HINEMOA KAJ TUTANEKAI

(Maoria legendo)

El la maoria lingvo tradukis William F Rolt.

La legendo pri Hinemoa estas unu el la mitoj kaj legendoj de la maorioj de Nov-Zelando, kolektitaj de Sir George Grey post la jaro 1846, kaj publikigitaj en la maoria lingvo en la jaro 1854.

La legendo pri Hinemoa kaj Tutanekai havas allogon kiel simpla am-rakonto, sed ĝi estas interesa etnologie, ĉar ĝi donas ioman bildon pri la antikva polinezia vivo kaj seksa moralo, kiu certe estis pli egaleca rilate la du seksojn ol estas tiu de multaj aliaj gentoj.  Ĉar la mitoj kaj legendoj estas surpaperigo fare de maoriaj ĉefoj kaj plejaĝuloj mem, en kies menso la antikva maoria kulturo ankoraŭ floris, ili prezentas por ni aŭtentikan parton de la parola literaturo de neolitika homo.

Esperanto ebligis priproksimiĝon al la originala maoria versio kompare kun la angla traduko de Grey, kiun li devis foje kripligi por forigi “maldecaĵojn” ne konvenajn por la angla publiko de la pasinta jarcento.

Hinemoa kaj Tutanekai

Antaŭ kelkaj jarcentoj tribo de maorioj loĝis sur la insulo Mokoia, meze de la granda lago Rotorua en la norda parto de Nov-Zelando.  La ĉefo de la tribo estis Whakaue, kaj la nomo de lia edzino estis Rangiuru.

Post la naskiĝo de iliaj unuaj tri filoj, Rangiuru dormis sekrete kun Tuwharetoa, ĉefo de najbara tribo, kiam li vizitis la insulon.  Kiel sekvo de la adulto kun Tuwharetoa, Rangiuru gravediĝis, sed kiam la tempo por naski alvenis, ŝi suferis grandan doloron kaj la naskiĝo ne okazis.

Tiam la ĉefo kaj la sorĉistoj de la tribo faris la kutimajn ritojn kaj ripetis la sorĉkantojn per kiuj oni helpas la virinojn kiuj preterpasis la tempon kiam ili devus naski, sed ĉio estis vana.  La doloro de la virino pligrandiĝis sed la naskiĝo ne okazis.  La sorĉistoj malĝojis, kaj ankaŭ la virino, kiu estis turmentata de la viglaj movoj de la infaneto en la ventro.

Ŝia edzo Whakaue diris al ŝi, “Kiamaniere vi pekis ke via doloro estas tiel granda? Ni jam foruzis ĉiujn sorĉkantojn, ne restas eĉ unu kiu povus peli vian infaneton eksteren.”

Kaj Rangiuru respondis: “Ho mia edzo, vi ne koleros min se mi konfesos ion al vi, ĉu?” Whakaue diris, “Mi ne koleros vin, ĉar mi amas vin kaj timas ke mi eble perdos vin.”

“Nu do, aŭskultu,” diris Rangiuru, “mia infaneto ne estas via; pro tio viaj sorĉparoloj restas senefikaj. Se ĝi estus via, ĝi jam  naskiĝus; de tio mi scias certe ke ĝi ne estas via.

Whakaue respondis: “Kies do ĝi estas, estimata?”

Ŝi respondis: “Ĝi estas ido de Tuwharetoa. Por ebligi ĝian naskiĝon vi devus rediri la sorĉparolojn, elnomante la prapatrojn de Tuwharetoa anstataŭ viajn proprajn.”

Do Whakaue kaj la sorĉistoj faris la ritojn kiel antaŭe, sed deklamis la genealogion de Tuwharetoa, la vera patro, anstataŭ tiun de Whakaue.  Kaj jen, tuj poste, naskiĝis la infaneto.

La nove naskita knabeto ricevis la nomon Tutanekai, kaj pro la malfacilaĵo de lia naskiĝo la tuta tribo sciis ke li ne estas la vera filo de la ĉefo. Malgraŭ tio, Tutanekai estis bonkore traktata de Whakaue, kvazaŭ la knabo estus lia propra filo.

La familio loĝadis sur la insulo Mokoia, kaj tie kreskis Tutanekai kaj liaj pli aĝaj fratoj, ĝis ili iĝis viroj. Tiam atingis ilin la renomo de Hinemoa, bela kaj altranga virino, kies patro estis granda tribestro. La laŭdoj pri la belulino vekis la dezirojn pri ŝi de la fratoj kaj de Tutanekai, kaj kiam okazis serio da grandaj festkunvenoj en la vilaĝo de Hinemoa sur la bordo de la lago, ili avide iris por vidi ŝin.

