzemple – estas tutkore, li ne povas esti mallojala; li ne povas mensogi. Kaj tiel terure li suferas se li supozas ke iu ŝi – ne estas tute sincera al li! “Tiu ĉi estas tro subtila por mi!” Li elĵetas la vortojn, sed lia malkaŝema, tremblanta, frenezigita mieno similas tion de kaptita besto.

Sed la problemo estas – tie ĉi Linda havas la inklinon ridi, kvankam ŝi ja scias, ke ĝi ne estas rida afero – ŝi tiel malofte vidas sian Stanley-n. Estas ekvidoj, momentoj, interrompoj por spiroj de kalmeco, sed post tio la tempo restanta forpasas kvazaŭ oni loĝas en domo, kiu havas la kutimon, de tempo al tempo, ekbruli, kaj oni ne povas ĝin kuraci, aŭ en ŝipo, kiu ĉiun tagon difektiĝas. Kaj estas ĉiam Stanley kiu intermiksiĝas en la danĝero. La tutan tempon ŝi savas lin, revigligas lin kaj aŭskultas lian rakonton.
Kaj tiun tempon kiu al ŝi restas, ŝi pasigas en sento de timemo pri naskado de infanoj.

Linda sulkigas la brovojn; ŝi subite rektiĝas en sia ferdekseĝo, kaj ĉirkaŭprenas la maleolojn. Jes, tio estas ŝia ĝusta malbonvolo kontraŭ la vivo; estas tio kion ŝi ne povas kompreni. Estas tio pri kio ŝi demandas kaj demandas, kaj vane atendas la respondon.

Eble estas, laŭdire, la komuna sorto de virinoj naski infanojn.

Tio ne estas la vero. Ŝi mem povas pruvi tion eraro. Ŝi estis rompita, malfortigita, ŝia kuraĝo forigita, pro naskado. Kaj tio kio igas ĝin duoble malfacila toleri estas la fakto, ke ŝi ne amas siajn infanojn. Estas malutile ŝajnigi. Eĉ se ŝi havus la forton, ŝi neniam prizorgus kaj ludus kun la knabinetoj. Ne, estis kvazaŭ, en ĉiu el tiuj teruraj spertoj, malvarma spiro ŝin tute malvarmigis; restas al ŝi neniom da varmeco por doni al ili. Rilate la knabon – nu, dank’al la ĉielo, la patrino prenis lin; li apartenas al patrino, aŭ al Beryl, aŭ al iu ajn kiu deziras preni lin. Ŝi preskaŭ neniam ĉirkaŭbrakas lin. Ŝi estas tiel indiferenta pri li, ke dum li kuŝas tie… Ŝi malsupren ekrigardas.

La knabo jam sin transturnis. Li kuŝas alfronte al ŝi, kaj li ne plu dormas. Liaj mallumaj, bluaj okuloj estas malfermitaj; ŝajnas, ke li ŝtelrigardas sian patrinon. Kaj subite montriĝas vizaĝkavetoj; ili etendiĝas al larĝa, sendenta, fakte perfekta lumradio.

“Mi estas ĉi tie!” tiu ĝoja rideto ja diris. “Kial vi ne amas min?”

Estis io tiel kurioza, tiel neatendita pri tiu rideto, ke Linda mem ridetis. Sed ŝi sin bridis, kaj diris malvarme al la knabo, “Mi ne amas bebojn.”

“Ne amas bebojn?” La knabo ne povis kredi ŝin. “Ne amas min?” Li stulte svingis la brakojn al sia patrino.

Linda glitis de sur la seĝo sur la herbon.

“Kial vi ridetadas?”” ŝi diris severe. “Vi ne farus tion; se vi scius pri kio mi pensas.”

Sed li nur kuntiris la okulojn kaj sur la kapkuseno rulis la kapon. Li ne kredas eĉ unu vorton kiun ŝi diris.

“Mi konas ĉion pri tio!” ridetis la knabo.

Linda estis tiel mirigita pri la memfido de tiu ĉi eta estaĵo…. Ho ne, estu sincere. Estis ne tio, kion ŝi sentas; estas io tute malsimila, io tiel nova, tiel… La larmoj dancis en ŝiaj okuloj; ŝi spire flustris al la knabo, “Hallo, mia komikaĵo!”

Sed la knabo jam forgesis sian patrinon. Li denove estas serioza. Io rozkolora, io mola, flirtis antaŭ li. Li provis ekpreni ĝin, kaj tuj ĝi malaperis. Sed kiam li dorsen klinis sin, alia kiel la unua aperis. Ĉifoje li obstinis en la penado. Li faris grandegan penon kaj aliflanken ruliĝis.

VII

La tajdo estas malalta; la plaĝo estas forlasita; lace sinkas la varma maro. La suno malsupren trafas, varme kaj fajre sur la varman sablon, varmigantan la grizajn kaj bluajn kaj blankvejnitajn ŝtonetojn. Ĝi suĉas la guteton da akvo, kiu kuŝas en la kavo de la kurba konko; ĝi senkolorigas la rozkoloran konvolvulon, kiu, kiel fadeno trairadas la sablomontetojn. Ŝajnas, ke nenio ajn sin movas krom la malgrandaj talitroj. Pet-pet-pet! Ili neniam senmove restas.

Tie sur la trudherbaj drapiritaj rokoj, kiuj je malalttajdo havas la aperon de vilaj bestoj venintaj al la akvo por trinki, la sunlumo ŝajnas turnigadi kiel arĝenta monero kiun oni lasis fali en ĉiun el la etaj rokflakoj. Ili dancas, ili vibras, kaj etetaj ondetoj lavas la porajn bordojn. Se oni malsupren rigardas, super flako kliniĝas, ĉiu flako similas lageton kun rozkoloraj kaj bluaj domoj amasigitaj sur la bordo; kaj ho! la vasta montriĉa kamparo malantaŭ tiuj domoj – la ravinoj, la montpasejoj, la danĝeraj riveretoj, kaj teruraj vojetoj, kiuj kondukas al la eĝo de la akvo.

Sube flirtas arbaro – rozkoloraj, fadensimilaj arboj, veluraj anemonoj kaj oranĝkoloraj beropunktitaj trudherboj. Jen ŝtono sur la fundo moviĝas, balanciĝas kaj estas ekvido de nigra anteno. Jen fadensimila estaĵo flirte preterpasas kaj perdiĝas. Io okazas al la rozkoloraj flirtantaj arboj; ilia koloro ŝanĝiĝas al malvarma lunluma bluo. Kaj nun sonas tre mallaŭta ‘plop’. Kiu faris tiun sonon? Kio okazas tie sube? Kaj en la varma suno kiel forta, kaj kiel malseketa estas la odoro de la martrudherbo.

