Filiko

Numero 20 - Septembro 2005

Tabelo de Enhavo

Kongreso en Wellington en Februaro de 2006

Taglibro de UKano en 2005

From The Archives

Kongreso en Wellington en Februaro de 2006

La venontjara kongreso de NZEA okazos en Wellington en februaro de 2006.

Datoj

La kongreso okazos dum la Waitangi-semajnofino, tio estas ekde la sabato, 4a de februaro ĝis la lundo, 6a de februaro. La 6a de februaro estas feria tago - tial, feliĉe, oni ne devos peti liberan tagon for de la laboro!

Tuj mendu vian flugbileton!

Pro la fakto ke okazos internacia rugbea konkurenco en Wellington dum la samaj datoj kiel la kongreso, ni sugestas ke vi mendu vian flugbileton kiel eble plej baldaŭ.

La kongreso komenciĝos oficiale je 13.00 la 4an de februaro. Tamen, la kongresejo estos malferma ekde la 12.00 por te/kafo-trinkado, interkonatiĝo ktp. Tiel, ni sugestas ke vi mendu vian flugbileton por alveni en Wellington tiun matenon.

La kongreso finiĝos je la 16.00 la 6an de februaro. Tiel, ni sugestas ke vi mendu vian flugbileton por hejmeniri tiun posttagmezon/vesperon (krom se vi volas resti en Wellington por ĝui la belecon de la urbo!).

Kongresejo

La kongresejo estas Weir House, bela studentloĝejo apud la universitato (Victoria University of Wellington) preskaŭ en la urbcentro de Wellington. Tie okazis kongreso de NZEA en 1999. Weir House estas apud haltejo de la kablotrajno kiu, post 2-3 minutoj, portos vin rekte al Lambton Quay, la plej fama butikstrato de Nov-Zelando. Alie, por atingi la urbcentron piede, vi bezonos nur 10 minutojn.

Loĝado en Wellington

Por ripozigi la korpon post tre aktivplena kongresa tago, eblas mendi ĉambron en multaj urbcentraj hoteloj kaj apartamenthoteloj - sed mendu rapide ĉar la hoteloj certe estos plenaj pro la amaso da vizitantaj rugbeuloj en Wellington.

Tamen, eblas ankaŭ mendi dormĉambron en Weir House, je por-nokta prezo de $50 (inkluzive de matenmanĝo). Vidu www.weirhouse.co.nz, aŭ telefonvoku al 04 463 3700.

Programo

Ni proponas tre plenan programon. Kiel kutime, ni intencas organizi lingvajn sesiojn kie ni invitas vin fari demandojn pri gramatikaj punktoj, esprimoj ktp. Se vi jam havas demandon, bonvolu skribi ĝin en la aliĝilo kaj ni respondos al via demando dum la lingvaj sesioj.

Tamen, la programo dependas de vi mem! Ni petas ke vi ĉiuj, bonvole prezentu programeron. Ekzemple, ĉu vi volas prelegi pri iu temo aŭ prezenti teatraĵeton? Ĉu vi volas kanti aŭ pensigi nin pri iu serioza afero? En la aliĝilo, ni petas ke vi informu nin ĉu vi pretas prezenti programeron.

La kutima oficiala bankedo okazos en urbcentra restoracio la dimanĉan vesperon. Oni pagos aparte al la restoracio.

Kiel aliĝi?

Se vi volas partopreni la kongreson, bonvole kontaktu nin por aliĝilo. Bonvolu plenumi kaj sendi ĝin kun via ĉeko al NZEA. La aliĝkosto estas $40 se vi aliĝas antaŭ la 31a de decembro. Post tiu dato, la aliĝkosto estas $50. La aliĝkosto inkludas la tagmanĝon (sed ne vespermanĝon/bankedon).

Se vi preferas, eblas ĉeesti nur dum parto de la kongreso. Tiukaze, la por-taga kotizo estas $20.

Taglibro de UKano 2005

Vendredon, la 22an de julio. La flugo de Londono al Vilno daŭris 3 horojn kaj tial mi havis tempon legi la magazinon de la Litova flugkompanio – Lithuania in the World. Al mia granda surprizo, mi trovis 5 paĝan artikolon en la Angla, kun la titolo Bonan Tagon, Amiko – Esperanto opens the door. Mi legis ke la Litova Esperanto Asocio havas 3000anojn. La enloĝantaro similas al tiu de NZ! Alveninte en Vilno mi trovis la sovetstilan flughavenon iomete stranga sed la hotelo estis tute moderna kaj similis al hoteloj en aliaj landoj.

