Oceania Kongreso 2008 en Auckland

2008 Oceania Congress en Auckland

The next joint congress of the New Zealand Esperanto Association (NZEA) and the Australian Esperanto Association will take place in Auckland on 14-23 January 2008.

The congress venue is the St Francis Retreat Centre in the suburb of Hillsborough, roughly half-way between Auckland airport and the central city. Accommodation is available at the Centre itself, and there are also plenty of motel rooms available close to the Centre. Here is a map of the area.

Costs are as follows:

The programme will include courses in Esperanto for beginners, intermediate and advanced students. We have arranged to have three very experienced teachers of Esperanto who have taught in various countries around the world. One of the teachers, from Slovakia, is currently the editor of Esperanto magazine, the official magazine of the Universal Esperanto Association.

Besides language classes, the programme will also include many less formal opportunities to speak and hear Esperanto spoken, including debates, theatrical presentations, ’soap box’ sessions, and an informal banquet.

If you would like to take part in the Oceania Congress in January 2008, please print this bilingual enrolment form with prices in NZ dollars, fill it in and send it to us. If you prefer prices in Australian dollars and wish to pay your deposit to the Australian Esperanto Association, please use this Australian enrolment form.

Here is the provisional program (as at 2007-08-16) for the congress.

This is a unique opportunity to immerse yourself into the world of Esperanto and to learn from experienced Esperanto-speakers. NZEA will consider applications for financial support from anyone who wishes to learn Esperanto at the congress. Please contact nzea@esperanto.org.nz.

Oceania Kongreso 2008 en Auckland

Nov-Zelando promesas varman kongreson

En Meksikio, oni kutime diras ke, se pluvas en Akapulko (varma feria loko ĉe la Pacifika marbordo), turistoj ne devos pagi sian hotelĉambron. En Nov-Zelando, ni faras preskaŭ la saman promeson: ni ne redonos al vi vian monon, sed ni certe promesas varm-someran kaj interesan kongreson en Aŭklando.

Datoj

La Oceania Kongreso (kuna kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto Asocio kaj la Aŭstralia Esperanto-Asocio) komenciĝos la 14-an de januaro 2008. Se vi volas mendi flugon al Aŭklando, indas scii ke la solena malfermo komenciĝos je la 1.30ptm. Tial, se vi volas, vi povos alveni la matenon de la 14-a.

La kongreso daŭros naŭ tagojn ĝis la 23-a de januaro (la solena fermo okazos je la 1.30ptm).

Kongresejo

La kongresejo estos la St Francis Retreat Centre kiu situas inter la flughaveno kaj la urbcentro (proksimume je 10 minutoj aŭtomobile de la flughaveno kaj 15 minutoj de la urbcentro). Jen mapo de la distrikto.

Pro la fakto ke la kongresejo estas eksa monaĥejo, estas dormĉambroj kun nur unu lito (nur por unu persono). Tamen, se vi preferas, eblas mendi plur-personan ĉambron ĉe apudaj hoteloj (NZEA povos helpi pri la mendado de hotelĉambroj).

Programo

Dum la kongreso ni ofertos kursojn je tri niveloj:

Kursoj okazos dum sep el la naŭ tagoj de la kongreso. Krom kursoj, dum la kongreso okazos unu tuttaga ekskurso al kampara regiono kaj regiona parko apud Aŭklando kaj du duontagaj ekskursoj al montaro apud Aŭklando kaj al tradicia maoria domo kun tipa maoria manĝo (tre bongusta!). Tamen okazos distraj vesperoj, debatoj, bankedo, teatraĵoj ktp.

Kotizoj

Jen kotizoj en eŭroj:

Aliĝiloj

Se vi volas partopreni nian kongreson, bonvolu presi ĉi tiun aliĝilon, plenumi ĝin kaj sendi ĝin al ni. Por prezoj en aŭstraliaj dolaroj kaj pagmanieroj por aŭstralianoj, bonvolu presi ĉi tiun aŭstralian aliĝilon.

Jen provizora programo (kiel je 2007-07-01) por la kongreso.

Ni intencas vaste propagandi pri la Oceania Kongreso por allogi samideanojn el la tuta mondo. Tial, ni atendas vere internacian etoson. Plie, ni ĝojas pro la fakto ke altkvalitaj kaj lertaj Esperantistoj instruos dum la Oceania Kongreso 2008 en Auckland.