DE KIE? KIEN? KAJ KIEL?

verkis John Adcock
el la angla tradukis Donald Rogers
reviziis Desmond Langman

Antaŭparolo

Ĉi tiu verko baziĝis sur la kredo, ke niajn sintenojn al la estonteco ni devas konstrui sur larĝa kompreno pri la karaktero de la mondo, kiel malkaŝas al ni la esplorado kaj pensado de sennombraj kleruloj ekde la fora antikveco ĝis modernaj sciencaj studoj helpitaj de potenca teknologio.

Ni ne okupiĝas ĉi tie pri la detala scio, kiel nepras por plani spacflugon, kaj kiun povas atingi nur teamo da ekspertoj, sed prefere pri la larĝaj principoj, kiuj povas gvidi nian pensadon pri nacia kaj internacia politikoj kiam oni postulas, ke ni praktiku la proprajn demokratajn rajtojn.

Nia mondo ne estas nur fizika mondo sed ankaŭ socia mondo, kun interpersona strukturo, evoluanta kaj kontinuanta per tradicio kaj kulturo. Ni bezonas kompreni nian naturon, akrevidi en la kompleksan sistemon, en kiu ni funkcias kaj kiu mem rapide ŝanĝiĝas kaj muldas nin por siaj bezonoj sed kiun ni mem modifas per niaj individuaj kaj kolektivaj decidoj.

Ĉi tiu verko okupiĝos pri skizado de la larĝaj konturoj de la naturo de nia mondo, la mekanismoj en ĝi funkciantaj, kiamaniere ĝi evoluas kaj disvolviĝas, en kiu senco ĝi havas signifon al ni, kaj kiel ni povas difini kontentigajn celojn por plibonigi la homan vivadon.

Tia tasko eble ŝajnas malebla en unu maldika volumo sed mi esperas, ke ĝi servos por doni teleskopan vidon de la tuta tereno, kiun oni tiam povos esplori pli detale. Mi esperas, ke por iuj ĝi atentigos al sciokampoj ne antaŭe studitaj, sed, por ĉiuj, mi esperas, ke ĝi helpos integrigi la ĝeneralan bildon tiamaniere, ke tio utilos al plua pensado. Mi ne pretendas trovi respondojn al la multaj problemoj prezentitaj sed mi ja esperas, ke la demandoj estos pli klaraj.

ĈAPITRO UNU: SERĈANTE FUNDAMENTOJN

Mi komencos ĉi tiun ĉapitron per rakonto pri persona sperto, kiu kontribuis pli ol io alia por veki mian intereson pri la speco de mondo en kiu ni vivas. Kiel lernanto en unu-instruista lernejo en fora nov-zelanda distrikto, kiun servis ĉevaltirata kaleŝo trifoje en la semajno kaj unu-ĉambra poŝtoficejo ligita al farmdomo, mi distris min ĉefe, post melkado de bovinoj kaj kompletigo de farmaj taskoj, per legado el la granda libraro, kiun kolektis miaj gepatroj. Nur nun mi aprecas mian bonsorton disponi eble la solan libraron ene de dudeko da kilometroj. En ĝi troviĝis kelkaj malnovaj lernejaj libroj de mia patro kaj mi interesiĝis pri tekstoj pri neorganika kemio.

Ĉi tiuj fascinis min. Ke la diversaj formoj de materio en la mondo konsistas el nur sepdek bazaj elementoj, el kiuj ĉiu ekzistas kiel etetaj atomoj, kiuj mem estas nedivideblaj sed povas kombini en diversaj formacioj por estigi molekulojn, kiuj posedas ecojn tute malsimilajn al tiuj de iliaj elementoj, estis ĉarma scio al mi kaj mi serĉis rimedojn per kiuj mi povus surprizi miajn lernejajn kamaradojn per simpla sed ŝajne magia manipulado de iuj substancoj, kiujn mi povus akiri el la kuirejaj provizoj.

La plej grava efekto de tiu legado tamen estis nova perspektivo de la mondo. Subite mi povis vidi ĝin principe kiel kompare simplan aferon, kaj manipuleblan, post kiam oni ellernis la principojn de ĝia strukturo. La unuan monon, kiun mi gajnis helpante najbaran farmiston melki liajn bovinojn (antaŭ ol la propra kvoto hejme) mi elspezis por tri dikaj volumoj pri kemio kaj poste kompleto de "Hawkins Electrical Guides" (libroj pri elektro).

Speciale ekscita estis la malkovro, ke oni povas aranĝi la elementojn en tabelon laŭ iliaj atomaj masoj kaj, ke en tia tabelo ekzistas spacoj, kiuj sugestas, ke elementoj mankas sed iuj novaj elementoj jam estis malkovritaj por plenigi pli fruajn spacojn. Ke oni povas antaŭvidi tiel la efektivan ekziston de nekonataj elementoj, kaj eĉ priskribi iujn iliajn proprecojn, ekzaltis al mi la imagon.

Bedaŭrinde la simplecon de mia novakirita mondkoncepto baldaŭ komplikis la eltrovo, per pliposta legado, ke atomoj ne estas nedivideblaj sed konsistas el eĉ pli malgrandaj entoj, kiujn nun ni nomas "partikloj". Unue tio ŝajnis esti eĉ pli larĝa simpligo ĉar evidentiĝis, ke multajn elementojn kaj la novajn eltrovatajn oni povas redukti al kombinaĵoj de nur tri partikloj: protonoj, neŭtronoj kaj elektronoj. La malsamaj kombinaĵoj de ĉi tiuj klarigis la interrilatojn de la elementoj kiel elmontritaj en la perioda tabelo, kiu jam sugestis la ekziston de antaŭe nekonataj elementoj.

Tiel mi estis lerninta novan lecionon. Scienca kompreno ĉiam dependas de plua reviziado. Oni ĉiam devas esti preta por pli bona ekspliko bazita sur plia scio kaj novaj ideoj.

Plia potencigo al mia kompreno de la profunda graveco ne nur amasigi scion sed ankaŭ malkovri la principojn je la bazo de la multeco de faktoj, venis kun mia pliposta enkondukiĝo al la teorio de Newton pri gravito. Per brila sagaco li povis konstati, ke la simpla fenomeno de falanta pomo, la fluso kaj malfluso de la tajdoj, kaj la moviĝo de ĉielaj objektoj, ĉiuj interrilatas tra komuna principo, kiun oni povas aserti laŭ simplaj terminoj kaj uzi por precizaj matematikaj kalkuloj. Newton fariĝis alia heroo laŭ mia vidpunkto.

Tria stadio en ĉi tiu progreso venis kun mia studo de la teorio de Einstein pri relativeco. Michelson kaj Morley estis genie montrintaj, ke la rapido de lumo mezurita en la direkto de la moviĝo de la tero estas ĝuste sama kiam mezurita en iu alia direkto. Faskon da lumo ili projekciis parte tra truo en spegulo kaj parte deturnis ortangule. La dividitaj radioj tiam estis retroreflektitaj al la komenca loko per du aliaj speguloj tre precize spacitaj. Ke la du tien-kaj-reen vojaĝoj daŭris precize la saman tempon montris la fakto, ke la lumradioj havis ĝuste la saman fazon, do ne ekzistis dubo pri la tempo.

Ripete mezurinte per la sama aparato en diversaj lokoj ili montris, ke la moviĝo de la tero rilate al la direkto de la lumo ne efikis la rezultojn. Eble vi demandas vin ĉu tio okazis nur ĉar la tempo gajnita iranta laŭ la fluo, kiel oni diras, estis kompensita per la perdo reiranta kontraŭ la fluo. Tio estus okazinta se la tempo en unu direkto egalus la tempon irantan en la alia direkto. Kun egalaj distancoj anstataŭ egalaj intertempoj tio ne okazas, kaj eta diferenco devus okazi se la rapido de la tero efikus.

Ĉi tiu rezulto kondukas nin al la konkludo, ke lumrapido plus terrapido egalas al lumrapido. Tio necesigas, aŭ ke ni rigardu la rapidon de la tero esti nul aŭ ke ni trovu novan sencon por la lumrapido. Einstein akceptis tiun lastan procedon kaj la klarigon, ke la rapida moviĝo de la tero malgrandigas la longon de objektoj proporcie al la rapido de ĝia moviĝo, tiel nuligante la efikon sur la lumrapido. Tio signifas, ke la stangoj apartigantaj la spegulojn en la mezurilo fakte ŝanĝis la propran longecon dum ili rotaciis laŭ la direkto de la termoviĝo aŭ kontraŭe al ĝi. Tiu nocio ŝajnas fantazia sed ĝia akcepto ebligis rafinon al la leĝo de Newton pri gravito, kio pliprecizigis ĝin en ĉiuj antaŭdiroj kie oni testis ĝin. Rigardante la problemon el alia vidpunkto, for de ŝajne prudentaj supozoj, Einstein povis decidi la ŝajnan paradokson kaj revoluciigi niajn konceptojn pri la universo.

Mi indikis iujn el la paŝoj en mia propra evoluo de kompreno pri la naturo de la mondo. La enkonduko al la teorio de Einstein pri relativeco eble sugestis troan komplikecon de la simplaj ideoj, al kiuj mi aludis pli frue, sed la baza ideo estas sufiĉe simpla. La sola vera malfacilaĵo en tio estas la neatenditeco de la ideo, ke moviĝo povas ŝanĝi la longon de metala stango. Sed nun ni rigardu tian mondon, kian scienco malkaŝis al ni. Vi trovos, kiam la teknika ĵargono estas evitita kaj la matematiko ellasita, ke la principoj estas sufiĉe simplaj.

Mi jam menciis la eltrovon, ke atomoj konsistas el eĉ pli malgrandaj entoj: protonoj, elektronoj kaj neŭtronoj. Tio eĉ pli simpligis la konstrublokojn de la universo: tri partikloj anstataŭ la sepdek kvin elementoj, sed bedaŭrinde ĉi tiuj pruviĝis multe pli multnombraj ol la elementoj, kun poentaro superinta ducent antaŭ kelkaj jaroj. Tamen la plejmulto de tiuj apartenas al la "hadronoj" kaj oni trovis, ke tiuj konsistas el eĉ pli malgrandaj partikloj kiujn oni nomis kaprice "kvarkoj" ("suprena", "malsuprena", "stranga", "sorĉita" kaj "funda" kaj eble sesa ankoraŭ netrovita). Eĉ la fizikistoj rekonas la fakton, ke iliaj novaj ideoj pli koneksas al "Alice in Wonderland" (Alicio en Mirlando).

Oni neniam sukcesis izoli ĉi tiujn kvarkojn kaj eble pro ilia propra naturo oni ne povas observi ilin rekte. La grava afero estas, ke ili devus ebligi al ni ja kompreni la naturon de la universo.

Dua grupo de partikloj estas la "leptonoj". Ekzistas ses: la elektrono (la unue eltrovita partiklo), la muono, taŭo kaj tri koneksaj neŭtrinoj. Tio reduktas la nombron al dek unu bazaj konstrueroj je la nuna tempo, kaj spekulacio sugestas, ke iliaj diferencoj eble finfine estos aferoj de grando, spindirekto kaj spinrapido. Ĉiukaze notu, ke laŭ tio, kio koncernas materion, nur kvar partikloj necesas: la elektrono, la elektrona neŭtrino kaj la suprena kaj malsuprena kvarkoj.

Kio ŝajne elvenas el ĉi ĉio, tio estas, ke nia mondo konstruiĝis el malmultaj, bazaj, simplaj entoj kaj, ke el ĉi tiuj diversaj kombinaĵoj ekestiĝas la grandioza diverseco de formoj al ni konataj. Rigardinte la fundamentajn brikojn ni nun konsideru la cementon, kiu kuntenas ilin. Diversaj specoj de fortoj ŝajne funkcias por tio. Unu el tiuj estas gravito, kiun ni jam konsideris. Ĝi funkcias ĉe ĉio materia.

Elektromagneta forto influas ĉiujn partiklojn kiuj posedas elektran ŝargon. La fenomenon de magnetismo oni observis sufiĉe frue en homa historio kaj la generado de elektro per moviĝantaj konduktiloj en magneta kampo (simpla dinamo) estas preskaŭ tiel konata kiel la vapormaŝino. La plejmulto de la homoj scias, ke magneto posedas du polusojn kaj ke ĝi povas altiri malpezan feran objekton. Tamen, se, anstataŭ neŭtralan feran objekton, ni prezentas magnetizitan montrilon, troviĝas ke la pozitiva finaĵo de la montrilo altiras la negativan poluson de la celobjekto sed forpelas la pozitivan poluson.

Ĉi tiu polusa fenomeno ekzistas ankaŭ ĉe elektraj ŝargoj: negative ŝargitaj partikloj altiras pozitive ŝargitajn. La pli fruan distingon inter magnetismo kaj elektro oni anstataŭigis per la supozo de komuna principo, la plej vaste efika forto post la gravito.

Oni distingis du aliajn specojn de forto kaj nomis ilin "potenca" kaj "nepotenca". La potenca forto estas tiu, kiu kuntiras la protonojn kaj neŭtronojn en atoma nukleo. Ĝi funkcias per "koloro-ŝargoj" (ne temas pri koloro en la ĉiutaga senco), kiuj estas analogaj al elektraj ŝargoj sed kiuj havas tri formojn anstataŭ la simplajn pozitivan kaj negativan de elektraj ŝargoj; sed ĉiu koloro posedas kontraŭkoloron, do ses formojn entute.

Nur kvarkoj posedas koloro-ŝargojn, sed ĉar ili troviĝas nur kiel partoj de hadronoj ni trovas, ke la forto funkcias nur je subatomaj niveloj, kie ĝi kunligas la kvarkojn por konsistigi hadronojn kaj tiuj laŭvice formas atomojn. Interese ekzistas indikoj, kiuj sugestas, ke la potenca forto ne perdas intensecon kun plia distanco kiel gravito, kie ju pli proksimaj la objektoj des pli forta la altiro, sed tute inverse la altiro pliiĝas kun plia distanco. Tio eble klarigas kial la kvarkoj estas nedisigeblaj. Sen plia indiko tamen, ĉi tiu inverso de la gravitoprincipo eble estos malfacile pruvebla kaj eble ne ekzistas alia vojo al pluaj indikoj.

La nepotenca forto signife influas nur ĝis distanco de proksimume unu centono de la diametro de protono, unu dekmilbilionono de centimetro. Ĝi efikas sur kvarkoj kaj sur du el la leptonoj. Ĉu partiklo povas havi malfortan ŝargon dependas de tio ĉu ĝi havas maldekstran spinon aŭ, ĉe kontraŭpartiklo, dekstran spinon.

Ekzistas pletoro de spekulacio kaj ampleksa esplorado en la hodiaŭa subatoma fiziko kaj oni evoluigas teoriojn kiuj povus redukti la tutan bazon al nur unu elementa partiklo kaj unu grava formo de forto, sed ŝajnas, ke povus esti firma bazo por argumenti, ke la biologia teorio de evoluado (kiun ni konsideru poste) eble havas sian paralelon en la fizika mondo. El tre simpla materio novaj formoj eble ekestiĝis per integro en novajn tutaĵojn, kiuj denove formis kombinaĵojn je pli alta nivelo. Je ĉi tiu stadio ni povus skizi ĉi tion kiel malnetan figuron jene:

bildo de korpuskloj

Estas interese noti, ke kvankam ekzistas kelkaj centoj da konataj partikloj, la plejparto tamen aperas rezulte de eksperimentoj kaj laŭ nia kompreno ili ne konsistigas materion. Kiel jam menciite, nur la elektrono kaj la parenca elektrona neŭtrino, plus du kvarkoj, necesas por klarigi la kemiajn elementojn kiuj konsistigas la diversajn formojn de materio en nia mondo. Ni nun dediĉu al tio nian atenton.

La fruaj kemiistoj malkovris, ke certaj elementaj substancoj kombiniĝas en fiksitaj kvantoj por produkti kombinaĵojn kiuj estas tute malsimilaj al siaj komponantoj. Tio sugestis la nocion ke malsam-masaj atomoj kunligiĝas formante molekulon. Foje ŝajnis, ke unu atomo de iu elemento kombiniĝas kun unu atomo de alia elemento. Ekzemple, unu atomo de natrio (elemento kiu ekbrulas se ĝi falas en akvon) kombiniĝas kun unu atomo de kloro (fama kiel frua veneniga gaso) por fariĝi ordinara salo, kiu estas esenca parto de nia manĝaĵo.

Troviĝis, ke tiaj kombinaĵoj de atomoj povus havi tre variajn formojn, ne nur duope sed kun diversaj nombroj da atomoj de unu elemento kune kun diversaj nombroj de alia, aŭ povus enplekti eĉ pli da elementoj en malsimplaj formoj. Teorie tio ebligis sennombrajn kombinaĵojn. Tute eblas, ke multaj neniam ĝis nun ekzistis sed ekestiĝos per aŭ hazardaj cirkonstancoj aŭ la eksperimentado de homoj aŭ aliaj estaĵoj.

Skizinte la bazan strukturon de la fizika mondo, ni nun pensu pri la graveco al ni de scio kaj kompreno en niaj vivoj. Rimarku, ke kiam ni sentas koncernon agi iel en nia mondo ni povas tion fari efike nur ĝis tiu grado laŭ kiu ni komprenas ĝian naturon. Se ni deziras akiri manĝaĵon, kiun ni vidas, ni devas konsideri la econ de la spaco inter ni kaj ĝi. Se ĝi estas sur tablo je unu-du metroj for de kie ni staras, ni devas nur fari malmultajn paŝojn tiudirekten, zorgante ne stumbli sur la interveninta infanludilo, kaj eksidi por manĝi. Sed se ĝi videblas tra la fenestro de najbara domo, ni devas iri en la straton kaj iri al la enirejo de la domo de la najbaro. Tiam ni devas konsideri aliajn aferojn. Ĉu la najbaro atendas nin? ĉu ni estos bonvenaj? ĉu ĉi tio malhelpos aliajn planojn niajn?

