Je la 29a de aŭgusto 1999 ni flugis tra Singapuro al Shanghai en grupo de 34 membroj de la Nov-Zelanda-Ĉinia Amikec-Societo. En du tagoj ni vizitis malnovajn bazarojn, la ĝardenon Yu, kiu havas 400 jarojn, kaj ni vizitis unu el la 22 "Infanaj Palacoj". Tiuj ĉi estas centroj por infanoj post la lernejaj horoj kie ili lernas muzikon, pentraĵon, kaligrafion ktp - tre interesa. Malgrandaj grupoj da infanoj distris nin per muziko. Ili muzikas je tre alta nivelo.
Ni flugis al Wuhan, kiu ne estas tre turista loko. La flughaveno ĝis antaŭnelonge estis nur por la aerarmeo, kaj ĝi estas tre malluksa. Kontraste ni loĝis tie en la tre luksa hotelo Riverside. La vic-prezidanto de la provinca konsilantaro gastigis nin kaj aranĝis por ni bankedon tre bongustan kaj poste ni kantis maorian kanton por li kaj li kantis ĉinan kanton por ni.
Ni vizitis budhisman templon, Orientlagon, kaj la instituton por kamparanoj, kiun starigis Mao Zedong en la 30aj jaroj. La flavgrua turo estas konata vidindaĵo de Wuhan. Ĝi estas forbruligita sesfoje en sia kelkcentjara historio kaj ĉiufoje rekonstruita. Nun ĝi estas farita de betono por ne esti brulema kaj farbita por aspekti kiel ligna. Origine ĝi estas gardoturo, sed nun oni uzas ĝin ĉefe por spekti la ĉirkaŭaĵojn de alta vidloko.
Per aŭtobuso ni iris al malgranda urbo Honghu. Ĝi situas en ebena malalta parto de Ĉinio. Tie oni kreskigas rizon kaj aliajn akvobezonantajn plantojn kaj farmas fiŝojn. La vic-urbestro de Honghu kaj oficistoj de la kooperativa movado "Gung Ho" gastigis nin tagmeze per parolado kaj bankedo. Unu el la ĉefaj fondintoj de tiu movado estis nov-zelandano Rewi Alley (nun mortinta). Ŝajnas ke oni havas grandan respekton por li en Honghu ĉar oni nomis la lokan bibliotekon pro li. Ni poste vizitis tri kooperativojn. Pro vojkonstruada laboro en kelkaj lokoj ni alvenis en Yichang tre malfrue, je post noktomezo.
En griza pluvema vetero ni vizitis la lokon kie oni konstruas la novan digegon trans la Longa Rivero (ĉine Chang Jiang, angle Yangtze River). Ĉefinĝeniero Li klarigis al ni pri la konstruado. Ni spektis la ĝis-tiamajn rezultojn. La digego estis parte konstruita, la ŝiplifto kaj la kluzoj estas konstruataj. Poste ni reiris al nia krozŝipo kaj komencis tritagan krozon. Dum la postaj du tagoj, en la Tri Gorĝoj de la Longa Rivero, la vetero estis serena kaj ni ĝuis iom da ripozo, post la okupiteco de la antaŭaj tagoj, por rigardi la vidindaĵojn . Ĉe Wushan ni iris per malgranda boato en flankan riveron laŭ la Malpligrandaj Tri Gorĝoj. Ili estas eĉ pli imponaj ol la Tri Gorĝoj mem, kun tre altaj krutaj flankoj. La rivero tie estis malprofunda kaj foje nia boato skrapis la fundon kaj boatistoj devis puŝi per grandaj bambuaj stangoj por antaŭenigi ĝin. Ni vidis sovaĝajn simiojn en la arboj apud la rivero.
Vespere ni vizitis la Urbon de Fantomoj, Fengdu. Tie ni vizitis groteskan budhisman muzeon kiu temas pri la supozita postvivo en Infero. Ni vidis statuon de la "Reĝo de Infero". Iuj homoj havas strangan sencon de la amuzvaloro de tiaj aferoj.
Pro nuba vetero la krozŝipo devis atendi, kaj ni alvenis en Chongqing je sep horoj malfrue kaj hastis aŭtobuse al Chengdu kie ni alvenis tre malfrue. Je la posta tago ni iris al Emei Shan (monto Emei). Ni loĝis en hotelo apud la domo kie famuloj kiel Jiang Kaishek kaj aliaj somer-feriis en antaŭaj epokoj. Ĝi estas tre humida loko sed tre bela. La montoj tie estas arbar-kovritaj. Ni iris per gondolo al templo kie ni vidis bronzan statuon de budhao sur blanka elefanto. Mankas elefantoj en Ĉinio nun, do tiu eble montras hindan influon. Tiam ni piediris malsupren pasante bazarojn kie lokaj kamparanoj vendas medikamentajn herbojn kaj radikojn, kaj akvofonton kie klara akvo fluis malsupren laŭ akvokanalo por uzado ĉe la vilaĝo malsupre.
