Filiko

Numero 17 - Marto 2004

Tabelo de Enhavo

The 4th Combined AEA/NZEA Esperanto Congress

Nekrologo - Ewen Parsons

From the Archives

Pri la Nomo GRAVATT kaj MT GRAVATT, Brisbano.

Jarraporto de la estraro de NZEA pri jaro 2003a

Nekrologo - Margaret McAvinue

The 4th Combined AEA/NZEA Esperanto Congress

This is not an official report but my personal impressions of the congress, which was held at Margate on the Redcliffe Peninsular, north of Brisbane from 19 to 25 January 2004.

Frank Swift and I travelled up from Brisbane on the same train and were met at Sandgate station by local Esperantists, who kindly drove us to the Uniting Church Conference Centre where the Congress was held. As we registered, we were all given a T-shirt and a bag to carry our bits and pieces around in. This was probably to ease the pain of parting with all that money! After registration, we were able to explore the buildings and meet up with old friends and new. It was apparent that the Centre was an ideal ?kongresejo' with plenty of room for our activities. Upstairs, the sleeping accommodation was a little Spartan, being dormitories designed for young people although there were also twin-bedded rooms. However, it proved adequate and we had plenty of space. A total of 48 people registered for the congress and there were also several day visitors. The overseas contingent comprised 9 from NZ and 5 from Japan.

The theme of the congress was ?Esperanto to give you pleasure in your Life' and the folk from Queensland, who organised the event, made sure that, at least during the congress, it did. The programme comprised the usual mix of business meetings for the two associations, lectures, excursions, sketches, singing and other entertainment but the organisation was good and the standard high. The Mayor of Redcliffe, Cr. Alan Boulton, performed the opening ceremony and instead of saying the usual platitudes and then disappearing, he stayed and had a meal with us and chatted with the people sitting at his table. He also provided gift packs, which included information about the city among other goodies. A local Aboriginal leader, Maroochy Barambah, accompanied the Mayor and she told us about her tribe's history in the area.

Each day, at 6:30am, a band of enthusiasts gathered to practice Tai Chi. I must confess that I was not one of them! Every evening there was entertainment. Sometimes we sang and danced with the singing accompanied by Alan Bishop on the piano and dancing instruction by Francisca Toubale. We also had a quiz evening, a music evening, a drama competition and the Japanese girls entertained with some flamenco dancing. The standard of the entries in the drama competition was high and some of the entrants went to great lengths to learn their lines and wear appropriate costumes. The musicians also deserve praise since several were young as well as talented. Alan Bishop is a very talented pianist and his accompaniments were a great help to the other musicians. We enjoyed nice long meal times, which gave us time to chat with each other and to go out to check our e-mails or do some shopping. NZEA was allocated the whole of one afternoon to present sketches and talks. The Christchurch and Auckland clubs presented sketches and Howard Gravatt, Brian Fox, Erin McGifford, Dave Dewar and Frank Swift gave talks. Howard spoke about his family name and connection with Mt Gravatt. Frank Swift helped us explore a possible connection between electricity and the paranormal and Dave told us about body language. Brian gave an interesting talk about the history of Auckland's volcanoes, which unfortunately had to be shortened because of lack of time. I, for one, would like to hear the full talk some time. We had to wait for another day to hear Erin's presentation about Professor Bickerton but it was worth waiting for. There were two excursions, a local one around Redcliffe City and the other to Brisbane City. Each day there was a crossword puzzle to do in your spare time.

Other features of the congress were displays, a bookstall and the usual business meetings of the two associations. Following elections, the 'Estraro' of NZEA remains unchanged for this year. Several of the programme items owed their success to the hard work and enthusiasm of Francisca Toubale. I am sure all those who enjoyed the congress would join me in congratulating Gaye Phillips and the team on the success of the event. It was largely due to their hard work, good teamwork and attention to detail.

Dennis Pease

From the Archives

During 2001 when the New Zealand Esperanto Association's archive material was finally ready to lodge with the Alexander Turnbull Library, before Brian and I moved house, there were a few items it was possible to take a photo-copy of. One was a list of the year and place of the Congresses held, from the first one in 1930 to the 55th in 1990. Because the records we were sending to the Library were up to 1996, we added to the list the next six Congresses, to Number 61 in 1996.

