
La 2007 Kongreso de NZEA okazos dum la tagoj sabato la 3an de februaro ĝi lundo, la 5an de februaro. Krom tio, ni pretas aranĝi ekskurson je mardo la 6an de februaro. Laŭ la provizora programo ni komencos la formalajn aferojn sabaton je la 13a (1a ptm), kaj oficiale finos ilin lundon je la 15a (3a ptm).
La kongresejo estas la ĉambro Elizabeth Kelly (aŭ eble la apuda ĉambro Lovell-Smith) en Artocentro de Christchurch (The Arts Centre of Christchurch, corner of Hereford St and Rolleston Avenue). Bonvolu noti ke ambaŭ ĉambroj estas atingeblaj nur per ŝtuparo kaj ne per lifto. Se tio prezentas problemojn, bonvolu averti nin baldaŭ ĉar alia ĉambro eble estus havebla.
Jam estas kiel tradicio ke la NZEA kongreso okazu en Arts Centre of Christchurch (Artocentro de Christchurch). Pro tio, ni ankaŭ planas uzi la saman lokon en 2007.
La loko taŭgas pro la fakto ke la vizitantoj povas facile atingi kelkajn interesajn kaj allogajn lokojn en la centra parto de nia urbo. La Artocentro mem havas historiajn ŝtonajn konstruaĵojn kie vi povas trovi diversajn butikojn kaj budojn (eĉ kun metiistoj fabrikante malgrandajn artaĵojn).
Tuj apud ĝi troviĝas la botanikaj ĝardenoj, bona loko por vizito, kaj, se la vetero ne taŭgas por tio, vi povas elekti inter la Christchurch muzeo aŭ la Christchurch arta galerio. Piedirante, vi povas facile atingi la historian centron de Christchurch, Cathedral Square, kun restoracioj kaj butikoj, aŭ promeni laŭ la pitoreskaj bordoj de la rivero Avon.
Se vi uzas komputilojn vi povos trovi pli pri la kongresejo kaj Christchurch, komencante ĉe Arts Centre.
La ekskurso eble okazos mardon inter 9:00 kaj 15:30. Ni povos aranĝi viziton al Diamond Harbour kaj Orton Bradley parko kun lunĉo ĉe Bergli. Ni ankoraŭ ne povas plani detalojn, sed ni esperas ke la kosto estos ne pli ol proksimume $40.
Por vizitantoj al Christchurch ni sugestas jenan hotelon:
YMCA, 12 Hereford St, Christchurch (malgranda distanco de la ĉambro Elizabeth Kelly en la Artocentro) Tel.: (03) 365 0502 Faks.: (03) 365 1386 Retadreso: accom@ymcachch.org.nz
La kostoj por ĉiu tago (en julio 2006) estas inter $48 por Standard unupersona ĉambro ĝis $90 por De lux du-persona ĉambro. La De lux ĉambroj havas en suite banĉambrojn. En la Standard ĉambro, oni devas dividi la komunajn banĉambrojn.
Simplaj matenmanĝoj kaj vespermanĝoj estos haveblaj en la hotelo, kaj oni povos trovi restoraciojn por lunĉo, se necese, en tiu centra parto de la urbo. Nature oni povus trovi aliajn hotelojn laŭ via gusto je iom pli grandaj distancoj.
Dave Dewar
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) planas aranĝi kunkongreson kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) en 2008. Por krei bonan impreson je AEA-anoj pri la Esperanto-movado en Nov-Zelando, la NZEA-a estraro decidis doni monan helpon al veraj NZEA-anoj por ebligi ilin partopreni al la AEA-a somerkurso ĉe Hobart, Tasmanio, en januaro 2007. La subvencio estu la kotizo de la AEA-somerkurso kaj plua asisto de NZ$200 al NZEA-anoj aprobitaj de la NZEA-a estraro. La estraro donos preferon al tiuj, kiuj kontribuos al la programo en Hobarto.
