
Provizora Programo por la NZEA Kongreso 2003 en Christchurch, Aprilo 18-21
Kial Nov-Zelando estas vere admirinda lando - David Ryan
Kial homoj turnas la kapon pli ofte dekstren ol maldekstren - tradukis Dritan Xindole
Vort-trova Enigmo - Howard Gravatt
La Tri Artikoloj de la Traktato De Waitangi - tradukis Brian Fox
Ĉina Filozofio: Laoc kaj la Dao-De-Ĝing - Christian Krägeloh
Kalkula enigmo - kontribuis Christian Krägeloh
Nov-Zelanda nacia himno: Nov-Zelandon Gardu Di - tradukis Gaye Phillips
|
vendredo 18 |
sabato 19 |
dimanĉo 20 |
lundo 21 |
|
|
09:00 |
Renkontiĝo; |
Lingva instruado, du niveloj; |
Lingva instruado, du niveloj; |
|
|
09:30 |
Malfermo (Prezidanto); |
Autobusa vojaĝo al Akaroa. |
||
|
10:30 |
teo / kafo |
teo / kafo |
teo / kafo |
|
|
11:00 |
Diskutado de la Temo “Ĝuu Esperanton!” |
Pretigado de skeĉoj, du niveloj; |
Prezentado de skeĉoj? |
|
|
12:30 |
lunĉo |
lunĉo |
lunĉo |
lunĉo (laŭ via plaĉo) en Akaroa |
|
14:00 |
Debato |
Sapskatolo |
UEA Kunveno |
|
|
14:30 |
foriro de Akaroa. |
|||
|
15:00 |
teo / kafo |
teo / kafo |
teo / kafo |
|
|
15:30 |
Serioza parolado; Esperanto kaj la TTT |
serioza parolado |
Videobendo |
|
|
17:00 |
vespermanĝo |
vespermanĝo |
vespermanĝo |
(proksimume) en Christchurch |
|
18:00 |
Bankedo |
|||
|
19:00 |
NZEA Komitat-kunsido |
NZEA Jarkunsido 1; (Raportoj) |
NZEA Jarkunsido 2; (Elektoj) |
Aŭguste en 2000, mia edzino kaj mi decidis forlasi Wellington por iri al Anglio kie dum du kaj duona jaroj mi unue studis kaj poste ni laboris kaj samtempe havis la eblecon viziti multajn eŭropajn landojn. Julie en la pasinta jaro, niaj ĝemelinoj naskiĝis en Londono kaj tuj poste ni decidis reveni al Nov-Zelando. Kial?
Multaj personoj en Nov-Zelando volas forlasi nian landon, precipe junuloj post siaj studoj. Ili diras ke malgranda, fora insulo ne ofertas multajn eblecojn por laboro ktp. Fakte ili pravas – Nov-Zelando estas relative tro trankvila, iom teda lando. Tamen, kiel unu el tiuj kiuj iam forlasis Nov-Zelandon, mi nun havas la eblecon kompari Nov-Zelandon kaj aliajn landojn kaj mi nun volas klarigi kial mi kredas ke Nov-Zelando estas la plej bona lando de la mondo.
Ekde nia alveno en la internacia flughaveno de Auckland en januaro ĉi-jare, mia edzino kaj mi sciis ke estis bona decido reveni al Nov-Zelando por eduki niajn filinojn.
Ni lasis la aviadilon kaj ni tuj vidis ke ne estas grandaj ŝanĝoj en Nov-Zelando. Ni trovis la samajn butikojn en la flughaveno kaj la samajn doganistojn en mallongaj pantalonoj ktp. Kiam ni eniris la halon por atendi la alvenon de niaj valizoj, mi vidis giĉeton kie oni ofertis kafon kaj teon por tiuj kiuj atendas – senpage! Post kelkaj minutoj kiam ni provis eliri kun niaj naŭ grandaj valizoj, bebĉareto kaj du bebinoj, alproksimiĝis oficialaj voluntoluj de la flughaveno por helpi nin. Ili akompanis nin al la giĉetaro kie sin prezentas la pasaĝeroj de enlandaj flugoj kaj ili atendis ĝis kiam ni enaviadiliĝis por nia flugo al Wellington. Mi tute ne konas alian landon kie ekzistas tiel helpemaj personoj kaj senpagaj servoj ne nur por eksterlandaj turistoj sed ankaŭ por ĉiuj vojaĝantoj.
