TOKI

Patricia Grace

El la angla tradukis Donald Rogers

El la nordo venis Toki, en lia juna aĝo. Ho, jes. Blagemulo estis tiu, Toki la fiŝkaptisto.

“Tie abundas ĉiaj fiŝoj”, li diris, “en la maro de la nordo: la tamure, la tarakihi, la moki kaj la hakupu. Kaj Toki, li havas la fiŝfadenon kaj la manon por ili ĉiuj”, Toki el la nordo, Toki la fiŝkaptisto.

Sed ne kiel fiŝiston ni vidis lin tiam, sed kiel blagemulon kaj fremdulon, rigardatan suspekte de multaj – kaj nomitan de ni Toki Fiŝo delonge.

Delonge ni inklinis al la sama junulino – Toki kaj mi. Bela junulino ŝi estis, kiu atentis miadirekten ĝis kiam li venis kun blagema sinteno – promesita al mi, tiel aranĝite inter niaj familioj. Tiam venis Toki, kaj ŝia kapo turniĝis ĝis kiam mi montris lin blagemulo.

Post la nupto de mia plej aĝa frato, kiam ĉiuj estis kunvenintaj por kantado kaj dancado, ekblagis Toki denove pri fiŝkaptaj tagoj, malestimante al niaj kutimoj kaj niaj maroj. Kaj aŭskultis kun la okuloj subendirektitaj la junulino, kio estis kutimo ŝia. Tre ĵaluzis tiam mi, kaj ekstaris por paroli.

“Kiom valoras,” mi diris “kapti multajn fiŝojn kie abundas fiŝoj? En la nordo abundas la fiŝoj, kaj vi atendas kun viaj hokoj kaj fadenoj, kaj ili venas. Fiŝisto lerta kaptas fiŝojn kie troviĝas neniuj por kapti.”

“Multas aŭ malmultas la fiŝoj,” diris Toki. “Tamen, ili venas al mi ĉar mi havas la fadenon kaj la manon.”

“Kune do ni iru, morgaŭ,” mi respondis, kaj li sciis mian signifon, kiel ja ankaŭ la aŭskultantoj.

“Ne kune, sed unu, poste la alia,” li diris.

“Kune morgaŭ por elekti la lokon,” mi respondis. “Poste mi iru, kaj la postan tagon vi.”

Ĉiuj rakontis tiam, la maljunuloj, pri fiŝkaptaj tagoj, kaj multan konsilon ili donis al ni plijunaj. Sed sidis kviete mi, atendante la matenon. Tiam remis ni kune, preter la pinto de Palinura Roko kaj en linio kun Poroti kie verdo renkontas bluon.

“Ĉi tie do,” mi diris.

“Tiel,” diris Toki.

Pretis multa fiŝlogaĵo, kiam ni revenis, ĉar ĉiuj avidis vidi kiu estas la fiŝkaptisto lerta. Al la rokoj por palinuroj ili jam iris, ĉar tio estas la plej bona logaĵo ĉi-loke.

Venontan matenon do, kun multaj tie frue por vidi min, mi hastis foren trans la maro, je ektagiĝo, remante forte kaj rekte, preter la pinto, tiam rapide al la elektita loko por submarigi mian fadenon antaŭ sunleviĝo.

Ne unu el la bonaj fiŝkaptejoj!… kaj dubinda je la komenco! Sed kiel la tagiĝo, venis la tarakihi. Subitan tiron mi sentis, kaj sciis ke multaj sekvos, ĉar tiel reagas kutime la tarakihi. Ok hokoj troviĝis ĉe mia fadeno kaj mi nombris ok tirojn antaŭ ol levi ĝin. Dikaj estis ili, ondantaj en la akvo dum mia mano entiris mian fadenon. Mi rapidis surmeti logaĵon denove kaj meti ĝin ĉe la fundo de la maro, ĉar nutras sin rapide la tarakihi. Kvarfoje al la surfaco venis ok. Jen bona komenco. Sed la postan fojon, mi tiris la fadenon, kaj venis la kapoj de miaj tarakihi sed ne la korpoj. For. La laboro de iu hapuku tiu estis, do tre ekscitiĝis mi.

