
Ĉi tiu kongreso okazis en The Arts Centre of Christchurch, Nov-Zelando, dum la 3-a ĝis 6-a de februaro 2007. Okazis la jarkunsidoj de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, lingvaj sesioj, paroladoj pri diversaj temoj, kaj distraj aferoj.
Bradley Mcdonald (Prezidanto de NZEA) bonvenigis la ĉeestantojn al la kongreso kaj oficiale malfermis la kongreson.
Tieaj membroj aprobis la protokolojn de la Komitato en la antaŭa kongreso. Reprezentantoj de lokaj grupoj raportis pri agado dum la jaro. David Dewar raportis pri la Kristĉurĉa (Christchurch) Esperanto-Societo. Aldone, Erin McGifford menciis ke grupo en Japanio invitis ŝin partopreni ilian printempan kurson, La Verda Lernejo, okaze de ilia 20-jara datreveno.
Bradley McDonald buŝe raportis pri la Aŭklanda (Auckland) Esperanto-Societo (AES). Chris Krägeloh fariĝis la prezidanto de AES okaze de la ĉiujara kunsido en fino de novembro. AES daŭrigis kiel dum la pasintaj kelkaj jaroj la ritmon de kunvenoj, ĉiun unuan kaj trian merkredon monate (escepte de januaro). AES jam komencis plani por Oceania Kongreso en januaro 2008. Tiu kongreso estos entreprenata kune kun AEA. La konferencejo/loko estos plej verŝajne St Francis Retreat Centre en Hillsborough. La konferencejo disponas 38 unulitajn ĉambrojn. La centro estas duetaĝa konstruaĵo el brikoj. Ĝi staras en granda ĝardeno, ĉirkaŭita de herbejo kaj arboj. Apude estas tereno, publika parko. La St Francis Retreat Centre havas tri apartajn ĉambrojn por kunvenoj. La plej granda salono en la unua etaĝo taŭgas por ĝis 50 homoj. La plej malgranda, la biblioteka ĉambro, taŭgas por ĝis 10 homoj. La tria havas sidlokojn por ĝis 30 komforte.
Ankaŭ raportis Donald Rogers pri la Esperanto-Rondo de Velingtono (Wellington) kiu kunvenis dekunufoje dum la jaro. Donald Rogers prezentis raporton pri agado dum la jaro pri scienco kaj tekniko (bv rigardi suban artikolon Agado pri scienco kaj tekniko - 2006).
La membroj staris por unu minuto honore al D-ro Petro Lloyd, kiu mortis dum la jaro.
Ross Moore proponis ke en estontaj kongresoj oni disdonu ĉiujn kongresajn dokumentojn je la komenco de la kongreso. La Prezidanto prezentis la jaran raporton de la Estraro, kaj oni diskutis tion.
Brian Fox enkondukis amuzan skeĉon, kiun rolis Howard Gravatt, Bradley McDonald kaj David Dewar. La skeĉo temis pri spacvojaĝantoj el la antaŭa (eksplanedo) EsperoPluto kiuj alvenas en Kristĉurĉo. Howard mem verkis ĝin, en Esperanto.
Erin rakontis amuzajn anekdotojn pri sia patro kaj enkondukis mallongajn ludojn. Poste, kongresanoj kantis.
Jackie Fox (Kasistino) prezentis la financan raporton por la jaro kiu finiĝis je la 30-a de septembro 2006. Ŝi klarigis diversajn kontojn kaj respondis al demandoj de ĉeestantoj. La financa stato de NZEA estas bona. La nova Estraro devos konsideri kiel respondi al la postuloj de la nova leĝo rilate al karitataj organizoj.
Bradley dankis al Jackie, kiu laboris kiel kasistino dum 18 jaroj, kaj la membroj aplaŭdis. Jackie agnoskis la helpon de David Arthur, kiu kontkontrolis dum multaj jaroj, sed volas ne plu fari tion.
Elekto de la Estraro. La jenaj membroj estas elektitaj:
Mankis propono por la dua posteno de estrarano. Decidiĝis ke la Estraro serĉu iun por plenigi la vakan postenon. David Ryan dankis la membrojn de la antaŭa Estraro. Kelkaj el ili servis dum multaj jaroj. David prezentis al Bradley McDonald atestilon ke la Estraro elektis lin Fratulo de NZEA. Oni diskutis pri la venonta Oceania Kongreso en Aŭklando en januaro de 2008. Kelkaj provizoraj proponoj aperis.