Ni vizitis Mezlernejon 22 de Chengdu. Tie ni disiĝis en kvin grupetojn por spekti diversajn lecionojn. Nia grupeto ĉeestis muzikan lecionon kie s-ro Den instruis pri la muziko de la norvego Edvard Grieg. Poste nin akceptis la lernejestro kaj li invitis nin demandi al li kaj la instruistoj kies klasojn ni estis spekintaj, pri la lernejo. Tion ni faris dum unu interesa horo.
En Chengdu ni vizitis la lokon kie la fama poeto Dufu vivis antaŭ multaj jaroj. Tie nun troviĝas interesaj ĝardenoj. La pejzaĝetoj de arbetoj kaj rokoj kaj akvo, laŭ la ĉina stilo, tre interesis min.
Ni iris al la irigacia sistemo ĉe Dujiangyan. Ĝi funkcias bone post pli ol 2300 jaroj laŭ la moto "elfosu la digojn profundaj; por lasi la digojn malaltaj". Ĉiun vintron la lokaj farmistoj kaj aliaj elfosas la akumulintan argilon el la digoj. Ŝajnas ke inĝenieroj en Novzelando povus profiti lernante tiun lecionon. Tiuvespere ni spektis koncerton de tradiciaj muziko kaj ĝonglado.
De Chengdu ni iris per trajno dumnokte al Shuangshipu. Ĉe la lernejo Rewi Alley oni gastigis nin (tiudimanĉe!) kaj regalis nin per koncerto de gelernantoj dancantaj kaj muzikantaj. Antaŭ multaj jaroj Rewi Alley starigis lernejon en ĉi tiu vilaĝo, sed poste li movis ĝin al Shandan en alia provinco. Tamen la lokaj ĉinoj tre respektas lin. Estis tre kortuŝe al ni kaj precipe por la kvar membroj de la familio Alley en nia grupo.
Per aŭtobuso ni iris de tie al Xi'an. Ĝi havas la plej bone konservitan urbomuron en Ĉinio. Ni piediris sur ĝi. Oni aranĝas tie unufoje ĉiujare konkurson kuri laŭ sur la 13 kilometra muro. Ni vizitis la Historian Muzeon de Shan'xi kaj la muzeon kie troviĝas la terakota armeo de la unua imperiestro de la dinastio Qin. Tie ni spektis filmon pri la malkovro de la enterigita armeo. Tiel ni eksciis ke la artaĵoj estis frakasitaj de ribelantoj je nur ses jaroj post ilia enteriĝo.
Laŭ antaŭa aranĝo mi renkontis en Xi'an mian korespondanton Huang Yinbao kaj du aliajn esperantistojn (Wang Tianyi kaj Fan Huiyan). Tio estis mia unuafoja renkontiĝo kun ili. Ili venis al nia hotelo kie ni babilis antaŭ ol ni iris al restoracio en islama kvartalo. Tie ni manĝis pikilrostaĵojn kaj pastbuletojn (jiaozi).
Ni vizitis la lokon de la varmakva banejo Huaqing kie imperiestro kaj kromedzinoj kaj altranguloj banis sin en endomaj banoj.
De Xi'an ni flugis al Beijing kie ni tuj iris al la Granda Muro. Bedaŭrinde pluvis tiam, sed pro tio ni estis la solaj vizitantoj. La muro estas tre impona, malaperanta en la nubojn en ambaŭ direktoj - unu al la Pacifiko kaj alia al la dezerto Gobi.
En Beijing ni vizitis la antaŭan hejmon de Rewi Alley. Ĝi nun estas konferencejo kaj malgranda muzeo. Ankaŭ ni vizitis Placon Tiananmen kaj la Imperiestran Palacon. La manĝoj en Bejjing estis speciale bonaj kaj ni gustumis pekinan anason, kiu estis tre bona. Ni iris al strato de artbutikoj kaj tie mi trarigardis du librovendejojn. En unu mi rimarkis kelkajn anglalingvajn librojn eldonitajn de la Ĉina Esperanta Eldonejo. La Somera Palaco estas tre impona kaj agrabla loko, tre taŭga loko por nia lasta vizito.
Poste ni devis forlasi Ĉinion, flugante al Singapuro kie ni pasigis kvin horojn do kaptis la okazon aŭtobuse traveturi la insulon dum unu horo antaŭ nia forflugo al Auckland kaj finfine al Wellington.
Entute ĝi estis tre interesa vojaĝo kaj ni lernis multon pri Ĉinio malgraŭ ke ni ne estis tute nesciaj antaŭe, pro nia intereso kaj partoprenado en eventoj de la Amikec-Societo.
Donald Rogers