
La unua impreso de Aŭklando estas ĝiaj belaj vulkanaj konusoj tra la urbo. La kvindek vulkanetoj naskiĝis dum la lastaj sesdek-mil jaroj, do ili estas tre junaj. Neniu el ili reeruptis duan fojon ĉar fakte ĉi tiu Vulkano Tamaki estas nur unu vulkana kampo kiu eruptas jen tie jen alie, kaj lasis kraterkonusojn, insulojn, kaj lagunojn ĉirkaŭ la regiono. La plej lasta vulkano estas Insulo Rangitoto kiu ekeruptis antaŭ 700 jaroj kaj ĉesis erupti antaŭ 300 jaroj. Dum la pasintaj cent jaroj oni protektas tiujn montetojn kontraŭ konstruaĵoj kaj minado por skorio.
La urbo situas sur istmo, do ĝi estas vojkruciĝo por preterpasantoj. Eĉ maristoj, kiuj volis transiri inter Tasmana Maro kaj Pacifiko, tiris siajn pirogojn trans la istmo. La loka tribo nomis la lokon Tamaki Makaurau kiu signifas Cent-Karula Tamaki ĉar aliuloj enviis la lokon. Dum la tribaj militoj, 1820 ĝis 1830, oni forbruligis la kreskaĵon por pli bone vidi ĉu atako venos. Kaj ĉiu vulkano fariĝis fortikaĵo.
Kvankam Britoj setlis en Wellington, Christchurch, kaj Dunedin, per ŝipoj rekte el Britio, tio ne okazis al Aŭklando. Tuj post la Traktato de Waitangi la Brita regurbo estis en la nordo apud Kororareka, nuna Russell, kiu mem nur kreskis el maristoj, komercistoj, misiistoj, eskapintaj konviktitoj, ktp. Tiam oni movis la regurbon al Aŭklando, kaj vivis pace kun la loka Maoria tribo, Ngati Whatua. Aŭklando ankaŭ nur kreskis el Kororareka kaj Sidnejo, kaj el komercistoj ktp. Miaj propraj pragepatroj venis al Aŭklando kun la Britaj soldatoj, la Fencibles, en 1847. Ili loĝis en dometo ĉe Otahuhu kaj akiris nutraĵojn de la lokaj Maorioj.
Aŭklando estas la plej granda Polinezia urbo en la mondo, pli da Polinezianoj ol Apia, ol Suva, ol Honolulu. Pli da Kuk-Insulanoj loĝas en Aŭklando ol en la tuta Kuk-Insularo. Al tio aldonu Samoanojn, Tonganojn, Fiĝianojn, kaj Maoriojn; jen Aŭklando estas la ĉefurbo de Polinezio. Ĉiujare okazas la kelktaga festo Pasifika pri la kulturoj de la gentoj de Pacifikaj insuloj. Nova vorto en la Angla lingvo estas Pasifikan por persono kun tia kulturo. Se oni deziras ĝui la etoson de Sud-Pacifiko, oni ĉeestu la matenan apertan merkaton ĉe Otara iun sabaton. Fruktoj, legomoj, artaĵoj, ĉio kio troviĝas ĉe Maketi Fou en Samoo, aŭ Avarua en Rarotongo. Sed iru frue por akiri bonaĉetojn. Ĉe tiu merkato la suko de la noni-arbo estas nur duono de la kutima prezo.
En la moderna historio de Aŭklando, diversaj etnaj enmigrintoj donis siajn metiojn al la komerco de NovZelando. La Dalmatoj komencis vinfaradon, kaj fondis tiun industrion. Nederlandanoj portis siajn spertojn pri fromaĝfarado al tiu fako. Ĉinoj traktas multajn restoraciojn kun diversaj stiloj de diversaj provincoj en Ĉinio. Hindoj el Baratio kaj Fiĝio tenas stratangulajn nutraĵbutikojn. Tiuj kaj aliaj etnoj kontribuas al la ĉielarka etoso de Aŭklando.