Dave informis pri sia agado dum la jaro kiel ĉefdelegito kaj peranto de UEA en Nov-Zelando. Joyce Hill ne plu volas esti delegito, do David Ryan estas la nova vic-delegito por Velingtono (Wellington).
Donald instigis diskuton pri diversaj gramatikaj aferoj.
Kvankam oni emas fanfaroni ke Esperanto estas tre facila lingvo tamen abundas stumbligaj punktoj en la gramatiko, ekzemple kiel uzi la finaĵon n (akuzativon), la refleksivan si, ktp. Ĉiuj profitas partopreni en tiaj sesioj kaj diskuti kaj pripensi tiklajn punktojn de ĝusta uzado de gramatiko.
Bradley parolis pri la Somera Kursaro en Hobarto, kiun li partoprenis antaŭ unu monato. La partoprenantaro estis 80. Inter ili estis grupo de geinfanoj el Perto (Perth) akompanata de du instruistoj. Tiuj geinfanoj lernas Esperanton en sia Montessori-lernejo. Aparta tritaga kurso por komencantoj okazis tuj antaŭ la somerkursaro. Oni taksis ĝin bona. Iuj konsilis, ke indas fari tiel estonte. Bone konata kaj elstara instruisto Atilio Rojas (ILEI Roterdamo) gvidis la komencantojn.
La moderna tereno de University of Tasmania en Sandy Bay, Hobarto (Hobart), specife la kolegioj John Fisher College kaj Christ’s College, sur la deklivoj de Mt Nelson provizis bonegan loĝlokon kaj ekipaĵojn por la kursanoj.
Erin McGifford parolis pri Fajro kaj Glacio, do la geologio de Canterbury. Dum la ekskurso al Bergli Homestay oni pli bone vidos kaj komprenos, ke la haveno Lyttelton estas, kiel la lago Taupo en la Nordinsulo de Nov-Zealando, granda vulkano. Erupcio de ĝi kreis la tiel nomatajn Port Hills de Kristĉurĉo. Albert Wickler, vizitanto el Luksemburgio, parolis pri sia hejmlando. Li menciis ke iuj interpretistoj por la Eŭropa Unio loĝas en Luksemburgio kaj troviĝas inter ili kelkaj esperantistoj.
Kongresanoj ĝuis bongustan barat-stilan manĝon en urbcentra restoracio Tandoori Palace.
David Ryan (nova Prezidanto) gvidis sesion pri strategia plano, raportante pri la agado de la Strategia Subkomitato dum la jaro.
Post diskuto, la partoprenantoj decidis pri la ĝenerala celo de NZEA: “Ni deziras ke ĉiuj en NZ agnosku la valoron de Esperanto”. Tial, informado/edukado pri la valoro de Esperanto devas esti nia ĉefa celo dum 2007. Decidi pri nia misio estis pli malfacile; tial, oni petis ke Ross, Dave kaj Donald skribu malnetan mision dum la meztaga paŭzo.
David proponis ke nia ĉefa taskaro devas esti informado. Oni diskutis diversajn manierojn por informi pri Esperanto, ekzemple, anoncoj en gazetoj kaj tagĵurnaloj, uzo de la interreto, premioj/stipendioj por studentoj en lernejoj kaj universitatoj, kursoj, donaco de lernilaj materialoj, ekspozicio tra la lando, instruado de Esperanto al skoltoj, kaj la uzo de senpaga telefonnumero por faciligi kontakton kun NZEA.
Oni diskutis kaj poluris la mision. David petis la membrojn konsideri kion ili povas fari por la asocio.
David Ryan dankis al Dave Dewar, kiu aranĝis la kongreson kaj al Frank Swift kaj Erin McGifford, kiuj helpis. La kongreso kiu okazis en la bela sudinsula urbo estis tre ĝua afero. Oni aplaŭdis. David atentigis ke la venontjara kongreso en Aŭklando estos bonega okazo por inviti ke partoprenu personoj kiuj interesiĝas pri Esperanto, precipe el la regiono de Aŭklando.