Ĉio tio estas je malalta nivelo de kompreno. Pli ampleksaj priagaj problemoj necesigas pli ampleksan sistemon de kompreno. Por niaj fruaj sciencistoj fundamenta estis la koncepto de kaŭzo kaj efiko. ĉiu okazaĵo havas kaŭzon, kiun ni devas provi kompreni. Ĉiu efiko fariĝas kaŭzo de io alia kaj ... Sed ni revenu al tio pli poste. Nun ni devas pli detale konsideri: kio estas kaŭzo?

Fajro okazis en la kuirejo de nia amikino. Kio estis la kaŭzo? Graso disverŝiĝis sur ŝia kuirforno kaj ekbrulis. La fajro disvastiĝis al sekaj vestaĵoj. La kaŭzo eble estis ke ŝi metis la grason en la paton sur la varmigilo. Aŭ ĝi estis la telefono, kiu poste kaptis ŝian atenton. Aŭ ĝi estis la malprofundeco de la grasujo, aŭ la nekutime alta premo de la hejtgaso, aŭ ŝia absorba zorgo je la momento kiam ŝi alĝustigis la flamon, aŭ la malfrua alveno de ŝia edzo, kiu alie ĉeestus por rigardi la okazaĵojn, aŭ la fakto, ke ŝia amikino maltrankviliĝis pro domeca afero kaj deziris longe pridiskuti ĝin...

La aserto kiun mi volas pruvi estas, ke kaŭzo kutime estas reto de parencaj eventoj, kiuj ĉiuj konspiras por produkti rezulton, kaj kiam ni parolas pri la sola kaŭzo ni simple atentigas al grava faktoro kuntrenita. Se mi ŝaltas lampon la kaŭzo de la eklumiĝo estas certa muskola ago mia, sed ĝi ankaŭ estas, ke la elektristo dratizis ĝin kontentige, la ŝaltilo estas sufiĉe bonkvalita, elektro funkcias tiel, Edison inventis la lampon, la laboristoj ĉe la centralo ne strikis... Mallonge mi funkciigis komplikan sistemon kaj mi estas homa kaŭzfaktoro je ĉi tiu punkto.

Nun ni revenu al la daŭra sinsekvo kaŭzo - efiko - nova kaŭzo - nova efiko. La simpla nocio de ligo inter kaŭzo kaj efiko sugestas, ke eventoj moviĝas senhalte laŭ antaŭdestinita maniero tiel ke, citante Omar Khayyam, "Kun la unua argilo de la Tero ili la lastan homon knedis, kaj tiam semis la lastan rikolton". Tia nocio estas psikologie neakceptebla ĉar ĝi nutras fatalisman senton, kiu forprenas ĉiun stimulon al homa agado.

Se iu evento ja okazos malgraŭ ajna faro mia, kial mi faru ajnan fortostreĉon? Tio kaŝas la fakton, ke nia peno ja estas faktoro en la procezo, ke ni havas la memvolon laŭ tre vera senco de la vorto. La fakto, ke ni estas tiel konstruitaj, ke ni nature strebas al certaj celoj neniel konfliktas kun la libereco de memvolo. Se neniaj celoj estus dezirindaj al ni, libereco estus sensenca. Nia libereco estas strebi al celoj, kiuj ja estas dezirindaj al ni. Strebi al io alia estus memevidente stulta. Ĝi supozigas valorsistemon por provizi la celojn por strebado.

Ĝis nun mi estis provanta pruvi, ke la mondo ne estas antaŭdestinita, kie eventoj nur okazas kiel en filmo sur ekrano, sed ke ni estas aktoroj verkantaj la proprajn manuskriptojn. Sed kio pri la "leĝoj de la naturo"? ĉu tiuj determinas almenaŭ la nehomajn rezultojn? Mi dirus, ke "ne". Ili ne determinas rezultojn sed simple limigas ilin. Ekzistas tre grava diferenco. Se troviĝas dudek globetoj en sako kaj mi forprenas unu, ĝi certe estas globeto, sed nek mi nek iu ajn alia povas antaŭdiri kiu globeto. Ni funkcias en struktura mondo kaj ĉio, kio okazas devas konformi al tiu strukturo, sed ankoraŭ ekzistas infinitaj rezultoj.

Nur vorton pri "infinito" je ĉi tiu punkto. Ĝi simple signifas, ke ne ekzistas limo al la nombro. Ekzemple, supozu, ke oni ekskribus serion de numeraloj 1, 2, 3, 4, 5...ktp. Kie finiĝus la serio? Memevidente neniam krom se oni foruzus la paperon! ĉiam eblas aldoni unu plian. Sed supozu, ke ni skribus nur la neparajn numeralojn. Ankaŭ ĉi tiu serio estus senfina kaj same ĉe la paraj numeraloj. Ambaŭ serioj estas infinitaj. Se ni adicias tiujn du seriojn ni havas duoblan infiniton kiu denove estas infinito. La lernendaĵo el tio estas, ke se ekzistas aferoj, kiujn ni ne povas fari, ankoraŭ restas infinito da aferoj fareblaj. La limoj de la naturo, kiuj malebligas iujn rezultojn ankoraŭ lasas al ni infinitajn eblaĵojn.

Ĉiuj unuformaĵoj, kiujn ni observas en nia mondo devenas de ilia hierarĥia strukturo. ĉiuj rezultoj devas konformi al ĉi tiu strukturo. Oni povas konstrui el brikoj multajn aferojn, sed ne komfortan liton en kiu dormi. Tamen la partikloj kiuj konsistigas la brikojn eble estas fundamente identaj al tiuj, kiuj necesas por lana ŝtofo kiu provizus taŭgan litaĵon. Estante en unu atoma formo ili ne povas havi la samajn ecojn, kiujn ili havus en alia atoma formo.

Laŭ tiu senco la pasinteco limigas estontan evoluon sed ĝi ne determinas specifan estonton por la brikoj. Se la sama argilo estus uzita por ceramikaĵo, tiam alia eblaĵaro aperus. La futuro estas malfermita kaj laŭ nenia utila senco ni povas konsideri la futuron antaŭdestinita. Ĝi estas antaŭvidebla tiom, kiom ĝi devas konformi al la strukturo jam evoluinta, sed la preciza naturo de la rezulto neniel povas esti konata.

Pasante ni notu unu manieron por antaŭvidi estontan rezulton. En mia urbo oni konstruas novan urbodomon. Mi scias kiel ĝi aspektos ĉar mi rigardis la planojn. Ĉi tiun rezulton oni povas certe antaŭvidi ĉar artefarita limigaro jam estas starigita. Kutime tiaj planoj ja determinas tiajn rezultojn, sed ankoraŭ ne estas tuta certeca ĉar diversaj eventualaĵoj eble okazos por modifigi la planojn. Certaj materialoj eble estos malhaveblaj kiam bezonataj, subita ŝanĝo de publika opinio eble kaŭzos rekonsideron, aŭ tertremo eble katastrofe ŝanĝos la perspektivon.

Unu plian observaĵon tiurilate: kiel al ni rakontas la konata kanzono, "Kio estos, tio estos". Ĉi tio estas kompreneble nur taŭtologio kaj tiel informa kiel "Rozo estas rozo". Tamen oni povas konsideri ĝin aserto, ke homaj strebadoj estas tute senefikaj kaj ĝia akceptiĝo mem ŝanĝus ĉiujn rezultojn. Niaj penoj malsukcesus pro nia propra stulteco.

Se ni serioze okupiĝas pri homa bonfarto estonta ni devas firme konstati, ke ni mem estas vere agentoj muldantaj tiun futuron kaj, ke ni povas fari tiel efike nur se ni havas sufiĉan sagacon pri la nuna strukturo de nia mondo kaj pri la limoj en kiuj ni devas funkcii. En ĉi tiu ĉapitro mi provis provizi en tre vasta skizo klarigon de la fizika strukturo kiel ĝi aperas laŭ nia nuna scio. En la venonta ĉapitro ni konsideros pli altan nivelon de evoluo, tiu de vivantaj estaĵoj: biologian evoluon. Ĉi tie ni esperos trovi similajn principojn, kiuj povas gvidi nian pensadon.

ĈAPITRO DU: LA EVOLUO DE LA VIVO

Ni nun konsideru la misteron, kiu de sennombraj epokoj tre interesas kaj mistifikas la homojn. Kio estas la vivo kaj kiel vivantaj estaĵoj malsamas de la nevivantaj objektoj? Primitivaj homoj eble supozis, ke moviĝo estas indiko kaj eble atribuis vivajn trajtojn al la suno kaj luno kaj al la vento, sed ili probable konsideris, ke la bestoj, kaj eble la insektoj havas ion, kion iugrade havas ankaŭ la homoj. Por kaj la bestoj kaj la homoj, la morto ŝajne implikis la perdon de iu esenco, kies naturon oni povas nur konjekti.

Kiuj estas la esencoj de vivantaj estaĵoj? Modernaj pensuloj konsideras, ke la jenaj tri estas nepraj: la kapableco iel respondi al la medio, la kapableco ingesti manĝaĵon kiel fonton de energio, kaj la kapableco reprodukti sin. Ĉi tiuj tri funkcioj estas tre intime parencaj kaj centra al ili estas molekula strukturo. Tiu povas esti tre simpla, kiel ĉe salo kun ĝia duelementa molekulo, aŭ treege kompleksa kun miloj da atomoj en labirintaj formoj. Dum multaj jaroj oni konsideris, ke kemiaj kombinaĵoj konsistas el du apartaj specoj: la organikaj kaj la neorganikaj. Tiujn lastajn la kemiistoj povis produkti per manipulado sed la antaŭaj troviĝis nur kiel produktoj de vivantaj estaĵoj. Oni suspektis, ke la vivo posedas ian magian econ, kiu ebligas tion. Post tempopaso, tamen, la bariero rompiĝis kaj oni produktis organikan materion sinteze.

Malgraŭ tio, tamen, ŝajnis ke organika materio ne kreiĝas en la naturo krom en vivantaj organismoj kaj la vivo mem prezentas profundan misteron. Vivantaj estaĵoj kapablas reproduktiĝi sed kiel povas iniciatiĝi la vivo? ĉu eble ĝi povus deveni de hazardaj variadoj de atomaj kombinaĵoj?

Alvenis nova ŝtupo en la kompreno kiam oni montris en laboratorio, ke kiam amoniako (kombinaĵo de hidrogeno kaj nitrogeno) kaj metano (kombinaĵo de hidrogeno kaj karbono) kune kun hidrogeno suferas daŭran elektran malŝargon en la ĉeesto de akvovaporo, interesaj ŝanĝiĝoj okazas. Post nur unu semajno de tia traktado de tiuj gasoj, produktiĝis molekuloj de tri substancoj tipe ligitaj al vivprocedoj (sakaridoj, nukleaj acidoj kaj aminoacidoj). Nu estas interese noti, ke tiuj kondiĉoj tre similis al tiuj de la tero en ĝiaj fruaj tagoj, tre malsimile al la nunaj. Ekzistis tre malmulte da oksigeno, multe da akvovaporo kaj probable metano kaj amoniako. Tre verŝajne la kondiĉoj tre favoris la produktadon de la kompleksaj molekuloj de la vivprocedoj, eĉ ĝis la oftaj elektraj ŝtormoj.

Sed la vivo ankoraŭ mankis. La ŝlosilo al la vivo estis la evoluo de eĉ pli kompleksa molekulo, molekulo kiu kapablas reprodukti sin. La eltrovo, ke tiaj molekuloj subtenas la heredecon plipotencigis nian komprenon de la vivo. Mistere estis kiel la detalaj planoj por ampleksa korpa strukturo povus esti havebla al evoluanta feto. Eĉ imagu la detalajn planojn bezonatajn por ostoj kaj muskoloj, por hepato, renoj, pulmoj, por la labirinteco de la cerbo! Kiel la naturo kapablus enkodigi ĉiun tiun vastan informaron? La respondo al ĉi tiu cerbopika demando troviĝis esti vere tre simpla, io parenca al la morsa kodo kun ne nur punktoj kaj strekoj sed kvar specoj de submolekuloj, formantaj parton de grandega ĉensimila molekulo kaj, per la formoj de sia aranĝo, provizis la ekvivalenton de enorma morskoda mesaĝo sed en tia eteta spaco, ke ĝi igis niajn presitajn librojn aspekti tiel primitivaj kiel fruepokaj ŝtontabuloj.

La viruso 0X174 bezonas 5375 submolekulojn (nukleotidojn) por enkodigi ĝin. Tipa unŭcela bakterio bezonas 2000-oble tiom, dum unuopa mamula ĉelo bezonas milionoble tiom. Ĉi tio estas informoprilaborado laŭ grandioza skalo, sed denove, ni trovas ke ĉio eblas laŭ tre simpla principo. La naturo evoluigis la molekulon DNA, kiu estas esence duobla filamento de nukleotidoj, unu filamento estas la komplemento de la alia. Eblas disigi la du filamentojn, lasante breĉojn, kiujn okupis la komplementaj nukleotidoj. Ŝtopi tiujn breĉojn per la konvenaj nukleotidoj donas du duoblajn filamentojn de la originala formo. Oni povas nete ilustri tion aranĝante ĉen-valson de blankaj kaj koloraj partneroj, apartigante la partnerojn, kaj devigante ilin trovi novajn partnerojn de konvena sekso kaj koloro el la personoj ankoraŭ ne dancantaj. Ĉi tio estis decidiga eltrovaĵo ĉar ĝi ebligis reproduktadon kun ĉiuj ecoj de la originalo kutime sed ne ĉiam konservitaj. Foje okazis eraretoj en la parigado kaj la nova produkto ne estis tute sama kiel la antaŭa. Pro tio novaj formoj elproviĝis, tre grava fakto por la evoluigo de pli efikaj organismoj, kaj la ŝlosilo al biologia evoluo poste.

Sed antaŭ ol ni pluiras, ni paŭzu por konsideri tre simplan organismon. La amebo konsistas el unu ĉelo de gelateneca materio, kiu troviĝas en putriĝanta vegetaĵo en lagetoj aŭ riveretoj. Ĝi manĝas, tiel akirante energion, per simpla procedo sin volvi ĉirkaŭ taŭga ereto da manĝaĵo kaj ĝi ekskrecias per inversa procedo. Por moviĝi ĝi povas plilongigi sian mason en elstarajn partojn similajn al piedoj (pseŭdopodioj) kaj ĝi reproduktas per simpla sindisdivido en du partojn. Jen ĉiuj esencoj de la vivo en tre primitiva formo: interago kun la medio, enigo de manĝaĵo por energio kaj reproduktiĝado.

Tio certe estas pli progresema ol nura molekula organizado de atomoj, kaj la tre grava punkto estas, ke selektoprocedo nun funkcias. Formoj de la organismo kiuj ne taŭgas al sia medio malsukcesas plu vivi kaj heredigi siajn ecojn al estontaj generacioj; novaj variantoj kiuj pli bone adaptiĝas posedas pli altan kapablon supervivi, do malrapide la specio fariĝas pli efika. ĉi tiu procedo - natura selektado - funkcias por projekcii rezultojn, kiuj ŝajne bezonas superan inteligenton por klarigi ilian labirintan perfektecon, sed kiuj estas tiel perfektaj ĉar ili eliras el ĝisfunda selektado de ĉiuj koncernaj partoj.

Konsideru la vidkapablon. La strukturo de la okulo, kun ĝia konverĝiga lenso kaj la retino, kiuj kondukas la lumoformacion al la cerbo kun ties vasta referenca sistemo, ebligas la elkalkuladon de signifo por gvidi la agadon. La konstato, ke ĉi-tuto estas evoluaĵo, venas unuafoje de la simpla kapablo registri la stimulon de lumo sur la haŭto. La rafinoj je diversaj niveloj de komplikeco rezultis el la selektado inter hazardaj variantoj dum sennombraj generacioj. Por okulo kreiĝi kiel hazarda varianto en ĝia nuna formo certe estus mirakle, sed, kiam oni memoras ke ĉiu utila paŝo konserviĝas kiel bazo de kie novaj evoluoj okazas, la procedo ŝajnas pli efektivigebla. Estas kompleksa distila procedo el kiu venas la fina produkto.

Estas interese kompari la procedon de homa inventado. La spacveturilo ne aperis kiel produkto de ŝtonepoka cerbo. La rado, la ĉaro, la vapormaŝino, la benzinpelata aŭtomobilo, senmotora flugado, la flugmaŝino kun motoro: ĉiu el tiuj elvenis el la antaŭaj evoluoj, kaj ĉies partoj kaj ĝenerala formo daŭris pliboniĝi sendepende. La hodiaŭa aŭtomobilo estas vaste diferenca al ĝia frua prototipo. La sama progresa selektado okazis kiel en evoluado. Natura selektado estas havinta la avantaĝon de sennombraj provoj.