Kiam mi instruis Esperanton en Aŭklanda lernejo, la geknaboj korespondis kun geknaboj en Pola lernejo. Unu knabino ricevis leteron kiu demandis, "Ĉu estas strando apud Aŭklando?" Mia lernanto prenis mapon, kalkulis, kaj respondis, "Estas pli ol cent strandoj kie oni povas naĝi." La urba centro situas inter du havenoj, Waitemata el Pacifika Oceano, kaj Manukau el Tasmana Maro. Estas strandoj ĉe ambaŭ havenoj kaj ĉe la oceana marbordo.
La domoj en la sud-okcidento etendiĝas ĝis la montetaro Waitakere Ranges. La indiĝena arbaro tie ampleksas je mil kvadrataj kilometroj. La lokaj kluboj por boŝmarŝado ĝuas centojn da padoj tra la montetaro. Homfaritaj lagoj tie donas la akvon por la urbo kaj regiono. Sed posumoj detruas arbojn, kaj fremdaj trudherboj sufokas indiĝenajn plantojn. Do, klubanoj kaj la loka registaro batalas kontraŭ la plagoj.
Brian Fox
Jen resumo de mia prelego al anoj de la Wellingtona Rondo en julio ĉi-jare:
Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi ĉiam aŭdis pri la “fina venko” t.e. Esperanto sukcesos kiam ĝi estos parolata kiel la dua lingvo de ĉiuj tra la tuta mondo, kiel intencis Zamenhof.
Tial, por pensigi nin, mi nun demandas ĉu post 117 jaroj Esperanto vere atingis tiun finan venkon. Mi prezentas ĉi-sube respondojn jes-ajn kaj ne-ajn al tiu demando. Ni komencu per la ne-aj respondoj.
Ni devas konfesi ke, malgraŭ ĉio, la angla estas la internacia lingvo kaj ne multaj personoj eĉ scias pri Esperanto. Kiam oni vojaĝas en preskaŭ ĉiuj landoj, tie oni instruas la anglan kiel la ĉefan fremdan lingvon kaj en turismaj lokoj ĉie estas videbla la angla. Post la angla, aliaj gravaj lingvoj estas franca, hispana, germana, japana ktp., sed ne Esperanto. Oni trovas mencion de Esperanto en nur malmultaj lokoj.
Scipovi Esperanton ne prezentas grandajn avantaĝojn en la ĉiutaga vivo. Ekzemple, la lingvo ne helpas akiri laboron aŭ enspezi pli. Por helpo kaj kontaktoj dum vojaĝado, en iu ajn granda urbo estos pli da personoj kiuj parolas la danan, afrikansan, aŭ portugalan ol Esperantistoj.
Esperanto ne havas fortan mondskalan subtenon. La Universala Esperanto-Asocio havas konsultajn rilatojn kun UNESKO, sed neniu nacia registaro aŭ internacia asocio batalas favore al Esperanto.
La mondo ne ŝajnas bonvenigi la ideon de internacia lingvo. Male, en ĉiuj landpartoj oni interesiĝas pli pri la defendo aŭ plivastigo de lokaj lingvoj, kiel la kimra, kataluna, maoria, aŭ la franca en Kanado. Eĉ se la UNo deklaros morgaŭ ke ĉiuj devas lerni Esperanton, ne estos sufiĉaj instruistoj aŭ lernolibroj, t.e. la movado ne estas preta por profiti de la fina venko. La Esperanto-movado estas malgranda kaj ni ĉiuj maljuniĝas. Ni ne havas tempon por varbi pri Esperanto kaj ni eĉ ne bone scias kiel.
Ni rajtas diri ke Esperanto sukcesis ĉar ĝi ne mortis post malfacila naskiĝo. Imagu kiam Zamenhof diris al siaj geamikoj: “Mi volas ke vi lernu novan lingvon kiun neniu krom mi parolas, kaj estas nur unu vortaro kaj nur kelkaj libroj”. Kian strangan proponon, ĉu ne! Tamen, Zamenhof estis konvinkema kaj post nelonga tempo multaj personoj lernis la novan, nekonatan lingvon kaj ĝi disvastiĝis multlande.