The only years there was not a Congress was during the second World War, from 1941 to 1946 and one in 1965. There were two in 1947, possibly one at the beginning of the year and one at the end. They were held in centres throughout New Zealand: Dunedin, Timaru, Christchurch, Blenheim, Wellington, Heretaunga, Masterton, Palmerston Nth, New Plymouth, Hawera, Wanganui, Napier, Hamilton, Tauranga, Auckland and Whangarei.

In the 1990's the New Zealand and Australian Associations began holding a combined Congress every fourth year. The first in Richmond, west of Sydney, in January 1992. Then at Akoranga, on Auckland's North Shore in January 1996. The Pacific Congresses are also in our region, they began in 1976 with the first in Melbourne, then Vancouver four years later. In 1984 the third was held in Portland, Oregan USA, and twenty three New Zealanders attended the fourth Congress in Brisbane in September 1988. Qingdao, China hosted the 1992 one, but where was the 1996 one held? The archive list does not mention it.

Jackie Fox

Pri la Nomo GRAVATT kaj MT GRAVATT, Brisbano.

Kiam mi estis junulo, la pli aĝulaj membroj de la familio rakontis al mi, ke Monto Gravatt nomiĝis pro du Gravatt-aj fratoj kiuj alvenis al Brisbano kiel termezuristoj. La rakonto daŭris, ke unu el ili malfrue alvenis al Nov-Zelando. Tiu estis mia duobla avo Edward Morgan Gravatt. Mi ankaŭ dum multaj jaroj disvastigis tiun misinformon. Ĉirkaŭ dekdu jarojn antaŭe, kiam mi, post la morto de mia patrino, komencis reserĉi mian prafamilion, mi baldaŭe trovis, ke me ne povis pruvi la pretendon. Ankaŭ mi baldaŭ lernis, ke la monteto estis nomita pro Leŭtenanto Georgo (George) Gravatt, kiu ajn li estis.

Nuntempe mi estas la fiera prizorgadanto de la familia biblio de Edward M. Gravatt, en kiu li klare skribis, ke li estis naskita en Effingham, en 1833, sed la censo diras, ke la familio loĝis en apuda Little Bookham. Kvankam la plejparto da liaj dektri gefratoj baptiĝis en Effingham. Ni nun scias, ke Edward havanta 20 jarojn kaj sia fratino, Juliet, 24 jarojn, foriris Britujon en 1853 kaj alvenis al Melburno, Viktorio, en la sama jaro. Juliet iris en domservon, kaj la familia historio diras, ke Edward pasigis ĉirkaŭ du jarojn sur la orkampoj kiel akvoportisto.

En 1855 Edward foriris Melburnon kaj elŝipiĝis ĉe Auckland, Nov-Zelando, kie la raportisto eraris pri lia nomo, vokanta lin "Gravott". Li reaperis ĉirkaŭ 1861 ĉe Pakiri Valo, kiu estas ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde de Auckland. En 1863 li edziĝis al la plej aĝa filino, Maryanne Dyer, de la estro de la segejo, kie li laboris. Membroj de nia familio ankoraŭ loĝas sur farmbienoj en la distrikto.

Koncerne la originon de la familio kaj la familia nomo, estas diversaj proponoj de la familiaj reserĉistoj kaj la kompilistoj de vortaroj de familiaj nomoj. Miaj familiaj pliaĝuloj rakontis al mi, ke la familio estis Hugenotoj kiuj eskapis el Francujo kaj veturis tra Belgio al Britujo. Ili estis puntfarantoj. Kelkaj aliaj branĉoj de la familio kredas same, sed denove mankas al ni la pruvo. Aliaj opinias, ke la nomo, kiu antaŭe ĉefe estis trovita en la konteoj de Surrey kaj Sussex, estas Anglosaksa kaj rilatas al loknomoj "Grove" kaj "Grave". Ni evidente loĝis apud eta "grove" de arboj. Ankoraŭ aliaj konektas la nomon al speciala grunda speco en Francujo konata kiel "La Gravette", kiu estas ŝtoneta/sabla kaj produktas bone konatan specon de vino. Ĉi tiuj opinias, ke la "Gravette" alvenis al Britujo baldaŭ post la alveno de "William the Conqueror".