La teorio de natura selektado dependas de la kerna trajto de reproduktiĝantaj molekuloj, procedo nun tiel bone konata ke la DNA-kodo por kelkaj organismoj estas detale registrita kaj sciencistoj komencas la ekscitan sed timigan eksperimenton intence modifi la genetikan materion por produkti novajn vivoformojn. Sed kion pri la unua elmergiĝo de genetikaj molekuloj? Ekzistas ioma indiko de selektoprocedo ĉe la antaŭviva stadio. Estas notinde, ke kvankam ja estas la duoblafilamenta DNA, kiu registras la informon por reproduktado, ĝi funkcias tra "kuriera" molekulo de simila strukturo. Ĉi tiu RNA-molekulo regas la formadon de la diversaj proteinoj. En 1974 Sumper eksperimentis per RNA-molekulo de 220 nukleotidoj en solvaĵo kun taŭgaj enzimoj, kiuj funkcias kiel katalizenzoj por faciligi certajn specojn de kemia reakcio. La enzimoj kiuj troviĝas en gisto akcelas la fermentadon de vinberoj produktante vinon. Ĉiu enzimo havas specifan efikon. En tiuj eksperimentoj, Sumper trovis, ke la molekuloj de RNA reproduktas sin en la ĉeesto de la taŭga enzimo kaj ke ties rapido dependas de la kvanto de RNA en la solvaĵo. Tiu reproduktado okazis eĉ kiam nur unu molekulo de RNA estis aldonita al la solvaĵo. Sed kio vere surprizis, tio estis, ke sen unusola ĉeestanta molekulo RNA, (kaj tio tre strikte regita), molekuloj de RNA ankoraŭ produktiĝis. Anstataŭ tio ke la desegnaĵo faris la produkton, la produkto generis la formacion! Kompreneble tio ne indikis la ekestiĝon de molekulo de RNA kiel tute nova afero, sed ĝi ja sugestis, ke DNA-simila molekulo povus aperi sub favoraj kondiĉoj.

Nenia vere konkludiga eksperimenta pruvo verŝajne aperos krom se ni disponus kelkajn milionojn da jaroj por fari ĝin. La sola bazo sur kiu ni povas decidi pri la origino de la vivo estas surbaze de la efektivigebleco de hipotezo kaj la grado je kiu ĝi akordas kun la tuta koncepto de realeco, kiun ni povas starigi. Ĉiuj konstatoj ŝajne sugestas, ke okazis malrapida progreso ekde tre simplaj formoj al pli kaj pli kompleksaj. Ĉiu pli frua nivelo ebligis novajn evoluojn sed inter certaj limoj.

Ĝenerale ekzistas nur du tipoj de hipotezoj konsiderindaj. Ni akceptu, aŭ ke iel okazis progresiva evoluo de la kompleksaj formoj, kiujn ni observas en la universo, aŭ ke ilin iel estigis direkta superinteligento. Fruaj pensuloj elektis tiun lastan ĉar la komplekseco de vivmaterio ŝajnis elimini ian eblecon krom la faro de ĉioscia planisto. Tia hipotezo, tamen, ne solvas la problemon sed simple anstataŭigas ĝin per eĉ pli malfacila problemo. Se estas malfacile klarigi la nunan mondon, kun ties tuta mirinda komplekseco, estas eĉ pli malfacile klarigi superestaĵon kiu kapablas produkti tiajn rezultojn krom per la postulo pri super-superestaĵo, tiel komencante senfinan malprogreson al pli kaj pli potencaj peruloj.

Laŭ nia nuna scio pri la scienco, kaj precipe la atestoj el biologio pri la tre kredinda ekspliko pri la komplekseco de vivantaj estaĵoj per la procedo de natura selektado, la demando ricevas novan formon. Anstataŭ konsideri, ke nur superplanisto kapablus efektivigi ĉion, ni havas kialon por dubi ĉu ia inteligento povus kapabli tion sen senfina eksperimentado por trovi la plej taŭgajn formojn. Fakte tia planisto eble ne farintus pli bone ol iniciati precize tiun saman procedon al tiu, kiun ni observas, tiun de senfina eksperimentado en hierarkiaj paŝoj, kondukantaj al ĉiam pli da komplekseco kaj ĉiam pli da efikeco. Pensante tiel, ni konstatas, ke la koncepto pri Dio ne plu estas la necesa ekspliko pri la universo sed pli ĝuste koncepto, kiun oni devas pravigi laŭ iu alia bazo. Teologio hodiaŭ malrapide liberigas sin el la katenoj de primitiva pensmaniero kaj serĉas novan komprenon pri la universo.

La plej akceptinda koncepto pri la fundamentoj de la universo ŝajnus esti laŭ partikloj, kiuj organizis sin en atomojn, kiuj laŭvice kapablas formi infiniton da molekulaj unuoj. Certa formacio de molekula organizo kapablas reprodukti sin, kiun ni povas konfirmi per modernaj esplorrimedoj, kaj ekzistas neniu konceptebla kaŭzo, kial en ĉi tiu kazo tiaj formoj ne aperus en ia simpla formo kaj iniciatus la senfinajn eblaĵojn de vivo. Certe vivo, kiel ni tion konas en homoj, ŝajnas mirakla produkto sed, en la formo de simpla unŭcela bakterio kun unu simpla molekulo de DNA por gvidi ĝian reproduktiĝon, la miraklo aperas laŭ vaste reduktita skalo.

En la venonta ĉapitro ni antaŭeniros al konsidero pri homoj kaj pri kelkaj manieroj laŭ kiuj ili konsistigas specialan formon de la vivo, plia stadio en hierarkia evoluo. Tie ni iom konsideros la mekanikon de pensado kaj la rimedon per kiu ni evoluigas komprenadon. Ni devos demandi kion signifas "kompreno" al estaĵoj kiaj ni sed, antaŭ ol ni antaŭeniros, prezentiĝas alia paŝo en la evoluo, kiun ni devas konsideri.

La plejmulto de la pli altaj formoj de la vivo, kiel homoj kaj bestoj, konsistigas pli-malpli memstarajn unuojn, posedantaj ĉelojn mortantajn kaj reproduktiĝantajn, sed ili organiziĝas en sistemon, kiu reproduktiĝas per specialaj mekanismoj, kaj ĉiuj ties partoj mortas kiam la tuta organizaĵo paneas. Tial konvenas pritrakti tiajn organismojn kiel kompleksajn formojn de vivo, anstataŭ kiel komunumon de sendependaj unuoj. La tuta organismo funkcias kiel unuo.

Troviĝas malsimila situacio kiam aŭtonomaj unuoj formas ian socion. Abeloj kaj formikoj estas konataj ekzemploj de tiaj socioj. Tiuj kreaĵoj sukcesas supervivi multe pli efike konsistigante sin socia unuo. La homaro sin turnis al simila ruzo. Tiaj sociaj grupoj submetiĝas al la procedoj de natura selektado kaj supervivas kondiĉe ke ili estas efikaj organismoj.

Tiujn sociajn grupojn eble kuntenas iuj esencaj ecoj de la individuoj, kiel ĉe abeloj kaj formikoj, laŭ kiuj ili povas supervivi nur en ligo kun aliaj samsocianoj, aŭ ili eble dependas de tradiciaj ligoj, kiel ĉe nacioj, aŭ de ia kombinaĵo de la du elementoj. Poste ni vidos, ke socieca evoluo estas tre grava afero por la homoj. Gravaj ŝanĝiĝoj en iu specio per natura selektado necesigas grandegan tempopason sed socioj povas ŝanĝiĝi dum tre mallonga periodo.

ĈAPITRO TRI: LA NATURO DE LA HOMOJ

La moderna homo klasifikiĝas kiel "homo sapiens", la estaĵo kiun plej karakterizas saĝeco, kaj estas la kapableco por pensi kaj plani, kiun oni rigardas kiel la esencon, kiu apartigas la homojn disde la aliaj bestoj. Je la alveno de komputoroj kiuj solvas komplikajn matematikajn problemojn ni havas motivon por demandi ĝuste kion implicas la pensado. Tradicie oni rilatigas ĝin al la menso. Homoj kapablas "scii" ion kaj ne nur scii sed ankaŭ scii ke ili scias. Ni parolas pri konscio sed, kvankam ni estas sufiĉe klaraj pri tio, kion ni intencas diri per senkonscio, ni spertas malfacilon eksplikante kion ni intencas per "konscia". La plejmulto de la homoj emus rilati ĝin al la "menso" kaj ties funkciado, sed tio kondukas nin al aliaj problemoj, kiujn mi diskutos poste.

Ni pli ĝuste povos konsideri ĉi tiun homan kapablon scii kaj kompreni kiam ni estos rigardintaj kelkajn aliajn ecojn de la specio. Unue ni rimarku, ke ni estas dotitaj per sensorganoj kiuj provizas al ni informon pri nia ĉirkaŭaĵo, kaj ke ni posedas muskolsistemon, kiu ebligas al ni efektivigi certajn movojn kaj agojn. Ĉi tion ni havas komunan kun la malsuperaj bestoj. Iuj niaj agoj estas de tre simpla speco, ekzemple la nevola retiro kiun ni faras tŭsinte varmegan objekton. Ĉi tiu estas aŭtomata respondo al stimulo, kaj ĝi fariĝis parto de nia genetika heredaĵo kiel arego de aliaj "refleksaj" respondoj, kiaj ternado, tusado, palpebrumado kaj parenca sistemo de refleksoj, kiuj ebligas al ni stari kaj marŝi. Ĉiu movo, kiun ni faras, postulas kompensajn ŝanĝojn de tensio en ĉiuj koncernaj muskoloj. Tiaspeca estas la respondo, kiun kapablas fari tre simplaj organismoj al sia medio.

La vivo povus esti evoluinta laŭ tiu vojo sen io tute nova, kiu rivalas laŭ graveco la principon de la vivo. Ĉi tio estis io, kio donas tute novan dimension al la mondo kaj kreas enigmon eĉ pli grandan ol klarigi la komencon de la vivo. Refleksagon povus tute efike duplikati elektronikaĵo, sed ĉi tiu principo faris ion tute alian. Anstataŭ provizi agprogramon taŭgan por specifaj situacioj ĝi produktis urĝon fari aliajn agojn direktitajn al certa celo. La malsato, ekzemple, kaŭzas ne simplan respondon de maĉado sed daŭran strebon efektivigi agojn, kiuj donos aliron al taŭga manĝaĵo. Se sukceso ne estas atingita per unu rimedo, oni provas alian ĝis fine la urĝo estas satigita.

Rimarku nun la efikecon de la jena mekanismo. Unue, malsimile al reflekso, ĝi estas fleksebla. Se bovino malsata devus simple etendi la kolon kaj manĝi la herbon, reflekso jam sufiĉus, sed sen herbo ĝi malsukcesus. Malsato tamen kondukas al serĉado por manĝaĵo kaj ĉiuj fontoj estas esplorataj.

Due ĝi subtenas lernadon. La bovino lernas, ke manĝaĵo troveblas en certaj lokoj kaj estas havebla certamaniere. Tio rezultigas ne simplan blindan serĉkonduton, sed informitan konduton kiu multe pli probable efikos. Trie ĝi ebligas sin turni al referencosistemo de sciado, kiu atentas ne sole specifajn memorojn sed komprenon pri la naturo de la mondo.

Kia precize estas la naturo de ĉi tiu urĝo? La esenco estas tiu de sento, aŭ "afekcio", kiel psikologoj nomas ĝin. Afekcio estas aŭ dolora aŭ plezura. Doloro estas kompreneble tipa negativa afekcio. Doloron oni ne povas priskribi per fizikaj esprimoj. Se vi neniam spertis doloron la termino devas esti al vi sensignifa. Tamen, la dolorsperto estas tiel universala, ke homoj komprenas la terminon senkonsidere de ilia lingvo.

Je la pozitiva flanko, serĉado de manĝaĵo ankaŭ donas ekzemplon de plezura afekcio. La manĝado mem povas esti tre plezura afero do la akiro de manĝaĵo estas duoble rekompenca al malsatulo: ĝi forigas la malplezuron de malsato kaj anstataŭigas ĝin per la plezuro de manĝado.

Ĉi tie mi menciis la vorton "rekompencon". Afekcio estas la primara bazo de rekompenco. Ĝi estas je la bazo de ĉiuj niaj nocioj pri valoro. Sen ĝi ni povus paroli pri "utilo" sed ne pri "valoro". Manĝado eble utilus por malebligi, ke ni malsatu ĝismorte sed, se daŭra vivado ne estus iel plezura, estus neniu kaŭzo por zorgi pri daŭra ekzisto. Tute mekanikaj aŭ refleksaj reagoj povus plilongigi nian ekzistadon sed tio temus pri tute alia afero.

Afekcio estas centra al homa vivo kaj certe gravas ankaŭ al iuj bestoj. Ĉu ĝi iagrade ampleksas ĉiujn vivantajn estaĵojn kaj, se jes, ĝis kia grado, ni ne havas rimedon scii tion; sed mi forte asertas, ke ĝi donas efektivan signifon al la pli altaj vivoformoj.

Ĝis nun mi parolis pri afekcio ĝenerale kaj kiel ĝi diferencas nur laŭ la grado de plezuro aŭ malplezuro. Gravas kompreni, ke afekcioj posedas specifan kvaliton. La afekciaj kvalitoj de manĝado kaj amorado malsamas kvalite. Por kompreni homan konduton ni devas atenti la diversajn apartajn formojn kaj noti la celojn al kiuj ili rilatas. Kontentiga vivado dependas de tio, ke la ĉefaj celoj ricevu adekvatan konsideron kun la ĝuado de la apartenaj pozitivaj afekcioj kaj la mildigo de iliaj negativaj afekcioj. En la suba tabelo estas listigitaj la plej gravaj afekcioj kaj iliaj celoj.

LA ĈEFAJ URĜOJ
Afekcioj Celoj
ekzaltiĝo sukceso
kolero superi obstaklojn
timo sekureco Ĝeneralaj urĝoj
scivolemo kompreno
volupto koito/orgasmo
amo varta protektado
ĉagreno savo/helpo Sociaj urĝoj
soleco amika interago
malsato manĝaĵo
doloro forigo de kaŭzo Specifaj urĝoj
malkomforto komforto

Multajn aliajn formojn de afekcio oni rekonas en nia lingvo sed probable la plejmulto estas kombinaĵoj de la bazaj. Ĉi tiuj afekcioj kaj iliaj celoj kutime ligiĝas kun tio, kion oni nomas "urĝoj", termino kiu emfazas la urĝaspekton, kiun ni konsideris antaŭe. Ili provizas la dinamikon por aktivado kaj rezultigas, ke la diversaj bezonoj por la daŭrigo de la vivo estu prizorgataj. Estas notinde, ke ĉi tiuj bezonoj estas traktitaj ne ĉar nepras tion fari sed ĉar ni tion deziras. Jene la naturo estas doninta al ni ŝlosilon al sociorganizado. Se ni povas aranĝi, ke estas plezure plenumi niajn sociajn devojn, tiam ne ekzistos malfacilaĵo pri ilia plenumado. Oni povas klasifiki ĉi tiujn urĝojn en tri grupojn. La tria grupo temas pri multaj specifaj celoj kaj provizas la plej memevidentan ekzemplon de afekcie motivita konduto. Manĝaĵo klare estas baza nepraĵo por la vivo kaj la motiva afekcio malsato estas ofta sperto. Doloro apenaŭ bezonas komenton. Ĝi atentigas nin al psikologiaj kondiĉoj traktendaj kaj avertas nin kontraŭ plia difekto al nia korpo. Iufoje naskiĝas infanoj, kiuj ne suferas dolorojn, al kiuj emas ni aliaj, kaj tio kaŭzas grandajn problemojn por gepatroj gardantaj ilin kontraŭ severaj vundoj. Tiuj, kiujn mi nomis ĉi tie malkomfortoj analogas al doloro sed estas malpli severaj. Esti tro varma aŭ tro malvarma estas simplaj ekzemploj.

La dua grupo de afekcioj centriĝas ĉirkaŭ la familio kaj la sociaj aferoj de la vivo. Sen tiuj nia specio ne supervivus. Unue devas ekzisti mekanismo, kiu rezultigos sekskuniĝon kaj tio, en la homoj, ŝajnas esti pli ol reflekso. Plej ofte oni elektas seks-partneron pro ties allogeco pli ol pro seksa reago bazita nur sur ties preteco. Ĉi tio enkondukas novan kaj gravan faktoron en la procedon de natura selektado kaj precipe ĝi kontribuas al stabila kaj efika familia rilato, kiu donas avantaĝon al la infanoj. La afekcio amo intime rilatas al volupto kaj "enamiĝi" baziĝas komune sur ambaŭ urĝoj. Amo estas la cemento kiu kunligas la gepatrojn kiel ankaŭ la bazo de sindediĉo al la bonfarto de idoj. Ĝi ja estas la origino de ĉiu malavara konduto kaj klarigas kial homoj povas agi en maniero kiu ŝajnas malutili al ilia propra bonfarto. Estas facile oferi al aliaj se oni ja ĝuas tion fari kaj tio estas la gvida principo por la konstruado de pli bona socio. Socie dezirinda konduto devas fariĝi ĝuinda en si mem.

Ĉagreno estas komplementa al amo. La infano evidentigas ĉagrenon, kiu alvokas la zorgemon de la gepatroj. Plorado ŝajnas esti esence propra esprimo de ĉi tiu sperto kaj tio forte instigas gepatrojn konvene esprimi sian amon.

Soleco estas la negativa flanko de la bezono por kontakto kun aliuloj kaj provizas specon de socia cemento por progresigi socian unuiĝon. Ĝi estas analoga al la potencaj kaj malpotencaj fortoj kiuj kunligas partiklojn.