Kvindek personoj ĝuis tre agrablan ekskurson je la tago Waitangi (nacia tago de Nov-Zelando). Per du aŭtobusetoj (lokaj ŝoforoj) la grupo unue vizitis al boŝo Riccarton. Kia surprizo! Bela pluvarbara rezervejo. Poste, la grupo haltis ĉe la supro de pasejo tra la havena montetaro Port Hills, kaj rigardis la ebenaĵon de Canterbury, antaŭ ol ili malsupreniris laŭ serpenta vojo ĝis Governor’s golfeto kiu situas trans la akvo de la haveno Lyttleton.
Tagmanĝo ĉe Bergli Homestay estis bonega. Rowena MacGill kaj Max Dorfliger gastigis nin. Dum la reveno la grupo haltis ĉe la kablovagono, sed neniu elektis veturi supren per ĝi. Verŝajne ne pro timo pri alteco sed pro konstato ke tempo mankas. Dum dua halto, ĉe la sabla plaĝo de la apudmara antaŭurbo Sumner, kelkaj grimpis la Kavernan Rokon kaj aliaj subiris ĝin.
Dave Dewar, Howard Gravatt, Bradley McDonald, Erin McGifford, Donald Rogers kaj David Ryan
Verŝajne estas multaj personoj en Nov-Zelando kiuj iam sed ne plu estas membroj de NZEA kaj aliaj kiuj parolas nian lingvon sed ne membras en NZEA. Ekzemple, lastatempe mortis la najbaro de unu el niaj membroj en Wellington - sed oni ne sciis ke la najbaro estis Esperantisto ĝis post lia morto!
Se vi konas tian ‘perditan ŝafon’, bv. peti ke la perdita ŝafo kontaktu nin (0800 350 781 aŭ je nzea@esperanto.org.nz). Ni volas havi kontakton kun nia pli granda movada familio.
Dum miaj oftaj vizitoj al aliaj partoj de Nov-Zelando kaj tralegado de lokaj tagĵurnaloj, mi ofte pensas ke Nov-Zelando ne estas unu lando sed fakte nacio de multaj malsamaj landoj.
Ekzemple, en Wellington, kompare kun aliaj partoj de Nov-Zelando, politikaj aferoj estas ĉiam ege grava temo. Ni sidas en niaj kaftrinkejoj kaj legas ĉefartikolojn en la Dominion Post kiuj plej ofte temas pri politikaj kaj burokrataj aferoj kaj skandaloj. Malsame, artikolo pri la sama politika afero en la New Zealand Herald de Auckland estos malgranda kaj ne aperos en la unuaj paĝoj. En Auckland, laŭ mia opinio, ĉefartikoloj ĝenerale temas pri komercaj entreprenistoj kaj lokaj politikaj aferoj (la urbestro de Auckland menciatas tiel ofte kiel la ĉefministro de Nov-Zelando). Kompare, la ĉefaj novaĵoj de Christchurch kaj Dunedin ĝenerale temas pri lokaj aferoj, ekzemple (mal)varma vetero por farmistoj en Canterbury aŭ novaj turismaj entreprenoj en Queenstown.
Eĉ por mi, kiu loĝas en Wellington, Auckland aspektas kiel moderna usona aŭ eŭropa urbego. Tie, kiel en usona Texas, ĉio estas granda – grandaj senfinaj ĉefvojoj, grandaj domoj, kaj grandaj butikcentroj. La altaj turoj de la urbcentro komparas kun la malaltaj, unu/du-etaĝaj konstruaĵoj en la plejmulto de la provincaj urbetoj en Nov-Zelando. Wellington kaj Auckland similas sed ekzistas ankaŭ streĉa rilato inter la du urboj. Wellington estas la politika ĉefurbo sed Auckland certe estas tre grava urbo ekde multaj vidpunktoj. Tamen, mi kredas ke politikistoj, ĵurnalistoj, kompaniestroj kaj ŝtatoficistoj ofte forgesas ke pli ol duono da nov-zelandanoj NE loĝas en la du plej grandaj urboj.