Nun ni loĝas denove en Wellington, kie kompreneble ekzistas la sama ventego! Kompare kun Londono, la vivo ĉi tie estas pli trankvila. Ne estas tiom da personoj kaj aŭtomobiloj surstrate. Ne estas tiom da muzeoj, butikoj, teatroj, kinejoj ktp. Nia vivo estas iomete teda. Tamen, pro tiu fakto mem, nia vivo ĉi tie estas multe pli facila. Por atingi urbcentron, marbordon, butikcentron ktp estas facile aŭtomobile sen atendi en longa ĉefvoja vico aŭ pagi por eniri la urbcentron, kiel en Londono.
Nov-Zelando ne ofertas tiom da kulturaj/distraj eblecoj kiel en Anglio sed, por niaj infanoj, ni havas facilan aliron al la kamparo, marbordo, sportoj ktp. Tiuj kiuj loĝas en Anglio (precipe miloj da nov-zelandanoj kaj aŭstralianoj kiuj loĝas en Londono) havas la eblecon fari oftajn semajnfinajn vizitojn al najbaraj landoj en Eŭropo por koni diversajn kulturojn kaj lingvojn ktp. En Nov-Zelando, ni ne havas la saman vojaĝeblecon sed ni havas niajn proprajn du kulturojn, maorian kaj britdevenan, kaj en Auckland oni proksime spertas diversajn pacifikajn kulturojn. Ĉu oni vere bezonas vojaĝi?
Ni forlasis Eŭropon minacatan por milito kaj teroristaj atakoj kaj, alvenante al Nov-Zelando, ni trovis ke la plej granda minaco estas danĝeraj hundoj! Ĉi tie en Nov-Zelando, vojaĝantoj en aŭtobuso interparolas kaj, elirante, dankas la aŭtobusiston. Eksterlande, se vojaĝanto provas interparoli kun alia, oni kredas lin/ŝin freneza.
Niaj amaskomunikiloj ofte parolas pri la “forflugo de cerboj” por doni la impreson ke Nov-Zelando estas forlasenda lando. Tamen, samtempe, pli kaj pli da eksterlandaj nov-zelandanoj nun hejmenvenas. Kiel unu el tiuj hejmenvenintaj nov-zelandanoj kun sperto de vivo kaj vojaĝado en aliaj landoj, mi volas lasi kun vi mian opinion ke Nov-Zelando certe estas la plej admirinda lando de la mondo.
David Ryan
La maniero kiel homoj kisas, turnante la kapon dekstren kaj maldekstren, estas reflekso kiu disvolviĝas ek de patrina embriono, kiu povas daŭri la tutan vivon.
Nekonstatante, la homoj turnas la kapon samflanken antaŭe ol ili kisas surlipe kaj duoble pli ofte ol oni turnas la kapon maldekstren.
Povas esti reflekso frue heredata en la homoj antaŭ naskiĝo, kiu influas ankoraŭ nian konduton dum la resto de la vivo, kaj kiu estas videbla en similaj refleksoj, kiel ekzemple kisi, opiniis unu psiĥologo.
La prefero turni la kapon dekstren estas unu el ekzemploj de la frua nesimetria homa konduto, kaj la scientistoj supozas ke tio influas la preferon de la dekstra flanko de la gambo, orelo, aŭ okulo. Por pruvi tiun teorion iu psiĥologo observis sekrete 124 parojn en diversaj flughavenoj tra la mondo, ekzemple Ameriko, Germanio, Italio kaj Turkio.
Li malkovris ke homoj double pli emas turni la kapon dekstren ol maldekstren, tute kiel embrionoj kaj eknaskiĝitaj homoj.
La prefero turni la kapon dekstren restas dum la tuta vivo, kiu povas esti gravega elemento por malkovri aliajn nesimetriojn de nia cerbo.
Tradukis el la albana Dritan Xhindole
Ĉu vi konas viajn kunNZEAanojn? Ĉi tiu enigmo enhavas la kaŝitajn antaǔnomojn kaj familiajn nomojn de dudek-kvin nunaj aǔ tre antaǔ ne longe NZEAaj membroj. Enĉirkaǔigu la nomojn kaj rememorigu, ke la nomoj ne nur iras horizontale kaj vertikale ambaǔ direkte sed ankaǔ paralele al la diagonaloj de la kvadrato. Ĉiuj nomoj kunigas en alian nomon iel. Rememorigu, ke eble unu aǔ du personoj dividas la saman antaǔnomon. La nomoj de ĉiuj geindividuoj, krom du, progresas rekte. Bedaǔrinde unu sudinsululo, malgraǔ sia angle honesta antaǔnomo, havas kurban antaǔnomon. Ankaǔ afabla membrino el Tauranga akiris serpentan familian nomon.
Vi povas trovi la solvon de la enigmo sur alia paĝo.