La rulkurtenoj estas fermitaj en la bangaloj de la somera kolonio. Sur la verandoj, sternitaj sur la kampo, ĵetitaj sur la bariloj, vidiĝas naĝkostumoj kun elĉerpita apero, kaj maldelikataj striitaj bantukoj. En preskaŭ ĉiu malantaŭa fenestro vidiĝas paro da tolŝuoj sur la fenestrobreto, kaj kelkaj rokbuloj aŭ sitelo, aŭ aro da paŭaj konkoj. La arbaro vibras en nebuleto da varmo; neniu estas sur la sablovojo krom Snooker, la hundo de la familio Trout, kiu kuŝas etendite ĝuste en la mezo. Ĝia blua okulo estas supren turnita, ĝiaj kruroj rigide elstaras; kaj de tempo al tempo ĝi ekblovas kun sono de malespero, kvazaŭ diri, ke ĝi jam faris decidon fini la vivon, kaj nun atendas ĝis kiam venos ia ĉaro.

“Kion vi rigardas, mia avino? Kial vi de tempo al tempo haltas kaj iel rigardas la muron?”

Kezia kaj ŝia avino kune siestas. La knabineto, portante nur sian mallongan kalsonon kaj sian subkorsaĵon, siaj brakoj kaj kruroj nudaj, kuŝas sur unu el la ŝveligitaj kapkusenoj de la lito de la avino, kaj la maljuna virino, en blanka malordigita tualetrobo sidas en lulseĝo ĉe la fenestro kun longa peco da rozkolora trikaĵo sur siaj genuoj. Ĉi tiu ĉambro, kiun ili kune okupas, kiel la aliaj ĉambroj en la bangalo, estas el pala vernizita ligno, kaj la planko estas nuda. La meblaro estas la plej eluzita kaj simpla. La tualettablo, ekzemple, estas kestego ornamita per florpunktita muslina subjupo, kaj la spegulo super ĝi estas tre stranga, estas kvazaŭ malgranda peco da zigzaga fulmo estas en ĝi enkarcerigita. Sur la tablo staras poto da mardiantoj, kunpremitaj tiel strikte, ke ili ŝajnas pli similaj al pinglokuseno, kaj speciala konko, kiun Kezia estis doninta al sia avino kiel pleteto por pingloj, kaj alia eĉ pli speciala, kiun ŝi kredas esti bona ujo en kiu horloĝo povas kuŝi.

“Diru al mi, avino,” diris Kezia.

La maljuna virino suspiris, dufoje volvis la lanon ĉirkaŭ la dikfingron kaj tratiris la ostan trikilon.

“Mi pensas pri via Onklo Vilhelmo, kara,” ŝi diris mallaŭte.

“Mia aŭstralia Onklo Vilhelmo?” diris Kezia. Ŝi havis alian.

“Jes, kompreneble.”

“Tiu kiun mi neniam vidis?”

“Estis tiu.”

“Ho, kio okazis pri li?” Kezia bone scias, sed ŝi deziras esti sciigita denove.

“Li iris al minejo, kaj li suferis sunfrapon kaj mortis,” diris maljuna S-ino Fairfield.

Kezia palpebrumis, kaj konsideris la vidaĵon…. Malgranda viro, falinta kiel lada soldato, apud granda truo.

“Ĉu vi malĝojas kiam vi pensas pri li, avino?” Tre malplaĉis al ŝi kiam ŝia avino malĝojas.

Estis la vico de la maljuna virino konsideri ĉu ĝi malĝojigas ŝin. Rigardi la pasintecon – la pasintecon. Rigardi laŭ la jaroj kiel Kezia observis ke ŝi faris. Zorgi pri ili, kiel faras virino longtempe post ili estas el la vido.

“Ne, Kezia.”

“Sed kial?” demandis Kezia. Ŝi levis unu nudan brakon kaj komencis desegni aĵojn en la aero.

“Kial Onklo Vilhelmo devis morti? Li ne estis maljuna.”

S-ino Fairfield komencis nombri la maŝojn triope. “Ĝi nur okazis,” ŝi diris en sorbita voĉo.

“Ĉu ĉiu devas morti?” demandis Kezia.

“Ĉiu!”

“Mi?” Kezia, laŭ la voĉsono, estis terure nekredema.

“Iun tagon, mia karulino.”

“Sed avino,” Kezia svingis sian maldekstran kruron kaj svingetis la piedfingrojn. Ili estis sablosentaj. “Kio okazos se mi rifuzos morti?“

La maljunulino denove suspiris, kaj tiris longan fadenon de la bulo.

“Ni ne estas petitaj, Kezia,” ŝi diris malĝoje. “Ĝi okazas al ĉiu el ni, pli-malpli baldaŭ.”

Kezia kuŝis senmove, kaj tion pripensis. Ŝi ne deziris morti. Ĝi signifis, ke ŝi devos forlasi ĉi tiun lokon, forlasi ĉiun lokon por ĉiam, forlasi sian avinon. Ŝi rapide transen ruliĝis. “Avino”, ŝi diris en konsternita voĉo.

“Kio estas, mia karulino?”

“Vi devas ne morti,” Kezia estis tre firma.

“Ha, Kezia,” – ŝia avino supren rigardis kaj ridetis kaj skuis la kapon – “ni ne parolu pri ĝi.”

“Sed vi devas ne morti. Vi ne povas forlasi min. Vi ne povas ne esti tie.” Ĉi tiu estas terura. “Promesu al mi, ke vi neniam faros tion, avino,” petis Kezia.

La maljunulino daŭrigis la trikadon.

“Promesu al mi!” diris Kezia.

Sed ankoraŭ la avino restis silenta.

Kezia rulis sin de sur la lito. Ŝi ne longe povis toleri ĝin, kaj malpeze saltetis sur la genuojn de la avino, ĉirkaŭpremis la gorĝon, kaj komencis ŝin kisi sub la mentono, malantaŭ la oreloj kaj blovis laŭ ŝia nuko.

“Diru neniam….diru neniam….diru neniam -” Ŝi spiris inter la kisoj. Kaj tiam ŝi komencis, tre mole, kaj leĝere, tikli sian avinon.

““Kezia!” La maljunulino faligis sian trikaĵon. Ŝi sin svingis dorsen en sia lulseĝo. Ŝi komencis tikli Kezia-on. “Diru neniam, diru neniam,” gluglis Kezia, dum ili tie kuŝis, ridetante en la brakoj de iu la alia. “Nu, tio sufiĉas, mia sciuro! Tio sufiĉas, mia sovaĝa ĉevaleto!” diris maljuna S-ino Fairfield, ordigante sian kufon. “Levu mian trikaĵon.”

Ambaŭ el ili jam forgesis pri kio estis ‘neniam’.

VIII

La suno ankoraŭ plene brilis sur la ĝardeno kiam la malantaŭa pordo de la “”Burnell”-a domo fermiĝis kun bruo, kaj tre gaja figuro piediris laŭ la vojeto al la pordego. Tiu estis Alice, la servistina knabino, vestita por sia libera posttagmezo. Ŝi portis blankan, kotonan robon kun tiom grandaj ruĝaj punktoj sur ĝi, kaj tiom de ili, ke ili iun ektremigis, blankajn ŝuojn kaj “leghorn” kun supren turnita rando kun papavoj sub ĝi. Kompreneble ŝi surportis gantojn, makulitajn ĉe la fermiloj per ferŝimo, kaj en unu mano ŝi portis tre kadukan sunombrelon al kiu ŝi aludis kiel sia ‘perishall’.