Dum la kristnaska/novjara feria periodo ni aŭtomobilis el Wellington ĝis la kabo Reinga kaj vizitis survoje kelkajn urbetojn. Mount Maunganui estis granda surprizo por mi kaj memorigis min pri Acapulco en Meksikio aŭ turisturbetoj sur la franca marbordo. Ni vidis tie etajn domojn kiuj, nur pro proksimeco al la maro, valoras je pli ol miliono da dolaroj kaj lokanoj sidis en restoracioj surstrate por trinki kafon aŭ vinon kun granda trankvileco. Tie ŝajne neniu plendas pri politikistoj, burokrataj eraroj, aŭ manko da mono por konstrui novajn ĉefvojojn.
La plej norda regiono de Nov-Zelando estas ankaŭ kiel tute aparta lando. Tie la vivstilo estas pli malrapida kaj la vetero certe pli tropika, preskaŭ kiel unu el la Pacifikaj Insuloj. Tie infanoj kuras surstrate sen ŝuoj, oni lasas aŭtombilon antaŭ domo aŭ butiko sen ŝlosi ĝin, kaj Wellington ŝajne estas tre for je milionoj da kilometroj.
En la suda insulo (aŭ ĉeflando por tiuj el ni kiuj naskiĝis tie), mi ĉiam havas la impreson ke, kvankam oni rekonas ke Wellington kaj Auckland estas sendube la ĉefaj politika kaj komerca urboj, sudinsulanoj estas tre fieraj pri la historio kaj ekonomika kontribuo de la ĉeflando. Ĉu Nov-Zelando estus riĉa lando sen la farmistoj de Canterbury, la fiŝistoj de Nelson, la vinkulturistoj de Marlborough, kaj la hidroelektraj digoj? Tute ne! Christchurch kaj Dunedin ne havas altajn turojn sed ili estas ege histoririĉaj urboj (ekzemple la unua universitato fondiĝis en Dunedin kaj la plej malnova lernejo en Nov-Zelando estas en Christchurch). Tial, eble la suda insulo estas la vera koro de Nov-Zelando, ĉu? Certe, miaj komentoj ĉi-sube estas nur mia opinio kaj ĝeneralaj impresoj. Mi sugestas, tamen, ke indas vojaĝi tra la diversaj regionoj de nia nacio ĉar niaj hejmurboj certe ne samas kiel aliaj partoj de Nov-Zelando.
David Ryan
En la tutlanda censo de Nov-Zelando en marto 2006, ĉiuj homoj (civitanoj kaj vizitantoj) devis respondi al la demando: "Per kiu(j) lingvo(j) vi kapablas paroli pri ĉiutagaĵoj?" Respondis 120 personoj “Esperanto”. Tio estas 0,00289 % de la loĝantaro (vidu: statistikojn), aŭ 28.9 Esperanto-parolantoj en ĉiu miliono da loĝantoj.
Se la sama procento parolus nian lingvon en ĉiu lando, estus tiom da Esperanto-parolatoj en jenaj landoj:
La tuta mondo havus 188 577 parolantojn de Esperanto.
Mike Leon
Mia ĉefa laboro por 2006 estis tradukado por Linukso Ubuntu. Mi ankaŭ verkis por Monato, kaj mi aldonis 13 novaĵerojn al la hejmpaĝo de NZEA www.esperanto.org.nz kaj mi preparis notojn por prezenti dum la kongreso de NZEA en 2007.
Mi deziras ke ni en NZEA pli efike kunlaboradi. Tiucele eksperimente post nia kongreso en 2005 mi aranĝis kunlaboradon por verki per retpoŝto kongresan raporton. Post la kongreso en 2006 mi starigis vikion ĉe nia retejo por kune verki kongresan raporton. (Vikio estas sistemo per kiu kelkaj homoj povas redakti la saman tekston je iu ajn horo). Tiuj du raportoj aperis en Arĝenta Filiko do ili ankaŭ troviĝas en nia retejo. La rezultoj de la eksperimentoj estis, ke en 2005 kvar membroj kontribuis al la raporto kaj en 2006 kvin kontribuis. Tio estas bona komenco. Mi intencas fari vikion denove ĉijare por ke iu ajn kongresano povu aldoni al la raporto. Kiuj ne havas aliron al la reto, tiuj povas sendi tekston al mi aŭ al alia membro kiu povas aldoni ĝin rete. Antaŭ ol komenci, petu ke mi sendu al vi uzulan nomon kaj pasvorton. Mi invitas ĉiujn kongresanojn kunlabori inter nun kaj la fino de februaro.