Dum la komitatkunveno en januaro 2006 estis proponite ke NZEA ne plu estu aliĝita membro de UNANZ (Unuiĝitaj Nacioj Asocio de Nov-Zelando). Mi celas konvinki NZEA-anojn ke UNANZ meritas nian subtenon.
UNANZ estas neregistara organizo starigita por ke Nov-Zelandanoj povu subteni la laboron de UN (Unuiĝitaj Nacioj). UNANZ estas formale ligita al la UN fako pri publika informado kaj estas membro de WFUNA (Monda Federacio de Unuiĝitaj Nacioj) ekde 1945.
UNANZ laboras kunordigi, enkonduki kaj subteni agadojn kiuj rilatas al la celoj kaj intencoj de la UN Ĉarto kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. UNANZ celas eduki Nov-Zelandanojn pri la agadoj de la UN kaj siaj agentecoj, kaj kiel partopreni je agadoj en Nov-Zelando. UNANZ estas dediĉita al la idealoj esprimitaj en la UN Ĉarto kaj la grava rolo de la UN en la promociado de monda paco kaj justeco, eliminado de malriĉeco kaj malsato. Nuntempa fokuso estas laboro por realigi la Jarmilajn Evoluadajn Celojn (Millennium Development Goals).
Per konferencoj kaj eventoj kiel la 0,7 kampajno, por doni pli da mono al eksterlanda helpado kaj per celebrado de UN tago, UNANZ sciigas homojn pri topikaj lokaj kaj internaciaj temoj kaj pri la traktadoj, konvencioj kaj rezolucioj aprobitaj en la UN Ĝenerala Asembleo.
UNYANZ (Unuiĝitaj Nacioj Junulara Asocio de Nov-Zelando) kreas mirindan oportunon por junuloj esprimi siajn vidpunktojn, lerni pri la UN kaj naciaj kaj internaciaj aferoj. Plej gravaj inter la eventoj okazigitaj de UNYANZ ĉiujare estas la regionaj kaj naciaj modelaj UN asembleoj kie lernejanoj debatas mondajn problemojn per principoj uzataj en la UN mem. Ĉiuj partoprenantoj estas informitaj kiun landon ili reprezentos kaj kiun internacian temon oni diskutos. Tiam ili devas eltrovi, kutime per kontaktoj kun diplomataj reprezentantoj, la vidpunkton rilate al la lando kiun ili reprezentos. Ofte, emeritaj diplomatoj aŭ spertuloj pri UN helpas je la organizado de la evento. UNYANZ ankaŭ sendas delegaciojn al la internacia modela UN en Den Haag kiu okazas ĉiun januaron. Multaj plenkreskaj Nov-Zelandanoj fariĝas pli konsciaj kaj interesataj pri la laboro de UN pro la streboj de la junuloj akiri monon vojaĝi al tiuj modelaj asembleoj aŭ flugi al la Aŭstralia Nacia Junulara Konferenco.
Dum UNANZ konferencoj, filigitaj organizoj povas raporti pri sia agado kaj celoj. Kvankam ĝi ne estis aprobita, estas notinde ke en 1979, kiam Profesoro John Adcock estis prezidanto de UNANZ, rezolucio favora al la uzado de Esperanto estis sendita al WFUNA. UEA (Universala Esperanto-Asocio) havas oficialajn rilatojn kun la UN kaj UNESKO (Organizaĵo de la Unuiĝitaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo), kaj reprezentantoj de UEA kutime kontribuas al forumoj pri lingvaj rajtoj de minoritatoj.
Mi opinias ke UNANZ meritas nian subtenon.
Gwenda Sutton
Njueo estas tropika korala insulo. La alta centro estas super marnivelo je 200 metroj. Antaŭ miloj da jaroj la centro estis laguno. Hodiaŭ la centro estas ebena kun indiĝena boŝo. La perimetra teraso staras super la maro je 30 metroj. Do Njueo ne estas tipa korala insulo kiu havus ringon da insuletoj de sabla tero. Anstataŭe, Njue-Insulo sidas sur alta oceana vulkano.
