For estas la erao alvenigi laboriston. Nun estas la erao memfari por si.
Mia najbaro, ekzemple, feliĉulo kun unuhektara ilejo, konstruis la propran domon, modestan trietaĝan aferon kun kantilevra kuirejo kaj sunelektra kiosko.
Alfrontante neseriozan tubaran problemon pri la senakviĝo de ĉiuj kranoj en la domo, mi konsultis la najbaron por taseto da senpaga konsilo. Post mallonga prancado tra la aeraj spacoj de mia tegmento li diagnozis kazon de subfleksiĝintaj apogiloj en la podio de la premŝarĝa akvujo kaj li konfirmis mian suspekton pri obstrukciita glando ĉe la floskrano. Ambaŭ, li aldonis, estas facile ripareblaj. La vorto fakte uzita de li estis "ĝue". Li proponis helpi min. Mi ridis mian memfarulan ridon, por klare montri ke neniel li enŝovus sin en la ĝuon en mia tegmento, kaj mi petis prunti lian remorkon.
Lia remorko havis difekton ĉe la akso. Ĝi gaje saltetis laŭ la ŝoseoj, sed kiam la korto de la seglignejo postulis iom da retroirado, la konstrua eraro evidentiĝis. Kiam mi stiris dekstren, la remorko iris maldekstren. Mi klarigis la problemon al la vendisto, kiu diris al mi ke li renkontis tiun remorkon antaŭe. Kun bonega komplezo kaj ne malmulte da lerteco, li forpelis min de la stirista sidloko, ŝarĝis la remorkon, postulis al mi multe malpli ol mia hipoteko por kelkaj belaj lignopecoj kaj gland-boltinga kompleto, kaj submetis min al tia ĝentila mokado, kia indikas amikecon inter obstinaj praktikuloj. Tipe de lia saleca humoro estis kiel li proponis al mi la telefonnumeron de tubisto.
Ha ha, mi ridklukis, kaj replikis per eta spritaĵo pri lia mallonga pantalono. Li akceptis tion malpli bone ol mi anticipis.
La belega afero pri laborado dum kurbiĝanta sub tegmenta feraĵo tagmeze en somero estas la klimato. Dum mi serene mezuris, segis kaj najlis mian subtenantaron, familio da salamandroj kunvenis por spekti kaj konsilis ke mi ne hastu. Mi rikanis al ili kaj ene de nur tri horoj mi estis seginta du pecojn da subteniloj, fiksinta ilin per kelkaj dekoj da najloj kurbigitaj, manĝinta sitelon da araneaj retoj, kaj perdinta dek du kilogramojn, kaj forkbekan martelon, kiu glisis el mia mano dum retrosvingo kaj kaŝis sin en la izolaĵo.
Post paŭzo por lunĉi je ovo, kiun mi fritis sur la supro de mia kapo, mi kaptis ĝustigeblan klevon kaj militis kontraŭ la glanda boltingo. Ĝi adoptis la taktikon de pasiva rezistado sed mi ne kontentis toleri obstrukcion. Kun grunto kiu aplaŭdigis la salamandrojn mi finfine sukcesis malfiksi ĝin. Kontento surverŝis min. Ankaŭ multe da akvo je ĉefdukta premo. Ĝi agrable malvarmigis la haŭton, tiam ekinundis la kuirejon sube.
Estis la najbaro kiu finfine trovis la ĉefduktan kranon en la ĝardeno. Ankaŭ estis la najbaro kiu forprenis mian premakvujan apogilaron, anstataŭis ĝin per io konfesinde iomete pli forta sed estetike malpli alloga, kaj repakis la glandan boltingon.
Tiam li donis al mi la telefonnumeron de farbisto kiu feliĉe refarbus la kuirejan plafonon. Tiu viro bezonas laboron, li diris. Kompreneble, mi mem farus ĝin, sed mi havas malavaran koron.
1 El Sleeping Dogs and Other Lies, Joe Bennett, 1999. Traduko rete publikigita laŭ permeso de la eldonejo Hazard Press, Christchurch, Nov-Zelando.