Anonco por Kongreso 2007

La NZEA kongreso en Christchurch, 2007

La 2007 Kongreso de NZEA okazos dum la tagoj sabato, 3 februaro – lundo, 5 februaro. Krom tio, ni pretas aranĝi ekskurson en la tago mardo, 6 februaro.

Laŭ la provizora programo ni komencos la formalajn aferojn je 1:00 ptm, sabate, kaj oficiale finos ilin je 3:00 ptm. lunde.

La Kongresejo

La kongresejo estas la ĉambro "Elizabeth Kelly" (aŭ eble la apuda ĉambro "Lovell-Smith") en Artocentrejo de Christchurch. (En la Angla lingvo, The Arts Centre of Christchurch, corner of Hereford St and Rolleston Avenue )

Bonvolu noti ke ambaŭ ĉambroj estas atingeblaj nur per ŝtuparo. (Ne per lifto.) Se tio prezentas problemojn, bonvolu averti nin baldaŭ ĉar alia ĉambro eble estus havebla.

Ekskurso – 6 februaro

La ekskurso eble okazos inter 9:00 atm. kaj 3:30 ptm. marde. Ni eble povos aranĝi viziton al Diamond Harbour kaj Orton Bradley Parko kun lunĉo ĉe "Bergli".

Ni ne povas plani detalojn ĝis poste, sed ni esperas ke la kosto de la ekskurso estos ne pli ol proksimume $40.

Hotelo

Por vizitantoj al Christchurch ni sugestas la hotelon:

YMCA 12 Hereford St, Christchurch (malgranda distanco de la ĉambro Elizabeth Kelly en la Artocentrejo)
Telefono (+643) 365 0502
Retadreso; accom@ymcachch.org.nz
Retejo

La kostoj por ĉiu tago (en julio 2006) estas inter $48 por "Standard" unupersona ĉambro ĝis $90 por "De lux" du-persona ĉambro.

La "De lux" ĉambroj havas "en suite" banĉambrojn tamen en la "Standard" ĉambro, oni devas dividi la komunajn banĉambrojn.

Simplaj matenmanĝoj kaj vespermanĝoj estos haveblaj en la hotelo kaj oni povos trovi restoraciojn por lunĉo, se necese, en tiu centra parto de la urbo.

Nature oni povus trovi aliajn hotelojn laŭ via gusto je iom pli grandaj distancoj.

Demandoj

Se vi havas demandojn aŭ bezonas kopion de la Aliĝilo, bonvolu kontakti Dave Dewar; gddewar@ihug.co.nz.