La temperaturo averaĝas ĉirkaŭ 20° C. Do ĝi estas agrabla loko por trankviliĝi kun amikeca popolo, kaj sen ia ĝeno. Ĉiuj bone parolas du lingvojn, la njuean kaj la anglan. La legikapablo estas je 97%, tiom alta kiom Nov-Zelando, kaj pli alta ol Usono.
Ni flugis per Air New Zealand. La aviadilo foriras de Aŭklando je la 22a nokte en vendredo kaj alvenas en la njuea flughaveno je la 2 nokte en vendredo - trans la datlinio, post 3-hora flugo! La plej proksima najbaro estas Samoo, for je unuhora flugo.
La faldfolio, kiu listigas manĝejojn, tradician merkaton, superbazaron, butikojn kie oni povas aĉeti glacikremaĵon (laŭ Nov-Zelando), lokojn por lui aŭton ktp, demandas "Ĉu vi jam renormaliĝis post la flugo? Bone dormis?". Jes ja, do posttagmeze en vendredo ni trovis la bazaron iom norde de nia loĝejo en Alofi, la ĉefurbeto. La bazaro estas for de la vojo malantaŭ ŝipaj konteneroj. Sen muzikaĉo, dank' al Dio. La kvar koridoroj en simpla konstruaĵo havas ĉion necesan.
Postan tagon, ni promenis suden, tra tri kilometroj, laŭ la cirkla vojo, al la hotelo kie ni loĝis antaŭ dudek jaroj. Tajfuno Heta tute detruis ĝin en 2004. Laŭ la marbordo restas la skeletoj de antaŭaj domoj detruitaj far la tajfuno. La registaro nun decidis ke oni ne plu rajtas konstrui domojn apud la marbordo pro la ebleco de tropikaj tajfunoj.
Post la dimanĉa diservo ni promenis supren en la direkto de la centro por vidi la altlernejon, kaj la njuean terenon de la Universitato de Sudpacifiko. Apude al la tereno estas vojbranĉo kiu iras aŭ al la norda marbordo aŭ al la orienta marbordo. Oni konstruas novajn domojn tie, inter la arboj, for de la ebleco de somera tajfuno.
Estas kelkaj ĉiĉeronoj kiuj kondukos vin laŭ kalkspataj kavernoj, por rifpromenoj, al la fendegoj en koralroko, dum boŝpromenado, por spirtuba naĝado, tra akvopulma plonĝado, ktp.
Ni elektis la trihoran boŝpromenon kun Misa, loka gvidisto kaj klerulo pri indiĝena boŝo, tra arbara konservada regiono. Tiam ni luis aŭton, por kio ni bezonis stirpermesilon de la polico. Ili faris tion kontraŭ dek dolaroj per komputilo kun foto dum nur dek minutoj pro spekto de nia novzelanda permesilo. Per aŭto ni vizitis plurajn vidindaĵojn. Ĉe la orienta marbordo, fendego Anapala kun pado tra valeto da plantoj al betonaj ŝtupoj malsupren al lageto de dolĉakvo. Tiam al fendego Togo de la vojo tra longa boŝpado kaj malsupren inter akraj koralpintoj al la loko kie kruda ŝtuparo kondukas al marnivela koralsabla strandeto kun ĝiaj belaj kokospalmoj kaj grupo de turistoj.
Ni loĝis en gastejo kie oni uzas komunajn ilojn, aĉetis bananojn kaj legomojn frue en la mateno de la tradicia merkato marde kaj vendrede. En ambaŭ merkredoj ni spertis kaj ĝuis la t.n. feliĉan horon kun la lokaj novzelandanoj kaj ties lokaj geedzoj ĉe korala ĝardeno. Ni ankaŭ vizitis la pli imponan Resort Matavai, taŭga por riĉuloj, kiu feliĉe evitis la tajfunon. Bedaŭrinde ni neniam vidis la balenojn, tamen ĉiuj aliaj diris ke ili vidis ilin. Ho ve.
La aviadilo hejmen foriras je la 4a frumatene en vendredo kaj atingas Aŭklandon je la 7a matene en sabato - trans la datlinio.
Jackie Fox