En nia aparta branĉo de la familio en la fruaj deksescent jaroj la nomo estis literumita "Gravet", kaj malfrue en tiu jarcento ŝanĝis al "Gravat" kaj en la fruaj deksepcent jaroj ŝanĝis denove al ĝia nuna formo kun "att". Iuj aliaj variaĵoj estas "Gravett (plej ofte), Grevatt, Grevett, Gravitt, Gravit, Greavatt, Gravette, Grevet."

Nune, kio pri Lt George Gravatt kaj kie li akordas al Gravatt-aj familioj? La simpla kaj honesta respondo estas, ke mi kaj multaj aliaj Gravatt-aj reserĉistoj ne estas certaj. Lt Geo. Gravatt de la 28a Gloucester Pieda Regimento, laŭraporte, naskiĝis ĉe Woolwich, tiam en Kent je 30a de julio, 1815. Antaŭ ol la Brisbana Sudflanka Ĉambro de Komerco festis la centjaran datrevenon de la federacio de la Aŭstraliaj ŝtatoj, ili dungis britan familian reserĉiston por esplori la devenon de Lt Geo. Gravatt. La reserĉisto provizis ilin per tri nomoj naskitaj apud 1815. 1. Geo. Gravatt baptita en 1814, filo de James kaj Maryanne de Little Bookham, Surrey, kiuj estas miaj trioblaj geavoj. 2. Geo. Gravatt, baptita en 1814 ĉe Ewhurst, Surrey, filo de George kaj Mary, la frato kaj bofratino de miaj trioblaj geavoj. 3. Geo. Gravett (notu diferencan literumadon) baptita ĉe Worthing, Sussex, en 1815, filo de Edward kaj Charlotte. En nia familia arbo, mi ne havas informon pri kio okazis al la unaj du sur tiu listo. Ĉi tie estas iuj da certaj kaj ne certaj faktoj pri la antaŭlasta komandanto de la Brisbana Puna Kolonio. George Gravatt estis komisiita kiel dua leŭtenanto en la 28a pieda regimento (Gloucester) je 25a de aŭgusto, 1837 ĉe 23 jaraĝa, kaj foriris Britujon, je 31a de julio, 1838, sur la por konviktitoj ŝipo, "Portsmouth" kiel gardisto. Ili alvenis al Sidnejo je la 18a de decembro, 1838. La posta skribita informo pri George estas, ke li estis nomita kiel loka juĝisto je la 26a de aprilo, 1839, kaj kiel leŭtenanto je la 31a de aprilo, 1839. Preskaŭ samtempe li estis ordonita por velveturi norde al Brisbano, kun taĉmento de soldatoj por komenci la fermon de la Moreton Bay puna kolonio.

Ĉe Brisbano, Lt. Gravatt formis apudan amikecon kun la frua Kvinslanda termezuristo, Robert Dixon, kiun li evidente antaŭe konis en Sidnejo. (Memoru la Mason/Dixon linion en Usono - li estis devenulo). Ekzemple, en Brisbano Lt Geo. ĉeestis la edziĝon de Dixon kaj laŭraporte, li kaj Dixon kune grimpis la 200 metran moneton, kiun poste Dixon nomis Mt Gravatt. Je la 3a de julio, la lasta komandanto de la Moreton Bay puna kolonio, Leŭtenanto Gorman, estis nomita. Do efektive Lt Geo. Gravatt estis komandanto dum periodo de malpli ol 34 tagoj, se ni ne nombras la tagojn veli al Brisbano. Lt. Geo Gravatt revenis al Sidneoj je la 15a de julio, 1839, kaj tri jarojn poste en 1842, mortis de ĥolero en Hindujo, kune kun miloj de aliaj britaj soldatoj antaŭ ol ili povis iri en militon en Afganujo. Kelkaj de ni Gravatt-aj reserĉistoj opinias, ke Geo. Gravatt eble estis la pli juna frato de Wm Gravatt, F.R.S., matematikisto kaj civila inĝeniero, kiu estis asistanto al Brunel, la fama brita ŝipa, ponta, tunela kaj fervoja konstruisto. La patro de William, je unu periodo, estis kolonelo ĉe la Reĝa Artileria Lernejo ĉe Woolwich, la supozebla naskiĝloko de Lt Gravatt.

Robert Dixon poste severe kverelis kun la nova komandanto, Lt Gorman, kaj certigis, ke la nomo de Gorman ne aperis sur la distrika mapo, sed lia amiko, Lt Gravatt, kvankam eble malpli merita, ja aperis. Eble bona ekzemplo de ne kion vi scias sed kiun vi scias !

