iOS

Estas du klavararanĝoj por iOS.  Ili estas uzeblaj en ajna iOS-aplikaĵo kaj la aŭtomata korektado de iOS estas aŭtomate elŝaltita ĉar mankas korektado de literumado por Esperanto.

Esperanta Klavaro: Viacheslav Shklyaev kreis klavararanĝon por Esperanto.  Ĝi nomiĝas Esperanta Klavaro.  Informo pri la klavararanĝo troviĝas ĉe: slava-sh.github.io/klavaro/.  Ĝi bezonas iOS 8.1 aŭ pli novan version.  Oni povas elŝuti ĝin ĉe https://itunes.apple.com/au/app/id951119795 https://itunes.apple.com/us/app/esperanta-klavaro/id957192189?mt=8&uo=4