
La kongreso okaziĝis de mardo, la 4a januaro 2005, ĝis sabato la 8a januaro.
Partoprenantoj alvenis ĉe Alpers Lodge.
11:00 La malferma sesio
Bradley, prezidanto de NZEA, bonvenigis la ĉeestantojn.
14:00 Komitata kunsido:
Ni memoris membrojn Des Langman, Irene Rae kaj E Fidler, kaj nemembron en Auckland, Li Dasheng (Jim Li).
Reprezentantoj de la lokaj grupoj donis raportojn.
Komisiitoj raportis pri agado dum la jaro: Donald Rogers raportis pri agado en la scienca fako (vidu aliloke); Brian Fox raportis pri edukado kaj ekzamenoj; Erin McGifford pri la arkivoj.
15:47 UEA Kunsido. Ĉefdelegito Dave Dewar raportis pri la jaro.
19:00 Ross Moore klarigis la strategion pri la retejoj de NZEA.
Donald Rogers deklamis sian tradukon de rakonto nomita Toki, verkita en la angla de Patricia Grace.
9:00 La kongresanoj dividiĝis en du grupojn por lingvaj sesioj. Micuko gvidis la progresantojn.
Howard raportis pri tio: 'Milda kaj Afabla Lingvogvidistino':
NZEA estis feliĉa akiri la servojn de Micuko Itabaŝi de Jokohamo en Japanio. Ŝi venis pro la rekomendo de Brian kaj Jackie Fox, kiuj antaŭ nelonge gastigis ŝin dum ŝia plifrua vizito al Nov-Zelando. Ili perceptis pri ŝi, kvalitojn kiuj faris ŝin esti kompetenta kaj agrabla instruistino, kiu ŝi ja estas en ŝia hejmlando.
Ni estis malgranda grupo kaj do havis la privilegion de intima instruado. Je la unua tago, merkredo, ni estis ok, inkluzive de Micuko, nome Sandrine Martin, Patrick Neveŭ, Max Clift, Jean Hatch, Ian Jones, Julie Regal kaj Howard Gravatt. Patrick kaj Sandrine estis vizitantoj al NZ kaj antaŭ nelonge entusiasme eklernis Esperanton. Multe de la konversacio temis pri ilia klubo en Nov-Kaledonio kaj iliaj spertoj en Nov-Zelando. Multaj estis la demandoj, kiujn ni demandis al la paro. Bedaŭrinde, ili nur povis ĉeesti unu tagon, sed ili foriris el Auckland kun donaco de iuj libretoj pro helpo de la aŭklanda E-societo por ilia nove formita klubo en Nov-Kaledonio.
Ĵaŭdon, la konversacio multe koncernis la multajn kolorajn fotojn, kiujn Ian kaj Hilda Jones faris dum iliaj ekskursoj kaj en NZ kaj eksterlande. Micuko ankaŭ montris al ni sian propran kolekton da fotoj.
Malfeliĉe, vendredon, ni nur estis kvin, ĉar Max ne povis ĉeesti pro malsano. Ĉi tiun tagon, Micuko enkondukis al ni, ĉarmegan etan libron de poemoj, nomata "Ni Amas Esperanton", de Angele Straleckiene el Litovio. Angele, evidente, verkis la poemareton por siaj studentoj. Ni havis grandegan plezuron, legante ĉi tiujn mallongajn simplajn sed kortuŝajn poemojn, kaj tradukante ilin en la anglan, kaj tiam diskutante ilin. Jen estas unu el la poemoj, kiun mi kaj la aliaj multe ĝuis.
"Enherbejo-papilio
Surtegmento-cikonio
En somero ĉio floras
Kiel tero bonodoras!"
Ĉe la fino, ni multe dankis al Micuko.
En la alia grupo, Bradley instigis diskuton pri diversaj aferoj. Li menciis la internacian lingvan semajnon (15a – 21a aŭgusto 2004). UNO starigis ĝin kun la slogano Languages take you places. Ni povus utiligi ĝin pli efike. Daphne opiniis ke multaj homoj en la mondo kredas ke internacia lingvo necesas. Ross konsentis sed bedaŭras ke la esperanta movado ne havas la rimedojn enpuŝi nin en la diskuton je la sama nivelo kiel la potencaj instancoj. Bradley instigis nin partopreni diskutojn en radio per telefona diskutado. "Emfazu la modernecon, taŭgecon kaj pretecon de Esperanto."
