Nova Servo Disponeba al la Esperanta Komunumo

Ekde la komenco de decembro 2005, la retejo PledgeBank.com estas je la dispono de la esperanta komunumo pro ĝia nova tutesperanta versio.

PledgeBank ("PromesoBanko") estas fondita de brita almozfondaĵo "mySociety", la kreinto de pluraj retejoj, kiuj celas doni simplajn, senteblajn avantaĝojn kadre de la civitana kaj komunuma aspektoj de niaj vivoj.

Ĝuste kiel la iama promeso, kiun promociis Zamenhof Mi promesas lerni Esperanton, sed nur se 10 milionoj da personoj faros same oni povas, per PledgeBank, krei promeson fari iun bonan agon kondiĉe ke iom da aliaj personoj helpos aŭ faros same. Ekzemple:

La temo povas esti enmovada aŭ ekstermovada, kaj la celo povas esti loka (ekz. 'Mi promesas organizi [iun okazaĵon] en mia loka E-klubo se 5 aliaj membroj helpos min'), nacia ('Mi promesas ĉeesti [iun] demonstracion se 200 aliaj personoj venos kune') aŭ internacia ('Mi promesas estigi senpagan interretan kurson pri [io] se 15 personoj promesas sekvi ĝin'). En la mondo de Esperanto, plej multaj promesoj verŝajne estos internaciaj, sed ankaŭ estas aplikaĵoj ĉirkaŭ kongresoj, ekz. 'Mi promesas prepari prelegon pri ekzotikaj herboj, sed nur se 20 personoj promesas ĉeesti kaj aŭskulti ĝin ĉe [iu kongreso]'.

Same kiel la kreintoj de la origina britangla versio, mi ne povas imagi ĉian eblan uzon de la servo, sed mi kredas, ke ĝi ja instigas al homoj fari bonajn agojn, kiuj alikaze ne fariĝus. Mi kredas ankaŭ, ke ĝi plene taŭgas al la esperantista komunumo, kiu enhavas amason da individuoj, kiuj jam montriĝis pretaj fari nekutiman paŝon por io, kion ili kredas farinda kaj subteninda.

Mi invitas vin viziti la novan esperantan vizaĝon de PledgeBank, eble subskribu unu el la jam ekzistantaj promesoj (i.a. de Renato Corsetti), kaj malkovri pli da detaloj per la Respondaro

anonco de Tim Morley (Britio)