Je 10:00 je 18-a de aprilo 2003, David Dewar bonvenigis la ĉeestantojn al la kongreso nome de la Loka Kongresa Komitato. Li dankis al Frank Swift pro la horloĝoj kiujn oni donacis la kongresanoj, eble por kuraĝigi ilin veni akurate al la kongresaj sesioj! David anoncis pri la aranĝoj kaj diris ke la kongreso estas anoncita en la loka tagĵurnalo. Bradley McDonald (prezidanto de NZEA) oficiale malfermis la 77an kongreson de la Asocio. Li rimarkis ke “Esperanto floras kiam diversaj kulturoj enmiksiĝas”.
Franciska Toubale, gastinstruisto el Aŭstralio, diris ke ĉi tiu estas ŝia unua vizito al Nov-Zelando. Ŝi klarigis pri la ekspozicio de poŝtmarkoj kaj poŝtŝtampoj. Ĝi estis originale franclingva, kaj oni tradukis ĝin en Esperanton kaj poste en la anglan. Temas pri poŝtmarkoj pri internaciaj lingvoj, Esperanto, Zamenhof, simpatiantoj, kontraŭuloj, kongresoj, zamenhofaj memoraĵoj, ktp.
Bradley klarigis ke ĉi-kongrese la programo similas al tiu de la aŭstralia, kun lingvaj sesioj matene, paroligaj posttagmeze, kaj formalaj kunvenoj vespere. La celo estas pli da okazoj por praktiki la lingvon.
Je 11:00 Bradley enkondukis sesion pri la kongresa temo “Ĝuu Esperanton”. Li deziris ke ĉiuj kontribuu al la diskuto. Vilĉjo Wyber demandis ĉu Bradley spertis malfacilaĵojn kompreni esperantistojn en Nepalo pro malsama prononcado. Bradley respondis ke ne. La junulo kiu gvidis lin tie estis tre sperta parolanto.
Frank rimarkis ke la prononcado de anglaj vortoj varias eĉ en Anglujo, sen mencii en Usono kaj aliloke. Foje li tute ne komprenas ilin. Eble post cent jaroj la angla estos tiom ŝanĝita ke oni ne komprenos aliajn variantojn.
Ross Moore diris ke la junularo de la mondo devas ĝui Esperanton por ke la lingvo daurŭ. En la 2002a Internacia Junulara Kongreso en Brazilo, kiun li partoprenis kiel TEJO patrono, multaj junuloj tre ĝuis Esperanton. Ĝi kongruas kun ilia vivmaniero. En Pato Branco oni lernas Esperanton en lernejoj kaj uzas la lingvon sufiĉe ofte en la ĉiutaga vivo, dum la ĝuado de agado, ekzemple danco, muziko, teatro, sporto kaj aliaj distraĵoj.
Howard Gravatt komentis ke li ĝuas Esperantojn “kiam lertuloj parolas klare”.
Gwenda Sutton parolis favore pri la Pasporta Servo – ŝi ricevis kelkajn vizitantojn dum la jaro. Instrui Esperanton estas ĝue – ŝi helpas lernantojn en interretaj diskutejoj. Mondvasta kunveno de esperantistoj okazas je la kvara mardo de ĉiu monato je 19:00.
Brian Fox opinias ke Esperanto jam sukcesas ĉar oni nun povas uzi ĝin por kontakti alilingvanojn. Ne necesas fina venko por ĝui ĝin.
David esperas ke ni aĉetas kaj ĝuas esperantajn librojn. Verkoj estas haveblaj ankaŭ per la reto.
Francisko parolis pri la esperantaj radiaj elsendoj de stacio 3ZZZ en Melburno. Per la interreto eblas aŭskulti ilin alilande (lunde je 15:00 en NZ). Ross aldonis ke ekzistas ankaŭ junulara ĉiutaga muzika stacio, kiun iu ajn povas aŭskulti per la interreto: www.esperanto-radio.com
Franciska diris ke Esperanto estas pli ĝuinda kiam nedeviga, libera afero, ankaŭ en lernejoj. Multaj kritikistoj de Esperanto scias preskaŭ nenion pri ĝi. Pensu pozitive, kiel Emile Coué. Neniam diru “ne”.
Brian: ne interrompu lernantojn. Ili ĝuos kaj lernos pli efike per praktikado.
Bradley: Esperanto estas “alternativa lingvo”.
Je 14:10 okazis kunveno de la delegitaj de UEA. Ĉefdelegito David gvidis ĝin. Li petis ke delegitoj sciigu lin pri ŝanĝoj al siaj informoj por la Jarlibro de UEA. Li povas amendi ĝin per la interreto. Ross estis nia reprezentanto dum la lastjara Universala Kongreso en Fortaleza, Brazilo. Li ĉeestis la komitatkunsidojn kaj rimarkis ke kelkaj komitatanoj malŝparis multan tempon disputante pri flankaj aferoj. La malakordo inter por-spiritistoj kaj kontraŭ-spiritistoj en Brazilo ankaŭ ĝenis lin. Se la movado ne povas toleri diversecon interne, kial ni atendu pacon ekstere? Krom tiuj ĝenoj la UK estis tre ĝuiga kaj informiga kaj la gastamo de la brazilanoj estis neplibonigebla.