Post 117 jaroj, Esperanto estas la nura planita lingvo kiu sukcesis. Ekis aliaj proponoj por tutmonda lingvo sed nur Esperanto sukcesis kaj neniu alia artefarita lingvo minacas ĝian lokon (aŭ eble la klingona lingvo?). La angla, franca ktp. estas, ni diru, internaciaj lingvoj sed tiuj lingvoj ekzistas kaj oni lernas ilin ankaŭ pro la fakto ke ili estas naciaj lingvoj. Esperanto ne havas la saman avantaĝan bazon de nacia lingvo sed ĝi ankoraŭ vivas. Nur eble la latina, kiel ekzemplo de alia ne-nacia lingvo, ekzistas kiel kvazaŭ internacia lingvo por ekleziaj kaj akademiaj uzoj.
Esperanto vivas dank’al la fakto ke kelkaj dekmiloj aŭ eble milionoj da personoj parolas ĝin. Oni ne scias kiom da personoj parolas nian lingvon sed ni rajtas kredi ke estas pli da Esperantistoj ol personoj kiuj parolas naciajn lingvojn kiel ekzemple la islandan lingvon aŭ la maltan, kiu nun estas unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.
Malgraŭ ĝia internacieco kaj la diversaj personoj kiuj parolas ĝin, Esperanto konservas siajn gramatikajn regulojn kaj kompreneblecon. Ne ekzistas dialektoj kaj eĉ la akuzativo ankoraŭ floras! Kompare, oni ofte parolas pri la “brita angla” kaj la “usona angla” lingvoj (ekzemple, kiam mi aĉetas librojn tradukitajn en la francan lingvon, mi ofte trovas en la kovrila paĝo “tradukita el la usona”!)
Kaj Esperanto estas pli ol lingvo. La lingvo kreskas dank’al sia literaturo, muziko, tagĵurnaloj, radio-elsendoj, gazetaro, interreta paĝaro ktp. La movado mem estas malgranda sed ĝi ofertas eblecojn por internacie vojaĝi, konatiĝi kun personoj el diversaj landoj, kaj eĉ enamiĝi!
Resume, mi opinias ke ni ankoraŭ havas multon por fari por ke Esperanto estu akceptata aŭ oficialigata kiel la internacia lingvo. Tamen, mi kredas ke almenaŭ ni ankoraŭ malrapide survojas al tiu fina venko.
David Ryan
1944 had been another busy year for the committee of the New Zealand Esperanto Association, borne out by the bulky file of correspondence that had received attention.
Advice was received in January that the restriction placed at the beginning of the war on the use of Esperanto for overseas correspondence had been lifted by the Censorship Department. Through the medium of Esperanto the Association is gradually regaining touch with Esperantist organisations throughout the world. Regular issues of the official bulletin of the Esperantist League of Brazil have arrived, and good wishes have gone forward from New Zealand for the success of the League's 10th Esperanto Congress to be held early next year.
Notification of the 6th Congress of the Palestine Esperanto League also reached the Association during the year and a few months later copies of an eight page illustrated brochure "Savo kaj Hejmenveno" ("Rescue and Homecoming"), describing the arrival of Jewish refugees in Palestine, came to hand from the League.
Requests for literature on Esperanto were received from New Zealand schoolteachers, and enquirers were referred to the Society of British Esperantist Teachers, England. Following an address given by the president (Mr Bertram Potts) to a group interested in the study of Esperanto at the Teachers' Training College, Wellington, two classes were formed under the guidance of Mr V J Leck, president of the Wellington Esperanto Club.
We have an enthusiastic member in Dr F J Williams, at present attached to the Colonial War Memorial Hospital, Suva, and the Association has gained several new members in Fiji as a result of his activity.
Jackie Fox
Enmetita en ĉi tiu numero estas demandaro pri Arĝenta Filiko.