Howard Gravatt
| T | O | X | A | B | I | K | S | T | R | E | B | O | R | G |
| S | S | M | M | A | R | I | E | K | E | T | F | I | W | S |
| E | E | I | D | O | O | W | N | U | D | O | N | E | R | U |
| D | T | L | R | F | R | A | O | H | E | E | N | E | E | T |
| R | L | U | A | H | M | P | J | I | W | D | G | I | M | T |
| O | P | A | E | G | C | R | S | O | A | O | H | S | A | O |
| F | E | P | N | H | E | N | D | E | R | S | O | N | R | N |
| F | I | A | M | O | O | R | E | R | I | N | R | A | I | E |
| I | L | T | A | L | D | R | I | D | G | E | T | M | L | S |
| G | U | T | O | N | A | C | E | G | S | E | O | D | Y | R |
| C | J | E | B | T | V | L | M | E | A | L | N | E | N | A |
| M | K | R | A | G | E | L | O | H | N | L | L | I | B | L |
| A | A | S | Y | E | R | D | U | A | D | O | Y | R | A | M |
| D | E | O | L | A | R | R | Y | O | R | C | P | F | I | G |
| L | A | N | O | S | D | R | A | H | C | I | R | O | S | S |
Traduko de la Angla Versio |
Traduko de la Maoria Versio |
Artikolo la Unua.La Ĉefoj de la Konfederacio de la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando, kaj la apartaj kaj sendependaj Ĉefoj kiuj ne fariĝis anoj de la Konfederacio, cedas al Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio, tute kaj sen reteno, ĉiujn rajtojn kaj povojn de suvereneco kiujn la menciita Konfederacio aŭ individuaj Ĉefoj respektive praktikas aŭ posedas, aŭ supozeble praktikas aŭ posedas, sur siaj respektivaj teritorioj kiel la solaj Suverenuloj de ili. |
La Unua.La Ĉefoj de la Federiĝo, kaj ĉiuj Ĉefoj kiuj ne aliĝis al la Federiĝo, tute cedas al la Reĝino de Anglio por ĉiam la guberniecon de siaj teritorioj. |
Artikolo la Dua.Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio konfirmas kaj garantias al la Ĉefoj kaj Triboj de Nov-Zelando, kaj al ties respektivaj familioj kaj individuoj, la tutan senesceptan kaj senĝenan posedon de iliaj teritorioj kaj bienoj, arbaroj, fiŝejoj, kaj aliaj propraĵoj, kiujn ili eble kolektive aŭ individue posedas, laŭ ilia volo kaj deziro reteni ilin en sia posedo; sed la Ĉefoj de la Unuiĝintaj Triboj kaj la Individuaj Ĉefoj cedas al Ŝia Moŝto la senesceptan rajton de antaŭaĉeto sur tiuj parceloj, kiujn ties proprietuloj eble inklinas alieni, je tiuj prezoj, al kiuj konsentas la respektivaj proprietuloj kaj personoj asignataj fare de Ŝia Moŝto por trakti kun ili por tiu intereso. |
La Dua.La Reĝino de Anglio aranĝas kaj konsentas cedi al la Ĉefoj, la Klanoj, kaj la tuta popolo de Nov-Zelando, la tutan ĉefecon de iliaj teritorioj, setlejoj, kaj ĉiuj iliaj posedaĵoj. Sed la Ĉefoj de la Federiĝo, kaj ĉiuj aliaj Ĉefoj, cedas al la Reĝino la aĉeton, de tiuj parceloj de teritorio, kion la proprietuloj de la teritorio deziras, por tiu pago, pri kiu konsentos ili kaj la aĉetonto, kiun la Reĝino nun asignas por esti ŝia aĉetonto. |
Artikolo la Tria.Konsiderante tion Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio etendas al la Indiĝenoj de Nov-Zelando Ŝian Reĝan protekton, kaj donas al ili ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de Britaj Regnanoj. |
La Tria.Ĉi tio estas aranĝo por la konsento al la gubernieco de la Reĝino. La Reĝino de Anglio protektos ĉiujn Maoriojn de Nov-Zelando. Cediĝos al ili ĉiuj rajtoj same kiel al la homoj de Anglio. |
N.D.L.R: La Esperantaj versioj de La Traktato De Waitangi estas tradukoj el ambaŭ lingvoj, angla kaj maoria, fare de Brian Fox.