Nun ni konsideru kvar afekciojn, kiuj rilatas al tiuj, kiujn mi nomis "meta-urĝoj" ĉar ili rilatas al tre ĝeneralaj celoj. Kolero kaj timo estas du el la plej memevidentaj afekcioj kaj havas grandan rolon en nia konduto. Kolero kutime rezultas el ia frustracio kaj kuntrenas urĝon detrui la frustrantan objekton aŭ personon. Ĝi estas la motivo por batali kaj evoluis per natura selektado, sendube ĉar efikaj batalantoj supervivis por daŭrigi la specion. Hodiaŭ, tamen, ĝi paradokse kondukas al situacio de nuklea memmortigo, kiu povus efektive detrui la homaron kaj la plejmulton de aliaj vivoformoj.

Timo estas afekcio kiu motivas memkonservon. Ĝi pelas nin eviti danĝeron kaj diversmaniere serĉi sekurecon. Ni kapablas fari du specojn de respondo al danĝero: provi superi ĝin per batalo aŭ eviti ĝin per forkuro. Grava diferenco en personeco ekzistas en la relativaj fortoj de ĉi tiuj du urĝoj, sed ni ĉiuj posedas ilin laŭ diversaj gradoj. Timo-reagoj tre klare ilustras la afekcio/urĝomekanikon. Estas facile rigardi timon kiel takson pri la danĝeroj implikitaj en certa konduto. Ĉi tio estus tute racia reago. Kio fakte okazas estas, ke ekagigas la timo-reagon natura mekaniko kiu ne necese rilatas al iu reala minaco. Ekzemple, terurigas iujn homojn la penso pri araneo rampanta sur ilia haŭto kaj, malgraŭ ajna argumento ke la araneo estas tute sendanĝera, ili daŭros rigardi tian okazaĵon kun hororo. Multaj ŝtoniĝas de proksima kontakto kun sendanĝera serpento kaj panikas je la nura penso. Ĝenerale ni timas danĝerajn aferojn sed ne necese estas tiel en civilizita socio. Fumadon, kun ĝia alta risko de pulmo-kancero, oni ankoraŭ povas avidi anstataŭ kun timo eviti.

Ekzaltiĝo koncernas ankaŭ sukcesan traktadon de nia ĉirkaŭaĵo sed, dum kolero direktiĝas al ia entrudiĝo en niajn strebojn, kaj tipe kontraŭ aliaj personoj aŭ vivaĵoj, ekzaltiĝo koncernas la sukcesnivelon kiun ni atingas en ĉiuspecaj penoj. Senti ke ni sukcesas estas tre plezure kaj spronas nin al pliaj klopodoj, dum manko de sukceso estas malplezura kaj deprima kaj povas fine malesperigi nin kiam nenia peno ŝajnas inda. Jen la stimulilo kiu subtenas ĉiajn penojn.

Mi lasis ĝisfine konsideron pri scivolemo ĉar ĝi ligiĝas al pli vastaj flankoj de la vivo. Ni kutime rigardas scivolemon kiel iom malgravan aspekton de la konduto sed ĝi estas esprimo de tre ampleksa urĝo. Sukcese trakti nian ĉirkaŭaĵon necesigas, ke ni ja komprenu ĝin. Ioman komprenon provizas niaj sensoj. Niaj okuloj, ekzemple, kapablas informi nin pri obstrukco sur la vojo antaŭe, pri alirantaj aŭtoj kiujn ni devas eviti, pri truo en la trotuaro, aŭ pri kaŝiĝanta tigro, sed tia kompreno estas tre malaltnivela. Ĉe la alia ekstremaĵo de la skalo troviĝas la sciencisto kun siaj eksplikoj pri ĉiuspecaj fenomenoj kaj tia kompreno, kia ebligis al ni tute forlasi nian teron kaj vojaĝi al la luno.

Ni parolas pri inteligento kiel unu el la ĉefaj trajtoj de la homoj. Per tio ni volas diri nia kapablo kompreni, sed ni posedas ne nur la kapablon kompreni sed ankaŭ urĝon kompreni. Enigmoj fascinas ĉar ili defias nian komprenon, sed personoj kun altgrada scivolemo trovas la mondon plena de enigmoj kiuj montriĝas stimulaj al ilia scivolemo.

Tio igas nin reveni al la homo kiel "homo sapiens", homo kiel scianta komprenanta estaĵo. Kion ni intencas diri per "kompreno"? Mi sugestus, ke ĝi estas scii "kiel tio funkcias". Vi "komprenas" brakhorloĝon se vi konas kiel la partoj interrilatas por mezuri la tempon. Vi komprenas vian kudromaŝinon se vi povas kudri per ĝi sed vi multe pli komprenas ĝin se vi kapablas ripari ĝin kiam ĝi paneas. Ĉi tiu kompreno-procedo donas la povon atingi rezultojn, eviti danĝerojn, efektivigi plibonigojn.

Kiel ni akiras komprenon? Esence per la akiro de pruvo de ia strukturo. La kemiisto akiris konsiderindan komprenon pri la substancoj studataj kiam rezultoj sugestis la naturon de molekulo kiel kombinaĵon de atomoj. Ĉi tiu nocio pri strukturo ebligis regon de kemiaj formoj antaŭe nekonataj kaj permesis la sintezon de novaj kombinaĵoj neniam antaŭe konceptitaj.

La procedo por evoluigi ĉi tiun komprenon pri strukturo estas hipotezi tian strukturon, kia ŝajne klarigus kion ni komprenas kaj testi nian hipotezon per prognozo pri tio, kio devus okazi se nia hipotezo estus valida. Tiel Kolombo hipotezis, ke la mondo estas sfera kaj tial konkludis, ke al Hindio li povus navigi okcidenten anstataŭ orienten. Li ne atingis Hindion sed postaj provoj konfirmis lian hipotezon.

Nia kapablo tiel bildigi la mondon signifas, ke ni povas uzi ĝin por niaj celoj ĝuste same kiel scio pri la strukturo de aŭto ebligas al ni utiligi ĝin. La celo de ĉi tiu libreto estas helpi homojn pli kompreni la naturon de la universo kaj do kapabli ĝin regi kaj uzi por ilia komuna bonfarto.

Mi finos ĉi tiun ĉapitron per plua konsidero pri la problemo pri menso kaj materio. La homoj provis klarigi la fenomenojn pensado, planado, strebado, komprenado, konscio kaj aliaj homaj kapabloj hipotezante, ke ni konsistas el du elementoj: fizika korpo kaj nefizika "animo" aŭ "menso". La nocion de spirito aŭ animo enloĝanta la korpon nutris sonĝfenomenoj, kie la sonĝanto spertis, ke li iras al aliaj lokoj kaj faras aferojn dum li certiĝis, ke lia korpo estas sekura en la lito. Ankaŭ la morto nutris tiun saman koncepton ĉar ĝi estis klarigebla per la nocio, ke finfine la animo estis elirinta el sia korpo por ĉiam.

La vorto "psikologio" mem signifis "la studon de la menso" kaj mensa konduto estas rigardata kiel tute aparta de fizika agado ĉar ĝi eblas sen fizika moviĝo. La evoluo de neŭrologio kaj la uzado de elektronikaj aparatoj por registri etetajn elektrajn kurentojn indikis, ke eĉ la pensoprocedoj implikas iujn fiziologiajn aspektojn kaj lasis libera la opinion, ke ĉiuj mensaj procedoj eble estas eksplikeblaj laŭ fizikaj rilatoj aŭ kriterioj. Tiaj psikologiaj teorioj estas vaste akceptitaj. La tiel nomitaj "behavioristoj" estas forte proklamintaj, ke oni rigardu psikologion kiel studon de konduto kaj ne nur de la menso, pri kio ili asertas, ke efektive mankas pruvo.

Estas filozofio, tamen, anstataŭ psikologio, kiu debatas proprarajte la menso-materian problemon. Estas klare, ke la psikologia teorio estas vaste evoluigebla aŭ kun aŭ sen la menso, kiel koncepto, sed la demando, kiun ni devas respondi estas kiamaniere funkcias nia tuta sciosistemo. Ĉu la menso necesas tie aŭ ne? Ankaŭ filozofoj tre malsame opinias pri tio inter si. Se ni postulatas la ekziston de la menso kaj la materio kiel du formoj de ekzisto ni frontas al gravaj problemoj.

Se ekzistas mensa sistemo kaj fizika sistemo kiamaniere interreagas la du sistemoj, aŭ ĉu ili povas interreagi? Jen fundamenta problemo. Se ni postulatas fizikan mondon, kun ĉiuj apartaj partoj interligitaj, kaj tute malsaman sistemon de menso-materio, ni ne povas klarigi mensan aktivecon. Tri ĉefaj teorioj emis superregi filozofian pensadon: unu ke materio estas fundamenta, la dua ke menso estas baza kaj la tria elektas iuspecan dualismon aŭ interreagismon.

Realismo baziĝas sur solida prudenta realo kiu estas videbla, palpebla, aŭdebla kaj manipulebla kaj tiom diferenca de la imago aŭ sonĝo. Sed idealismo povas repliki, ke ĉiu nia scio dependas de la funkciado de niaj sensoj. Sensacoj estas mensaj, statoj de nia menso. Sed se nian scion pri la realo ni deduktas el tiaj mensaj spertoj, kie staras niaj solidaj faktoj pri la realo?

Ni revenas denove al la hipoteza pozicio. Ni dependas de la konstruado de reto da hipotezoj kiuj validas por ni. Niaj spertoj kondukas al la hipotezo de aĵoj kun stabila kaj daŭranta ekzisto eĉ kiam ne sensataj. Ĉiuj niaj spertoj konfirmas tian hipotezon kvankam ni kapablas distingi spertojn, kiuj ne rekte rilatas al la konkreta mondo de la realo. Ni povas sonĝi, povas imagi, povas eble "vidi" mensajn bildojn aŭ "aŭdi" figurojn, sed ĉi ĉiujn ni povas kutime rekoni tiaj, kiaj ili estas, same kiel ni povas spekti televidon sen kredi, ke ni rigardas "realajn" aĵojn.

Ĉi-ĉio kondukas nin al la pozicio, ke ni havas mensajn spertojn el kiuj iuj rekte rilatas al la konkreta mondo. Ni posedas du specojn de informoj, ĉiuj iasence mensaj, sed kun la objektiva realo distingita de la tute subjektiva realo.

La distingon inter "subjektiva" kaj "objektiva" longe diskutis psikologoj. Ni parolas pri aĵoj ĉu varmaj aŭ malvarmaj, sed kiel subjektiva sperto tio estas eble tre nefidinda en komparo kun termometra registro. Tamen por la objektiva mondo ekzistas sistema rilato al nia subjektiva sperto.

Laŭ tia vidpunkto ni ne havas ajnan elekton pri la akcepto de mensa sperto ĉar ĝuste tie ni komencas! Ni ankaŭ ne povas eviti akcepti objektivan realon malantaŭ tiu sperto. La grava punkto estas, ke tiuj du ne estas diferencaj kaj apartaj sistemoj sed komplementaj. La objektiva sistemo estas la eksplikobazo kaj ĉiu klarigo devas troviĝi ene de tiu sistemo. Akcepti iun alian estus kaosa.

Ĉu ni tial konkludu, ke mensa aktiveco ne influas la mondon? Tute ne, sed farendas, ke ni plivastigu nian objektivan realon por inkludi ĉi tiun faktoron, kaj la alte evoluintan homan organismon ni akceptu kun la tuto de ties komplikeco. Ke ĝi kapablas enkodigi iuforme reprezentaĵon de la objektiva mondo kaj ties strukturo, kaj ke ĝi evoluigis afekcian sistemon kiu gvidas ĝiajn agadojn, ni rigardu kiel plian etendaĵon de la fizika mondo, kiun ĝi postulatis esti malantaŭ ĝia tuta sperto.

Ni multe progresis en la komprenado de la maniero laŭ kiu niaj sensorganoj povas provizi al ni rimedon por prezenti la konkretan mondon por ke ni povu sukcesi en ĝi. Ni nun komprenas, ke la koloroj kiujn ni spertas estas simple enkodigo de diversaj frekvencoj de lumradioj, io kio ekzistas por ni ĝuste pro nia propra strukturo. Se koloroj ekzistus por estaĵoj el alia mondo, ili eble tute malsimile rilatus al lumofrekvencoj. Koloro estas nova dimensio, ĝuste tiom, kiom estas afekcio, sed ilin ni devas klarigi laŭ nia korpa strukturo. Estas interese noti, ke neŭrologio trovis certajn partojn de la cerbo esti intime implikitaj en nia spertado de afekcio. Niaj sentoj probable dependas de plia evoluo en la komplekseco de atoma strukturo. Tiurilate ni estas ankoraŭ sensciaj sed, ke afekcio ja ekzistas tio estas ĝuste tiel certa kiel koloro, sonoj (kontraŭe al aerondoj), kaj la tutaĵo de la fizika mondo tia, kian ni konas ĝin.

Ni venis longan vojon ĝis ĉi tiu punkto de la koncepto pri menso kiel animo loĝanta en nia korpo. Tia koncepto estis bona diveno en la fruaj tagoj de homa sperto sed nun ŝajnas iom naiva kaj primitiva. Niaj teorioj nun devas pli bone akordi kun la pli vasta koncepto nun disvolvata.

ĈAPITRO KVAR: PRITAKSI LA SOCION

La unua paŝo al sociorganizado ĉe la homaro estas la formiĝo de la familio. Abeloj kaj formikoj ŝajne evoluigis sociorganizadon laŭ multe pli vasta skalo de familio ol en la kazo de la homoj. La abelara unuo estas familio en la senco, ke ĉiuj idoj havas la saman patrinon. Interesa aspekto de la evoluado estas, ke la distingo inter laborabeloj kaj abelreĝinoj baziĝas sur nutraĵo. Nutrata per reĝa ĵeleo laborabelo fariĝas abelreĝino. Nombro da evoluantaj insektoj estas tiel favorataj por certigi la ekziston de abelreĝino. Kiam la reĝinpretendantoj eloviĝas, tiam okazas viv-lukto kaj la venkinto elpelas la malnovan reĝinon, kiu forflugas kun lojalaj subtenantoj por formi novan kolonion.

Ĝis kiu grado tia procedo implikas distingiĝajn gvidajn afekciojn kaj ĝis kiu grado ĝi eble implikas ion similan al nia propra konscio ni povas nur konjekti. Ni povas esti certaj nur, ke la abeloj estas iel programitaj serĉi konvenajn celojn kaj, ke tiuj efektivigas por la abel-familio socian unuecon kiu transpasas la efikecon de la regenerado. Notu tamen, ke ekzistas multaj specioj de abeloj (ĉirkaŭ 12 000) kaj la plejmulto estas nek sociaj nek okupiĝas pri la bonfarto de siaj idoj krom pri provizado de nutraĵo.

Kiel la abeloj, tiel ankaŭ la formikoj posedas tre organizitan socian konduton, eĉ tiomgrade ke, ili uzas sklavlaboradon. Probablas ke en tiaj socioj troviĝas ekzemplo de evoluado iranta laŭ la bazo de natura selektado funkcianta laŭbaze de grupoj prefere ol individuoj. Sub tiaj kondiĉoj la unuopulo gravas nur ĝis tiu grado en kiu ĝi adekvate plenumas siajn specifajn funkciojn dum ĉe homaj socioj la gruporganizado devas servi la bonfarton de individuoj.

Ni jam menciis kelkajn faktorojn, kiuj ĉe la homoj kondukas al familia kaj socia organizado. La plaĉaj afekcioj rilataj al koitado kaj pariĝo (amoravido kaj amo) kondukas ne nur al reproduktado sed ankaŭ al plimalpli daŭra interrilato, kiu multe okupiĝas pri la bonfarto de la idoj, kiuj mem enplektiĝas en la afekcioreton kiu kunligas la familianojn. Ekzistas natura emo en la junuloj serĉi gepatran helpon en okazoj de aflikto, kaj estas naturaj esprimoj de ĉagreno kiuj stimulas la zorgon de la gepatroj kaj ekagigas helpajn respondojn. La kriado de infano estas malfacile ignorebla. Analoga al la kriado estas la pozitiva stimulo de ridetado, kiu potence incitas la protektan kaj zorgan sintenojn de la gepatroj.

Ĉi tiuj faktoroj kiuj plifortigas la kunteniĝon de la familio, tamen, ankaŭ iagrade funkcias preter la familia grupo. Rideto estas universala ŝlosilo al socia akcepto. Ni ridetas por esprimi bonvenon al socia kontakto dum sulkigi la brovojn indikas malakcepton aŭ repŭson. Aldona al tiuj faktoroj estas probable natura emo asociiĝi kun samspecanoj, kian gregemon montras multaj besto-specioj.

Memevidentas, ke ni estas genetike konstruitaj por funkcii kiel sociaj estaĵoj sed estas konsiderendaj ankaŭ negativaj afekcioj. Koleron kaj agresemon oni povas rigardi kiel kontraŭsociajn sed ili ankaŭ povas funkcii favore al la grupo por protekti ĝin kontraŭ minacoj de aliaj unuopuloj aŭ grupoj. Kolero ankaŭ rekte funkcias por gardi la familian teritorion kaj por protekti ĝin kontraŭ malamikoj ĉiuspecaj.

Timo aldonas sian kvoton al socia konduto ĉar estas gepatra subteno kiu kontentigas la unuan bezonon de la infano por komforto kaj protektado dum la pli vastan socian grupon pravigas ĉefe la protekta forto de ĝia nombro. Timo diversforme rezultigis la konservon de grupa vivado. Fruaj grupoj tiuspecaj sendube estis etendaĵoj de la familio kaj intergeedziĝo emus daŭrigi tiajn ligojn, sed kun ties pligrandiĝo la rolo de la estro fariĝis pligrava. Anoj de la grupoj interŝanĝis lojalecon kontraŭ protektado.

