Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

New Zealand Esperanto Association

Te Rōpū o Aotearoa mō te Reo o te Ao

Vizitu Nov-Zelandon

Iom pri Nov-Zelando

Nov-Zelando estas ne tre konata lando sed ĝi havas multon por oferti al eksterlandaj vizitantoj. Por pli da detaloj pri Nov-Zelando, bv. turni vin al la vialanda ambasadorejo. Se ne estas nov-zelanda ambasadorejo en via lando, bonvolu kontakti NZEA per la retpoŝta adreso en la unua paĝo se vi havas demandojn pri turismaj eblecoj en Nov-Zelando.

Bonvenon

Se vi intencas viziti Nov-Zelandandon, vi estas ege bonvena. Bonvolu kontakti esperantistojn pere de la jarlibro de UEA aŭ la Pasporta Servo (gastigantoj troviĝas en Auckland kaj Wellington). Esperantistoj pretos helpi vin, ekzemple per sugestoj pri vizitindaj lokoj, aĉeto de vojaĝbiletoj ktp. Se vi anoncas vin je sufiĉa tempo antaŭ via alveno kaj se ne estas la dato de kluba kunveno, oni ofte aranĝas specialan kunvenon de la lokaj esperantistoj por renkonti vin.

Kiel atingi Nov-Zelandon

La plejparto da internaciaj flugoj alvenas ĉe la flughaveno de Auckland. Aliaj internaciaj flugoj alvenas en Christchurch. Wellington ricevas flugojn el Aŭstralio kaj de la Pacifikaj Insuloj. Estas rektaj flugoj al Nov-Zelando el Usono, Kanado, la Pacifikaj Insuloj, Sud-Ameriko, Aŭstralio kaj multaj landoj en Azio. Por viziti Nov-Zelandon el Eŭropo (ekzemple Londono, Frankfurto, Parizo), flugoj ofte unue haltas en Los Angeles aŭ en unu el la aziaj flughavenoj.

Ene de Nov-Zelando, oni facile vojaĝas per trajno, aŭtobuso aŭ aviadilo. Ankaŭ eblas lui aŭtomobilon se vi havas internacian stirpermeson. Inter Nordinsulo (Wellington) kaj la plej norda urbeto de Sudinsulo (Picton) oni facile iras per pramŝipo (vojaĝas proksimume 5 foje ĉiutage).

Por koni Nov-Zelandon, vizitanto bezonos kelkajn semajnojn, sed 2-3 semajnoj sufiĉas por koni la plej vizitindajn lokojn. Kelkaj el la ĉefaj turismaj lokoj en Nov-Zelando estas:

La aliaj grandaj urboj, Auckland kaj Wellington, ankaŭ ofertas historiajn konstruaĵojn, belajn havenojn kaj en Wellington oni trovas la parlamentejojn.

Wellington - ĉefurbo

Kun pli ol 300 000 enloĝantoj, Wellington estas, post Auckland en la norda parto de la lando, la dua urbo de Nov-Zelando. Tamen, ĝi estas la ĉefurbo de Nov-Zelando kun la sidlokoj de preskaŭ ĉiuj registaraj instancoj kaj de multaj naciaj kaj internaciaj asocioj kaj kompanioj.

Por eksterlandanoj, Wellington estas facile atingebla. Al ĝia internacia flughaveno estas rektaj flugoj el Sydney, Melbourne, Brisbane, kaj kelkaj Pacifikaj insuloj. Wellington ankaŭ havas grandan, tre imponan havenon kie ofte alvenas krozŝipoj en tutmondvojaĝoj.

Krom esti la politika centro de Nov-Zelando, multaj personoj diras ke Wellington estas la "kultura ĉefurbo". Estas multaj restoracioj kaj teatroj kaj Wellington havas novan nacian muzeon - "Te Papa", granda impona kvin-etaĝa konstruaĵo, kiu enhavas vidindaĵojn pri la maoria vivo en Nov-Zelando, la historio de Nov-Zelando, kaj tipajn Nov-Zelandaĵojn kiujn oni certe ne trovos en aliaj naciaj muzeoj tra la mondo, ekzemple ŝaftondmaŝino. Ankaŭ troviĝas tre historiaj registaraj konstruaĵoj, ekzemple la modernigita malnova parlamentejo kaj la nova parlamentejo kiu nomiĝas la "Abelujo".