Sabaton, la 23an. Ni devis enregistri ĉe la kongresejo en la hotel Reval. Malgraŭ la homamaso, la afero iris glate kaj rapide. En la posttagmezo, mi iomete esploris la urbocentron. La urbo situas apud la rivero Neris kaj estas agrabla kaj ĉarma loko. En la frua vespero mi ĉestis la Meson en Esperanto en malnova preĝejo apud la kongresejo. Post la vespermanĝo la Interkonatiĝa Vespero okazis ekstere pro la bela vetero. Orkestro ludis Litovan muzikon kaj oni dancis.

Dimanĉon, la 24an. La Solena Malfermo okazis en aparta loko - Siemens Areno ĉar ne estis salono en la kongresejo sufiĉe granda por la tuta kongresanaro. Partoprenis pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Oni transportis nin tien kaj reen per busoj. Kelkaj eminentuloj alparolis nin kaj en Esperanto kaj pere de tradukistoj. Bradley salutis nome de NZEA. Post la lunĉo mi partoprenis la jarkunvenon de LSG ĉar mi estas ano kaj tiam mi rapidis al preĝejo en la urbo por ĉeesti la Ekumenan Diservon. Mi vespermanĝis en Rusa restoracio apud la kongresejo. Ĝi fariĝis al mi la plej ŝatata restoracio en la urbo ĉar la manĝaĵo estis bongusta kaj la prezo malaltekosta. Poste ni reiris al la Siemens Areno por la Nacia Kultura Vespero. La unua parto de la programo estis iomete enuiga malgraŭ la buntaj kostumoj sed la dua parto estis multe pli interesa kaj bone prezentita.

Lundon, la 25an. Mi partoprenis tutagan ekskurson al Veisiejai kaj Grutas Parko. Unue ni vizitis la banurbon Druskininkai, la plej grandan ripozlokon ĉe la rivero Nemunas. Tre interesa estis la vizito al la muzeo Arbara Eĥo kiu temas pri feoj kaj aliaj arbarestaĵoj. Ni haltis en la urbeto Veisiejai por vidi monumenton de Zamenhof, la preĝejon kaj muzeon de Esperanto. Ni vidis ankaŭ alian monumenton kie iam staris la ligna domo kie loĝis Zamenhof en 1885. Tie li finpreparis por eldono, la Unuan Libron de Esperanto. En Grutas Parko ni vidis 65 skulptaĵojn de famaj komunismaj agantoj kaj aliaj aferoj de la soveta epoko. En la vespero okazis la bankedo kaj balo sed mi ne ĉestis ilin.

Mardon, la 26an. Mia samĉambrano kaj amiko Ĝefĉjo ekskursis denove sed mi restis en la kongresejo kaj ĉestis kelkajn kunvenojn kaj teatraĵetojn. Aparte interesa estis la prelego/diskuto Litovio en Ciferoj. Temis pri la nuntempa situacio ekonomie kaj socie en la lando kaj la espero por la estonteco en la Eŭropa Unio. La koncerto Lida Recitalo tre plaĉis al mi sed la teatraĵo Familia Etoso ne kontentigis min. Oni ne povis aŭdi la dialogon, oni malbone aktoris kaj homoj ŝajnis veni kaj iri senkiale.

Merkredon, la 27an. Denove ni ekskursis al interesaj lokoj. Mi elektis la ekskurson al Ĉenemunaj Kasteloj kaj devis elitiĝi tre frue ĉar la buso ekveturis je la 7a matene. Unue ni vizitis ruinon de kastelo en la urbo Kaunas. Estis interese vidi la diferencon inter Vilno kaj Kaunas. En Vilno oni multon elspezis por ripari kaj modernigi la urbon post la neglekto de la soveta epoko sed en Kaunas oni preskaŭ nenion faris. Poste ni iris al Jurbarkas kaj vizitis kelkajn kastelojn en la regiono. Unu el ili estis la kastelo Junigenda, menciita en 1291, kiam Krucmilitistoj tie por la unua fojo ekuzis pulvoeksplodajn armilojn. Ni lunĉis en boato sur la rivero Nemunas kaj poste krozis sur la rivero dum eble unu horo. Posttagmeze ni vizitis alian kastelon faritan el briko kaj tre kadukitan. Tamen, de la turo oni havis tre bonan trarigardon de la ĉirkaŭaĵoj.