Tre grava faktoro en la socia evoluo estis la apero de lingvo. Bestoj kaj birdoj diversmaniere utiligis sonon por sociaj celoj. La kantado de birdoj, la gruntado de porkoj, la bojado de hundoj kaj la blekado de ŝafoj utilis por kunigi la greganojn sed la homo multe pli progresis ol tio. Unu individuo ekkapablis informi alian pri aferoj forestantaj de ambaŭ, averti pri danĝeroj, plani kunagadon kaj, ke la grupo agu kiel unuo en ĉiuspecaj kolektivaj klopodoj. La avantaĝoj de grupagado, kiel evidentas ĉe formikoj kaj abeloj, estis donitaj al homaj grupoj en eĉ pli efika formo kaj iompostiome la homa specio fariĝis la superrega vivoformo sur la tero.

Plia aspekto de la valoro de lingvo estiĝis el la fakto, ke ĝi ebligis konvene transdoni utilan scion de unu generacio al la posta. Scienco kaj literaturo ebliĝis por ke disvolviĝo povu okazi multe pli rapide ol ebliĝis per biologia evoluado.

La tiel amasigita scio ebligis la disvolviĝon de kompreno pri la naturo de nia mondo kaj pri la principoj laŭ kiu ĝi funkcias. Agrikulturo anstataŭis ĉasadon kaj kolektadon de sovaĝaj grenoj kaj fruktoj, permaŝina fabrikado transprenis la rolon de la penigaj manlaboroj; vagonaroj, ŝipoj kaj flugmaŝinoj aperis laŭ rapida sinsekvo, kaj nun la silicia ĉipo kondukas nin en epokon de aŭtomatigo kie homoj eble arkaikiĝos kaj maŝinoj povos daŭre reprodukti sin. Sed tion ni lasu ĝis poste.

Ni jam sekvis la evoluon de la homa vivo ekde la stadio kie ĝi dependis de la funkciado de malgrandaj familiaj unuoj ĝis stadio kie pli grandaj socigrupoj enplektiĝas en kompleksa interdependado. Ia malsukceso en tiuj interrilatoj de individuoj ene de la grupo minacas la bonfarton de tiuj individuoj. Ĉe la familia nivelo de socio nepris, ke ĉiuj kontribuu al la manĝaĵ-akira tasko. Nun ekzistas situacio kie, al vastaj nombroj, pro nenia kulpo iliaparte, oni rifuzas ian rolon en laborado por aldoni al la komuna stoko de varoj. Tio estas tipe karakteriza de la speco de problemo kiun ni nun devas konsideri: la konflikto inter la naturaj tendencoj de la individuo kaj la bonfarto de la socio en ĝia tuteco.

Platt (1973) enkondukis la terminon "socia senelirejo" por priskribi aron da situacioj kie la naturaj inklinoj de individuoj kaŭzas rezulton kie la bonfarto de la tuto (do tial ilia propra) endanĝeriĝas. La senlaboreco estas la malo de tio: situacio kie la grupagado misfunkcias malhelpe al la bonfarto de la individuoj. Sed ĝi estas ekzemplo de la fundamenta malfacilaĵo tute integri la interesojn de la individuo kun la efika funkciado de la socia organizaĵo. Interesas noti, ke temas pri precize la mala situacio, kiu regis en la sklavoŝtato. Tie oni devigis grandan grupon de individuoj labori por la bonfarto de elita klaso, dum en la moderna situacio oni malpermesas al granda nombro da homoj la ŝancon labori, tiel permesante al aliaj okupi sin per laborado. Estas ironie, ke tiuj du situacioj ŝajnas siaspece preskaŭ kontraŭaj kaj tamen ambaŭ neakcepteblaj. Ne havi laboron ne estas mem maldezirinde. Kio gravas, tio rilatas al senlaboreco kaj tion oni devas konsideri poste.

La tipan socian senelirejon klasike ilustras la situacio kiu regis kiam komunumo rezervis terpecon, por ke ĝin uzu la tuta komunumo. Tie farmistoj povis paŝti siajn bovojn senkoste kaj senlime. Ju pli da bovoj la farmisto tiel paŝtis des pli lia profito. Aliflanke la grando de la komuna kampo estis limigita kaj tropaŝtado kaŭzus ĝian degeneradon kaj sekve perdon al la tuta komunumo. La rezulto estis konflikto de interesoj. Ĉiu farmisto volis konservi la valoron de la komuna kampo sed ne povis atingi tion limigante sian propran uzadon ĉar ĉiuokaze aliaj povus ekspluati la situacion por pliigi sian propran uzadon.

La termino "komuna kampo" rilatis al paŝtejo sed ekzistas multaj komunaĵoj priatentindaj. La monda provizo de nafto kaj aliaj naturaj rimedoj prezentas nuntempan problemon. Pliiĝantaj popolnombroj starigas la problemon laŭ alia vidpunkto. Klare je la nuna rapido de kresko de la popolnombro, la mondo riskas troloĝatecon sed, se iuj landoj limigas sian kreskorapidon dum aliaj ne, tio gajnas malmulton kaj la reduktantaj landoj malpli influas la komunan politikon.

Ni rigardu kelkajn eblajn solvojn al la problemo de komunaĵoj :

1. Unu solvo, evoluigita de iuj bestoj, estas "teritorieco". Kelkaj specioj de bestoj kaj birdoj postulis rajtojn je certa areo kaj forpelis ĉiujn senrajtajn enirantojn. Estas interese, ke la sinestablintaj pretendantoj ofte batalas pli feroce ol entrudiĝantoj kaj sukcese tenas areon, kie ili havas sufiĉajn manĝaĵ-provizojn. Tio malebligas la troekspluatadon de rimedoj. Estas malfacile al tiuj bestoj kiuj ne povas akiri sufiĉe da teritorio sed la specio ja supervivas. Plue la bridado de bestonombroj funkcias, ne tiom per la malsatigo de la malbonŝancaj, kiuj eble elprenas malcertan porvivaĵon inter teritorioj, kiom per ilia nekapablo pariĝi kaj naski familiojn. Ĉi tiu estas eble la plej antikva formo de naskolimigo.
2. Simila koncepto provizis la solvon al la origina problemo pri la komuna kampo. Subdivido de la grundo private posedata ebligis al ĉiu farmisto paŝtadon de la grundo por gajni la optimuman profiton sen danĝero al liaj rimedoj. Jen denove la malbonŝancaj suferas, sed la rimedoj konserviĝas. Oni demandis, se dek dronantaj homoj disponas floson kiu kapablas porti nur naŭ, ĉu ili egalrajtas por la floso? Primitiva naturo certe preferus la plej fortajn. Ni trovas, ke niaj moralaj principoj igas nin heziti pri tia solvo, sed la sola vojo por eviti ĝin estas iel modifi la situacion por allasi pli akcepteblan solvon.

l la farma vidpunkto, privata posedado estis unu ebla solvo al la problemo de la komuna kampo. Socialistaj ŝtatoj provis alian, tiun de komuna farmado. En ambaŭ kazoj oni provizas alternativon por ke, kiuj ne apablas (aŭ eble ne volas) farmi, tiuj havu aliron al farmaj produktoj alimaniere. Fari kompromison pri tiaj manieroj ŝajne nepras por sukcese trakti multajn niajn sociajn problemojn. Bedaŭrinde homoj ofte estas tro alinteligentaj por povi pripensi taŭgajn solvojn aŭ tro emocie ligitaj por povi akcepti ilin.

3. Nacioj mem estas ekzemplo de teritorieco. Kiom ili konsistigas sociajn unuojn kapablajn funkcii tiuforme en la mastrumado de gravaj naturaj rimedoj, tiom ili eble povas mastrumi saĝe tiujn super kiuj ili efektive havas regpovon. Saĝaj registaroj povas dikti bridojn en la ekspluatado de nafto, akvopovo, mineraloj, arbaroj, farmbienoj kaj aliaj naturaj rimedoj. Ili tamen povas esti tro miopaj por povi agi ĝustatempe aŭ povas trovi malfacila la regadon de ekonomiaj fortoj ene de la propra teritorio.

4. La nepra bezono en ajna socia ago por eviti problemon pri komunaĵo estas, ke la sininstigemo de individuoj estu iel modifita por, ke ili trovu, ke tiu ago kiu konvenas servas ne nur al la komuna intereso sed ankaŭ al ilia propra avantaĝo.

5. Alia aliro estas la morala. Se la morala stimulilo estas sufiĉe forta homoj kompreneble agas por la komuna bonfarto kaj tia konduto estas alte laŭdinda. La malfacilaĵo de tiu aliro tamen estas, ke ĝi estas nur tiel efika kiel ĝia plej malforta volo. Se iuj homoj malsukcesas rezisti tenton, tiam la tuta strukturo komencas disfali. Ju pli ni povos organizi nian socion por ke individuoj povu antaŭenigi la komunan bonfarton, farante kion ili dezirus por sia propra bonfarto, des pli stabila kaj efika ĝi estos.

ĈAPITRO KVIN: IDEOLOGIOJ

La problemoj evoluintaj el neefika socia integriĝo naskis nombron da konfliktaj "ideologioj". Tiu termino priskribas kion oni povas rigardi kiel specon de socia aŭ politika filozofio kiu enhavas doktrinon por instigi tion, kio estas esence politika agado. Tia ideologio provas klarigi la ekzistantan mondon kaj ŝanĝi ĝin en pli akcepteblan formon. La termino devenas de franca verkisto, Destult de Tracy, kies "Ideologie" fariĝis la oficiala doktrino de la franca revolucio.

Dum pli fruaj epokoj ideologioj estis pli ĝuste implicitaj ol eksplicitaj kaj efektive Karl Marx, la plej konata ideologia verkisto, utiligis la terminon ĉefe por aludi al la implicitaj principoj de la doktrinoj senkonscie akceptitaj de siaj oponantoj. Certe feŭdaj kaj kapitalismaj sistemoj evoluis sen sistema planado aŭ ia eksplicita ideologio por pravigi ilin. La regado de tero fariĝis la prerogativo de la fortuloj kaj la submetiteco de la servutuloj al la terposedantoj estis natura sekvo.

Kun la evoluo de fabrikado, kapitalo aliformiĝis kaj luantaj farmistoj fariĝis ŝvitlaboristoj pro la premo de cirkonstancoj ne pro iu plano.

Fabrikeja laborado kondukis fine al la disvolviĝo de sindikatoj kaj socialistaj ideologioj diversspecaj. Ni notu momente alian doktrinon, anarkismo. Tiun terminon oni nun uzas malestimige kaj ties movado, kiu signife progresis en pluraj eŭropaj landoj dum la lasta duono de la deknaŭa jarcento, nun estas preskaŭ morta.

En forta kontrasto al la anarkisma filozofio estas la faŝisma ideologio, kiu ne nur insistas pri la neceso de forta registaro sed koncentras ĝin en la personon de estro al kiu oni donas diktatorajn povojn. Malgraŭ la lasta mondmilito, kiu venkis la faŝisman kaj la nazian sistemojn, ankoraŭ subtenas iliajn principojn nekontentularoj en diversaj landoj, kaj funkciantaj diktatoroj troviĝas en pluraj ekzistantaj ŝtatoj.

Ni pli zorge rigardu la ĉefajn distingaĵojn inter tiuj ideologioj. Pluraj bazaj faktoroj ŝajnas esti koncernataj. Unue estas la demando pri la grado je kiu la ŝtato devus implikiĝi. Ĉu ĝi okupiĝu nur pri la konservado de internaj leĝo kaj ordo, kaj ekstera defendado, aŭ ĉu ĝi transprenu la tutan respondecon por la ekonomio? En fruaj epokoj la produktado estis plejparte familia afero kaj interklasaj diferencoj devenis plejparte de rango ene de la militista hierarkio kiu decidis la gradon de partoprenado en la nacia riĉeco. Tamen klasaj diferencoj ŝajne ĉeestis iugrade en la plejmulto da socioj.

La industria revolucio enkondukis tute novan situacion. Unuflanke kreskanta amaso da laboristoj trovis sin dependaj de dungado kiun povis provizi nur la nova formo de kapitalo: fabrikejoj kaj maŝinaroj anstataŭ la tero. Aliflanke la terposedanta aristokratio trovis sin elpŭsata de la nova komerca klaso. Rezultis nova postulo por laboro, sed postulo grave diferenca de la farmlabora bezono; laboristoj en novspeca medio kiu permesis longajn laborhorojn por kaj geviroj kaj geknaboj kaj kiu, sen la provizo de tia dungado, lasis la senlaborulojn tute sen vivrimedoj.

Tio estis la komenco de nova situacio, kiu evoluigis novan klaskonflikton antaŭe nekonatan. La alveno de sindikatismo donis al la laboristoj la kapablon oponi siajn dungantojn kaj postuli iujn cedaĵojn ĉar la fabrikejoj dependis egale tiom de la laboristoj kiom la laboristoj dependis de la fabrikejoj.

El tiu situacio naskiĝis longedaŭra stato de klaskonflikto kiu fariĝis karakterizaĵo de la tiel nomataj kapitalistaj landoj kaj kiun solvis la komunistaj landoj bazante regon de la ekonomio sur la ŝtata sistemo.

Aliaj formoj de socialismo, malpli vastaj, estis proponitaj aŭ provitaj. Frue en sia historio Nov-Zelando establis ŝtatajn fervojojn, vivasekuron kaj akcidentasekuron kaj Publikan Kuratorejon por provizi jurajn servojn en la mastrumado de heredaĵoj kaj testamentoj. Pli poste sekvis hidroelektraj projektoj kaj aviadaj servoj. La motivo en la kazo de la fervojoj ne estis tiom socialisma teorio kiom la fakto, ke neniu privata entrepreno ŝajne kapablis entrepreni la vastan elspezadon necesan en juna evoluanta lando, kaj la sama faktoro ŝajne gravis en sekvantaj evoluoj. Bedaŭrinde tamen la plejmulto de tiaj entreprenoj havas depriman historion de financa malplenumado kaj estas pravigeblaj pli ĝuste pro ilia kontribuo al naciaj bezonoj ol kiel efikaj formoj de ekonomia agado. Tio ne necese estas argumento kontraŭ ilia dezirindeco sed povas esti trafa en konsidero al aliaj formoj de ŝtata entrepreno.

Tio levas la pli larĝan demandon pri la vivipovo de ŝtataj entreprenoj rilate al stimulado. Estas psikologia fakto, ke persono mastrumanta la propran komercan entreprenon emas labori pli efike ol pagata dungito kaj ke registaraj rimedoj estas rigardataj "justa predo" por ekspluatado fare de dungitoj ajnaforme. Ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda kaj aliflanke, ke iuj malgrandaj gajnoj, kiujn ili povas eltiri estas tiel bagatelaj ke ili estas preteratenteblaj.

Se ekzistas alta persona implikiĝo en la ŝtata organizado, kiel ŝajnis esti la cirkonstanco ĉe la ĉina komunismo, tiel motivado povas esti tenata je alta nivelo, sed lastatempaj raportoj el ĉinio ŝajnas indiki, ke multaj projektoj postrestas laŭ efikeco kaj estas kreskanta tendenco iel inkludi la personajn profitojn de individuoj. Eble ne estas ŝtata entreprenado siaspeca, kiun oni kritiku, sed pli ĝuste ĝian mankon de atento al kuraĝigo de laborstimulilo.

Grandskala privata entreprenado certe havas similajn problemojn sed la direktistoj estis pli motivitaj atenti al laborstimuliloj. Tiukaze la ĉefa malhelpo ŝajnis esti la malinklino de laboristoj akcepti stimularanĝojn sub la preteksto, ke tio malfortigas ilian pozicion en negocado kun la mastroj. Nome ili estis singardaj (en britaj landoj) pri ajna partopreno en la direktado ĉar tio konfliktas kun ilia rolo negoci por la plej altaj salajroj eltireblaj el la posedantoj de kapitalo.

Tio kondukas nin al konsidero pri plia grava diferenco inter la miksa socialisma/privat-entreprena ekonomio kaj la ĝisfunda komunismo. En tiu lasta ĉiuj sindikatoj submetiĝas al rekta ŝtata regado. Tio estas tre alloga tial, ke ĝi povas provizi al ĉiuj adekvatajn enspezojn, sed ne necese sekvas, ke ĉar ĉiu kapitalo apartenas al la ŝtato, ke ĉiuj homoj ricevu samgrandan enspezon. La reala distribuo de enspezoj estas afero decidenda laŭ ia kriterio. Bernard Shaw argumentis, ke ĉar tiel malfacilas starigi kontentigajn kriteriojn por enspezdiferencoj, la sola prudenta solvo estas doni al ĉiu egale. Tio kompreneble forigus la ĉefan rimedon por kuraĝigi stimuladon.

Gravas rekoni, ke kvankam antaŭenigi egalecon povas havi meriton, tamen povas esti bonaj kialoj por tion ne fari. En la praktiko tio probable ne eblas. Neeviteble iuj homoj en la nacio akiros pli grandan potencon ol aliaj kaj tio iel permesos al ili pli grandajn privilegiojn, ĉu en la formo de mono aŭ ne. Same kiel militistaj hierarkioj rezultigis la kreskon de konstanta aristokratio, tiel la komunisma ŝtata sistemo ŝajne neeviteble kreskigas sian propran privilegian klason.

Tia privilegia klaso povas havi iujn gravajn diferencojn de la tradiciaj aristokratioj kiuj estis hereditaj kaj tiurilate stabilaj. La nove prezentiĝanta privilegia klaso kutime estas iom malstabila, kun ambiciaj personoj manovrantaj por atingi pozicion. Se ne bazita sur bone establita demokrata procezo, ĝi povas esti ŝirmita de fortegaj ĵaluzoj.