Howard Gravatt

Jarraporto de la estraro de NZEA pri jaro 2003a

Raporto pri la jaro 2003 al la ĉiujara kunsido de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okaze de la 68a Kongreso de NZEA ĉe Uniting Church Conference Centre en Margate Redcliffe, Queensland, 19-25 januaro 2004.

1. Kongreso de NZEA

Je Pasko 2003 la 67a kongreso de NZEA okazis en Christchurch  ĉe The Arts Centre. En la Elizabeth Kelly Room ĝis 23 esperantistoj partoprenis la kvar-tagan okazaĵon de 18 ĝis 21 de aprilo. La komitat-kunsido okazis je 18a de aprilo kaj la du partoj de ĉiujara kunsido okazis je 19a kaj 20a de aprilo. Efektive formale kunsidis 13 aktualaj membroj.

2. Elekto de la estraro

 Rezulte de elekto en la kadro de la jarkunsido enposteniĝis jene: Bradley McDonald (Prezidanto), Dave Dewar (Vic-Prezidanto), Howard Gravatt (Sekretario),  Jackie Fox (Kasistino), Kris Krageloh (Help-Sekretario), Daphne Lawless kaj David Ryan (estraranoj).

3. Estraraj kunvenoj

De post la kongreso aprila kvin kunsidoj de la estraro okazis en 2003. La datoj estas: 10 junio,  5 aŭgusto, 23 septembro, 28 oktobro, 16 decembro. [Oni ankaŭ notu du kunsidojn, 10 februaro kaj 27 marto, en la komenca parto de la jaro]  

La estraro utiligis telefonan rimedon, la t.n. ‘three way calling’ por tiuj kunsidoj. Tiel anoj de Velingtono, Christchurch kaj Aŭklando povis kuniĝi por interparoli. (Sed ne tute sukcese r.a. Velingtono).

4. La anaro de NZEA

La anaro de NZEA fine de la kalendara jaro nombris 57. Statistiko pri membraro jene:

2003 '02 ‘01 ‘00 ‘99 ‘98
ordinaraj membroj:
39 42 43 49 45 46
dumvivaj membroj:
18 18 17 16 16 16
lokaj kluboj:
4 3 4 4 5 6

Novaj anoj en 2003: neniu.
Forpasis en 2003: Ewen Parsons, Margaret McAvinue.
Eksiĝis: neniu.

6. Komisiitoj de NZEA dum la jaro 2003

Adresaro: Jackie Fox, Arkivo: Erin McGifford, Ĉefdelegito por UEA: Dave Dewar, Edukado: Brian Fox, Ekzamenisto ĉefa: Des Langman, Ekzamenisto Vica: Jim Baker, Fratuleco: Bill Aldridge, Brian Fox, Donald Rogers, Mary Richardson. Hejmpaĝaro ĉe TTT: Donald Rogers kun helpo de Kelly Buchanan, David Ryan kaj Ross Moore, Libroservo: Jackie Fox (kune kun AEA), Observanto ĉe UEA /UK: Ross Moore, Pasporta Servo: Marieke Bax, Peranto por gazetoj: G.D Dewar, Redaktoro de ESSK: Donald Broadribb, Redaktantoj por Arĝenta Filiko: Brian Fox kaj Kris Krageloh, Scienco: Donald Rogers, Servo al vizitantoj: Marieke Bax, Reprezentanto al UNANZ: Kris Krageloh, Reklamado alinome Publikaj-rilatoj: Bradley McDonald, Strategia Plano: Bradley McDonald.

7. Gazetoj

Esperanto sub la Suda Kruco daŭre servas kiel nia oficiala organo.      

Aparte ni en 2003 aperigis du numerojn de Arĝenta Filiko nia bulteno - en marto kaj en septembro.  La septembra numero estis minimuma – unu folio de A4. Arĝenta Filiko nun havas sian propran ISSN numeron (ISSN 1176-418X). Informis nin pri tio la bibliotekisto Helen Brown por la National Library of New Zealand.

8. Strategia Plano de NZEA

La nuna, kaj ĝi efektive jam dum tri jaroj ne multe ŝanĝiĝis, respeguligas la strategian planon de UEA. Informado, Edukado, Utiligado, estas la tri ĉefaj kolumnoj.