Donald diris ke ni estas en bona situacio nun rilate al malmultekostaj, taŭgaj rimedoj por antaŭenigi Esperanton: ekzemple la Reto, verkiloj, diskoskribiloj, presiloj ktp. Ni havas diskutogrupon esperantonz@coollist.com sed malofte uzas ĝin.
14:00 Jarkunsido de NZEA (unua parto)
Raporto de la Estraro
Kris parolis pri la rezultoj de la enketo pri Arĝenta Filiko.
19:00 Distra sesio
Brian parolis pri vulkanoj en Auckland.
Howard parolis pri stratnomoj en Auckland.
Bradley kaj Howard prezentis skeĉon pri kial Sinjoro Grava Toto malsukcesis en sia ekzameno pri Esperanto.
9:00 La progresintoj individue tradukis la novjaran mesaĝon de la prezidanto de UEA, dum Ross luktis por funkciigi komputilon montri lumbildojn per la enĉambra projekciilo.
14:00 Ekskursoj. La aŭdaculoj iris al Ĝardeno Eden. Aliaj iris kun Bradley al la muzeo.
Tiuj, kiuj iris al la muzeo, la tiel nomata War Memorial Museum en la Domain ĉe Parnell, profitis gvidadon de Jean Hatch. Jean estas esperantistino en Aŭklando kiu deĵoras en la muzeo regule kiel volontulo. Ni pasigis pli da tempo en la sekcioj pri natura historio ol en la aliaj partoj. La bona reputacio kiel elstara, ampleksa kaj bele aranĝita muzeo estas sendube meritita.
19:00 Daphne kantis kvin kanzonojn en Esperanto kiujn ŝi aŭ verkis aŭ tradukis, akompanante sin per elektronika orgeno. Poste, komuna kantado.
9:00 Ross demandis ĉu iu el ni estas sufiĉe sperta rekomendi iun kurson por komencantoj. Li volas rekomendi la plej bonan en la nova retejo. Oni diris, ke certe www.lernu.net estas elstara rimedo.
Donald gvidis sesion pri novaj terminoj kaj diversaj gramatikaj demandoj.
14:00 Jarkunsido de NZEA (dua parto)
Jackie prezentis la kontojn por la antaŭa jaro. Endas mencii ke la kotizoj kiujn NZEA ricevas el siaj membroj ne sufiĉas por pagi ĉiujn necesajn elspezojn por la daŭra laboro de NZEA. NZEA dependas de la interezo de siaj investitaj sumoj en bankoj kaj financaj kompanioj.
La membroj de NZEA elektis la estraranojn por 2005 kaj, kvankam okazis baloto, la samaj estraranoj estas elektitaj. La fakto ke devis okazi baloto montras ke ne mankas aktivuloj kiuj volonte kontribuos al la laboro de NZEA.
Poste Ross prezentis la novan retejon Widen Your World, per komputilo kaj projekciilo, por informi la membrojn pri ĝia planita aspekto kaj celoj. Li volis ricevi la reagojn de la membroj. La nova retejo estas anglalingva propagandilo kiu celas diversajn grupojn. NZEA povos reklami diversloke pri la retejo por altiri al ĝi interesulojn.
19:00 Festomanĝo ĉe Alpers Lodge. Kongresanoj ĝuis tre bongustan manĝon kaj multan babiladon.
9:00 Grupo en du aŭtoj veturis al la Bazaro en Otara por spekti kaj butikumi. Poste, kelkaj iris al botanika ĝardeno. Pro la vetero ĉi somere la verdaĵo restis verda kaj la laŭsezonaj floroj estis aparte plaĉaj. La botanika ĝardeno proksime al Manurewa fariĝas pli bela jaron post jaro.
Kontribuis: Howard Gravatt, Bradley McDonald, Donald Rogers, David Ryan.
The last issue of the Arĝenta Filiko (numero 18) contained a questionnaire about the readership of Esperanto and their usage of the bulletin. Altogether, 30 completed questionnaires were received. Here are the results:
Twenty-nine
of the total of 30 respondents were very happy with the level of
Esperanto used in the bulletin and indicated that it was “just
right”. Only one person ticked the answer “too basic”.
The articles in the bulletin are usually well
read. Around 59% of the respondents said they usually read every
article in the bulletin and around 27% said they read several
articles.
Of the 30 respondents, 16 regularly attend
Esperanto club meetings. The most common reasons given for not
attending were “too busy” or “no club in my area”
Respondents
who had the opinion that the bulletin should not include more
articles in English, argued that having articles exclusively in
Esperanto “forces” one to read Esperanto, thus allowing valuable
practice.