Kelly bonvole kompilis tre detalajn statistikojn pri la vizitoj al nia retejo dum la 12 monatoj de 2006. La ĉefaj punktoj estas ke meze 1337 vizitis la retejon dum ĉiu monato. Ĉiu vizitanto vidigis meze du-tri paĝojn. En oktobro, tipa monato, proksimume 80 vizitantoj estis el NZ. La plej popularaj paĝoj estas la hejmpaĝo kun 446 vizitoj en unu monato, la ĉefa paĝo de la ANZ Esperanta Vortaro 342 kaj diversaj paĝoj de la vortaro ĝis 87, What is Esperanto? 140, Lerni Esperanton 91, About NZEA 63, Debate on English language learning in China 51, The threefold benefits of Esperanto 43. Sepdek centonoj de vizitanto venas rekte al la retejo, 24% venas per serĉa motoro, kaj 6% de ligilo en ekstera paĝo. La plej popularaj serĉfrazoj estas: Esperanto dictionary, dictionary, learn(ing) Esperanto, what is Esperanto, Esperanto, learn(ing) English in China, benefits of Esperanto, Esperanto literature. La rezulto de tiuj vizitoj estis manpleno da kontaktoj al nia asocio fare de homoj kiuj volas pluan informon.
Linukso estas libera mastruma sistemo por komputiloj. Oni estas libera uzi ĝin, kopii ĝin, modifi ĝin laŭplaĉe senpage. Versioj de ĝi jam ekzistas en multaj diversaj lingvoj sed la kompleteco de la versioj varias. Tiu por Esperanto ankoraŭ estas en la komencaj stadioj sed la ĉefaj fenestromastrumiloj kaj la plej uzataj aplikaĵoj estas jam tradukitaj. Ubuntu-Linukso ŝajne estas plej progresinta kaj la plej populara. Dum la jaro mi tradukis la tekstojn por ĉirkaŭ dek aplikaĵoj, kaj la ĉefan helpotekston.
OpenOffice.org estas libera oficeja programaro, alternativa al Microsoft Office. Ĝi havas programojn por verki tekstojn, kalkultabelojn, lumbildojn kaj datenbankojn. Ĝi funkcias per Microsoft Windows, Macintosh aŭ Linux. La Esperanto-version preparas internacia teamo, gvidata de Tim Morley. Ni jam tradukis ĉiujn tekstojn rilatantajn al la programaro: menuojn, helpotekstojn, dokumentojn ktp – ĉiu teksto kiu povas aperi surekrane. Oni nun kompilas tute esperantan version de la programaro, kiu devus esti baldaŭ havebla. Mi prizorgas la retejon de la esperanta projekto: http://eo.openoffice.org/
“En la lastaj jaroj pli kaj pli videblas ke Esperanto progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. Internacia Kongresa Universitato (IKU) furoras kaj ĝiaj tekstoj estas libroforme kaj rete haveblaj. Akademio Internacia de la Sciencoj okazigas studsesiojn en novaj universitatoj kaj komunajn sesiojn kun IKU dum Universalaj Kongresoj. Sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto abundas en la interreto: la Esperanta Vikipedio kreskas rapide kaj havas jam pli ol kvardek mil artikolojn kaj la Scienc-Teknika Esperanto-Bibloteko de Eventoj kunmetas rapide kreskantan datumbazon de
malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj.” Tiel skribis, en aprilo 2006, Amri Wandel, Estrarano de UEA, respondeca pri faka kaj scienca agado.
Vikipedio eo.wikipedia.com havis 60 234 artikolojn en Esperanto je la fino de 2006, do Esperanto estis en la 15a rango laŭ nombro de artikoloj, inter la norvega kaj la slovaka lingvoj. La tuta Wikipedia tiam havis pli ol 5 000 000 da artikoloj en 250 lingvoj. Por statistikoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Vikipedio.
Alia deponejo de prisciencaj artikoloj estas la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe: http://www.eventoj.hu/steb/ STEB kolektas kaj re-disponigas sciencajn artikolojn en tre diversaj fakoj.
La Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) eldonas la revuon Scienca Revuo. Oni povas legi la tabelojn de enhavo ĉe: http://www.ais-sanmarino.org/publik/sr/ ISAE havas novan retejon ĉe: http://www.eventoj.hu/isae/. En julio 2006 okazis en Tavoleto, Italio, Jubilea Konferenco por la centjariĝo de ISAE.
