Windows

Ek!

Multaj esperantistoj uzas la programon Ek! de Juri Finkel.  Instrukcioj troviĝas ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html.  Elŝutinte ĝin, rulu la instalprogramon.  Uzu la defaŭltajn agordojn komence.  Griza butono kun la etikedo “Ek” aperos en la ilbreto.  Svebigu la muskursoron super tiu butonon kaj maldekstre klaku ĝin kiam vi intencas tajpi esperantan tekston.  Ĝi pepos kaj la butono aspektos premita. Por tajpi la literon ĉ, tajpu c kaj h aŭ x.  Por aŭ kaj eŭ la hoketo aperos aŭtomate kiam vi tajpas au aŭ eu.

Typeit (Tajpu ĝin)

Ĉi tiu programo aldonas ĉapelitajn literojn al via aktuala klavararanĝo, do por tajpi ĉ premu Alt + c, ktp. La programo estas proprieta, do oni devas pagi iomete por uzi ĝin. Por plua informo iru al: TypeIt.

Tajpi

Tajpi estas plurutila programo per kiu oni povas tajpi laŭ diversaj metodoj.  Ĝi disponeblas ĉe http://www.zz9pza.net/tajpi/ kiu informas:

“Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinaĵojn kiel cx, s^ kaj aliajn, kaj ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena esperanta litero.  Ankaŭ eblas tuj aperigi esperantan literon per premo de unuopa klavo.  Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono.  Ankaŭ eblas uzi Alt Gr aŭ simuli la senpaŝajn klavojn kiuj ekzistas en multaj klavarfasonoj.  Tajpi ankaŭ havas bazan skript-lingvon kiu provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti tekston de la tielnomata X-sistemo, kaj enigi iun ajn unikodan simbolon je premo de agordita klavkomando.”

Foje kontraŭvirusaj programoj traktas je Tajpi kiel problemo, do necesas eviti tion antaŭ ol instali ĝin.

Apriore oni povas ŝalti la programon per Stir + spaceto, kaj tio estas agordebla al alia kombinaĵo. Vidu ĉe www.zz9pza.net/tajpi/agordo/.

Alia QWERTY-klavaro por Vindozo

“Another QWERTY keyboard for Windows” troviĝas ĉi tie: https://skotlando.org/index.php/links/14-about-esperanto. Instalinta ĝin, vi povas elekti ĝin per la kutima vindoza metodo por elekti klavararanĝon por diversaj lingvoj (vi eble devos restartigi vian komputilon por kompletigi la instaladon). Lingvo-bildsimbolo aperos en via ilobreto kaj vi povos ŝalti inter ĝi kaj aliaj lingvoj kiujn vi normale uzas.

Internaciaj klavaroj

La klavararanĝo Canadian Multilanguage Standard (Kanada Plurlingva Norma) estas defaŭlte instalita en Vindozo.  Tamen, la usona internacia aranĝo defaŭlte NE provizas esperantajn signojn.  Por tio oni devas uzi la programon Microsoft Keyboard Layout Creator aŭ aranĝon ellaboritan kaj provizatan de aliulo, ekzemple Eoklavaro.  La instrukcioj por kiel instali novan aranĝon troviĝas ĉe https://support.microsoft.com/.

Esence:

  • Alklaku la Start-butonon, tajpu je intl.cpl en la serĉa kampo kaj premu je Enter.
  • En la langeto Languages (Lingvoj) (aŭ simila titolo) alklaku je Change keyboards (Ŝanĝi klavaron).
  • Alklaku al Add (Aldoni).
  • Malfermu la lingvon deziratan, ekzemple English (Canada).
  • Malfermu je Keyboard list (List de klavararanĝoj), elektu je Canada Multilingual Standard, kaj klaku al OK (Akcepti).
  • El la eblaj agordoj alklaku al View Layout (Vidigi aranĝon) por vidigi la klavararanĝon .

Instalinte tiun klavararanĝon oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj tiam c/g/h/j/s/ por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ, premi (samtempe kiel Ctrl (Stir) kaj la dekstra Alt-klavon) la trian klavon dekstre de L kaj tiam premi je U por tajpi je ŭ.  Klavaroj varias.  Ĉe usona klavaro tiu klavo estas la tria dekstre de P.

Aliaj rimedoj

Oftas ideoj pri kiel aranĝi tajpi la ĉapelitajn literojn. Pro la sukceso de Liberaj Programaroj,  disponeblas diversaj rimedoj kiujn uzantoj povas utiligi por krei kaj modifi klavararanĝojn, ekzemple AutoHotKey.

Specialaj signoj

MS Office, diversaj repoŝtaj programoj, kaj aliaj havas menuerojn por enigi speciala(j)n signo(j)n.