La labor-plano de NZEA inkluzivas: Ni pli kaj pli fokusigas nian atenton al la tutterteksaĵo ttt (World Wide Web) la t.n. interreto. Kerne rolas informriĉa hejmpaĝaro rilate al nia informado. Ĝi estos precipe por anglaparolantoj.   

La estraro atentis pri buĝeto. Dave Dewar preparis malnetan, provizoran buĝeton. En oktobro la estraro farinte kelkajn ŝanĝetojn aprobis ĝin. NZEA pagos, ĝis $1000.00, por helpo de profesiulo  pri la desegnado (ni diru konstrukcio) de freŝa novaspekta hejmpaĝaro, nia ttt-ejo. Por la kongreso, kiu okazas aktuale en Brisbano, estos financa helpo por partoprenantoj. Monhelpo de ĝis NZD150 - estos donita al ĉiu, kiu iros al Redcliffe por la tuta kongreso,

(Por pli da detalo koncerne al la buĝeto vidu apartan paĝon).

9. Informado: Christchurch

Invito al la publiko viziti nian kongreson per anonceto en ĵurnalo en aprilo.

International Languages Week estis markita en NZ en junio. La hispana, la germana, la japana kaj la franca en altlernejoj kaj klerigejoj ricevis specialan atenton tiam. NZEA ne enmiksiĝis en tiu semajno. Kelkaj Christchurch-anoj ĉeestis eventon ĉe la Politekniko en sia urbo.

Hejmpaĝaro:

www.esperanto.org.nz

Nova tri-kapa teamo - Donald Rogers, David Ryan kaj Ross Moore lastatempe profunde reviziis la paĝaron kaj ili preparas novan aspekton kaj enhavon por ĝi. NZEA aprobis sumon de NZ$1000 - por dungi fakulon, kiu faros la necesan laboron. Proksimume dek petoj por plia informo alvenis al la retpoŝta adreso de Bradley plej verŝajne post kiam la petanto vizitis nian hejmpaĝaron.

10. Somerkursaro en Melburno,  Aŭstralio frue en januaro 2003

Bradley McDonald,  Daphne Lawless, Dave Dewar, kaj Anne Pearson de Takaka, partoprenis en ĝi.

11. National Commission for UNESCO in New Zealand

NZEA retenas kunlaboran rilaton (kiel diri ‘collaborating body status’) kun la NZ National Commission. Ni sendis bedaŭresprimon okaze de renkontiĝo en Velingtono en oktobro 2003. 

12. UNANZ (United Nations Association of New Zealand)

Kvankam ni ankoraŭ membriĝas en la organizaĵo tamen ni ne partoprenis en la jaro 2003 en ĝia ĉiujara kongreso/konferenco.

13. Komisiono de UEA por Oceanio

La ĉefa agado temas pri preparado de lernmaterialo kaj informiloj por la lando Indonezio. Pri cursodeesperanto.com.br kaj ĝia traduko en la indonezian raportis en la revuo/organo “ESK” Vera Payne.  Tiu ĉi komisiono bezonas subtenon de AEA kaj NZEA. Kiel NZEA povos pli efike helpi ĝin kaj la klopodojn por disvastigo de Esperanto en Oceanio estas aktuala grava demando por nia atento.

Indiĝenaj Dialogoj:

Ke NZEA havu intereson por la progreso de tiu ĉi entrepreno iel interrilatas kun la ĉi supra ‘agado en Oceanio’. En 2003 ne okazis iu konkreta paŝo pri Indiĝenaj Dialogoj.

Fondaĵo Canuto:

Fonduso por helpi progresigi Esperanton en landoj malriĉaj. Ni ne donacis ĉi jare al la fondaĵo.

14. Venontaj kongresoj

La estraro komencis esplori pri eblecoj. Verŝajne NZEA kongresos en Aŭklando en 2005, kaj, tiamaniere, ke la membroj povus ankaŭ profiti somerlernejon en Adelajdo.

Aparte menciindas: pri Universala Kongreso en “Bejĝing” Pekino Ĉinio en Julio 2004.

Tonny Jansen, kaj Ross Moore interesiĝas pri eventuala ĉeesto tie.

AEA libroservo aliigis ĝian funkciadon. Daniel Forrest en Busselton, Okcidenta Aŭstralio, nun  traktas mendojn kaj aranĝas fakturojn.

[Hejmo] [Arĝenta Filiko]