
Okazos kunkongreso por aŭstraliaj kaj nov-zelandaj esperantistoj dum 19a ĝis 25a januaro 2004, ĉe Redcliffe, kiu estas duoninsula regiono proksimume 30 kilometrojn norde de Brisbano. La kongresejo estas la Uniting Church Conference Centre, Margate Beach.
Vizitu la hejmpaĝon www.ucconferencecentres.ucaqld.com.au kaj alklaku al Margate Conference Centre.
Jen la kostoj por kongresanoj:
1. AU$335 en dulita ĉambro kun banejo (proks.: NZ$380).
2. AU$305 en dormejo (proks.: NZ$345).
3. La kosto por pensiuloj kaj studentoj estas AU$295 (proks.: NZ$335).
4. La kongresa pago estas AU$50 (proks.: NZ$57).
Tiuj kostoj inkludas ĉiujn manĝojn kaj tepaŭzojn, kaj la uzon de la kunven-ĉambroj.
Pri bantukoj / lit-tukoj; oni povas aŭ lui kontraŭ AU$16.50 (NZ$18.75) tiujn de la kongresejo aŭ alporti siajn proprajn. La kongresejo, ĉe Margate Beach, troviĝas en la mezo de la duoninsulo, nur mallongan distancon de plaĝo (sensurfa) kie oni povas ĝui agrablan naĝadon.
Se vi dezirus viziti al Brisbano, estas publika transporto (aŭtobuso + trajno).
Estos duontaga kaj tut-taga ekskursoj, la necesaj kunvenoj de la du organizoj, konkursoj pri dramo kaj kanto. Aliaj sesioj kiujn ni konsideras estas komunkantado, skeĉoj, demandaro. Ĉar ĝi estos kongreso kaj ne somerkursaro, ne okazos lecionoj aŭ ekzamenoj. Ni esperas ke partoprenantoj preparos interesajn sesiojn por la programo. Do, ni atendas viajn kontribuojn.
Por NovZelandanoj kiuj partoprenos la kongreson, por aliĝi, sendu al Jackie Fox, la kasistino de NZEA, (PO Box 8140, Symonds St, Auckland 1035) la Kongres-pagon NZ$57 (AU$50) kaj pagu la restaĵon en Brisbano.
Venu al Redcliffe por amikeca, plezuriga, interesa kongreso; ĝuu la malstreĉigan etoson de semajno en la historia urbo de Redcliffe, la loko kie estis fondita la unua kolonio en Kvinslando en 1824.
Freŝan agadon por popularigi Esperanton, la t.n. 'Zamenhof-Projekto', iniciatis samideanino Diane Lukes (aŭstralianino nuntempe laboranta en Japanio).
Por informo pri ĉi tiu entrepreno vidu (kaj eventuale enlistigu vin mem!) ĉe la ttt-ejo YahooGroups Zamenhof-Projekto.
Aparte, por tiuj, kiuj sopiras progreson de Esperanto en la vasta regiono Oceanio, ekzistas grupo. La komisiono por agado en Oceanio en 2002 atentis iom al Indonezio kaj provis pretigi lernmaterialon speciale por indonezianoj. Ĉu vi volas kontribui al iu kompanjo por, alivorte klopodadi pri, la disvolviĝo de Esperanto en nia angulo de la mondo? Nu, se jes, kial ne vizitu al YahooGroups - Oceanio kie vi povos interkonatiĝi kun la grupo.
La sekvaj dek demandoj estas bazitaj sur Esperanto In New Zealand kompilita de Wm H. King, ĝis la jaro 1963. Tamen ĉi tiuj demandoj rilatas al nur la frua periodo ĝis la fino de la unua mondmilito, 1919. Ĉu vi gajnos perfektan dek? Eble mi iomete helpos vin per helpaj (aŭ aliaj) kriptaj komentoj.
Howard Gravatt
1. (Unue bonsentiga demando.) Kiu skribis la historion Esperanto en Nov-Zelando ĝis la jaro 1963 ?
2. En kiu jaro komenciĝis la unua Esperanta klubo en Nov-Zelando, laŭ la supra aŭtoro? (Frapu ĉe la pordo angle)
3. Kio estis la nomo de tiu unua Esperanta klubo ? (Por NZ-aj Esperantistoj)
4. Kiu estas la nomo de la Aŭklanda Esperantisto, kiu en 1907 estis proklamata La pioniro de NZ Esperanto? (La respondo estas preskaŭ klara)
5. En kiu jaro la nuna Nov-Zelanda Esperanta Asocio estis establita ? (Kiel vi nombras?)
6. Kiu estis elektata Honora Prezidanto ĉe la unua NZEA-a jarkunsido? (Lasta en la alfabeto sed unua inter Esperantistoj)
7. Kiu reprezentis NZ-ajn Esperantistojn ĉe la unua Universala Kongreso ĉe Boulogne-sur-mer, Francio, en 1905 ? (Vi jam renkontis lin)
8. Kiu grava decido okazis ĉe la 1915a NZEA-a jarkunsido ? (Memoru la komenton de David Lange: Tempo por taso da teo)
9. Kiu estis la eminenta juna NZ-a Esperantisto kiu helpis konservadi la Wellington E-Societo dum la malfacilaj unuaj mondmilitaj jaroj ? (Li kies papago lernis diri Ne forgesu vian akuzativon)
10. Kie okazis la unuaj kvin jarkunsidoj de la NZEA? (Por la plejmulto de homoj preter la BB montetoj)
Vi trovos la solvojn ĉe la malsupro de la paĝo.
Elstara nova retejo kiun via prezidanto rekomendas estas www.lernu.net. Tiu utilas ankaŭ se vi volas ekcercadi en aliaj lingvoj dum vi lernas Esperanton.
Prezidanto: S-ro Bradley McDonald, PO Box 12103, Penrose, Auckland 1135; 09 579 4767; bradley.m@xtra.co.nz
Vic-prezidanto: S-ro David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonnhead, Christchurch 8002; 04 358 6250; gddewar@ihug.co.nz
Sekretario: S-ro Howard Gravatt, 34 Boyce Ave, Mt Roskill, Auckland 1004; 09 626 6129; hgravatt@ihug.co.nz
Kasistino: S-ino Jackie Fox, 89/38 Golf Road, Titirangi, Auckland 1007; 09 826 2081; jackiefox@paradise.net.nz
Help-Sekretario: S-ro Christian Krageloh, 5A Hauraki Rd, Takapuna, Auckland; 09 489 1945; c.krageloh@auckland.ac.nz
Estraranino: S-ino Daphne Lawless, PO Box 10104, Wellington; 04 475 7840; daphnelawless@paradise.net.nz
Estrarano: S-ro David Ryan, PO Box 3867, Wellington; 04 383 8051; ryangomez@xtra.co.nz
La hejmpaĝaro por NZEA troviĝas en la tutterteksaĵo ĉe esperanto.org.nz. Nuntempe teamo en Velingtono atentas al ĝia plibonigo kaj ni antaŭvidas ke estonte ĝi pli utilos al la homoj kiuj ne (jam) posedas Esperanton. Propagandcele do la angla ĉefrolos. Dankon al Donald Rogers, Ross Moore kaj David Ryan i.a. en Velingtono.
1. S-ro Wm H. King, FNZEA
2. 1904
3. New Zealand Esperanto Society
4. S-ro R W St Clair
5. 1910
6. D-ro L.L. Zamenhof
7. S-ro RW St Clair
8. La Asocio decidis iri en paŭzon (angle 'recess')
9. S-ro Bertram Potts
10. Auckland