New Zealand Esperanto Association, Inc.
Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Korp.
Vision
NZEA’s vision is for everyone in New Zealand to recognise the value of Esperanto as an international language.
Celo
La celo de NZEA estas ke ĉiuj en Nov-Zelando agnosku la valoron de Esperanto kiel internacia lingvo.
Mission statement
While recognising language rights, acknowledging the unique role of the language of the tangata whenua (te Reo Māori), and respecting minority languages, NZEA will provide human and material resources in accordance with its goals and strategies, taking account of relevant educational and cultural opportunities, to:
Misio
Agnoskante lingvajn rajtojn kaj la unikan rolon de la lingvo de la praloĝantoj (la maoria lingvo), kaj respektante la lingvojn de minoritatoj, NZEA provizos per homaj kaj materiaj rimedoj laŭ siaj celoj kaj strategioj, profitante rilatajn edukajn kaj kulturajn oportunojn, por:
- target specific groups and persons with specific interests with the aim of gaining their recognition for the value of Esperanto (e.g. Māori, environmentalists, politicians, educators, academic researchers, the human rights movement, the peace movement etc)
- endow and initiate educational organisations relevant to Esperanto or interlinguistics
- establish and maintain international links of benefit to international communication
- promote dialogue between NZEA and the whole community
- provide information services to the community and specific groups concerning Esperanto and language issues
- foster a climate of tolerance, solidarity, understanding and respect for all races, peoples and languages of the world, and an awareness of language problems.
- celi al specifaj grupoj kaj personoj kun specifaj interesoj por ke ili agnosku la valoron de Esperanto (ekzemple maorioj, medioaktivuloj, politikistoj, edukistoj, akademiaj esploristoj, la movado por homaj rajtoj, la pacmovado, ktp)
- doti kaj starigi edukajn organizojn rilatajn al Esperanto aŭ al interlingviko interlingvistiko
- starigi kaj bonteni internaciajn ligojn avantaĝajn al internacia komunikado
- antaŭenigi dialogon inter NZEA kaj la tuta komunumo
- provizi informservojn al la komunumo kaj al specifaj grupoj pri Esperanto kaj lingvaj aferoj
- kulturi etoson de tolereco, solidareco, kompreno kaj respekto por ĉiuj etnoj, popoloj kaj lingvoj de la mondo, kaj konscion pri lingvaj problemoj.