Beryl, sidante en la fenestro, ventumante siajn freŝe lavitajn harojn, opiniis, ke ŝi neniam vidis tian figuraĉon. Se Alice nur nigrigus sian vizaĝon, per peco da korko, antaŭ ol ŝi ekiris, la bildo estus finita. Kaj kien iras tia knabino en loko kiel tiu ĉi? La korforma fiĝia ventumilo batis malestime sur tiu bela hararo.

Ŝi supozis, ke Alice renkontiĝis kun ordinara bubaĉo, kaj ili kune iros en la arbaron. Domaĝe, ke ŝi faris sin tiel elstara; ili havos grandan taskon sin kaŝi pro la vestaro de Alice.

Sed ne, Beryl estis maljusta. Alice iras por tetrinki kun S-ino Stubbs, kiu ja sendis al ŝi inviton per la malgranda knabo kiu vizitas por akcepti mendojn. Ŝi havas fortan korinklinon al S-ino Stubbs de kiam ŝi, la unuan fojon, eniris la butikon por aĉeti ion kontraŭ siaj moskvitoj.

“Kara koro!” S-ino Stubbs frapis sian manon al sia flanko, “Mi neniam vidis iun tiel manĝita. Vi povus esti atakita de kanibaloj.”

Tamen Alice ja volis, ke estus iom da aktiveco sur la vojo.

Okazis, ke ŝi sentis sin malforta en la spino. Ŝi ne povis kredi, ke neniu ŝin rigardas. Sed, ja, estas stulte retrorigardi; tio malkaŝas viajn timojn. Ŝi supren tiris la gantojn, ŝi zumis al si mem, kaj diris al la fora eŭkalipta arbo, “Ne nun longa tempo.” Sed tio ne estis kunuleco.

La butiko de S-ino Stubbs staris sur malgranda monteto tre proksima al la vojo. Ĝi havis du grandajn fenestrojn kiel okulojn, larĝan verandon kiel ĉapelon, kaj la signo sur la tegmento, skribaĉita ‘S-ino Stubb’s’ similis malgrandan karton ŝovitan, diboĉeme sur la ĉapelkronon.

Sur la verando pendis longa vico da naĝkostumoj, “kune alkroĉigante unu la alian kvazaŭ ili estas savitaj de la maro, pli ol atendante por ĝin eniri, kaj apud ili pendis aro da tolŝuoj, tiel eksterordinare intermiksitaj, ke por akiri paron oni devas tire apartigi, kaj forpreni almenaŭ kvindek. Eĉ tiam estas tre malofte, ke oni trovas la maldekstran kiu parigas la dekstran. Do, multaj homoj perdis la paciencon kaj ekiris kun unu ŝuo kiu bone sidas kaj la alia kiu estas iomete tro granda…S-ino Stubbs fieris, ke ŝi konservas eron el ĉio. La du fenestroj aranĝitaj en la formo de nefirmaj piramidoj, estis plenplenaj de aĵoj enŝovitaj tiel strikte, stakitaj tiel alte, ke ŝajnis, ke nur iluziisto povus malhelpi ilin renverŝiĝi.

En la maldekstra angulo de unu fenestro, gluita al la fenestrovitro per kvar gelatenaj lozanĝoj, estis – kaj jam estis de la tempo pretermemora – avizo:

PERDITA! BELA ORA BROĈO

SOLIDA ORO

SUR AŬ PROKSIME AL LA PLAĜO

REKOMPENCO PROPONITA

Alice preme malfermis la pordon. La sonorilo klaktintis, la ruĝaj serĝaj kurtenoj partiĝis, kaj S-ino Stubbs aperis. Kun sia larĝa rideto, kaj la lardtranĉilo en sia mano ŝi havis la mienon de amikema bandito. Alice estis tiel varme bonvenigita, ke estis por ŝi malfacile konservi ŝian ‘ĝentilecon’. Tio konsistis el persistaj etaj tusoj kaj zumoj, kaj tiroj ĉe ŝiaj gantoj, ektordetoj de ŝia jupo, kaj kurioza malfacilo por vidi tion, kio restas antaŭ ŝi, aŭ kompreno pri kio estis dirita.

La temanĝo estis metita sur la salona tablo – ŝinko, sardinoj, tuta funto da butero, kaj tiom granda ‘johnny’-kuko, ke ĝi ŝajnis esti reklamo por ies bakpulvoro. La primusoforno tiel laŭte muĝis, ke estis senutile peni paroli super ĝi. Alice eksidis sur la eĝo de kanseĝo dum S-ino Stubbs pumpis la fornon pli alte. Subite S-ino Stubbs ekprenis kusenon de sur la seĝo kaj malkaŝis grandan paperparcelon.

“Mi, antaŭ nelonge, havigis kelkajn novajn fotografaĵojn,” ŝi kriegis gaje al Alice. “Diru al mi, ĝuste kion vi opinias pri ili.”

En delikata, rafinita maniero Alice malsekigis sian fingron kaj levis la silkpaperon de la unua. Ho ĉielo! Kiom estas ĉi tie!

Ja estas almenaŭ tri dekduoj. Kaj ŝi tenis sian al la lumo.

S-ino Stubbs sidas en brakseĝo, al unu flanko multe klinante sin. Estas esprimo de milda miro sur ŝia vizaĝo, kaj ja, devus esti. Ĉar, kvankam la brakseĝo staras sur tapiŝo, maldekstre de ĝi, mirakle tuŝante la tapiŝrandon estas plaŭdanta akvofalo. Dekstre de ŝi estas greka kolono kun granda filiko ĉiuflanke de ĝi, kaj en la malantaŭaĵo alte staras sovaĝaspekta monto, pala pro neĝo.

“Estas plaĉa modo, ĉu ne?” kriegis S-ino Stubbs, kaj Alice ĵus kriis “Dolĉe” kiam la muĝo de la primuso kvietiĝis, siblis, ĉesis, kaj ŝi diris “Beleta” en silento kiu estis timiga.

“Altiru vian seĝon,” diris S-ino Stubbs, komencante verŝi. “Jes,” ŝi diris penseme, dum ŝi transdonis la teon. “Sed la grando ne plaĉas al mi. Mi aĉetos pligrandigitan. Sufiĉe bone por kristnaska karto, sed mi mem neniam favoras la malgrandajn fotografaĵojn. Oni gajnas neniun komforton de ili. Fakte, mi trovas ilin senkuraĝigaj.”

Alice vere komprenis kion ŝi diris.

“Amplekso,” diris S-ino Stubbs. “Donu al mi amplekson. Tion ĉiam diris mia kara, kompatinda edzo. Li ne povis toleri ion malgrandan. Ili ŝajnis al li spektre. Kaj strange, mia kara,” – ĉi tie S-ino Stubbs knaris, kaj ŝajnis pligrandigi sin ĉe la memoro – “estis la hidropso kiu forportis lin fine. Multfoje ili ĉerpis pajnton kaj duonon de li en la malsanulejo….Ŝajnis, ke tio estis juĝo.”

Alice arde deziris scii ĝuste tion, kio estis “elĉerpita de li. Ŝi riskis, “Mi supozas, ke ĝi estis akvo.”

