Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

New Zealand Esperanto Association

Te Rōpū o Aotearoa mō te Reo o te Ao

Esperanto en Nov-Zelando

Por ĝuste vidigi la sekvantajn paĝojn oni bezonas modernan legilon (ĝenerale post 2000) kiu kapablas pritrakti enkodigon Unikodan (Unicode) kaj stilfoliojn (CSS2) kaj striktan XHTML.

To read these pages you need a modern browser (later than 2000) which supports Unicode encoding and supports cascading style sheets (CSS2) and strict XHTML.

Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas unu el la plej malnovaj esperanto-asocioj en la mondo. ĝi respondecas antaŭenigi Esperanton en Nov-Zelando, provizi lernmaterialojn, respondi demandojn el nov-zelandanoj pri Esperanto, kaj organizi ĉiujaran jarkunvenon kiu plej ofte inkludas kongreson. De tempo al tempo NZEA kunkongresas kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio (ekzemple en 2008).

La Asocio kunlaboras kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la du asocioj publikigas la revuon Esperanto sub la Suda Kruco.

NZEA publikigas specialan informilon por siaj membroj de tempo al tempo. Ĝia nomo estas "Arĝenta Filiko".

Kelkaj novzelandaj esperantistoj publikigis librojn aŭ artikolojn en Esperanto. Listo de la plej notindaj jenas.

Universala Esperanto-Asocio

NZEA estas aligita al la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Esperantistoj povas esti individuaj membroj de UEA. Legu pri la avantaĝoj esti membro de Universala Esperanto-Asocio.