Plue, la malnovaj aristokratioj posedis riĉojn de kiuj ilia statuso dependis, dum ĉi tiu novspeca aristokratio havas statuson kiu donas al ĝi riĉecon. Tiu ĉi inversa rilato povas igi ĝin eĉ pli potenca kaj, se la demokrata procezo ne estas bone establita, igas ĝin pli danĝera.

La elektojn kiujn ni alfrontas hodiaŭ estas redukteblaj al du ĉefaj formoj: iuspeca ŝtata socialismo kontraŭ libera entrepreno kun almiksaĵo de ioma socialista entrepreno. Jen la orienta/okcidenta antitezo kiu superregas mondan politikon hodiaŭ. Oportunas tabeligi la pli gravajn karakterizaĵojn.

KAPITALISMA SOCIALISMA
private posedata kapitalo la ŝtato posedas la kapitalon kaj planas ties uzadon kaj reguligas salajrojn
la ŝtato aplikas politikan povon la ŝtato provizas socialajn servojn
la ŝtato havas socialan funkcion la ŝtato eble permesas ioman malgrandskalan privatan entreprenadon
AVANTAĜOJ KAJ MALAVANTAĜOJ
rekta persona stimulado sed ne necese por ordinaruloj nepersona eco malpliigas sininstigemon
la riĉuloj havas apartan avantaĝon rilate la esprimadon de opinioj esprimadon de opinioj povas bridi la ŝtato
malpaco inter posedantoj kaj laboristoj klaskonflikto evitita sed aliaj konfliktoj povas estiĝi
unuaranga atento al la ekonomio la potenco de ŝtatoficistoj povus konduki al ia formo de faŝismo
bezonas bridon al ekcesa riĉeco kaj potenco per riĉeco bezonas specialan mekanismon por provizi demokratan regadon

Ĉimaniere prezentitaj la informoj sugestas, ke ambaŭ specoj de organizo posedas fortojn kaj malfortojn kaj ke la fruaj opinioj de la subpremitaj laboristaj klasoj, ke la tuta problemo konsistas en la posedo de kapitalo, estas trosimpligo. Certe tie la ŝuo certe pinĉis sed oni povas demandi ĉu posedo fare de la ŝtato estas la plej bona solvo. Povus esti iom danĝere kombini tro proksime politikan kaj ekonomian regadon. Sub kapitalisma reĝimo la ŝtato devas protekti la laboristojn diversmaniere kaj estas facile imagi, ke se la ŝtato estus la rekta dunganto, tio ne necesus. Sperto pri ŝtat-posedataj industrioj en landoj kia Nov-Zelando sugestas, ke tio estas falsa supozo.

Estas notinde ankaŭ, ke ŝtat-posedata industrio estas kutime monopola kaj ĝuste pro tio ĝi eble minacus la liberecon de individuaj laboristoj. Ĉar la tutan industrion rekte regas burokratoj, ili facile povas preni al si tro da potenco krom se konvenaj demokrataj limigoj estas enkonstruitaj. Tion oni ne atingas simple per la elimino de privata kapitalo.

La problemo de stimulado bezonas specialan atenton. Ĉe la malgranda privata komerca entrepreno, stimulado estas esence jam propra sed por kaj socialisma kaj grandskala privata entrepreno necesas konvena strukturado por provizi taŭgan stimulilon. Ĉe privata entreprenado la kutima klaskonflikta faktoro malkuraĝigis ian taŭgan stimularanĝon en multaj angleparolantaj landoj, sed pluraj nord-eŭropaj landoj multe progresis tiurilate. Por la socialismaj landoj ekzistas en limigita grado la ebleco de privata entreprenado ene de la ŝtata plano, kiel en Jugoslavio kaj nun aperanta en ĉinio. Grandmezura malcentralizado de regado, kun konvena kunordigado ĉe la supro, eble donus al la socialismaj organizaĵoj iujn el la kvalitoj ofte atribuitaj al kapitalismo.

Plusekvante ĉi tiun temon ni povus observi, ke la diferencoj inter la ideologioj ne estas tiel akraj, ke ili mem pravigus internacian konflikton por antaŭenpŭsi ilin. Nur persistaj nacie koloritaj vidpunktoj povus klarigi tian sintenon. La kombinaĵo de naciaj kaj politikaj timoj tamen kondukas al facile incitebla suspektado.

ĈAPITRO SES: LA MONDA SCENEJO

Hodiaŭ la mondo, kiu eĉ antaŭ mil jaroj enhavis grandajn areojn kies popoloj estis tute nekonataj al aliaj popoloj, estas tiom ŝrumpinta, ke iu ajn parto troviĝas je malpli ol unutaga vojaĝo for de iu alia kaj homoj en la suda hemisfero povas spekti reĝan geedziĝon okazantan ĉe la alia flanko de la mondo. Geografie la mondo estas unu. Neniu lando ekzistas en vakuo, povante iri la propran vojon sen respekto al la resto de la mondo. Pro niaj malsimplaj interplektitaj interesoj ajna malpaco ie ajn povas kreskadi ĝis tutgloba amplekso.

Aldone al tiu eksploziva situacio ni havas la teknikan kapablon detrui landojn ie ajn je preskaŭ fulma rapido sed je la kosto de certa refrapo similspeca. Ĉi tio estas horora scenaro kiu antaŭe ekzistis nur en la viva imago de fikcioverkistoj.

Kiam ni pripensas tiun situacion, estas maltrankvilige konstati, ke niaj internaciaj rilatoj restas ankoraŭ en la stadio de socia senelirejo. Homoj ĉie deziras pacon kaj sekurecon. La speciala sesio pri malarmado en la ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro produktis ampleksan konsenton pri la prema bezono redukti armilarojn kaj antaŭenigi pacon, sed atingis en la praktiko preskaŭ nenion. Ĉiuj piaj intencoj ankaŭ ne faris ion salutindan je la komenco de la dua speciala sesio. Armilaroj ankoraŭ kreskadas je timiga rapido.

Intergrupa luktado ĉiam karakterizis socion sed, interne de naciaj limoj, malrapide evoluis organizo kiu permesas iom da kunagado por protekti la komunajn interesojn de konkursantaj grupoj. En multaj kazoj tio kulminis en demokrata sistemo en kiu ĉiuj subordigas siajn individuajn interesojn al la pli grava bezono konservi la ŝtat-sistemon je ĉiuj kostoj. Ankoraŭ nenio simila ekestiĝis ĉe la internacia nivelo.

Post la mondmilito de 1914-18 oni brave provis krei internacian maŝinaron por protekti la mondon kontraŭ similaj estontaj konfliktoj sed la Ligo de Nacioj pruviĝis esti pli ĝuste deklaracio de celo ol solida institucio. La rifuzo de Usono ratifi sian membrecon, malgraŭ la ĉefa rolo ludita de Prezidento Wilson en ties starigo, estis fatala al ĝia povo kaj, kiam ĝin defiis ribelemaj nacioj, tute mankis al ĝi la povo agi. Monda paco refoje dependis de la ekvilibro politika kaj en 1939 komenciĝis milito eĉ pli grandskala.

Denove oni provis krei internacian organon por konservi la pacon. Ĉifoje ekzistis pli vasta subteno kaj la plano estis multe pli ambicia. Tre grava elemento estis provizo por evoluigo de reto da internaciaj agentejoj por liveri internaciajn servojn. Ĉi tio estis pozitiva paŝo por veldi la mondon en integran unuon. Tion oni devas teni konstante en la menso en ajna takso de la UNO. Ĝi efektive kontribuis al forigo de la kaŭzoj de milito sed, bedaŭrinde la paco devis esti konservata dum oni disvolvis internacian kunlaboradon kaj ligojn de komuna intereso inter la nacioj.

La maŝinaro por konservi la pacon estis tre improviza. Reboniga agado rilate al internaciaj disputoj metiĝis en la manojn de la Sekureca Konsilantaro ĉe kies kerno troviĝis kvin grandaj nacioj, el kiuj ĉiu posedis konstantan membrecon de la Konsilantaro. Dek pliaj membroj reprezentis la restantajn ŝtatojn sed tiuj okupis malsuperan pozicion ĉar decidoj pri io krom proceduraj aferoj bezonas la konsenton de ĉiuj kvin ĉefaj naciaj potencoj. En la praktiko iu potenco povas sin deteni de voĉdonado sen tio, ke la decido nevalidiĝas, sed tio havas limigitan valoron.

Ĉi tiu povo vetoi decidon de la plejmulto kontraŭpezas la malan specon de problemo rilate al la ĝenerala Asembleo, kie ĉiu membro-nacio, senatente al ĝia grando, havas unu voĉon. Sekve iu malplimulto de la monda loĝantaro povas teorie havi plimultan regon en la Asembleo. La voĉo de Nov-Zelando kaj malpli grandaj ŝtatoj estas ĝuste tiel potenca kiel tiu de ĉinio aŭ Sovetio. Tio iom rekompencas sed ne estas solvo. La ĝenerala Asembleo rajtas fari rekomendojn al la Konsilantaro aŭ al membro-ŝtatoj rilate aferojn kaj situaciojn pri kiuj la Sekureca Konsilantaro ne plenumas siajn funkciojn nome rilate iun aferon kiu postulas krizan agon.

Tio kompreneble signifas ke ia efika pacobserva rolo devas esti funkcio de la Sekureca Konsilantaro, kiu ne povas agi se unu konstanta membro neas. En la nuna monda situacio, kie ekzistas daŭra fendo inter Oriento kaj Okcidento, evidentiĝas malmultaj situacioj kie vere efika ago eblas. La vetoo aŭ minaco de la vetoo kreas etoson en kiu neniu nacio povas senti sin sendanĝera sub la sekura protekto de UNO kaj la vetarmado petole plu daŭras.

Jen klasika situacio de socia senelirejo. Internacia politika agado okazas en politika min-tereno kiun neniu volas senfuzeigi. Tiu problemo ne estas facile solvebla. La memevidentaj bezonoj estas iuspeca tenado de la situacio por malpliigi la probablecon de eksplodemaj okazontaĵoj kaj diligentaj streboj por antaŭenigi longtempajn disvolviĝojn kiuj ebligos efikan malarmardon.

Rilate al la longtempaj rimedoj, ni konstatu, ke la plej danĝera eksplodema elemento, kiu nin koncernas, ekzistas en la homa menso. La mondo estas kolektive neŭroza kaj minacas psikoze kolapsi. Mi certas, ke ekstertera observanto spektante la socian scenejon en Eŭropo dum 1939-46 estus havinta bonajn kialojn por diagnozi iuspecan socian psikozon.

Bedaŭrinde ni heredis multajn problemojn el la pasinteco, kiaj la venĝemo kaj malfido en NordIrlando, la araba-israela konflikto, SudAfriko kaj ties politiko de apartismo: jen nur malmultaj el la psikologiaj ulceroj kiuj turmentas la mondon. Nanigas ĉiujn la politika frontado de Oriento kaj Okcidento kun du kontraŭaj politikaj filozofioj bredantaj timemon kaj suspektemon.

Ĉi tiu situacio igas la vetoo-problemon tiel gravega. Ĉiuj malpli grandaj disputoj enplektiĝas en la pli granda alfronto, kaj ajna ago de la Sekureca Konsilantaro tial fariĝas objekto de vetoo de aŭ Usono aŭ Sovetio. Konstati tion rezultigas malsukceson fidi la kapablecon de la Sekureca Konsilantaro protekti kontraŭ la minaco de sintrudo fare de alia potenco, kaj funeliĝas en la ĉefan politikan alfronton de Oriento-Okcidento.

La solvo kiun ambaŭ flankoj rigardas kiel la sole logikan estas fariĝi pli forta ol la alia: logike neatingebla celo por ambaŭ, kaj sencohava nur se la potencogrupo iutempe supera povas ekkapti la okazon detrui siajn oponantojn. Tia ago, tamen, kun la nunaj nukleaj rimedoj, estus plenumebla nur je treega kosto al la venkinto, kio estas tiumaniere neverŝajna.

Multe pli probablan sekvon iniciatus malpligrava disputo kondukanta al konflikto de konvenciaj armiloj, kio facile povus kreski ĝis senespera sinturno al nukleaj armiloj. La enkonduko de la neŭtrona bombo tre verŝajne povus esti rimedo por glatigi la vojon al tia kresko. Ĝi estas oportuna armilo por taktika milita uzo, pravigebla pro tio, ke ĝi ne kaŭzus vastaskalan detruadon kaj tial eble pli pravigebla ol frakasaj eksplodaĵoj. Sed jam sinturninte al nukleaj armiloj, nacio kun la dorso al la muro tre probable sentus tenton fari la finan strebon al venko.

La perspektivo tute ne estas esperiga, sed eble ĝuste ĉi tiu fakto povus instigi la oponantojn fari urĝan fortostreĉon por haltigi la vetarmadon kaj ke ili provu proponi redukton de armilaroj anstataŭ minaci plian kreskadon.

Nun ni konsideru tion, kion ni povus fari long-tempe. Je ĉi tiu punkto mi atentigus al la fakto, ke, je tempo kiam ni bezonas la kapablecon facile diskuti niajn problemojn internacie, ni estas izolitaj per lingva diverseco kiu trudas al la UNO mem la neceson daŭrigi siajn konsiliĝojn en sep lingvoj. Elektronika tekniko provizas samtempan tradukadon sed tiu estas malbona surogato por la aŭskultado al parolado rekte en la propra gepatra lingvo. Interpretisto malofte povas redoni la kvaliton de la originalo kaj fojfoje maltrafos la subtilecon de nekutima esprimo. Lingvo ofte dependas de la kultura fono de la parolanto, kaj la ekvivalentaj vortoj en alia lingvo povas esti tute erarigaj.

Parolante fremdan lingvon oni povas facile erari grave. Iuj estas iom amuzaj. La eŭropa restoraciisto kiu montris la anglalingvan bonvenon "Come on in. Let us hospitalize you" (Envenu. Permesu al ni enhospitaligi vin) vere posedis bonan vortprovizon de la angla. Sed la vere grava problemo en nia multlingva mondo estas, ke la plejmulto de ni estas baritaj de ia efika komunikado kun la vasta plejmulto de fremdaj popoloj kaj, ke eĉ se ni lernus kelkajn fremdajn lingvojn, tasko postulanta tre konsiderindan kvanton da penado dum multaj jaroj, ni ankoraŭ ne kapablus konversacii kun la plejmulto de aliaj nacioj.

Sed lingvo ne estas nur rimedo por komunikado. Ĝi intime rilatas al kulturo, al nia propra nacia kulturo. Jes, nia nacia kulturo. Jen troviĝas la problemo. Ĉiuj kulturoj estas naciaj kulturoj. Ili estas enplektitaj kun la popolo kiu sentas ke ili posedas komunajn interesojn, kiuj deziras havi sendependan grup-ekziston tian, kia esprimiĝas en nacieco. La plej evidenta eco de tiu kulturo estas la lingvo parolata. Kutimoj, ideoj, vidpunktoj, tradicioj: ĉiuj estas kunfandiĝintaj kun, kaj konservataj en, la lingvo, kaj lingvistoj tre inklinas argumenti, ke la sola vojo al aprezo de la kulturo de alia lando estas lerni ties lingvon.

Kion tio signifas rilate al la internacia scenejo? Klare ni ne kapablas lerni ĉiujn milojn da ekzistantaj lingvoj. Sed troviĝas alia vojo tiel memevidenta, ke nur emociaj okulŝirmiloj kaj profunde enradikiĝinta tendenco malhelpas al ni vidi ĝin kaj adopti ĝin. Nur unu plua lingvo estas lernenda, sed ĝi estas lernenda de ĉiuj. Ni devas havi mondan lingvon kiu estu la portanto de internacia kulturo. Nur tiel ni povas realigi nian esencan komunecon. Du ĉefajn kontraŭargumentojn tuj provokas tia ideo. La unua baziĝas sur ĝia minaco al nia propra nacia lingvo. Ni finfine cedis al decimala mono kaj, iom nevolonte, al la metra mezursistemo kaj ĉu vi nun postulas, ke ni akceptu tute novan lingvon? Perdu la propran lingvon kun ĉio tiel implicita? La nocio estas absurda, almenaŭ je tioma kosto. Sed neniu petus nin konsideri ĝin je tioma kosto. La mondlingvo estus necese uzata nur por mondaj aferoj, por doni al ni facilan aliron al la pensado kaj sentoj de fremdularoj. Ĝi neniom ŝanĝus niajn internajn aferojn kaj, koncerne la lernadon, ne ekzistus pli da devigo ol por lerni la francan ĉar vi volas viziti Francion. Niaj diplomatoj kaj ŝtatistoj okupiĝantaj pri fremdaj aferoj bezonus lerni ĝin, sed niaj diplomatoj jam sentas la neceson lerni kelkajn fremdajn lingvojn do ili gajnus anstataŭ suferus.

La dua ĉefa kontraŭargumento? Simple la problemo decidi kiun lingvon. Se la anglan, ni posedus tian avantaĝon super ĉiuj aliaj landoj kun aliaj naciaj lingvoj, ke ili estus tiel malavantaĝitaj ke ili ne akceptus la situacion. Oni simile protestus rilate la francan, germanan, rusan, ĉinan, aŭ iun ajn alian nacian lingvon sufiĉe evoluinta por sukcese lukti modernan sciencon kaj teknikon.