Nu, Hinemoa, pro sia alta rango kaj granda beleco estis “puhi”, t.e. al ŝi ne estis permesata la kutima libereco de maoriaj junulinoj en amaferoj – sed ĉe la festkunvenoj estis eble almenaŭ vidi ŝin, kaj eĉ diskrete proksimiĝi al ŝi en la homamaso. Do ĉe tiuj kunvenoj ŝi kaj Tutanekai renkontis sin. Ili rigardis unu la alian, kaj unu aspektis plaĉa al la alia, do ĉiu sekrete deziris la alian.  Sed Tutanekai ne sciis, ĉu ŝi montrus simpation al li aŭ ne, se li proksim- iĝus por malkaŝi sian amon; kaj Hinemoa pensis, “Se mi sendus iun kun sciigo al Tutanekai …” sed ŝia koro diris, “eble mi ne estos plaĉa al li.”

Jam multajn tagojn okazis tiuj kunvenoj, dum kiuj ili ameme rigardis unu la alian kaj proksimiĝis unu al la alia kiam tio estis nur ebla.  Fine Tutanekai sendis am-mesaĝon al Hinemoa. Kiam ŝi aŭdis ĝin, Hinemoa diris al si: “Nu do, ni ambaŭ havas la saman deziron!”

Post la fino de tiuj festaj kunvenoj, ĉiuj reiris al siaj hejmoj.

Unu vesperon baldaŭ poste, la parencoj de Tutanekai estis kune en sia triba kunvenhalo, kaj la pli aĝaj fratoj de Tutanekai diris, “Kiu el ni premis la manon de Hinemoa?” Kaj ĉiu donis la saman respondon: “Mi!”, Ili demandis ankaŭ al Tutanekai, kaj li respondis: “Mi premis ŝian manon kaj ŝi premis mian.” La fratoj malestime ekkriis: “Ne, ŝi ne turnus sin al malaltranga bastardo, kia estas vi!”

Al ili Tutanekai diris nenion, sed al sia zorgopatro Whakaue li konfidis ke li kaj Hinemoa jam havas interkonsenton kaj aranĝis ke ŝi venos al li. Ĉiunokte Tutanekai ludos fluton ĝis ŝi sukcesos padeli kanoton trans la lagon al la insulo.

Jam antaŭe Tutanekai estis konstruinta podion el branĉoj sur la deklivo de la monteto apud la bordo de la insulo.  Tie dum kvietaj vesperoj li kunvenadis kun sia amiko Tiki, kaj ili grimpis sur la podion kaj ludis per siaj flutoj dum ili kuŝis sur la plataĵo.  La muziko estis portata de la nokta venteto trans la lagon al la vilaĝo de Hinemoa. Eĉ antaŭ la pasintaj festkunvenoj Hinemoa ofte aŭdis la dolĉajn sonojn de la du instrumentoj, kaj nun ŝi sciis ke tiu nokta muziko venas de Tutanekai kaj estas la signo ke li atendas ŝian kanoton.

Do kiam Hinemoa aŭdis la muzikon de fluto post la hejmeniro de Tutanekai, ĝojiĝis ŝia koro, kaj ŝi forte volis padeli kanoton al la insulo, sed ŝi trovis ĉiujn kanotojn fortiritaj, longavoje for de la akvo.  Evidente ŝia tribo suspektis ŝin kaj tiamaniere gardis la kanotojn.  Tiel agis la tribo dum multaj tagoj kaj noktoj, kaj Hinemoa ne povis havigi al si kanoton.

Unu vesperon, dum Hinemoa sidis meditante, ŝi aŭdis la sonojn de la fluto de Tutanekai, kaj la juna belulino skuiĝis interne kvazaŭ tertremo pelus ŝin iri al sia amato. Ŝi ne povis tiri pezan kanoton al la akvo, sed ŝi ekpensis: “Ĉu mi ne povos naĝi trans la lagon?”

Do ŝi prenis ses kukurboŝelojn, po tri por ĉiu flanko, kiel flosilojn, por malhelpi ŝin sinki en la akvo, kaj ŝi iris al la lagobordo, demetis siajn vestojn, kaj saltis en la akvon.  Fore en la lago staris fosto. Kiam Hinemoa atingis ĝin, ŝi kaptis ĝin per la manoj kaj restis tie por regajni sian spiron. Baldaŭ ĉesis la laceco de ŝiaj sultroj, kaj ŝi denove naĝis. Kiam ŝi laciĝis, ŝi flosis meze en la lago, subtenate de la kukurboŝeloj, kaj post sufiĉa ripozo ŝi naĝadis plue. Pro la mallumo de la nokto ŝi ne povis vidi la insulon, sed ŝia gvidilo estis la sono de la fluto de Tutanekai, kaj per tiu signo ŝi direktis sin al la insulo.

Fine ŝi albordiĝis al loko ne malproksima de la podio de Tutanekai, kie troviĝis varma fonto, formanta naturan banejon, tuj apud la lagobordo. Hinemoa eniris la fonton por sin varmigi, ĉar ŝi tremis pro la naĝado en la malvarma lago, kaj ŝi eble ankaŭ tremetis pro hontemo, pensante pri sia manko de vestoj kaj sia baldaŭa renkontiĝo kun Tutanekai.

