Kiel bonege vidi ĝardenumajn centrojn procesitaj pro komercado dum Pasko kiam vi kaj mi okupiĝis pri Dio. Plaĉus al mi vidi ĝardenumajn centrojn kontraŭprocesitaj multe pli ofte pro iu ajn preteksto. Ili bezonas surŝprucadon per iu jura Roundup2 ĝis kiam la posedantoj de la ĝardenumaj centroj, kun iliaj malpuraĉaj ungoj kaj nepripensindaj subvestoj finfine cedas kaj tute ĉesas por la plia bonfarto de homaro.
Mi legis ie - ne gravas kie; verdire ĝi ne estas tia publikigaĵo, kian, ke mi legas, mi deziras diskonigi - ke ĝardenumado estas la "preferata libertempa agado" de ĉirkaŭ 98% de la popolo. Iu kiu havas "preferatan libertempan agadon", aŭ ja iu kiu kapablas legi la vortojn "preferata libertempa agado" sen strangoliĝi, tiu estas senrevene perdita, kaj devus esti kondamnita spekti "5:30 with Jude"3 ĝis kiam liaj renoj implodas. Krome, se la statistikoj estus eĉ malproksime precizaj, ĉiu espero estus perdita kaj nia sola savrimedo estus antrakso en la akvoprovizo.
Jes, jes, mi scias. Vi ne devas diri al mi, ke mi simple ne sufiĉe paciencas aŭ amas naturon por ĝardenumi. Mi estas plena de anksieco kaj aroganteco kaj mi malsimpatias klorofilon. Mi simple envias la verdfingrulojn.
Nu, lasu min diri ion al vi. Eble mi ne estas ĉiokapabla, sed mi estas same en kontakto kun naturo kiel la apudulo. Apenaŭ unu semajno pasas sen ke mi malfermas la aŭtofenestron por profunde spiri ĝin.
Pri la ĝardenuma akuzo mi konfesas havi la kontraŭon al verdaj fingroj - malverdaj fingroj, mi supozas - sed mi lernis porti mian malverdfingrecon fiere.
Kiam ni malverdfingruloj plantas ion ili mortas. Je unu minuto ili staras gaje kaj arbete en iliaj plastaj bebtukoj sur malseka segaĵo en la ĝardenuma centro, je la posta ili troviĝas en mia ĝardeno kaj tuj horizontaj kaj fermentantaj tiajn gasojn kiuj truas ozonon. Mi kutime trovis ĝin deprimiga kaj multekosta. Nun ne gravas al mi. Se iam estiĝas la urĝo iomete ĝardenumi, mi nur eliras por ŝovi kelkajn dudekdolarajn biletojn en la grundon. Ili havas la ĝustan koloron kaj benzino konserviĝas kaj ili ne bezonas akvumadon.
Ĉiuj ĝardenumaj centroj - kial ajn "centroj"? - devus esti procesitaj, sed devus ankaŭ ekzisti speciala procesisto, speco de nov-zelanda Torkemado, dungita por elserĉi kaj torturi la proprietulojn de ĝardenumaj centroj kiuj vendas indiĝenajn plantojn. Indiĝenaj plantoj estas mensomurde malhelaj. Ili ĉiuj nomiĝas Pittosporum banksii kaj ekzistas nur verdaj kaj verdaj. La interpreto de indiĝena planto kiel flori estas kreskigi tri milimetrojn da palverda petalo sub folio por du tagoj en ĉiu jardeko. Notu kiel la indiĝenaj ĉiam estas plantitaj ĉirkaŭ aĉaj novaj loĝejoj kaj sur la malariaj randoj de industriaj malbelaĵoj. Ili estas malmultekosta plantaro utila por maski teksdratajn barilojn kaj oletrempitajn, merdoŝutitajn, gardhundogardatajn deponejojn por pecoj de mortaj motoroj.
Kaj ve, la antaŭjuĝoj de ĝardenumemuloj. Ili diskriminacias inter plantoj laŭ tute falsaj kialoj. Iam mi aŭdis grandan virinon difini herbaĉon kiel iun ajn kiu ne bezonas ŝian helpon por kreski. Tio estas hortikultura rasapartigo.
Plue tio konfirmas mian suspekton ke ĉiuj ĝardenumantoj estas kameraj sinflagelantoj.
Se estus malfacile kreskigi leontodojn, ĝardenumuloj salivus super ilia dense orkolora beleco kaj la neesprimebla tufeco de iliaj fruktoguŝoj. Sed ne estas malfacile kreskigi ilin do ĝardenumuloj surgenuas kun iliaj malgrandaj plantiloj kaj etaj boteloj da Paraquat4 kaj ili elserĉas la senkulpajn karuletojn kaj mortigas ilin.
Malverduloj ne faras tion. Leontodoj plaĉas al mi. Mi nun havas 500 kvadratmetran leontodan kaj monbiletan farmon. Ĝi estos malferma al la publiko por veturoj komencante je venonta Pasko.
1 El Sleeping Dogs and Other Lies, Joe Bennett, 1999. Traduko rete publikigita laŭ permeso de la eldonejo Hazard Press, Christchurch, Nov-Zelando.
2 Speco de herbicido.
3 Tiama televizia babilada programero: Je 5:30pm kun Junjo.
4 Alia speco de herbicido.