Arguments for the usage of more English were that
it would enable beginners to follow events and debates in the New
Zealand Esperanto community, and that it might be used as a tool to
attract more members into the movement.
Thank you very much for your contributions!
Overall, the readership appears to be divided over the issue of whether to include more articles in English or not. A discussion at the NZEA kongress in Auckland this year concluded that the bulletin is in need of more frequent contributions. This could be in the form of regular columns (rubrikoj).
Christian Krägeloh
Dum la jaro 2004, mi verkis artikolojn por Monato, kaj por la retejo de NZEA www.esperanto.org.nz. Mi ankaŭ kunlaboris pri la nova retejo, kiun ni raportas aparte. La leksiko Australian and New Zealand Esperanto Dictionary ne progresis ĉi-jare. Mia ĉefa laboro por 2004 temis pri OpenOffice.org.
Oni starigis teamon por krei esperantan version de la libera komputila programaro OpenOffice.org. Mi aliĝis kiam mi legis pri ĝi en la revuo Esperanto. La tasko estas traduki ĉiujn tekstojn rilatantajn al la programaro: menuajn titolojn, helpotekstojn, dokumentojn ktp – ĉion kiu povas aperi surekrane. Kiam ili estas tradukitaj oni kompilos tute esperantan version de la programaro. La tasko estas granda sed ni esperas fini ĝin en 2005.
En decembro 2004 oni anoncis en Esperanto, ke la "estraro de OpenOffice.org... oficiale akceptis la projekton pri esperantigo de la programaro. En la retejo aperis subdomajno http://eo.openoffice.org/ kaj sciigo pri la Esperanta versio legeblas sur la ĉefa paĝo de la projekto (en la parto Pliaj naciaj lingvoj). La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estas la sola reta projekto aŭspiciata de UEA".
OpenOffice.org estas libera oficeja programaro, alternativa al Microsoft Office. Ĝi havas programojn por redakti tekston, sterntabelojn, prezenti lumbildojn kaj aranĝi datenbankon. Ĝi funkcias per Microsoft Windows, Macintosh aŭ Linux. Ĝi ne estas la unua programaro havi esperantan version, sed ĝi eble estas la plej grava.
La sciencaj fakoj en Esperantujo daŭrigis agadon dum la jaro. La Internacia Scienca Asocio Esperantista ankoraŭ eldonas Sciencan Revuon.
La Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino, bone progresas. Detaloj aperas en ĝia retejo: http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/.
La Reta Vortaro kviete pligrandiĝas: http://purl.org/NET/voko/revo/.
UEA provas instigi agadon en terminologio: http://gxangalo.com/terminologio ligilo NE PLU atingebla. La kunordigado de TEC estas sub la respondeco de Luko Jasumura [Lucas Yassumura], komisiita de Renato Korseti [Renato Corsetti], la nuna prezidanto de UEA. Mi rekomendas ke ni ĉiuj (re)legu la artikolon "Estas tempo por ŝanĝiĝi" de Miroslav Malovec (Esperanto 2004, feb 23-24).
Retaj serĉiloj: Aldoniĝis la serĉilo entireweb.com, kiu donas la eblon elekti inter multaj lingvoj ankaŭ Esperanton. Google jam faris tion antaŭe.
La esperanta vikipedio eo.wikipedia.com ankoraŭ progresas kaj havas proksimume 20000 artikolojn en Esperanto (Komparu al 200 en la maoria, kaj en la angla?).
Konklude kaj grave mi volas substreki, ke kvankam multo estas farita, ankaŭ multo estas farinda, farebla kaj farota. La movado troviĝas en la plej bona situacio iam ajn, ĉar la rimedoj disponeblaj neniam estis pli taŭgaj, pli malmulte-kostaj kaj pli utilaj. Ek al kunlaborado!
Donald Rogers
La Geriatria Teatra Kompanio de Nov-zelando fiere prezentas la premieron de la majstroverko de S-ro Gravatt, (tio estas Gravatt kun du to-oj).
La tempo estas frua en la dudeka jarcento. Juna Grava-toto, avida sed hazarda lernanto, petas helpon por plibonigi sian Esperanton de iu L. L. Zamenhof, kies vera identeco, juna Grava-toto verŝajne ne konas.
La sceno estas la hejmo de D-ro L. L. Zamenhof. La doktoro turnas sin al la aŭdantaro kaj informas ilin pri sia atendata vizitonto. Li havas iomete amuzan rideton survizaĝe.
Zamenhof: Mi atendas tiun eternan komencanton, juna Grava-toto. Li multfoje jam penis sian buŝan Esperantan ekzamenon. Momenton... Mi suposas ke estas li.
