Filiko

Numero 21 - Marto 2006

Tabelo de Enhavo

NZEA Kongreso 2006

Eks-korespondantino Serĉata

Agado pri Scienco - 2005

Esperanto-Libroj

NZEA Kongreso 2006

La kongreso okazis en Weir House, studenta loĝejo en Wellington, Nov-Zelando, dum la 4-a ĝis la 6-a de februaro 2006. Okazis la jarkunsidoj de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA), lingvaj sesioj, paroladoj pri diversaj temoj, kaj distraj aferoj. Jen kelkaj de la okazaĵoj:

Sabato 4-a februaro 2006

David Ryan estis la ĉefa organizanto de la kongreso kaj oficiale bonvenigis la kongresanojn al la 70-a kongreso de NZEA. Ĉeestis ses eksterlandaj vizitantoj: 1 el Japanio, 2 el Nederlando kaj 3 el Aŭstralio. Pro la fakto ke februaro 6 estas Waitangi Tago, la nacia tago de Nov-Zelando, oni parolis pri la Traktato de Waitangi (kiun la britoj kaj maorioj subskribis en 1840) kaj la maoria lingvo. La kongresanoj debatis ĉu Nov-Zelando estas du- aŭ multkultura lando, kaj ĉu indas lerni la maorian lingvon aŭ, prefere, Esperanton.

En la posttagmezo, Howard Gravatt prelegis pri la unuaj esperantistoj en Nov-Zelando kaj la starigo de NZEA antaǔ 100 jaroj. Estis S-ro Roland St Clair kiu prenis la unuan paŝon por establi la unuan E-societon en Nov-Zelando je la 23a de novembro, 1904, kiam li anoncis publikan kunvenon por dek tagoj pli malfrue, je lundo, la 5a de decembro, en la Chamber of Commerce en Auckland. La tagĵurnala kaj alia reklamo altiris deksep homojn al tiu inaǔgura kunveno. Iliaj nomoj estis: S-ino Hawker-Wilson; S-ino Skeates; F-ino J. D. Grant; D-rino Frost; Ges-roj Aldis; J. B. Berry; G. A. Crouch; L. J. Bagnall; W. Gorrie; C. Hawker-Wilson; H. H. Hunt; Chas. H. Parker; A. S. Russell; R. W. St Clair; J. E. Skeates kaj H. E. Tremain. Profesoro Bickerton estis menciita. La aro de esperantistoj en Christchurch en la frua periodo estis ja avangardaj homoj.

Poste, Marjet Erasmus parolis pri siaj spertoj en Esperantujo. Marjet kaj Hans Erasmus, spertaj Esperantistoj el Nederlando, feriis en Nov-Zelando kaj decidis ĉeesti la kongreson. Marjet parolis pri sia laboro en la disvastigado de Esperanto en sia hejma urbo kaj rilatoj kun ĝemela urbo en la Ĉeĥa Respubliko, ekzemple ideo pri oficiala interŝanĝo de anoj el la du urboj pere de Esperanto.

Raporto de Bradley McDonald pri sia vojaĝo en Esperantujo

Dum la distra vespero, Bradley McDonald parolis pri sia vojaĝo al la Universala Kongreso en Litovio kaj Internacia Junulara Kongreso en Pollando. Li prezentis skizon de sia vojaĝplano en Eǔropo. Li surteriĝis en Frankfurto, Germanio. Kun tiea bahaa amiko, Bernhard, li veturis per aŭto al Berlino kaj krepuske atingis Poznanon kie ili tranoktis ĉe la gesinjoroj Verdin. En dua tago ili atingis al Varsovio kaj tie renkontiĝis kun alia bahaa amiko. Ili vizitis al la ĝardeno de Irek kie la Esperanto klubo Varsovia Vento ofte kunvenas. Trian tagon ili plu veturis norden al Litovio kaj