Sed S-ino Stubbs fiksis siajn okulojn sur Alice kaj respondis signife, “Ĝi estis likvaĵo, mia kara.”

Likvaĵo! Alice forsaltis de la vorto kiel kato, kaj revenis al ĝi, enmiksiĝeme kaj singarde.

“Tiu estas li!” diris S-ino Stubbs, kaj ŝi fingromontris drame al la naturgranda kapo kaj ŝultroj de solida viro, kun velkinta blanka rozo en la butontruo de lia jako, kiu donis la impreson de buklo de malvarma ŝafaĵgraso. Tuj malsupre, en arĝentaj literoj sur ruĝa kartona fono, estis la vortoj, “Ne timu, estas mi.”

“Estas tiel bela vizaĝo,” diris Alice mallaŭte.

La palblua banto sur la supro de la blondaj haroj de S-ino Stubbs vibris. Ŝi arkigis sian dikan kolon. Kian kolon ŝi havis! Ĝi estis rozkolora je la komenco, kaj tiam ĝi ŝanĝiĝis al varma aprikota, kaj tiam paliĝis al la koloro de bruna ovo, kaj tiam al malhela kremkoloro.

“Tamen, mia kara,” ŝi diris surprize, “la libereco estas la plej bona!” Ŝia mola grasa subrido sonis kiel ronrono. “Libereco estas la plej bona,” diris S-ino Stubbs denove.

Libereco! Alice ridis laŭte, stulte. Ŝi sentis sin maloportuna.
Ŝia menso reflugis al ŝia propra kuirejo. Tre tre strange! Ŝi deziris esti denove en ĝi.

IX

Nekutima aro kunvenis en la “Burnell”-a lavkabano post la temanĝo. Ĉirkaŭ la tablo estis bovo, koko, azeno kiu daŭre forgesis ke ĝi estas azeno, ŝafo kaj abelo. La lavkabano estis la perfekta loko por tia kunveno ĉar ili povas fari tiom da bruo kiom ili deziras kaj neniu interrompos. Ĝi estis malgranda lada ŝedo staranta aparte de la bangalo. Kontraŭ la muro estis profunda trogo, kaj en la angulo lesivujo kun korbo da tukopinĉiloj sur ĝia supro. La malgranda fenestro kun araneaĵoj ŝpinitaj sur ĝi havis pecon da kandelo kaj muskaptilon sur la polvokovrita fenestrobreto. Estis ŝnuroj interkrucigitaj, kaj pendante de kejlo sur la muro, granda grandega, rusta huffero. La tablo estis en la mezo kun benko ĉiuflanke.

“Vi ne povas esti abelo, Kezia. Abelo ne estas besto. Ĝi estas insekto.”

“Ho, sed mi multe deziras esti abelo,” tre multe plorkriis Kezia… “Eta abelo flavmolhara kun striitaj kruroj.” Ŝi supren tiris siajn krurojn preme sub sin kaj kliniĝis super la tablo. Ŝi sentis sin abelo.

“Insekto nepre estas besto,” ŝi diris firme. “Ĝi faras bruon, ĝi ne estas fiŝo.”

“Mi estas bovo, mi estas bovo!” kriis Pip. Kaj li muĝegis tiel laŭte – kiamaniere li faris tiun bruon? – ke Lottie ŝajnis iom timigita.

“Mi estas ŝafo,” diris eta Rags. “Granda amaso preterpasis ĉimatene.”

“Kiel vi scias tion?”

“Paĉjo aŭdis ilin. Baa!” Li sonis kiel sonas ŝafido kiu trotetas je la malantaŭo kaj ŝajne deziras esti portata.

“Kokeriko!” Akre kriis Isabel. Kun siaj ruĝaj vangoj kaj brilaj okuloj ŝi aspektis kiel koko.

“Kio estas mi?” Lottie demandis ĉiujn, kaj ŝi tie sidis ridetante kaj atendante, ĝis kiam ili faros decidon por ŝi. Ĝi devis esti facila elekto.

”Estu azeno, Lottie.” Tio estis la sugesto de Kezia.””Hi-hoo! Vi ne povas forgesi tion.”

“Hi-hoo!” diris Lottie solene. “Kiam mi devos tion diri?”

“Mi klarigos,” diris la bovo. Estis li kiu havis la kartojn. Li svingis ilin ĉirkaŭ sia kapo. “Ĉiu estu silenta! Ĉiu aŭskultu!” Kaj li atendis ilin. Ĉi tien rigardu Lottie.” Li suprenturnis karton. “Estas du punktoj sur ĝi – vidu? Nu, se vi metas tiun karton en la mezon kaj alia homo havas unu kun du punktoj, vi diras “Hi-hoo”, kaj la karto estos via.”

“Mia?” Lottie iĝis rondokula. “Por reteni?”

“Ne stultulino, nur dum ni ludas.” La bovo estis malafabla al ŝi.

“Ho Lottie vi ja estas idioto,” diris la fiera koko.

Lottie rigardis la du. Tiam ŝi lasis fali la kapon; ŝiaj lipoj “tremis. “Mi ne deziras ludi,” ŝi flustris. La aliaj ekrigardis unu la aliajn kiel konspirantoj. Ĉiu el ili komprenas kion tio signifas. Ŝi forirus kaj estus trovita ie, starante kun sia antaŭtuko ĵetita sur sian kapon, en angulo aŭ kontraŭ muro, aŭ eĉ malantaŭ sego.

“Jes vi ja deziras partopreni, Lottie. Ĝi estas sufiĉe facila,” diris Kezia. Kaj Isabel, pentante, diris ĝuste kiel plenkreskulo, “Rigardu min, Lottie, vi baldaŭ lernos.”

“Ĝoju Lot,” diris Pip. “Nu, mi scias kion mi faros. Mi donos al vi la unuan. Fakte estas la mia, sed mi donos ĝin al vi. Jen ĝi estas.” Kaj li ĵetis la karton antaŭ Lottie. Lottie ĉe tio revigliĝis. Sed nun ŝi havis alian problemon. “Mi ne havas poŝtukon,” ŝi diris. “Mi ege bezonas unu.”

“Jen, Lottie, vi povas uzi mian.” Rags ŝovis sian manon en sian maristbluzon kaj eltiris unu kiu ŝajnis tre malseka kaj estis ligita en knoto. “Estu singarde,” li avertis ŝin. “Uzu nur tiun angulon. Ne malknotu ĝin. Mi havas en ĝi asterion kiun mi provos malsovaĝigi.”

“Ho, atentu, vi knabinoj,” diris la bovo. “Kaj memoru – vi devas ne rigardi viajn kartojn. Vi devas teni viajn manojn sub la tablo ĝis kiam mi diros ‘komencu’.”

Frape iris la kartoj ĉirkaŭ la tablo. Ili treege provis vidi, sed Pip estis tro rapida por ili. Estis tre ekscite sidi en la lesivejo; ili preskaŭ ne povis ne ekkanti en ĥoro de bestoj antaŭ ol Pip finis la disdonadon.

“Nu, Lottie, vi komencu.”