Rapidis mi por ŝanĝi la malsuprajn hokojn per pli grandaj kaj firme ligi la logaĵon.

“Venu al mi, hapuku,” mi diris. “Venu al mi, oldulo. Venu al la fadeno de Hotene. Jen la fadeno por vi kaj jen la logaĵo.”

Mia mano sentis la tiron de la tarakihi plurfoje sed atendis. Tiam foriris la fadeno, pro la forta malrapida tirado de la hapuku.

“Mia jen,” mi diris, kaj suprenigis ĝin, ege grandan, kvankam tie ne estis la loko de la hapuku.

Tiam, je la malfluso, mi enrulis mian fadenon por ripozi kaj pretigi mian girilon, ĉar jen la horo de la blinda angilo.

Ne multaj pluaj fiŝoj estis por mi tiutage, sed mi sciis ke mia kaptaĵo estas bona por tia ŝancloko. Hejmen do, malfacile mi tiris mian paua-konkan girilon flagrantan ĉe la malantaŭo de la boato, atendante la atenton de la kahawai. Preter la angulo atendis la kahawai, kaj disŝpruciĝis verdo kaj arĝento kiam ĝi prenis la girilon.

Feliĉa fiŝkaptisto do mi estis, celanta hejmen al la grego sur la plaĝo. Jen bonŝanca tago, kaj mi sciis, ke mi ne estos venkita. Sed tiam estis, dum mi atendis por la oka ondo enporti min, ke mi pensis pri kio eble okazos. Vidas ĉiujn fiŝojn miajn Toki, kaj li sciu, ke li ne povos egali en tia loko elektita. Do li iros tre for sur la maro, al la loko de la hapuku, tie fiŝkaptos, ĉar fortas lia blago.

Nu en ĉi tiu loko albordigi boaton estas danĝere escepte enveni per la oka ondo. Observu por la plej granda, tiam post tio, turnu vian boaton en la okan. Havas tiu la ĝustan grandecon por enporti vian boaton al la malprofundaĵo sendanĝere. Tenita for de la oreloj de Toki, jen mia protekto.

Al la montetoj frue postan matenon mi iris, kaj de tie vidis la malgrandan boaton celi rekte al la profundaĵo. Feliĉis do mi, ke mi tenis la sekrekton de la ondoj.

Ĉeestis multaj por spekti lin reveni kaj sidis kviete por rigardi. Neniel nombris de ondoj Toki, sed turnis la boaton en ŝaŭmondon malgrandan, kiu alportis lin duondistance. Sed tiam venis la granda. Grandis tiu, ŝvelanta kaj pligrandiĝanta, ĝis la boato, tiam… kraŝo!

Inundiĝis la boato, kaj enakviĝis Toki kun sia kaptaĵo ĉirkaŭ li, kiel mi imagis. Toki Fiŝo ni nomis lin dum li naĝis marborden kaj tio restis lia nomo ek de tiam. Ĉiuj feliĉis ke mi montris lin blagemulo, ĉar ĉiuj sciis ke li ne iris al la elektita loko por fiŝkapti. Kaj venis apud min denove la junulino, kaj ankoraŭ restas tie kvankam maljunulino nun ŝi estas.

Iras por la paua kaj la kina nun Toki. Li ĵetas la fadenon de sur la plaĝo por la ŝarko, sed ne plu enboatas li, pro timo pri tio, kion oni dirus. Sed blagemulo ankoraŭ estas tiu, blagemulo ankoraŭ. Blovas forte la vento el la nordo.

(Traduko publikiĝis laŭ permeso de Penguin Books (NZ) Ltd, 182-190 Wairua Road, Auckland)

Pri Patricia Grace

Patricia Grace naskiĝis en 1937.  Ŝi estas maoria verkistino kun granda influo en nov-zelanda literaturo.