Ekzistas nur unu ebla respondo al tiu dua argumento. Ĝi troviĝas en la uzado de nenacia lingvo kaj, kvankam ŝajne stranga al multaj homoj, unu tia ja ekzistas: Esperanto. Sed, multaj kontraŭos, tiu estas artefarita lingvo, ne vera lingvo. Tiaj homoj estas aŭ nesciantaj la esencojn de vere lingvo aŭ ne konantaj Esperanton. La kriterio por kontentiga lingvo estas, ke ĝi kapablu plenumi ĉiujn funkciojn de lingvo kaj Esperanto jam estas elprovita dum unu jarcento. Por facilanima konversacio aŭ por sciencaj referaĵoj, por tradukaĵoj de Shakespeare, por amori, aŭ por servi la bezonojn de ordinara familia vivado, ĝi plenumas la bezonojn tiel bone kiel iu el la naciaj lingvoj.

La termino "artefarita" estas tute erariga. Ĝi estas planita lingvo, kaj rilatas al la naturaj lingvoj kiel la pomo Golden Delicious rilatas al primitiva pomo, aŭ kiel premiita rozo rilatas al sovaĝa rozo. Ĝiaj principoj, kaj eĉ ĝia vortprovizo, estas prenitaj el naturaj fontoj sed rafinitaj kaj tajloritaj por funkcii pli efike. Ĝia ortografio estas tute fonetika, malregulaĵoj ne ekzistas, neniu peniga strebado por majstri multecon da verboformoj. Kiam vi kapablas korekte uzi unu verbon, vi povas uzi ĉiujn, inkluzive de novaj bezonataj por sukcese lukti la evoluantan mondon. Ĝi kapablas pritrakti la fajnajn nuancojn de signifo bezonataj en scienco kaj poezio en planita sistemo kiun oni povas majstri en frakcio de la tempo necesa por iu tiel nomata "natura" lingvo.

La eblecoj provizitaj de tia sistemo valoras seriozan konsideron: monda literaturo alirebla de ĉiuj, supernacia kulturo en kiu ĉiuj povus partopreni retenante siajn proprajn tradician kulturon kaj nacian lingvon, kiujn alie malgrandaj nacioj trovus detruitaj de la bezono konformi al la premoj de pli fortaj najbaroj. Ĉi ĉio aldone al la rimedo rekte partopreni en internaciaj konsiliĝoj pro lingvo kun kiu ili ĉiuj posedus egalan facilecon kaj kie neniu el ili estus fremdulo malgraŭ iliaj diversaj naciecoj.

Nun ni konsideru alian bazan faktoron en internaciaj rilatoj. Estas facile pripensi internacian regadon dependantan de potencaj armiloj manipulataj de monda aŭtoritato. Tio rezultas ĉar ni estas tiel alkutimiĝintaj al la ideo, ke protektado dependas de alte komplikaj armiloj: tankoj, flugmaŝinoj, militŝipoj, nukleaj bomboj, mortigaj radioj ktp. Ne necesas armi nian nacian policon per nukleaj bomboj. En civilizita lando ni vidas, ke ŝanĝo de registaro estas decidita de libere registrita baloto. La perdinta politika partio retiriĝas de regado ne pro timo de bombardado sed ĉar tio estas akceptita kiel en la interesoj de ĉiuj kaj ia provo disrompi la sistemon malavantaĝus al la disrompanto.

Ĉi-tio devas esti la celo je la internacia nivelo. Anstataŭ ol pensi kiel ni povus devigi naciojn konformi al la internacia aŭtoritato, aŭ kiel ni povus puni ilin se ili ne faras tion, ni devus celi al internacia sistemo kiun ĉiuj trovos en siaj interesoj subteninda.

La plej grava stimulo utiligebla por estigi internacian kunlaboradon estas ekonomia gajno. Landoj okupitaj de reciproke profita komerco malinklinus disrompi tion. La evoluigo de tre integrigita mondkomerca sistemo povus esti la plej bona garantio de stabila paca mondo.

Fine ni devas atenti pri alia faktoro kiu ludas esencan rolon en nacia regado: la starigo de taŭga sistemo de leĝoj kaj kortumoj por devigi ilin. Ĝis nun mankas al ni internaciaj leĝoj kiuj aplikas al unuopuloj kaj tiel permesi mondan aŭtoritaton agi kontraŭ individuoj kiuj estas malobeintaj internaciajn leĝajn devojn. Jen tre grava kampo malfermota.

ĈAPITRO SEP: VALOROJ

Kion ni volas diri per "valoro"? Kion mi volas indiki ĉi tie, tio estas tre bone ilustrebla per la tre fama difino de cinikulo fare de Oscar Wilde: tiu kiu scias la prezon de ĉio sed la valoron de nenio. Valoro en la komerca senco estas tute alia afero.

Valoro estas mezurebla nur laŭ la kontento kiun ĝi donas kaj ne estas propraĵo de la objekto mem. Se vi estas perdiĝinta en dezerto kaj mortanta pro soifo, unu taso da akvo estas pli bonvena ol granda orbulo, sed hejme kun abundo da akvo unu taso da akvo apenaŭ gravas. Ekonomikistoj parolas pri "marĝena valoro". Se via enspezo estas cent dolaroj semajne, kun malmulta restaĵo kiam vi pagis luadon kaj manĝaĵojn, kvindolara monbileto estas signifa trovaĵo, sed al milionulo ĝi apenaŭ meritas ekprenon.

Tio rekondukas nin al afekcio kaj emocio. Kio vere gravas estas, kion ni sentas. Sento aŭ "afekcio" estas ĝuste tiel substanca kiel materio kaj multe pli grava. Al iu, kiu spertas grandan doloron nenio alia vere gravas. Oni eble certigas al li, ke tion kaŭzas nur elektro-kemiaj ŝanĝoj en la nervosistemo sed al li, ĝi estas, super ĉio alia, severa doloro kaj li eble faros ĉion ajn, eĉ sinmortigon, por ĉesigi ĝin.

Nia motiviĝo do dependas de niaj sentoj. Tiuj sentoj kutime gvidas nin al konvena konduto. Malsato instigas nin manĝi kaj tiel plilongigi la vivon, doloro instigas nin eviti tion kio kaŭzas ĝin kaj malhelpas nin fari malsaĝaĵojn kiuj povus nin vundi aŭ eĉ mortigi. Tiuj raraj infanoj kiuj ne spertas doloron estas tre malfacile edukeblaj ĉar la averta rŭga lumo de doloro signifas nenion al ili. Seksa plezuro kiu kondukas al reprodukto ŝajne estas universala ĉe ĉiuj bestoj kaj gepatra amo kiu sekvigas vartadon de la idoj donas al la pli altaj vivoformoj rimedon por supervivi.

Ĉio el tio ŝajnus prezenti argumenton por tio, ke ni faru tute laŭ nia plaĉo sed la plejmulto el ni kredas, ke troviĝas en tio io pli. Ideoj pri kio decas kaj ne decas povas varii sed la plejmulto da homoj ja kredas, ke estas "bone" fari tion kaj "malbone" fari alion. Kio estas la bazo de tia morala aprobo aŭ malaprobo?

Tradicie ni rigardis tion kiel aferon de religio. Iuj aferoj estas aprobitaj ĉar Dio tion ordonis, kaj aliaj estas malbonaj ĉar Dio malpermesis ilin. La historio de la Dek Ordonoj deklaras tion eksplicite. La Ordonoj estas leĝoj de Dio: la hebrea kaj kristana Dio. Aliaj religioj ne havis tiel eksplicitajn ordonojn sed ankaŭ ili provizis siajn moralajn kodojn kaj multaj el la principoj similas. Verŝajne funkcias io fundamenta en tio. La ideo pri Dio kaj la ideo pri moralaj valoroj ŝajne intime interrilatas. Oni povas diri, ke ambaŭ kuntrenas provon transcendi la sindorlotan ĝuadon de plezuro. Oni ofte demandas, "Kia estas la signifo de la vivo?" Tio ŝajne implicas, ke oni serĉas ion pli ol la kontentigon de siaj specifaj bezonoj kaj la ordinarajn plezurojn de la vivo.

Estas interese noti, ke Dion oni ofte vidas en patra rolo, "Dio la Patro". Psikologoj atentigis, ke adoltoj trovas, ke ili serĉas iun, kiu provizos ilin per tia gvidado, zorgado kaj protektado, kian donis la gepatroj kiam ili estis junaj. Iliaj gepatroj eble ankoraŭ vivas, sed ne plu povas esti la ĉiopovaj protektantoj kaj moralaj gvidantoj kiel en la tempo en kiu ili estis infanoj. Tial estas forta urĝo trovi konforman figuron kaj amoplena Dio plenumas tiun bezonon. Kiajn ajn aliajn kialojn ni havas por akcepti kredon je Dio, tiu bezono tion igas pli akceptebla.

Rimarku, ke estas la familia situacio, kiu estas la bazo por tio kaj estas amo, kiu subtenas la interrilaton. Estas amo, kiun emfazas tiel forte ankaŭ multaj religioj, kiel Kristanismo: "Dio tiel amis la mondon...", "Amu vian proksimulon kiel vin mem".

Amo estigas denaskan emon al sindona konduto. Ĉiuj niaj aliaj urĝoj ŝajnas esti direktitaj al nia individua bonfarto sed amo estas la bazo por sincere sindona konduto. "Neniu homo havas pli grandan amon ol tion, ke li donis sian vivon por amiko". Ĉi tio estas unu konduto, kiun la plejmulto da homoj rigardas kiel "bona".

Sed ni esplore rigardu iom pli detale la familian situacion. Estas tie, kie komenciĝas aliaj gravaj evoluoj. La kreskanta infano konstante lernas fari novajn funkciojn kaj ĉiun sukceson entuziasme aplaŭdas la admirantaj gepatroj. Sukceso kontentigas per si mem sed aplaŭdita sukceso grade formas mem-bildon kiu plaĉe persistas. Ĉi tion ni povus nomi "atinga kontentigo", sed ne temas nur pri iufoja afero: ne nur "Mi faris bone" sed pli ĝuste "Mi estas bona knab(in)o", "bona" persono.

La disvolviĝo de tia mem-bildo estas afero ege grava. Ni konstruas bildon de tio, al kio ni aspiras, nome mem-idealon. Per nia konduto ni strebas vivi laŭ tiu idealo kaj kiom ni sukcesas, tiom ni kontentiĝas kaj kiam ni malsukcesas ni deprimiĝas, hontas aŭ konscias pri kulpo.

Per tiaj mekanismoj naskiĝas moralaj jŭgoj. Efektive ni povas distingi du specojn de mem-idealo. Plej simpla estas materia mem-idealo kiu temas pri esence materiaj aferoj: atingi lertojn, financan sukceson, belan domon, ktp. El malsukceso tiusfere kutime rezultas honto.

Komplementa al tio estas la morala mem-idealo ĉe kiu ne temas pri sukceso en materia atingo sed pri tio, ke oni vivu laŭ la devoj enmensigitaj ĉefe de la gepatroj. Ĉi tiuj havas specialan karakteron. Ili ne estas tiaj, kiajn oni emus fari laŭ natura inklino, kaj ne rekte kontentigaj, sed ili kunportas gepatran aprobon kaj oni asocias ilin kun la speciala kvalito esti "bona", ne nur lerta aŭ kapabla. Oni rigardas ilin ne nur kiel specifajn atingojn sed kiel pruvon, ke oni estas persono de supera speco, "bona" persono. Aliflanke malsukcesi tiurilate altiras sur sin gepatran malaprobon.

Estas notinde, ke, por juna infano, gepatra amo estas la plej granda el ĉiuj bezonoj. ĝin perdi signifas esti forlasita, sendefenda en mondo de nekonataj danĝeroj. Infanoj al kiuj mankas tia amo montras je tre juna aĝo postiĝintan fizikan evoluon kaj poste fariĝas malafablaj, malobeemaj kaj ĝenaj. Infanoj disciplinitaj per severa fizika punado zorgas nur pri tio, ke ili evitu malkovriĝon, dum infanoj kiuj lernis esti "bonaj" por ke ili ricevu gepatran amon kaj aprobon, havas tute alian sintenon al malaprobinda konduto. Eĉ se ne malkovritaj ĉe tiaj agoj ili sentas kulpon. Ilin regas pli ĝuste konscienco ol timo. Ili estas akirintaj moralan perspektivon.

Tra la epokoj filozofoj debatis pri la bazo de la moralo kaj pri la konsisto de etikaj postuloj. Pri nur unu afero estis ĝenerala konsento. Tio estas ke la kvalito "boneco" aŭ "justeco" ja ekzistas kaj estas tre grava por homa konduto aŭ estas efektive supera kriterio por konduto. Ĝi do ligiĝas kun religio, kaj morala konduto iĝas rigardata laŭ Di-donitaj reguloj. Konduto estas bona ĉar Dio tion diras. Logike tamen tio estas malfacile pravigebla kaj filozofoj emis argumenti laŭ la inverso: ke Dio postulas tian konduton tial, ke ĝi estas bona.

La tutan demandon pri tio, precize kia konduto estas "bona", oni priargumentis plendetale. Psikologoj faris utilan kontribuon per tio, ke ili observis naturan disvolviĝon en morala pensado, ne nur historie sed ankaŭ en la evoluo de individuoj. La ĝenerala direkto de tiu evoluo estas de rigidaj reguloj de konduto, kiel en la bibliaj Dek Ordonoj, al pli relativeca kaj pli perceptoplena vido kiu konsideras ĉiujn koncernajn cirkonstancojn, kiel en la ordono de la Nova Testamento "Amu vian proksimulon". Multaj religioj enkadrigas iuforme la Oran Regulon: "Faru al aliaj kiel vi dezirus, ke ili faru al vi"; sed ankaŭ tion oni kritikis surbaze de tio, ke aliaj eble ne havas viajn gustojn kaj multaj trovas malagrablaj aferojn, kiujn vi tre ŝatas. En la negativa formo: "Ne faru al aliaj tion, kiel vi ne dezirus ke ili faru al vi", la regulo povus esti pli vaste aplikebla, sed ne estas la regulo mem kiu gravas sed pli ĝuste la spirito de la regulo. Ĝiajn sekvojn por iuj donitaj cirkonstancoj oni devas ellabori laŭ la aspekto de siaj propraj cirkonstancoj.

Kio gravas rilate moralajn postulojn, tio estas, ke ni rekonu, ke en tio estas io fundamenta rilate al konduto, ne nur konvencio nek ŝtat-dekretita leĝo, sed baza aspekto de la vivo en ĝiaj plej altaj formoj. Estas kontinua disvolviĝo tra fizika, biologia kaj afekcia stadioj al sociaj kaj moralaj valoroj, kaj, se la daŭra ekzistado de la homaro ankoraŭ gravas en la universo, tio devas esti pro la valoroj evoluintaj.

Restas ankoraŭ unu aspekto de morala evoluo kiun ni devus noti antaŭ ol pluiri. Mi priskribis kiamaniere en la praktiko la morala evoluo de homoj kuntrenas la konstruadon de ideala membildo, kvazaŭ plano por plua evoluo, kaj gvidilo por konduto. Pri iu specifa ago ni ne demandas: "ĉu tio estas bona farotaĵo?" sed pli ĝuste "Se mi faros tion, ĉu mi estos tia persono kia mi ŝatus esti kaj kian mi povus aprobi?" Tion ni decidas laŭ la ideala membildo, kiu ampleksas ĉiujn kriteriojn kiujn ni enkorpigis en ĝi el diversaj fontoj: fruaj gepatraj moralaj instruoj kaj ekzemploj, nia legado pri la konduto de personoj admirataj, kaj nia tuta sperto, rekta kaj nerekta.

Ni tiel tre dependas de la opinioj de aliaj homoj. Ni demandas nin kia estus la opinio de iu, kiun ni admiras. Fundamente ni serĉas aprobon de la socio, sed ne nur de la socio ĝenerala, sed plivole aprobon de tiuj, kies opinion ni plej alte taksas. Ĉu tio igas niajn normojn esence konservativaj? Kiel klarigi la moralan reformiston? Kiel ni klarigu la martiron, kiu persistas en konduto kiun kondamnas ĉiuj liaj samtempuloj, sed kiun li konsideras tre morala? Ankaŭ li serĉas aprobon sed ĉi-okaze eble ne de ekzistantaj homoj sed de ideala persono, de Dio, aŭ estontaj generacioj. La motivado kiu estis bazita sur materiaj bezonoj transcendas la estantecon kaj impete pluiras al pli alta morala nivelo.

Estas ĉi tiu kapablo de la morala memo sin levi super ne nur egoismajn bezonojn sed ankaŭ transcendi eĉ la nun akceptatajn normojn de boneco, kiu metas homan vivon sur pli altan nivelon kaj donas realan esperon, ke ni povas atingi manieron de ekzistado kiu estos ĉiasence kontentiga. Ĝi estas vivo, kian aprobus ĉioscia Dio, sed nur se ni mem atingis ĝin; vivo kiu estus perdinta ĉian meriton se tio estus trudita al ni.

Eble ni vidas ĉi tie akordigon de la konceptoj pri Dio kaj pri moraleco. Ili estas nemalimplikeble interplektitaj kaj nur kiam ĉiu fariĝas pli profunde komprenata, ni ilin vidas kunfandiĝi en komunan principon. Se ni rigardus "Dion" malpli kiel oportunan klarigon de la origino de la universo kaj pli kiel ion, kion la universo povus fine aspiri, ni eble havus religian vidpunkton pli konforman al nia epoko ol la pli naivaj nocioj de la pratempo.

ĈAPITRO OK: KIUN VOJON AL UTOPIO?