Bradley prezentis salutmesaĝon de Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Bradley diris ke la Estraro de UEA celas progresigi Esperanton en ĉiuj regionoj de la mondo. Ekzistas komisiono de UEA por Oceanio, kaj ni en NZ devas agi aparte en nia regiono.
Je 15:30 Donald parolis pri tio provante instigi diskutadon. Li citis el tre leginda artikolo de prof-o Luis Guillermo Restrepo Rivas, en Kolombio (Esperanto jan 2003, paĝo 11). “Esperanto venkos en la mondo, se ĝi venkos en la interreto... La reto povas ludi tre ekstremajn rolojn: la plej granda danĝero aŭ la plej granda helpanto.” UEA pli kaj pli utiligas la interreton por provizi servojn al la membroj: mendi librojn, gazetojn, kontakti oficistojn, ktp. En novembro 2002 la revuo Esperanto eldonis artikolon de Li Shijun (membro de AdE), kiu konsentis pri la graveco de interreto. Li listigis 12 vojoj utiligi la reton, kaj oni povas aldoni pli al la listo, ekzemple videokonferenci. Citante artikolon de Stephen Bell (Computerworld New Zealand, 20 jan 2003) Donald avertis ke grandaj kompanioj provas muldi la komputilon en analogon de televido – por pasive spekti informon provizitan de “aŭtoritatoj”. Rezistu la malklerigadon kaj utiligu la reton por kunlabori kun aliaj esperantistoj. Li ankaŭ petis la ĉeestantojn pripensi kiel plibonigi nian retejon por allogi pliajn vizitantojn.
Post la vespermanĝo okazis la Komitatkunsido. Howard prezentis raporton pri la Aŭklanda Esperanto-Societo por 2002. Ĝi kunvenis ĉiun duan kaj kvaran merkredon en ĉiu monato krom en januaro. Ofte je la aliaj merkredoj grupeto renkontiĝis ĉe Bradley, ĉefe por intruado. La Societo aĉetis 25 ekzemplerojn de la lernolibro “The Esperanto Teacher” de Mason Stuttard por eventuala vendo al interesiĝantoj pri Esperanto. Brian prezentis sian novan verkon “Esperanto Names of N.Z. Birds”. AES abonis la revuojn “Kontakto”, “Monato”, kaj “La Ondo de Esperanto”.
David raportis por la grupo en Christchurch. En aprilo 2002 Tereza Kapista, Jo Horton kaj aliaj vizitantoj el Aŭstralio kaj Japanio vizitis. La klubo havis kvar aliajn kunvenojn dum la jaro kaj ankaŭ la jarkunvenon por 2003, je 16 marto 2003, en kiu ili elektis Erin McGifford kiel Prezidanton kaj Dave Dewar kiel Secretarion/Kasiston. Ili bedau'ras la forpaso de Bill Harding.
Ross raportis por la Esperanto-Rondo de Wellington. La Rondo kunvenis monate krom en januaro. Ĉiufoje membro prezentis programon.
Donald raportis kiel komisiito pri scienco kaj pri la retejo de NZEA. Dum la jaro la Estraro de NZEA decidis preni la domajnan nomon esperanto.org.nz kaj movi la retejon al nova retprovizisto. Ek de septembro 2002, la adreso de nia oficiala retejo estas www.esperanto.org.nz sed la malnovaj retadresoj validas intertempe. La intenco estas forigi nian informon el la malnova. La nova retejo havas novan aspekton. Donald aldonis plurajn fotojn al la Australian and New Zealand Esperanto Dictionary, kiu nun estas konsultebla ĉe www.esperanto.org.nz/anzed/anzed.html tamen membroj estas bonvenaj sendi diĝitajn bildojn al li. Donald kaj Ross ankoraŭ laboras pri la lastajare proponita kompakta disko por propagandi Esperanton. AEA kunlaboras. Kelkaj eventoj – konferencoj ktp – estas menciitaj. Membroj eble volus kontribui al eo.vikipedia.com kiu estas kvazaŭa enciklopedio en Esperanto pri ajnaj temoj. Ĝi jam enhavis 4500 paĝojn je la fino de 2002.
Brian raportis kiel komisiito pri korespondaj kursoj. Multaj homoj faris kursojn dum la jaro, eĉ la malfacilan kurson “Paŝoj al Plena Posedo”.
Bradley diris ke nemulto pri informado raportindas. Ross demandis ĉu io okazis pri Indiĝenaj Dialogoj kaj Bradley respondis ke la Estraro pritraktos tion se kaj kiam ĝi ricevas proponon de ID.