Ĵaŭdon, la 28an. En la mateno mi restis en la kongresejo kaj ĉeestis kelkajn kunvenojn. Poste mi iris al koncerto de klasikaj kantoj kiu okazis en teatro en la urbocentro. Ĝi estis vere bonega kaj mi eĉ aĉetis KD-on de la kantisto poste. Kelkaj kulturaj aferoj okazis en la teatro kaj tio estis bona ĉar la urbanoj ofte vidis nin kun niaj nomŝildoj kaj tiel Esperanto videbliĝis. Grupo de ni manĝis kune en Ĉina restoracio apud la kongresejo. La kelneristo estis tre mallerta kaj disverŝis botelon da akvo sur la fotilon de unu de nia grupo. Poste, kiam li alportis mian pladon, li sukcesis disverŝi botelon da biero sur mian ĝinson. Poste ni iris al koncerto de Ĉinaj kantoj en Esperanto sed mi devis konfesi ke la stilo de kantado ne plaĉis al mi.

Vendredon, la 29an. Mi partoprenis duontagan ekskurson kiun oni nomis Retrorigarde: Litovio sub soveta reĝimo. Ni vizitis la Parlamentejon, la Televidan Turon, la Palacon de Ŝtatprezidenton kaj la Muzeon de Genocido. La muzeo estas antaŭa hejmo de la fifama KGB. Ni vidis lokon kie ili enkarcerigis homojn, torturis ilin kaj murdis kelkajn. Mi tre ĝojis lasi la teruran lokon. En la posttagmezo mi vizitis kunvenon por prezenti estontajn kongresojn. Ni vidis erojn pri Florenco, kie okazos la UK en 2006 kaj pri Jokohamo en 2007. En la vespero okazis la Internacia Arta Vespero en la Siemens Areno. Kelkaj eroj estis tre ĝuindaj sed la afero vere estis tro longa kaj sen paŭzo.

Sabaton, la 30an. La fintago de la kongreso. La Solena Fermo okazis en la Siemens Areno inter la 10a kaj 12.30a. Ĉefe temis pri dankesprimoj kaj prelegoj kaj kompreneble ni kantis la Esperon. Poste ni adiaŭis kaj novajn kaj malnovajn amikojn kaj diris “Ĝis venontfoje en Esperantio”. Mi tre ĝuis la 90an UK-on.

Dennis Pease

From The Archives

Some reminiscences by Olive Looman.

Dr F J Williams was responsible for me learning Esperanto. He with his daughter, Brenda, began classes at Wanganui Girls College after school hours. Six of us began, but I'm the only one who continued, because we returned to Wellington and at Dr William's suggestion I contacted and became a member of the Wellington Esperanto Club.

I was at Teachers Training College in 1944 - 45. When I joined the Wellington Esperanto Club in the 'forties' it was vigorous and growing due to the arrival of many Europeans e.g. Bert Roth, E Bernfeld and others. At the end of the war the ones from the occupied countries were curious to know what had happened, so Esperanto became a very useful tool. Vern Leck was known to me through being in the Club, he used to be a taxi driver and on his mother's advice he taught himself Esperanto whilst waiting at the taxi rank. His family was of Italian origin and it was his intention to travel.

When I was secretary for the Esperanto Club in Khandallah (Wellington). There was a World Scout Jamboree and someone had put my name in the Scout Magazine, I got hundreds of letters from overseas, and for years. I enjoyed corresponding.

In the 'fifties' when I began travelling in "esperantujo" it was possible to find vigorous clubs in France, Holland, Italy, Yugoslavia and London. Twenty years later travelling in Holland and France the Esperantists were becoming older and trying to interest younger people. In 1986 in China I noticed the same enthusiasm and curiosity there about other countries in the world. At the Montpellier Congress I noticed for the first time African Esperantists, an Esperantist from Mozambique had a stall about that country. So maybe Africa will be the next continent curious about the rest of the world.

Olive Looman

[Hejmo] [Arĝenta Filiko]