En ĉi tiu la lasta ĉapitro mi provos rilatigi nian antaŭan diskuton al la planado de estonta agado. Komprenado estas la fundamento sur kiu ni bazas agadon kaj mi esperas, ke la larĝa superrigardo de la scio, kiun mi prezentis, provizos kadron en kiu ni povos profite konsideri iujn el niaj gravaj problemoj. Mi ne povas pretendi proponi solvojn al ĉiuj tiaj problemoj, sed mi povas sugesti iujn el la faktoroj, kiujn oni devas konsideri en la ellaborado de tiaj solvoj, kaj prezenti miajn proprajn opiniojn pri la direkto en kiu ni povus pluiri. Mi esperas, ke kiuj ne konsentos pri miaj opinioj, ne rifuzos pro tio ankaŭ la fundamentajn ideojn sur kiuj mi bazas ilin, sed penos disvolvi integritan planon por si mem.

Mi komence konsideros unue kriteriojn al kiuj ni devas rilatigi nian celon. La diskuto pri valoroj en la antaŭa ĉapitro estas fundamenta. Neniu socio povas ricevi aprobon, kiu ne konformiĝas al niaj normoj de justeco kaj boneco. Estas neniu neŝanĝebla formulo kiun ni povas adapti ĉi tie. Niaj etikaj perceptoj devas disvolviĝi laŭ tempopaso kaj ni devas kalkuli kun tio. La natura bazo estas certe amo, kiu donas al ni la kapablon por sindona konduto, sed sindonemo sole ne sufiĉas. Ĝi devas esti klera sindonemo kiu funkcias per larĝa kompreno.

Ĉiu el ni devas agi konforme al nia individua mem-idealo sed ni devas zorgi ke ni ĉiam pligrandigu la amplekson de la pensado sur kiu baziĝas nia idealo kaj tre zorgi, ke niaj infanoj ne konstruu al si misformitajn mem-idealojn pro sia socia spertado. Ajna Utopio devas esti tia, ke ĝi ebligas sanan disvolviĝon de la moralaj konceptoj de la infanoj. La plej supera kontento por iu estas establi sian propran valoron.

Maksimuma kontento estas atingebla nur ene de ideala socia organizo. Bona socio produktas bonajn individuojn kaj bonaj individuoj konstruas bonan socion. Eble nia plej alta celo devus esti plibonigi nian propran socion, kaj tion ofte atingis individuoj per konsiderinda sinofero, eĉ ĝis ofero de la propra vivo. Ekzemploj de tia konduto en la pasinto kuraĝigas nin malpli deprimiĝi pro la ofteco de egoisma perforto en la nuntempo. Tian perforton oni ofte povas esplore rilatigi al la malfeliĉaj cirkonstancoj en kiuj la perfortintoj kreskis. Temas refoje pri restrukturado de la socio por ebligi pli altajn moralajn principojn por ĉiuj. Ni celkonscie bezonas labori por pli bona socia strukturo. Ĉu ni povas akcepti iujn ĝeneralajn principojn por gvidi niajn strebojn? Ni konsideru kelkajn.

Ĉar ni ne povas produkti idealan diktatoro-sanktulon, intelektan eksterordinarulon kun la enciklopedia scio necesa por lia efika estrado, ni devas nin turni al iaspeca demokratio. Komplekse funkcianta homgrupo devas asigni taskojn al individuoj kaj subgrupoj. En primitivaj epokoj la plej forta kaj plej kapabla fariĝis estro kaj lia rajto je estrado estis facile testebla. Kiu sentis, ke li pli rajtas, tiu povis defii lin al batalo kaj la afero estis rapide decidebla.

La kvalitoj plej gravaj de iu estro hodiaŭa ne estas tiuj por persona batalo, do ni devas elpensi aliajn elektokriteriojn. La precipa neceso do estas konsento pri tio, kiamaniere oni elektu estrojn kaj kiel oni faru politikajn decidojn.

Konsiderinda parto de la mondo nun estas decidinta pri iuspeca demokratio kiu donas pacan sinsekvon de estroj. La faŝista ideologio, kiu emfazis la gravecon akcepti la aperon de natura estro, neglektis konsideri la koston de tia proceduro aŭ la naturan emon de estro teni sian pozicion per ekzekutado de kontraŭuloj kaj ankaŭ la preskaŭ neeviteblan perforton ĉe elekto de posteulo.

Ene de la demokrata organizo la diversaj rivalaj naciaj ideologioj rajtas konkuri per la demokrata maŝinaro kaj kredeble tio estos konservata krom se klas-diskriminacio kondukus al tio, ke ĝenerale oni suferas perdon. Malsamaj ideologioj povas sukcese gvidi regadon kondiĉe, ke tio kontentigas la plejmulton de la popolo.

Ni devas nun rigardi la tutan mondon kiel la lastan socion. Ni jam konsideris plurajn el la faktoroj ĉi-koncernaj. Ĉefas la ekonomia faktoro. Ĉiun landon pli kaj pli koncernas naturriĉaĵoj kiuj ne estas adekvataj ene de ĝiaj propraj limoj aŭ kiuj estas akireblaj pli ekonomie per komercado kun landoj pli favore dotitaj tiurilate. Vojaĝado tiom plifaciligis internaciajn kontaktojn, ke la malnova vilaĝo fariĝis vilaĝo tutmonda. ĉiu evoluinta lando nun havas tujan kontakton kun aliaj, vidante kaj aŭdante eventojn okazantajn tie ĝuste kiam ili okazas. La mondon oni do devas konsideri kiel unuon. Kiamaniere ĝi povas funkcii kiel super-socio?

En tio prezentiĝas al ni precipe la problemo integri naciajn agadojn je la monda nivelo. Feliĉe ni faris unu paŝon antaŭen per starigo de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kun ĝia vasta sistemo de fakorganizoj, pritraktantaj multajn el la bezonoj de internacia organizado. Tia maŝinaro nepras por la monda scenejo, sed multo pli estas bezonata. Pli adekvata bazo por sekureco estas bezonata por ke la diversaj kapabloj de nacioj povu esti kunmetitaj en sistemon kiu permesos plejbonan funkciadon. Tio necesigas, ke la UNO havu multe pli pozitivan potencon.

La demando pri sekureco kredeble ne solviĝos per establo de armilaro fare de UNO sufiĉa por devigi la obeon de iu individua nacio, sed la kreskado de ekonomia interdependo, kun administrado de la maŝinaro en la manoj de UNO, ebligus vere efikajn ekonomiajn sankciojn. Tio necesigus reformon de la nuna administra sistemo por ke ne malebligu ekonomiajn premojn la vetorajto sed estas neverŝajne, ke tio estos la unua paŝo. La vojon oni devas pretigi per gradaj ŝanĝoj cele al pli bonaj ekonomiaj rilatoj.

Ĉi tiuj evoluaĵoj estas bezonataj en du ĉefaj sferoj: pli bona Orient-Okcidenta interkompreniĝo kaj firma provo forigi la malkapablojn de la Sudo relative al la Nordo. La helpprogramoj jam funkciantaj estas tute neadekvataj por atingi tion. La maŝinaro de la I.M.F. devas funkcii kun tute nova perspektivo. La Meksika Konferenco estis esperiga paŝo cele al kunvenigo de mond-estroj por lukti kun la problemoj, sed du tagoj klare estis senutilaj por tiel grandega tasko. Kiam la pli riĉaj nacioj komprenos, ke helpi la luktantajn landojn ne estas nur almozo sed rimedo por malfermi novajn merkatojn kaj aldoni al la prospero de la mondo kiel tuto, inkluzive de si mem, ni eble havos konvenajn disvolvojn.

Simile nepras, ke ni trovu formulon por la kunekzisto de komunismaj kaj kapitalismaj ideologioj. Mi jam montris, ke ekonomie tiuj ne tiom diferencas inter si kiom oni ofte supozas, kaj tute eblas, ke multaj nacioj fine havos miksitajn ekonomiojn kun diversaj emfazoj.

La kerna problemo ĉi-rilate estas la komplikaĵo kiu rezultas el konformigo de ideologiaj pozicioj kun naciaj celoj, kaj tion komplikas pli la diferencoj inter la Nordo kaj la Sudo. La evoluantaj nacioj estas ne nur pli malriĉaj ol la industriigitaj landoj, sed ankaŭ ilia malriĉeco estas grandparte la sorto de la malavantaĝe vivantaj plimultoj. Komunismaj landoj, kiuj ribelis kontraŭ la propraj superaj klasoj, do havas naturan kunsenton por la luktantaj malriĉuloj en la evoluantaj landoj. La timo, ke la helpo donita ankaŭ plivastigos komunisman influon kaj protektos ilin kontraŭ okcidentaj potencoj tion igas pli alloga.

Laŭ tio, ŝajnas ke monda helpo al la evoluantaj landoj, kune kun konvena kuraĝigo de demokrata regado, estus grava faktoro por solvi orient-okcidentajn streĉojn.

La rajtojn de individuoj necesos klare difini por doni protekton. La evoluigo de internacia leĝaro kiu konsideras homojn, ne sole naciojn, povas fariĝi grava rimedo per kiu konservi adekvatan mond-sistemon. Leĝoj limigas sed ankaŭ donas liberecon. Estas facile rigardi leĝojn kiel limigojn de libereco sed tio tro malvaste komprenas kio estas libereco. Sur sia dezerta insulo Robinson Crusoe renkontis neniajn leĝojn kiuj limigis liajn agojn sed la amplekso de eblaj agadoj estis tre malvasta. Neniu insistis, ke li veturu maldekstraflanke aŭ dekstraflanke de la vojo: li rajtis veturi ne gravis kiuflanke, kaj neniu postulis, ke li ne konduku sian aŭton je pli ol la laŭleĝa rapido: li ja ne posedis aŭton. Per observado de leĝoj ni povas pligrandigi la amplekson de pozitiva agado kaj kio gravas, estas ne kiom da faroj estas al ni malpermesataj sed kiom ni efektive povas.

Tio kondukas min revene al principo kiun mi emfazis pli frue. Laŭeble ni devus atingi dezirindajn celojn, ne per postulado de konvena agado kaj per punado de nekonformo sed per konstruado de situacio tia, ke homoj volonte kondutos en ĝusta maniero. Se estas danĝere transiri la vojon je iu horo, ne starigu anonctabulon por tion malpermesi: konstruu taŭgan barieron kiun oni pli facile ĉirkaŭiros. Tio estu fundamenta principo en nia socia planado. Tiel aranĝu ke estas pli facile fari ĝustaĵon ol fari malĝustaĵon.

Parenca al tio estas la graveco doni al ĉiuj la plenan eblecon kun plezuro kontribui al la socia bonfarto. Plej multaj el ni ŝatas esti "bonaj", sed tro ofte la kosto estas tro granda kaj ni trovas pretekstojn por ne esti tiaj. La plejmulto da homoj ĝuas la dignon perlabori siajn vivrimedojn kaj rigardas devigan senlaborecon kiel insulton. Necesas, ke ni disvolvu novajn perspektivojn kiuj permesos al ili esti senlaboraj en salajra senco sed feliĉaj pravigi sian enspezon (eble stipendion anstataŭ salajron aŭ senlaborecan subvencion) per la valora kontribuo kiun ili donas al la socio.

Tre grava evoluaĵo estus rompi la supozon, ke persona enspezo aŭ riĉeco estas la kriterio de sukceso. Tio estas postrestaĵo de epoko de var-malabundo kiun nova teknologio kaj bona planado igos pasintaĵo.

Ĉiuj tiuj novaj evoluaĵoj dependas de la disvastigado de scio mondskale. Ĉiu bezonas la kapablon ion kapti el tiu scio aŭ ĉerpi el tiu scio en mondlingvo kaj havi rektan aliron al monda literaturo, kultura kaj scienca. La eduka sistemo devus provizi tion, kune kun ĉiu alia teknika povoscio bezonata en la moderna mondo.

Demokratio devas esti la gvida principo en ĉiuj niaj sociaj evoluigoj, sed demokratio neeblas sen klerigado kiu donas adekvatan komprenon de la problemoj kiujn ni devas pritrakti. Tamen tio ne necesigas, ke ni ĉiuj estu geniuloj kaj ekspertoj. Por detala eksperteco ni devas pli kaj pli dependi de specialistoj sed ni devas peni kompreni la koncernajn ĝeneralajn principojn.

Finfine piednoton.

En planado de ĉiuj tiuj esence mondaj aferoj ni ne preteratentu la proprajn landojn, proprajn lingvojn, kaj la proprajn kulturojn. Ni fieru pri tiuj, kiel ni rajtas fieri ankaŭ pri la kontribuo kiun ni ĉiuj faras al monda evoluado.


Pri la aŭtoro

"Ekzistas homoj, al kiuj la aĝo blankigas la harojn, sed tute ne tŭsas la koron, kiu restas ĉiam en plena freŝeco kaj juneco kaj ĉiam kun egala forto batas por ĉio bela kaj bona. Ĉiufoje kiam mi vidas tian homon, mi diras al mi: 'Jen estas bela minuto en mia vivo!'" (L L Zamenhof)

Tia homo estis CYRIL JOHN ADCOCK (1904.06.15 - 1987.06.05). Ekde siaj fruaj jaroj John fervore interesiĝis pri la malhelpo de milito kaj li instruis pri la Ligo de Nacioj kaj poste pri la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj en siaj klasoj ĉe la W.E.A. (eduka asocio de laboristoj). Lia intereso pri Esperanto, kun ĝiaj pacaj celoj, ĝia interna ideo, instigis lin esperantiĝi en 1924. Li helpis refondi la Nov-Zelandan Esperanto-Asocion en 1929 kaj oni elektis lin la unua Prezidanto de la nova asocio. Li plenumis tiun rolon de 1929 al 1931 kaj, post kelkaj jaroj en Britio, denove de 1948 al 1971.

Dum liaj 63 jaroj kiel Esperantisto John instruis Esperanton al multaj aliaj homoj kaj li multe propagandis por la lingvo. Dum multaj jaroj li estis fakdelegito de la Universala Esperanto-Asocio kaj delegito kaj peranto por la Internacia Scienca Asocio Esperantista.

John estis tre estimata de esperantistoj kaj de fakuloj de psikologio kaj kibernetiko. Eĉ en siaj lastaj kelkaj tagoj, li ricevis pluajn invitojn prezenti referaĵon en Esperanto pri kibernetiko ĉe konferencoj en Hispanio kaj Jugoslavio. Kiam en 1985 fondiĝis la Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko, John elektiĝis membro de ĝia Programa Komitato. La evoluigo de tiuj sciencoj multe dependas de internacia kunlaborado. Ĉar multaj sciencistoj tiufakaj scipovas Esperanton, oni multe uzas tiun lingvon, kune kun la angla kaj la franca, en iliaj konferencoj, al kiuj John kontribuis referaĵojn.

Dum la jaroj li publikigis multajn sciencajn referaĵojn kaj kelkajn librojn. Pluraj el tiuj estas esperantlingvaj, kaj oni tradukis unu lian lernolibron en la japanan, ĉeĥan kaj hispanan (John mem verkis la anglan kaj Esperantan versiojn). Oni ankoraŭ uzas tiun tekston, tridek jarojn post la origina eldono.

Kiam oni starigis en San Marino la Akademion Internacian de la Sciencoj, oni invitis al John akcepti profesorecon pri homa kibernetiko. Li kaj lia edzino Ngaire lekciis tie. Li komencis verki libron uzotan tie, sed bedaŭrinde finis nur la unuan capitron. John raportis (Nov-Zelanda Esperantisto, n-ro 460, paĝo 4): "mia vizito al San Marino ... estis plenumo de frua revo. Dum multaj jaroj mi pensis ke iam oni povus starigi universitaton kie studentoj povus studi kaj diskuti sen lingva barilo, kie ili povus prezenti la vidpunktojn de siaj propraj landoj kaj profiti de la kontribuoj de alilandanoj." La AIS donis al John la okazon kombini liajn talentojn, interesojn kaj scion. Ĝi plaĉis al li, ĉar ĝi estis paŝo al la supernacia kulturo por kiu li laboregis dum sia tuta vivo.

Laŭ la filozofio de John, la mondo ne estas antaŭdestinita, la naturaj leĝoj ne determinas rezultojn sed simple limigas ilin. Se ni serioze okupiĝas pri la estonta homa bonfarto, ni devas firme kompreni, ke ni vere estas agantoj muldantaj la estontecon, kaj ni povas tion fari efike nur se ni sufiĉe komprenas la nunan strukturon de la mondo kaj ties limoj.

John Adcock estis brila akademiano, nelacigebla instruisto, kaj simpatia amiko. Li estis sen antaŭjŭgoj kaj sen ŝovinismo de iu speco. Li laboregis por harmonio inter homoj kaj por nuligi konfliktojn. Lian konsilon multaj petis kaj aprecis. Liaj komprenemo, saĝeco kaj gvidkapablo estu sekvinda ekzemplo por ni ĉiuj.

John Adcock verkis ĉi tiun libreton en la angla lingvo kaj eldonis ĝin la Workers Education Association (eduka asocio de laboristoj) por uzi en ties klasoj, kiujn li instruis. Kiam mi sugestis al John ke li traduku ĝin en Esperanton li reĵetis la sugeston al mi. Bedaŭrinde mi ne tuj komencis la taskon kaj la libro nun eble ŝajnos al iuj legantoj iom malĝisdata iuloke, sed certe ne en sia tuto. Sed mi estas certa, malgraŭ la malapero de la fera kurteno, ke la samaj problemoj restas: manko de interkompreno, manko de kompreno de la reala mondo, konfliktoj, militoj...

Mi certas ke la legantoj trovos ĝin interesa kaj inspirema. La aliro de John al ĉiutagaj problemoj estas freŝa kaj klara.

Mi multe dankas al Des Langman kiu elsarkis miajn erarojn kaj poluris la tekston.

Donald Rogers, junio 1993