Timeme Lottie etendis la manon, prenis la supran karton de sia kartpako, atente rigardis ĝin – estis klare, ke ŝi nombras la punktojn – kaj demetis ĝin.

“Ne, Lottie, vi devas ne tion fari; vi devas ne unue rigardi. Vi devas turni ĝin alidirekten.”

“Sed tiam ĉiu vidos ĝin samtempe kiel mi,” diris Lottie.

La ludo antaŭeniris. “Mu–!” La bovo estis terura. Li sin sturmis trans la tablon kaj ŝajnis formanĝi la kartojn.

“Bzz–!” diris la abelo.

“Koka-ri-ko!” Isabel ekstaris pro ekscito kaj movis siajn brakojn kiel flugilojn.

“Baa-!” Eta Rags demetis la reĝon de diamontoj, kaj Lottie demetis tiun, kiun ili nomis la reĝo de Hispanio. Ŝi ja havis preskaŭ neniun karton.

“Kial vi ne ekkriiis, Lottie?”

“Mi forgesis pri kio mi estas,” diris la azeno, vee.

“Nu, ŝanĝu ĝin! Estu anstataŭe hundo! Baŭ-aŭ!”

“Ho jes. Tio estas multe pli facile.” Lottie denove ridetis. Sed kiam ŝi kaj Kezia havis unu Kezia intence atendis. La aliaj faris signon al Lottie kaj fingromontris. Lottie tre ruĝiĝis. Ŝi ŝajne estis konfuzita, kaj fine ŝi diris,”Hi-hoo! Ke-zia.”

“Ss! Atendu momenton!” Ili estis absorbitaj kiam la bovo haltigis ilin, levante sian manon. “Kio estas? Kio estas la bruo?”

“Ĉu bruo? Pri kio vi parolas?” demandis la koko.

“Silentu! Aŭskultu!” Ili eksilentiĝis kiel musoj. “Mi kredis ke mi aŭdis ian frapon,” diris la bovo.

“Kia ĝi estis?” demandis la ŝafo tre milde.

Neniu respondo.

La abelo tremis. “Kial ni fermis la pordon?” ŝi diris mallaŭte.

Ho, kial, kial ili fermis la pordon?

Dum ili ludis la tago paliĝis. La grandioza sunsubiro jam flamis kaj mortis. Kaj nun rapida mallumo venis trans la maron, trans la sablomontetojn, kaj supren laŭ la kampo. Oni timis rigardi en la lesivejo, sed oni devis atente rigardi. Kaj ie malproksime, avino estis lumiganta la lampon, la rulkurtenoj estis malsupren tiritaj; la kuireja fajro salte speguliĝis en la ladskatoloj sur la kamenbreto.

“Estus terure nun,” diris la bovo, “se araneo falus de la plafono sur la tablon, ĉu ne?”

“Araneoj ne falas de plafonoj.”

“Jes, ili ja faras tion. Nia Min diris al ni, ke ŝi vidis araneojn tiom grandajn kiom subtaso, kun haroj sur ĝi kiel groso.”

Subite ĉiuj el la etaj kapoj estis supren skuitaj; ĉiuj el la korpoj kuntiriĝis, kunpremiĝis.

“Kial iu ne venas por alvoki nin?” kriis la koko.

“Ho, tiuj plenkreskuloj, ridantaj kaj komforte sidantaj en la lamplumo, trinkantaj el tasoj! Ili forgesas. pri ni. Ne, ne vere forgesas. Tio estas la signifo de ilia rideto. Ili estis decidintaj lasi nin solaj.

Subite Lottie faris tiel penetrantan kriegon, ke ĉiu el ili saltis de sur la benkoj, ĉiu el ili ankaŭ kriegis. “Vizaĝo – vizaĝo rigardas!” kriegis Lottie.

Estis vere, estis reale. Premita kontraŭ la fenestro estis pala vizaĝo, nigraj okuloj, nigra barbo.

“Avino! Patrino! Iu!”

Sed ili ankoraŭ ne atingis la pordon, falante iu sur alian, antaŭ ol ĝi malfermiĝis por Onklo Jonathan. Li venis por preni hejmen la knabetojn.

X

Li intencis esti tie pli frue, sed en la antaŭa ĝardeno li renkontis Linda, kiu piediris tien reen sur la herbo, kaj haltis por deŝiri velkintan dianton, aŭ al alia superpeza dianto por apogi ĝin aŭ enspiri ilon, kaj tiam denove antaŭeniri kun sia mieneto de foreco. Super sia blanka robo ŝi surportis flavan, rozkoloran franĝitan ŝalon el la butiko de la ĉina viro.

“Halo, Jonathan!” kriis Linda. Kaj Jonathan ekprenis sian “panama”?
premis ĝin al sia brusto, unugenue surgenuiĝis, kaj kisis la manon de Linda.

“Saluton, mia belulino! Saluton, mia ĉiela persika floro!” muĝis la basa voĉo milde. “Kie estas la aliaj noblaj sinjorinoj?”

“Beryl ludas la briĝon kaj patrino banas la knabon. Ĉu vi venis por pruntepreni ion?”

La familio Trout kutimis seniĝi je aĵoj kaj lastmomente sendis al la familio Burnell.

Sed Jonathan nur respondis, “Iomete da afableco”; kaj li piediris ĉe la flanko de sia bofratino.

Linda lasis sin fali en la hamakon de Beryl sub la manuka arbo, kaj Jonathan etendis sin sur la herbo apud ŝi, tiris longan tigon kaj komencis ĝin maĉi. Ili bone konis unu la alian. La voĉoj de infanoj kriis el la alia ĝardeno. Malpeza ĉaro de fiŝkaptisto skuiĝis laŭ la sabla vojo, kaj de la malproksimo venis la bojado de hundo; ĝi estis obtuza, kvazaŭ la kapo estas en sako. Se oni aŭskultus oni apenaŭ aŭdus la siblon de la maro je alta tajdo balaanta la ŝtonetojn. La suno estis subiranta.

“Do, vi reiros al la oficejo lundon, Jonathan, ĉu?” demandis Linda.

“Lundon la kaĝpordo malfermiĝos kaj bruofermiĝos malantaŭ la viktimo por pliaj dek unu monatoj kaj semajno!” respondis Jonathan.

Linda iomete sin svingis. “Devas esti terure,” ŝi malrapide diris.

“Ĉu vi volus, ke mi ridu, mia bela fratino? Ĉu vi volus, ke mi ploru?”

Linda tiel kutimis al la parolmaniero de Jonathan, ke ŝi ne atentis pri ĝi.

“Mi supozas,” ŝi diris malprecize, “ke oni kutimiĝas al ĝi. Oni povas kutimiĝi al io ajn.”

“Ĉu vi ja povas? H-mm!” La ‘H-mm’ estis tiel profunda, ke ĝi ŝajnis muĝi je sub la grundo. “Mi scivolas kiel tio estas farita,” meditis Jonathan. “Mi neniam tion povas fari.”