Envenu, Sinjoro Grava-toto!
Grava-toto: Halo, Sinjoro Zamenhuf.
Zamenhof: Zamenhuf! Preskaŭ trafas ĝuste la nomon! Saluton. Bonvolu sidiĝi.
Grava-toto: Sal Luton? Sally Luton? Mi ne konas ŝin. Kiu estas Sally Luton? Ĉu mi konas ŝin?
Zamenhof: Ne gravas Sinjoro Grava-toto. Eble mi devus diri, bonan vesperon.
Grav-toto: Ha. Jes! Bona vespro ĉiam plaĉas al mi.
Zamenhof: Evidente, vi ne bone aŭdis min, sed refoje ne gravas. Kion mi povos fari por vi?
Grava-toto: Sinjoro Samenhuf, mi ja devas denove preni mian buŝan bazan Esperantan ekzamenon.
Zamenhof: Denove baldaŭ, kial?
Grava-toto: Mi planas doni paroladon en la ĉeesto de la ĉefekzamenisto por la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kaj mi ne volas ŝajni eterna lernanto.
Zamenhof: Ĉu tio ĝenos al vi?
Grava-toto: Tre multe, jes! Mi volas esti ĉiama lernanto kaj tiam oni konfuzos min kun ĉarma lernanto.
Zamenhof: Bonŝancon!
Grava-toto: Kaj mi devas akiri altajn gradojn por ke mi povos impresi tiun postuleman ekzameniston.
Zamenhof: Dependas.
Grava-toto: Kial? Kiel?
Zamenhof: Dependas kiel vi respondos al miaj demandoj kaj konversacio.
Grava-toto: Pafu! Mi estas preta! Ekpafu!
Zamenhof: Unue, se vi havos la bonecon ne ĉagreniĝi, mi opinias, ke vi havas strangan akĉenton. Ĉu vi estas Aŭstraliano?
Grava-toto: Sanga infero, ne!
Zamenhof: ?.....? Tio estas tipe aŭstralia parolmaniero!
Grava-toto: Certe ne! Pardonu min! Mia apologio! Mi ne deziras al vi dolaron. Ĉu mi perdis multe de gradoj pri tio?
Zamenhof: Ne Sinjoro Grava-toto. Nur tri poentoj pro la misuzo ĉe "de, apologio kaj dolaro". Kie vi naskiĝis?
Grava-toto: Mi naskiĝis en Nov-Zelando kaj adultis tie.
Zamenhof: Eble vi intencis diri plenkreskis.
Grava-toto: Certe, jes. Tio ankaŭ. Vi multe domaĝas mian reputacion.
Zamenhof: Kaj vi multe vundas mian Esperanton!
Grava-toto: Do, tiam eble mi devus atendi Esperantan kurson, kiun vi gvidos.
Zamenhof: Mi dubas, ke mi havu grandajn atendojn pri tio.
Grava-toto: Mi tiel ja deziras ellerni la internazan lingvon kaj eble gajni bokalon pro mia kapablo.
Zamenhof: Jes! Fakte, S-ro Grava-toto, eble vi bezonas bokalon ĉar inter Esperantistoj vi estas kvazaŭ fiŝo el akvo. Eble vi intencis diri pokalan.
Grava-toto: Sed Sinjoro Zamenhof, mi penadas tiel malmole. La vortoj simple ne restos en mia krano.
Zamenhof: Ĉu vi provis novan platringon por via krano?
Grava-toto: Ja jes, kaj nun mi havas dolaron en mia kapo.
Zamenhof: En tiu kaso tiam, ni devas peni, ha ha, eĉ malbone peni alian aliron.
Grava-toto: Mi penos ion ajn. Ĉu mi devos ĉeesti gimnastikejon?
Zamenhof: Certe, se vi kredas, ke tio helpos al vi. Persone mi konsideras, ke vi faru pli bone en la cirko.
Grava-toto: Jes! Jes! Mi povos fari bilancajn rusojn. Tre malfacilajn. Sed, mi estas tre serioza pri la internacia lingo, kaj la interna idioto.
Zamenhof: Vi havos ne problemon pri la dua eco, Vi estas esence tia kandidato.
Grava-toto: Dankon Sinjoro. Diru al mi. Kion mi devos fari por akiri tian duan celon?
Zamenhof: Esence, por plenumi la internan ideon, vi estu afabla al viaj gehomoj.
Grava-toto: Ĉu tio estas, ĉio? Tut-ĉio?
Zamenhof: Nu, vi nepre bezonas plibonigi vian Esperanton.