Pro ĝia situo en la centro de Nov-Zelando, Wellington estas pordo al la tuta lando. Ekkoninte la interesaĵojn de Wellington, oni facile iras en pramŝipo al Sudinsulo (2-3 horoj). Tie en la norda parto de la insulo oni trovas vinberejojn, belajn plaĝojn kaj la tipan vivon de la kamparo. Aŭ, norde de Wellington, transirinte la montetojn, kiuj ĉirkaŭas la urbon, oni facile atingas Auckland-on (nur 8-10 horojn aŭtomobile) tra aktiva vulkana regiono, pasinte grandan lagon, fotindan akvofalon, vinberejojn, farmbienojn, neĝkovritajn montojn, lampirkavernojn kaj maoriajn vilaĝojn.

La vetero en Wellington estas tre milda. Kvankam la vintro povas esti malvarma, la someraj monatoj (decembro ĝis februaro) estas tre varmaj kaj la Wellingtonanoj ofte promenas laŭ la bordo de la haveno kun glaciaĵoj ktp. Kaj, kio pri la vento? Nu, Wellington estas tutmonde fama pro sia vento (oni eĉ vendas ĝin en skatoloj!). Vintre la ventoj estas fortaj, sed feliĉe en la somero la vento blovas malpli forte.

Christchurch

La plej granda urbo de Sudinsulo, kun pli ol 300,000 enloĝantoj, Christchurch estas la plej granda urbo en Sudinsulo. La proksima haveno Lyttelton Harbour, estas mem vizitinda kaj ofte allogas krozoŝipojn. Turistoj ofte vizitas al Christchurch dum vojaĝoj al aliaj sudaj lokoj ekzemple Mount Cook, Queenstown, kaj West Coast (okcidenta marbordo).

En la urbo mem oni ankoraŭ povas trovi arkitekturon kiu similas al la stilo de tiu de Anglujo en la deknaŭa jarcento, ekzemple en la Arts Centre (Arta centrejo, historia loko de la universitato.) Tamen modernaj hoteloj kaj aliaj konstruaĵoj abundas.

En la urba centro pensu pri la Aquarium of Discovery, (Akvario en Cathedral Square kie oni povas vidi vivantajn fiŝojn de la riveroj kaj maroj de Nov-Zelando), Canterbury Museum, (muzeo), kaj Botanic Gardens, (botanikaj ĝardenoj en kiuj oni trovas arbojn kaj florojn de Nov-Zelando kaj de la mondo).

Je pli granda distanco troviĝas Antarctic Centre, (Muzeo apud la flughaveno, pri antarktaj aferoj), Ferrymead Historic Park, (Pri veturiloj kaj domoj de la fruaj jaroj de la urboj, kaj Christchurch Gondola, (per kiu oni povas rapide atingi restoracion sur monto apud la urbo).

Christchurch estas proksima al la maro kaj la vetero estas milda. Dum la somero oni povas naĝi en la maro aŭ ludi golfon, aŭ simple rigardi la florojn de ĉi tiu "ĝardena urbo". En la vintro oni povas (per aŭtobuso) atingi montojn por skiado, aŭ simple rigardi la neĝokovritajn montojn el la fenestra de la aŭtobuso.

La turistoj de multaj landoj alvenas al Christchurch kaj pro tio, oni povas trovi restoraciojn kiuj kuiras en la stilo de Japanio, Ĉinio, Koreo, Tajlando kaj eĉ plej foraj landoj, ekzemple Italio, Meksiko, Turkio. Tamen, ofte la vizitantoj de aziaj landoj vere ne estas turistoj. Ili vizitas dum kelkaj monatoj por lerni la anglan lingvon aŭ dum kelkaj jaroj por studi ĉe la universitatoj.