Rigardante lin dum li kuŝas tie, Linda pensis pri kiel ĉarma li estas. Estas strange kiam oni memoras, ke li estas nur ordinara komizo, ke Stanley gajnas duoblan lian monsumon. Kio estas pri Jonathan? Li havas neniun ambicion. Ŝi supozas, ke tio estas kulpo. Sed oni havas la senton, ke li estas talenta. Li pasie amas la muzikon, per ĉiu disponebla penco li aĉetas librojn. Li estas ĉiam plena de novaj ideoj, projektoj, planoj, sed nenio okazas pri ili.

La nova fajro flamegas en Jonathan; vi preskaŭ aŭdas ĝin muĝanta dum li klarigas, priskribas kaj vaste pritraktas la novaĵon; sed post momento ĝi kolapsas, kaj restas nenio krom cindroj, kaj Jonathan ĉirkaŭiras kun esprimo en siaj nigraj okuloj, kiu similas malsaton. Ĉi fojojn li troigas sian absurdan parolmanieron, kaj li kantas en la preĝejo – li estras la ĥoron – kun tiom da terura drama intenseco, ke la plej humila himno alprenas nesanktan pompon.

“Ŝajnas al mi ĝuste tiel sencerbe, ĝuste tiel infere, esti devigita iri al la oficejo lundon,” diris Jonathan, “kiel ĉiam ŝajnas kaj ĉiam ŝajnos. Pasigi ĉiujn el la plej bonaj jaroj de la vivo per sidado sur tabureto de la naŭa ĝis la kvina ptm. gratanta en ies ĉeflibro. Estas stranga uzado de ies unu kaj sola vivo, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur korinkline revas?” Li ruliĝis sur la herbo kaj suprenrigardis al Linda. “Diru al mi, kio estas la diferenco inter mia vivo kaj tiu de ordinara malliberulo. La sola diferenco, kiun mi povas vidi estas, ke mi metis min mem en la malliberejon kaj neniu iam min ellasos. Tio estas pli netolerebla situacio ol la alia. Ĉar se mi estus – enpuŝita kontraŭ mia volo – piedbatante – kiam la pordo estus ŝlosita, aŭ almenaŭ post ĉirkaŭ kvin jaroj, mi eble akceptus la fakton, kaj komencus interesiĝi pri la flugado de muŝoj, aŭ nombri la paŝojn de la gardistoj laŭ la koridoro kun aparta atento rilate la variadon en la treto k.t.p. Sed nuntempe mi similas insekton, kiu laŭ ĝia deziro, flugis en ĉambron. Mi ĵetas min kontraŭ la murojn, mi ĵetas min kontraŭ la fenestrojn, ŝanceliĝas kontraŭ la plafonon, fakte, faras ĉion sur la tero de Dio, krom elflugi.

Kaj la tutan tempon mi pensas, kiel pensas tiu tineo, aŭ tiu papilio, aŭ kiu ajn ĝi estas, ‘La mallongeco de la vivo! La mallongeco!’ Mi havas nur unu nokton aŭ unu tagon kaj atendante en la vasteco estas danĝera ĝardeno netrovita kaj neesplorita.”

“Sed se vi tiel sentas, kial – ” komencis Linda rapide.

“Ha!” kriis Jonathan. Kaj tiu ‘Ha’ estis iel preskaŭ jubila. “Vi ja rimarkis la enigmon! Kial? Kial ja? Tio estas la freneziga demando. Kial mi ne flugas el la ĉambro? Estas tie la fenestro, aŭ la pordo, aŭ tio per kio mi envenis. Ĝi ne estas fermita malespereble – ĉu? Kial mi ne trovas ĝin kaj foriras? Respondu al tio, eta fratino.” Sed li ne lasis al ŝi sufiĉe da tempo por respondi.

“Mi estas denove, ĝuste kiel tiu insekto. Pro iu kialo ” – Jonathan paŭzis inter la vortoj – “estas ne permesite, estas malpermesite, estas kontraŭ la insekta leĝo, malpermesi sinĵetadon kaj ŝanceladon kaj rampadon supren laŭ la fenestrovitro, el por momento. Kial mi ne lasas la oficejon? Kial mi ne serioze konsideras, ĉi tiun momenton, ekzemple, pri kio malhelpas mian foriron? Okazas ke mi ne estas treege ligita. Mi havas du knabojn por kiuj mi devas provizi, tamen ili estas knaboj. Mi povus ekiri al la maro, aŭ esti dungita en la kamparo, aŭ —” Subite li ridetis al Linda, kaj diris en ŝanĝita VOĈO, kvazaŭ li konfidas al ŝi sekreton, ””Malforta…malforta.
Neniu fortikeco. Neniu ankreo. Neniu gvida principo, ni nomu ĝin.” Sed tiam la malluma velura voĉo elruliĝis: ‘La rakonton, ĉu vi aŭdus Kiel malfaldiĝas ĝi…’ kaj ili estis silentaj.

La suno jam subiris. En la okcidenta ĉielo vidiĝis grandaj amasoj da kunpremitaj rozkoloraj nuboj. Larĝaj radioj de lumo brilis tra la nuboj kaj preter ili, kaj ŝajnis, ke ili kovras la tutan ĉielon.

Supre la bluo paliĝis, ĝi turniĝis al pala oro, kaj glimbrilis mallume kaj brile kiel metalo, la veprejo, kiu siluetiĝis kontraŭ ĝi… Iam kiam tiuj radioj de lumo vidiĝas en la ĉielo, ili estas teruraj. Ili memorigas vin, ke tie supre, sidas Jehovo, la ĵaluza Dio, la Ĉiopova, kies okulo estas sur vi, ĉiam atenta, neniam laca.

Vi memoras, ke ĉe lia alveno la tuta mondo skuiĝos en unu detruitan tombejon; la malvarmaj belaj anĝeloj vin pelos ien, tien, kaj mankos la tempo por klarigi tion, kio povus esti tiel simple klarigita.

Sed ĉinokte ŝajnis al Linda, ke estas io ĝoja kaj amema en tiuj arĝentaj radioj. Kaj nun neniu sono venis de la maro. Ĝi spiris mole, kvazaŭ ĝi entiras tiun delikatan ĝojan belon en sian propran sinon.

“Estas tute maljuste, estas tute maljuste,” venis la ombreca voĉo de Jonathan, “Estas ne la sceno, ne la scenejo por mi…tri taburetoj, tri pupitroj, tri inkujoj kaj dratteksita fenestrokovrilo.”

Linda sciis, ke li neniam ŝanĝiĝos, sed ŝi diris, “Ĉu estas tro malfrue, eĉ nun?”

“Mi estas maljuna,” psalmis Jonathan. Li klinis sin al ŝi, li transpasis sian manon trans sian kapon. “Rigardu!” Liaj nigraj haroj estis punktitaj de arĝento, kiel la brustplumaro de nigra koko.

Linda estis surprizita. Ŝi havis neniun ideon, ke liaj haroj estas grizaj. Tamen kiam li ekstaris apud ŝi, kaj suspiris kaj etendis sin, ŝi vidis lin, la unuan fojon, ne firma, ne brava, ne senatenta, sed jam tuŝita de la jaroj. Li aspektis tre alta sur la mallumiĝanta herbo, kaj venis en ŝia menso la penso, “Li similas herbaĉon.”