Artikolo pri la Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino, troviĝas en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/AIS. Ĝia propra retejo estas: http://www.ais-sanmarino.org/. Troviĝas en la reta biblioteko de AIS kursoj libere elŝuteblaj; en presita formo oni publikigis diversajn. Vidu la interesan jarraporton por 2006 de AIS: http://www.ais-sanmarino.org/pr/cirkuler/06fin.pdf
AIS kunlaboras kun pluraj organizaĵoj sur malsamaj niveloj. Kun kelkaj ĝi havas komunajn studentojn, kun aliaj ĝi organizas komunajn studadsesiojn.
La 17-a Rumana studadsesio okazis de 2006-03-02 ĝis 2006-03-12 en Sibiu, Rumanio.
Inter la 27-a aŭgusto kaj la 3-a de septembro 2006 okazis en Komárno
la 29-a San-Marineca Universitata Studad-Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Dum SUS 29 okazis naŭ universitatnivelaj kursoj pri datenbankoj, aŭtomata tradukado, lingvistiko, logiko, hegel-a filozofio, biologia modeligo, biokemio, ergonomiko kaj turismiko; kvin prelegoj pri sciencaj temoj kompletigis la programon. Sep el la AIS-studentoj, kiuj uzis la SUS-kursojn por akiri stud-poentojn, prezentiĝis al studfina ekzameno por akiri akademian gradon de AIS (magistrecon aŭ doktorecon). Granda parto de la studentoj venis de lokoj, kie ekzistas instituto kunlaboranta kun AIS: Bydgoszcz en Pollando, Karlovo en Bulgario kaj Sibio en Rumanio.
En septembro 2007, AIS okazigos la 30-an SUS-konferencon en San-Marino.
Dum la UK en Florenco okazis la kutima Internacia Kongresa Universitato, kunlabore kun AIS. La tekstoj de la prelegoj (155 paĝoj) estas troveblaj en la retejo de UEA.
En julio okazis simpozio organizita de AIS, la Akademio de Esperanto kaj aliaj: “Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo”. Raporto pri ĝi troviĝas ĉe: http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_5_2006.html kaj la teksto de kelkaj prelegoj NE PLU troviĝas ĉe: http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/miljorini06/
La Reta Vortaro kviete pligrandiĝas: http://purl.org/net/voko/revo/.
La Terminologia Esperanta Centro (TEC) de UEA havas retejon http://esperanto.net/tec/ Terminologia Forumo okazis denove dum la UK en Florenco. “Por logi al ĉeestado plej larĝan publikon” la organizinto (Marc Bavant) “invitis du konatajn lingvoprofesiulojn dividi ... siajn spertojn”: Barbara Pietrzak (Pola Radio) kaj István Ertl (Eŭropa Revizora Kortumo) (Esperanto, 2006, sep, p 179).
La dujara Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazis en Dobřichovice (proksime de Prago) en novembro. La temo estis Lingvo kaj Interreto. La 50 partoprenantoj aŭskultis 16 prelegojn (Esperanto, 2007 jan p 9).
La Akademio de Esperanto ankoraŭ ne finis prepari pluan Oficialan Aldonon al la vortostoko, t.e. oficialigo de novaj radikoj kaj iliaj signifoj. La estro de la Sekcio pri faka lingvo estas Marc Bavant.
Amri Wandel estas optimisma ke progreso en la scienca kaj faka arenoj pli prosperas nuntempe ol antaŭe. Li opinias ke kunlaborado per la interreto estas grava avantaĝo por nia laboro. Ni ankaŭ konsideru kiel ni, en niaj diversaj poresperantaj taskoj, povas pli efike progresigi nian aferon.
Donald Rogers
Koresponda servo de la Japana Esperanto-Instituto peras korespondadon inter japanaj kaj eksterlandaj korespond-dezirantoj. Se vi interesiĝas pri korespondo kun japanoj, bonvolu turni vin al: Koresponda servo de la Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Tokyo, Japanio.
Skribante al ni korespondo-peton, bonvolu aldoni vian aĝon, sekson, okupon, interesojn kaj viajn preferojn por faciligi nian laboron.
日本エスペラント学会