Dum Hinemoa varmigis sin en la varma fonto, Tutanekai sentis sin soifa, kaj diris al sia servisto: “Alportu trinkakvon.” Do la servisto iris al la lago apud la fonto por ĉerpi akvon. Li trempis kukurboŝelon en la lagon por plenigi ĝin; tiam Hinemoa, ŝajnigante viran voĉon, vokis al li: “Por kiu via akvo?” La servisto diris: “Por Tutanekai.”  Tiam respondis Hinemoa: “Donu ĝin al mi.” Kaj li donis al Hinemoa la akvon. Ŝi trinkis kaj kiam ŝi ĉesis trinki, ŝi disrompis la kukurboŝelon kontraŭ la malmola grundo. “Kial vi rompis la akvujon de Tutanekai?” demandis la servisto, sed Hinemoa diris nenion.

La servisto revenis al Tutanekai, kiu diris: “Kie estas mia akvo?”  La servisto respondis “La kalabaso estas rompita.” “Kiu rompis ĝin?” demandis Tutanekai. “La viro tie faris tion,” estis la respondo.  “Iru denove do,” diris la mastro.

La servisto prenis duan kalabason, reiris al la lago kaj plenigis  ĝin. Kaj refoje Hinemoa diris: “Por kiu via akvo?” La servisto respondis: “Por Tutanekai.” Hinemoa alparolis lin: “Ha, donu ĝin denove al mi, mi tre soifas.” Do la servisto denove donis ĝin al ŝi; ŝi prenis ĝin, ektrinkis, kaj frakasis la kalabason kontraŭ la roka grundo, same kiel antaŭe.

La servisto revenis al Tutanekai, kiu diris: “Sed kie estas la akvo?” Kaj lia servisto diris: “Ĝi estas forprenita.” – “De kiu?” – “De la viro en la fonto.” – ”Kiu estas tiu viro?” – “Mi ne scias, li estas fremdulo.” – “Li certe sciis ke tiu akvo estis por mi; kial do li rompis miajn kalabasojn kaj vekis mian koleron?” Kaj Tutanekai surmetis kelkajn vestojn kaj prenis sian klabon. Kiam li alvenis al la fonto li kriis: “Kie estas la viro kiu rompis miajn kalabasojn?”

Hinemoa tuj rekonis la voĉon, la voĉon de sia amato, kaj ŝi kaŝis sin sub roka elstaraĵo super la bordo de la fonto, por ke Tutanekai ne trovu ŝin tuj. Do Tutanekai palpis ĉirkaŭ la bordoj de la varma fonto, serĉante ĉie en la mallumo. Dume ŝi,kuŝis modeste en la akvo sub la roka elstaraĵo.

Fine li ekkaptis manon, kaj diris: “He, kiu vi estas?” Kaj Hinemoa diris: “Estas mi, ho Tutanekai!” Li diris: “Kiu estas vi?” Ŝi diris: “Estas mi, Hinemoa!” Kaj Tutanekai ekkriis, “Aj, aj! Ni iru al mia kabano!” — “Jes, ni iru,” diris Hinemoa, stariĝante en la akvo, kaj kiel bela blanka ardeo ŝi paŝis ĝis la bordo de la fonto. Tutanekai demetis veston por kovri ŝin kaj helpis ŝin eliĝi el la fonto; ili foriris al lia kabano kaj tie ili dormis kune. Laŭ antikva moro de la maoria popolo, ekde tiu tempo ili estis geedzoj.

Ĉe sunleviĝo, ĉiuj homoj de la vilaĝo eliris el siaj kabanoj por kuiri kaj mangi.  Sed Tutanekai restadis en sia kabano.  La ĉefo Whakaue diris: “Jen la unua mateno ke Tutanekai tiel longe dormas, eble mia knabo estas malsana. Li estu vekita, kaj venigita ĉi tien!”

Unu el la tribanoj iris por plenumi la peton de sia ĉefo, flankenŝovis la fenestran tirkovrilon de la kabano, kaj enrigardis. “He, ha!” li diris al si mire, “Tie estas kvar piedoj! Kiu do estas lia kunulo?” Rapide li revenis al la ĉefo kaj diris: “Mi vidis kvar piedojn en la kabano de Tutanekai!” La Ĉefo ekkriis, “Kiu do estas lia kunulo?” – “Mi ne klare vidis pro la mallumo.” – “Reiru por vidi do,” diris la ĉefo. La sendito reiris al la kabano kaj atente rigardis la du homojn en la malluma interno, kaj vidis ke tie estas Hinemoa. Tuj li ekkriis: “He, ho! Jen Hinemoa! Hinemoa estas kun Tutanekai!”

Hinemoa kaj Tutanekai pasigis siajn vivojn kune sur la insulo Mokoia. Iliaj posteuloj ankoraŭ loĝas ĉe la bordoj de la lago Rotorua kaj ankoraŭ ne ĉesis rakonti pri la beleco de Hinemoa kaj pri ŝia naĝado trans la lagon al ŝia amato. Ne plu loĝas homoj sur la insulo kaj la vilaĝo tute malaperis, sed la varma fonto kie Hinemoa sin banis ankoraŭ troviĝas ĉe la insula bordo.