Jonathan klinis sin denove kaj kisis ŝiajn fingrojn.

“La ĉielo rekompencu vian dolĉan paciencon, mia sinjorino,” li murmuris. “Mi devas serĉi tiujn heredontojn de mia famo kaj fortuno….” Li estis for.

XI

Lumo brilis en la fenestroj de la bangalo. Du kvadrataj pecoj da oro falis sur la diantojn, kaj la pintajn kalendulojn. Florrie, la kato, venis sur la verandon kaj eksidis sur la plej alta ŝtupo, ĝiaj blankaj piedoj “flanko ĉe flanko, ĝia vosto ĉirkaŭvolvita.

Ĝi ŝajnis esti kontenta, kvazaŭ la tutan tagon ĝi atendis ĉi tiun momenton. “Dank’al Dio malfruiĝas,” diris Florrie. “Dank’al Dio la longa tago finiĝas.” Ĝiaj renklodaj okuloj malfermiĝis.

Baldaŭ aŭdiĝis la subbruo de la kaleŝo, la krako de la vipo de Kelly. Ĝi sufiĉe alproksimiĝis por aŭdi la voĉojn de la viroj el la urbo, kune parolantaj. Ĝi haltis ĉe la pordego de la “Burnell”-oj . Stanley estis duonvoje laŭ la vojeto antaŭ ol li vidis Linda-n. “Ĉu estas vi, karulino?”

“Jes, Stanley.”

Li saltis trans la florbedon, kaj kaptis ŝin en siaj brakoj. Ŝi estis envolvita en la familiara, avida, forta ĉirkaŭpreno.

“Pardonu min, karulino, pardonu min,” balbutis Stanley, kaj li metis sian manon sub ŝian mentonon, kaj levis ŝian vizaĝon al li.

“Pardonu vin?”ridetis Linda. “Sed pro kio?”

“Bona Dio! Vi ne povis forgesi,”::“kriis .Stanley Burnell. “Mi pensis pri nenio alia la tutan tagon. Mi havis teruran tagon. Mi decidis rapide eliri por telegrafi, kaj “tiam. mi pensis, ke eble la telegramo ne atingos vin antaŭ ol mi mem tion faros. Mi estis en torturo, Linda.”

“Sed, Stanley,” diris Linda, “pro kio mi devas vin pardoni?”

“Linda!” – Stanley estis tre vundita – “ĉu vi komprenis – vi devis kompreni – mi foriris ĉimatene kaj ne adiaŭis vin? Mi ne povas imagi kiel mi povis tion fari. Mia terura koleremo, kompreneble. Sed – nu” – kaj li suspiris kaj denove ĉirkaŭbrakis ŝin. “Mi jam sufiĉe suferis pro tio hodiaŭ.”

“Kio estas tio kion vi havas en la mano?” demandis Linda. “Novaj gantoj? Permesu min vidi.”

“Ho, nur malkara paro de tiuj lavledaj,” humile diris Stanley. “Mi rimarkis en la kaleŝo ĉimatene, ke Bell portis paron, do pro tio, ke mi pasis la butikon mi enkuris kaj aĉetis paron por mi mem. Pro kio vi ridetas? Vi ne opinias, ke mi malprave agis, Ĉu?”

“Male, mia kara,” diris Linda, “mi opinias tion tre prudenta.”

Ŝi tiris unu el la grandaj palaj gantoj sur siajn fingrojn kaj rigardis sian manon, turnante ĝin ien tien. Ŝi ankoraŭ ridetis.

Stanley volis diri, “Mi pensis daŭre pri vi, la tutan tempon, kiam mi aĉetis ilin.” Tio estis vera, sed pro iu kialo li ne povis tion diri. “Ni eniru,” li diris.

XII

Kial oni havas malsimilajn sentojn en la nokto? Kial esti maldorme kiam ĉiuj aliaj homoj dormas estas tiel ekscite? Malfruas! Sed ĉiun momenton vi sentas vin pli maldormema, kvazaŭ vi malrapide, preskaŭ kun ĉiu spiro, vekiĝas en nova, mirinda, pli travibriga kaj ekscita mondo ol tiu de la taglumo. Kaj kio estas ĉi tiu stranga sento, ke vi estas konspiranto? Leĝere, ŝtele, vi movas en via ĉambro. Vi prenas ion de sur la tualettablo, kaj sensone demetas ĝin. Kaj Ĉio, eĉ la litfosto, konas vin, respondas, partoprenas vian sekreton…

Vi ne multe ŝatas vian ĉambron dum la tago. Vi neniam pensas pri ĝi. Vi estas en kaj el, la pordo malfermiĝas kaj brue fermiĝas, la ŝranko knaras. Vi eksidas sur la flanko de la lito, ŝanĝas viajn ŝuojn kaj elkuras denove. Plonĝo al la spegulo, du harpingloj en viajn harojn, pudro sur la nazon, kaj ekiras denove. Sed subite ĝi estas kara al vi. Ĝi estas kara eta komika ĉambro. Estas via.

Ho, kia ĝojo posedi aĵojn! Mia – mia propra!

“Tute mia propra por ĉiam?”

“Jes.” Iliaj lipoj kunpremiĝis.

Ne, kompreneble tio ne rilatas al ĝi. Tio estas sensencaĵo, kaj rubaĵo. Sed malgraŭvole Beryl vidas tiel klare, du homojn starantaj en la mezo de sia ĉambro. Ŝiaj brakoj estas ĉirkaŭ lia nuko, li tenas ŝin, kaj nun li flustras, “Mia belulino, mia eta belulino!” Ŝi saltis de sur sia lito, kuris al la fenestro, kaj genuiĝis sur la fenestrosidloko, kun siaj kubutoj sur la breto. Sed la bela nokto, la ĝardeno, ĉiu arbusto, ĉiu folio, eĉ la blankaj palisoj, estis konspirantoj. Tiel brila estis la luno, ke la floroj estis tiel brilaj kiel en la tago; la ombroj de la tropeoloj, delikataj, lilisimilaj folioj, kaj larĝe malfermitaj floroj kuŝas trans la arĝenteca verando. La manuka arbo, klinigita de la suda vento, ŝajnis esti birdo kiu staras sur unu kruro kaj etendas flugilon.

Sed Beryl rigardis la veprejon, ŝajnis, ke ĝi estis malĝoja.

“Ni estas mutaj arboj nin etendantaj en la nokto petegantaj ni ne scias kion,” diris la malĝojplena arbaro.

Estas vere, ke kiam vi estas sola, kaj vi pensas pri la vivo, estas ĉiam malĝoja. Tiom da ekscito k.t.p. iel subite forlasas vin, kaj ŝajnas, en la silento, ke iu krias vian nomon. “Beryl!”

“Jes, mi estas ĉi tie. Mi estas Beryl. Kiu vokas min?”

“Beryl!”

“Lasu min veni.”

Estas solece loĝi sole. Kompreneble troviĝas parencoj, amikoj, multe da ili, sed tio ne estas la signifo: Ŝi deziras. iun, kiu trovos tiun Beryl kiun neniu el ili konas; kiu atendos, ke ŝi restos tiu Beryl. Ŝi deziras amanton.