Sabate kaj dimanĉe matene okazis studsesioj en du grupoj. Franciska gvidis la progresantojn, kiuj komencis ĉiun sesion per spirekzercoj kaj ludoj. Dum la du matenoj la grupo diskutis kaj analizis tekstojn de Tibor Sekelj por plibonigi lingvajn lertojn kaj komprenon. Progresantoj ankaŭ verkis kantojn kaj skeĉojn por distri la ĉeestantaron en plena kunsido.
La pliprogresintoj aranĝis la proprajn agadojn. Ili diskutis diversajn aferojn pri gramatiko kaj prononcado, kaj kune tradukis mallongan rakonton de John Clarke titolita “Plia gazo”. Brian respondecas pri ĝia eventuala publikigo.
Sabate posttagmeze okazis sapskatola sesio. Diversaj partoprenantoj staris sur la skatolo kaj alprarolis la aliajn pri memelektita temo. Ekzemple: Frank fantaziis pri kiam li regos la mondon. Franciska parolis pri seksismo en lingvoj. Ŝi ankaŭ preferas uzi “ci” anstataŭ “vi” kiam temas pri nur unu alparolato. Peria ĵonglado de vortoj Howard tradukis la anglan “female” al “fiviro”. Bradley parolis favore al “Zesprimil”, la “ĝusta fundamenta Internacia Lingvo”. Julie Regal parolis pri paco.
Ankaŭ sabate David parolis pri la historio de Akaroa, vizitota dum la ekskurso je lundo.
Erin parolis pri profesoro Bickerton. Li estis fonda profesoro de la Universitato de Canterbury kaj li instruis fizikon al Ernest Rutherford. Li distris la publikon per lekcioj pri scienco kaj eksplodoj en la epoko antaŭ la kinejo. Li kaj Kate Shepard estis esperantistoj en Christchurch dum tiu epoko.
Gwenda parolis pri libroj: unu de Bertram Potts, artikolo de Julie, kaj ok-paĝa kurso de Donald Broadribb. La gazeto Eventoj nun aperas nur elektronike: ne plu papere.
Post la lasta lingvosesio la progresanta grupo prezentis skeĉojn. Franciska mem prezentis la faman paroladon de Hamlet “Esti aŭ ne esti...”.Howard prezentis el “Esperantuja Televizio” “Jen la Novaĵo – nu preskaŭ” amuzan skeĉon pri unuafoja prezentisto, ĉiam interrompita de “sinjoro Kvalitkontrolisto”. Brian enkondukis rakonton de John Clarke (aka Fred Dagg). Ŝandor Monostori legis la esperantan tradukon kaj Brian poste legis la anglan originalon. Gwenda raportis pri la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, kies aŭstralia sekcio komencis en 1997. Ĝia revuo estas Internacia Pedagogia Revuo. Brian parolis pri prononcado de Esperanto. Li observis ke en la fruaj tagoj la dalmataj esperantistoj en Aŭklando pli bone prononcis ol anglalingvanoj. Nun la situacio estas pli bona.
Erin montris filmon pri la Universala Kongreso en Montpelliero en 1998. Ross montris filmon pri la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo. Ĝi interesis pro la integriĝo de Esperanto en la urbo de Pato Branco kaj la inaŭguro de granda pordego honore al Zamenhof ĉe la enirejo al apuda komunumo, “La Espero”.
La jarkunsido okazis en du partoj. La unua, sabate vespere, pritraktis la jarraporton de la Estraro. La dua, dimanĉe vespere, pritraktis la financan raporton kaj elektis oficistojn por la jaro 2003-2004. Elektitaj estis Bradley McDonald (prezidanto), David Dewar (vicprezidanto), Howard Gravatt (sekretario), Kris Krageloh (helpsekretario), Jaquie Fox (kasisto), kaj Daphne Lawless kaj David Ryan (estraranoj). La ĉeestantoj aplaŭde gratulis la kasiston pri la klare prezentitaj kontoj de la Asocio kaj dankis la estraranojn pro ilia laboro dum la lasta jaro.
Je lundo, por la ekskurso ni lasis la kongresejon ĵus post 09:30 survoje al Akaroa. Nia ŝoforo Graeme (eksprofesoro pri hortiko de Universitato de Lincoln) klarigis pri diversaj aferoj survoje. Ni haltis por tetrinki ĉe Little River kaj ĉe la fromaĝfabriko en Barry's Bay. Ni alvenis en Akaroa je tagmezo kaj serĉis lokojn por manĝi, ĉiu laŭ sia bontrovo. Iuj lunĉis en kafejo; aliaj sur la plaĝo. Kelkaj vizitis la malgrandan muzeon kaj spektis filmon pri la evoluo de la distrikto ekde la antaŭhistoria epoko. Je 14:30 ni ekveturis ree al Christchurch, haltante nur unuafoje survoje por refreŝigaj trinkoj. Ni atingis la kongresejon je 17:00.
Je 18:00 ni kunsidis en restoriacio Tandoori Palace. Kompreble la manĝaĵo estis hindstila, spica kaj ruĝa. Post ĉirkaŭ tri horoj da babilado, ŝercado kaj manĝado ni disiĝis post ĝuinda kongreso.
Donald Rogers kaj Ross Moore