Android
Klavaro de Google
Se via ilo ne havas la eblon de Esperanto, vi bezonas instali aplikaĵon kiu ebligas enigi la ĉapelitajn literojn.
Gboard
Gboard funkcias bone por Esperanto. Iru al: Settings (Agordoj) > System (Sistemo) > Languages & input – Gboard (Lingvoj kaj enigo – Gboard) > Virtual keyboard (Virtuala klavaro) > Gboard > Languages (Lingvoj) > Add keyboard (Aldoni klavaron) > Esperanto > Done (Finita). (Testita en Android 10).
Kiam vi atingas la menueron Languages & input – Gboard (Lingvoj kaj enigo – Gboard) , rezistu la emon iri al Languages (Lingvoj) > Add language (Aldoni lingvon), ĉar Esperanto mankas en la tiea listo.
AnySoftKeyboard
Aŭ vi povas elŝuti pakaĵon “Esperanto Language Pack”. Ĝi provizas specialajn klavaranĝon por Esperanto kaj vidigas klavojn por ĉapelitaj literoj.
AnySoftKeyboard disponeblas ĉe F-Droid.com kaj ĉe Google Play Store.
SwiftKey
SwiftKey subtenas Esperanton ekde 2016 kaj aŭtomate detektas kiam oni ŝanĝas de unu lingvo al alia en tajpaĵo. Aŭtomata divenado de vortoj ankaŭ aktivas dum tajpado. Oni povas uzi tiel ĝis kvin lingvojn en la sama teksto.
Kiel SwiftKey funkcias
Helpo pri Swiftkey
SwiftKey ankaŭ ebligas, per virtuala klavaro, ke uzanto glitu de ĉiu litero al la sekva litero, anstataŭ tajpi.
SwiftKey disponeblas ĉe Google Play Store.