“Forprenu min de ĉiuj el tiuj aliaj homoj, mia amato. Ni iru tre foren. Ni vivu nian vivon, la tuta nia, ĝuste de la komenco. Ni faru nian fajron. Ni eksidu kaj manĝu kune. Ni longe parolu en la nokto.”

Kaj la penso estis preskaŭ, “Savu min, mia amato. Savu min!”

…“Ho, faru ion! Ne estu prudulino, mia kara. Vi amuziĝu dum vi estas juna. Tio estas mia konsilo.” Kaj alttona impeto de stulta rido kunvenis kun la laŭta, indiferenta heno de S-ino Kember.

Vi devas scii, ke estas tiel terure malfacile kiam vi estas sensignifulino. Vi estas en la manoj de aferoj. Vi ne povas esti nur malĝentila. Kaj vi sentas hororon, ke vi ŝajnas esti sensperta, kaj teda, kiel la aliaj naivulinoj ĉe la Golfo. Kaj – estas rave scii, ke vi havas potencon super homoj. Jes, tio estas rava…

Ho, kial, ho kial “li” ne baldaŭ venos?

Se mi daŭros loĝi ĉi tie, pensis Beryl, io ajn eble okazos rilate min.

“Sed kiel vi scias, ke li iam venos?” moke diris eta voĉo interne.

Sed Beryl ignoris tion. Ne estas eble, ke ŝi estos lasita. Aliaj homoj eble, sed ne ŝi. Ne estas eble imagi, ke Beryl Fairfield neniam edziniĝis, tiu bela, ĉarma knabino.

“Ĉu vi memoras Beryl Fairfield?”

“Memoru ŝin! Ĉu mi povus forgesi ŝin! Okazis iun someron ĉe la Golfo, ke mi vidis ŝin. Ŝi staris sur la plaĝo en blua – ne, rozkolora – muslina robo, tenante surkape grandan kremkoloran – ne, nigran – pajlan ĉapelon. Sed tio estis antaŭ jaroj.”

“Ŝi estas tiel bela, kiel ĉiam, eble eĉ pli bela.”

Beryl ridetis, mordis la lipon, kaj rigardis la ĝardenon. Dum ŝi rigardis, ŝi vidis iun viron forlasi la ŝoseon. piediri laŭ la kampo apud iliaj palisoj, kvazaŭ li venas rekte al ŝi. Ŝia koro batis. Kiu estas? Kiu povas esti? Ne povas esti ŝtelisto, certe ne domŝtelisto, ĉar li fumas, kaj li promenas malpeze. La koro de Beryl saltas; ŝajnas, ke li sin turnas dekstren, kaj tiam haltas. Ŝi rekonas lin.

“Bonan vesperon, fraŭlino Beryl,” diris la voĉo mole.

“Bonan vesperon.”

“Ĉu vi kunvenos por nelonga promeno?” ĝi trene diris.

“Venu por promeno – je tia horo en la nokto! Mi ne povas. Ĉiu estas en la lito. Ĉiu dormas.”

“Ho,” diris la voĉo mallaŭte, kaj bloveto de dolĉa fumo atingis ŝin. “Kiom gravas ĉiuj? Venu mi petas. La nokto estas tiel bela.
Ne troviĝas iu ajn.”

Beryl nee skuis la kapon. Sed jam io moviĝis en ŝi, io instigis ŝin.

La voĉo diris “timigita?” Ĝi diris moke, “Kompatinda knabineto!”

“Tute ne,” ŝi diris. Dum ŝi parolis tiu malforta io en ŝi ŝajnis malvolviĝi, iĝi subite treege forta; ŝi sopiris iri!

Kaj ĝuste kvazaŭ tion la aliulo komprenis, la volo diris milde kaj mole, sed firme, “Venu!”

Beryl paŝis tra la malalta fenestro, transiris la verandon, kuris laŭ la herbo al la pordego. Li estis tie antaŭ ŝi.

“Ĉio en ordo,” spire diris la voĉo, kaj ĝi incitetis, “Vi ne estas timigita, ĉu?”

Ŝi estas nun, ke ŝi estas tie, ŝi estas terurigita, kaj ŝajnas al ŝi, ke ĉio ŝanĝiĝis. La lunlumo fikserigardis kaj ŝanĝbrilis; la ombroj similis barojn el fero. Ŝia mano estis premita.

“Tute ne,” ŝi diris malpeze. “Kial estus timigita?” Ŝia mano estis tirita, tiregita. Ŝi sin retenis.

“Ne, mi ne iros plu,” diris Beryl.

“Ho, stultaĵo!” Harry Kember ne kredis ŝin. “Venu, ni iros ĝis tiu fuksia arbusto. Venu!”

La fuksia arbusto estis alta. Ĝi falis pluvete trans la barilon. Sube estis loketo de mallumo.

“Ne, efektive mi ne deziras,” diris Beryl.

Dum momento Harry Kember ne respondis. Tiam li tre proksimiĝis al ŝi. Li sin turnis al ŝi, ridetis kaj diris, “Ne estu stulta! Ne estu stulta!”

Lia rideto estis io kion ŝi neniam antaŭe vidis. Ĉu li estas ebria? Pro tiu brila, blinda, terurigita rideto ŝi glaciiĝis de hororo. Kion ŝi faras? Kiel ŝi tien venis? La severa ĝardeno demandis ŝin dum ŝi puŝe malfermis la pordegon, kaj rapide, kiel kato, Harry Kember tra ĝi venis, kaj ekprenis ŝin al li.

“Malvarma eta diablo! Malvarma eta diablo!” diris la malaminda voĉo.

Sed Beryl estis forta. Ŝi glite, kaŭriĝe, torde, liberigis sin.

“Vi estas aĉa, aĉa,” ŝi diris.

“Do, kial en la nomo de Dio vi venis?” balbutis Harry Kember.

Neniu respondis al li.

Nubeto, malgranda, serena, flosis trans la lunon. En tiu momento de mallumeco la maro sonis profunde, maltrankvile. Tiam la nubeto forglitis kaj la sono de la maro estis obtuza, kvazaŭ ĝi vekiĝis el malbela sonĝo. Ĉio estis senmova.

Notoj

Toetoe: altkreska herbo kiu kreskas kutime en marĉo

Wideawake: larĝranda ĉapelo el felto

Whare: kabano de maorio

‘b’-rogramo: misprononco eble pro nazdifekto

a-‘b’-uzitaj: misprononco eble pro nazdifekto

limminadear: misprononco de la angla “lemonade, dear” (“limonado, kara?”)

Glad-eyes: en la angla “glad” = ĝoja; “eyes” = okuloj

Manuka: indiĝena arbo

Paua: tre belkolorita konko ofte uzita en ornamaĵoj

Leghorn: supera ĉapelo farita el plektita pajlo

Perishall: misprononco de la angla ‘parasol'(sunombrelo)

‘Johnny’: vulgara loka nomo de bongusta kuko

Panama: ĉapelo el fajna pajlsimilaj folioj

Pri Katherine Mansfield

Por informoj en Esperanto pri ĉi tiu fama nov-zelanda verkisto, vidu ĉi tie.