Grava-toto: Jes, jes! Mi bone komprenas. Tio estas la kialo, ke mi estas ĉi tie. Ĉu vi scias pri iuj kurtvojoj? Ĉu vi konas bonan lernomagazenon?
Zamenhof: Fakte, jes, sed memoru, ke tro multe da scio eble krevos vian kranion.
Grava-toto: Mi ja volas lerni-mi estas preta pasigi kvin minuetojn en ĉiu semajno pri mia studado.
Zamenhof: Ne esperu valsi tra la lernado kun tio da mallonga studperiodo.
Grava-toto: Kial ne? Kion vi implikas?
Zamenhof: Estas multe da kialoj. Sed precipe vi devas lerni milojn da vortoj.
Grava-toto: Ĉu vi havas tiun vortstokon? Kie mi devas ŝerci por la vortojn?
Zamenhof: Spertaj Esperantistoj kaj vortaroj posedas ilin.
Grava-toto: Tiam mi aĉetos ilin. Kio estos la pezo?
Zamenhof: Sinjoro Grava-toto, mi, ekzemple ne estas vendebla. Kiel vi diras ĉi tiu estas peza afero.
Grava-toto: Jes, jes. Ho! Ho! Mi komprenas! Estas grava afero, ĉi tiu Esperanto, lingo internaŭza.
Zamenhof: Vi devus pasigi pli multe da tempo pri via studado.
Grava-toto: Jes! Ja! Mi devas konduki min mem pli bone.
Zamenhof: Mi vere rekomendas al vi ke vi evitu mallongan cirkviton!
Grava-toto: Ha! Ha! Mi vidas la konekton!
Zamenhof: Bone por vi! Tutevidente vi estas brila sparko!
Grava-toto: Sed serioze mi trovas, ke Esperanto estas malfacile kraĉi.
Zanmenhof: Aparte nukso similas al vi!
Grava-toto: Kion vi diras?
Zamenhof: Nenion. Ne gravas. Mi nur, kiel oni diras, krakas antaŭen pri nenio, ko-to-po..
Grava-toto: Nun "koto" mi bone komprenas, sed-
Zamenhof: Ankoraŭ foje, Sinjoro Grava-toto, ne gravas!
Grava-toto: Nu, nun mi devas kvesti el vi la rezulton de mia buŝa ekzameno.
Zamenhof: Ho! Ve! Mi bedaŭras diri, ke Doktoro Zamenhof ne havas kvestmonon por kontribui al via ekzameno, kaj ke vi devos restudi por ĝi.
Grava-toto: Sankta Moseo! Ĉu vi estas la fama Doktoro Zamenhof? Mil diabloj! Mi havis ne ideon! Vi devas esti la inventulanto de la lingvo, ĉu ne? Forgesu la rezulton de mia ekzameno. Mi venos denove kaj refoje kaj profitos de via lerteco. (iras premi la manon de Zamenhof)
Zamenhof: (ruligante siajn okulojn al la ĉielo) Donu al mi forton!
(Exeunt ĉiuj)
Howard Gravatt
NZEA ricevis du petojn por korespond-amiko. La unua peto estas de eklernanto el Kubo kiu laboras kiel komputisto. Jen la adreso:
S-ro Evis Rodriguez Bory
15 Norte % 5 Y 6 Oeste
Edific: 26 Apto: 162B
RPTO Caribe
95200 Guantánamo, Cuba
La alia peto estas de eklernanto de Ukrainio kiu interesiĝas multe pri Nov-zelando. Li nomiĝas Andreo, kaj vi povas kontakti lin je “a_dvortsov@mail.ru”.
Adresaro: Jackie Fox
Arkivo: Erin McGifford
Ĉefdelegito por UEA: Dave Dewar
Observanto al UEA: Bradley McDonald
Edukado: Brian Fox
Ekzamenisto ĉefa: Brian Fox
Ekzamenisto vica: - vaka -
Fratuleco: (kunvokanto) Donald Rogers
Hejmpaĝaro ĉe TTT: Donald Rogers, Ross Moore, David Ryan, Kelly Buchanan
Libroservo: Jackie Fox
Pasporta Servo/ servo al vizitantoj: Marieke Bax
Peranto por gazetoj: Dave Dewar
Publikaj rilatoj: Bradley McDonald
Redaktoro de Arĝenta Filiko: Christian Krägeloh
Redaktoro de Esperanto Sub la Suda Kruco: Donald Broadribb
Scienco: Donald Rogers
Strategia plano: la estraro
UNANZ reprezentanto: Kelly Buchanan