Laoc (lăo zì), sur kiu la religio kaj filozofio daoismo estas fondita, estas unu el la plej enigmaj kaj, laǔ mi, intereskaptemaj filozofoj en la mondo. Same kiel lia filozofio, lia vivo estas simile kaŝita en mistero. Krom lia grandega signifo en la ĉina kulturo, la unua tradukaĵo en eǔropan lingvon de lia verko ne aperis ĝis la komenco de la 19a jarcento, kiam ĝi estis tradukata en la francan. Sed tiu longa nerigardo kaj eĉ neglekto de lia filozofio estis tre rapide kompensata per disa kaj grandega intereso en la okcidentaj landoj. En la plejparto da librovendejoj, ekzemple, oni nuntempe povas trovi grandan aron da tradukversioj kaj interpretoj de la filozofio de Laoc kaj eĉ daoismaj verkoj ĝenerale.
La nomo Laoc signifas maljuna majstro, kaj verŝajne estas la nomo kiun la aǔtoro mem donis al sia verko. Post la 6a jarcento post Kristo (pK), lia verko estis konata laǔ la nomo Dao De Ĝing (dào dé jīng), kiun oni povas traduki libere kiel la sankta libro de la Vojo kaj virto. Kutime, oni nun uzas la nomon Laoco por referi al la aǔtoro mem.
Pri la precizaj vivdatoj de Laoc la akademuloj ne konsentas. Laǔ kelkaj diversaj raportoj, Laoc estis samtempulo de la granda filozofo Kongfuc, aǔ en latina formo Confucius. Estis ofte raportate ke ili renkontiĝis persone, kaj ke Kongfuc estis tiel impresita, ke li egaligis Laoc kun drako. Sed vere ne estas klare ĉu tiu rakonto estas bazita sur vera okazo aǔ ĉu ĝi estas invento de daoistoj kiuj deziris plialtigi la rangon de Laoc kompare al Kongfuc. Se estas vere, Laoc estus vivinta dum la 500a jaro antaǔ Kristo (aK), ĉar Kongfuc vivis de 551 ĝis 479 aK.
Ion ajn oni decidas kredi, oni tamen scias kun certeco ke Laoc vivis almenaǔ antaǔ la jaro 200 aK. La plej maljunajn ekzemplerojn de la Dao De Ĝing, la tiel nomata Mawang-tui tekstoj, estis redatigataj je tiu periodo.
Same kiel la vivdatoj de Laoc, nur tre malmultaj raportoj ekzistas pri la okazaĵoj en lia vivo. La historiisto Sima Qian menciis en la jaro 104 aK tri homojn kiel povis esti la aǔtoro de la Dao De Ĝing: Lao Dan, Lao Laizi, kaj unu historiisto nomita Dan. Tamen, li ŝajne favoris la ideon ke la vera aǔtoro estis la unua de la tri menciitoj. Laǔ tiu raporto, Lao Dan estis bibliotekisto kaj historiisto en la reĝa arkivo de Zhou. Proksimume je la mezo de lia vivo, Laoc forlasis la reĝlandon por iri al la okcidento. Ĉe la bordero, la gardisto Yin Xi petas lin skribi libron por si, kaj Laoc skribis la Dao De Ĝing.
La Dao De Ĝing konsistas el precize 5000 ĉinaj literoj. Dum la 2a jarcento pK la verko estis ordigita en 81 ĉapitroj. La centra temo de la filozofio estas la Dao, kiu estas la maniero kiel la universo estas ordigita. Ĝi estas la leĝo laǔ kiu ĉio en la mondo, vivaĵoj aǔ nevivaĵoj, estas funkciigita. Kvankam oni povas vidi la rezultaton de la Dao, ĝia agado estas nevidebla, ĉar oni mem estas rezultato de ĝi. La Dao estas la naturo, la fizikaj leĝoj, aǔ la vivenergio.
Klarigi la Daon uzante nur vortoj maleblas, kiel Laoc diras en la unua frazo en la unua ĉapitro de la Dao De Ĝing:
Dào kĕ dào, fēi cháng dào.
Seiho Nishi1 tradukis ĉi tion kiel: “La vojo (Tao) kutime tiel nomata ne estas la vojo konstante”. Alie tradukite: La Dao, kiun oni povas nomi, ne estas la eterna Dao. Ekzistas centoj da tradukaĵoj de ĉi tiu eta frazo. Ofte la prefero de iu tradukaĵo dependas nur al persona poezia prefero.
Tamen, tradukistoj kutime konsentas ke la signifo de ĉi tiu frazo estas: Iel ajn ni povus nomi la Daon, ni neniam povos kapti lian tutan kaj veran signifon. La fakto, ke la daoisma filozofio estas determinismo, klarigas kial oni ne povas nomi la Daon precize. Vi kaj ĉio, kiun vi faras, vere estas farita de la Dao. Ĉiu vorto, kiun vi diras, estas parolata de kaj per la Dao. Do, kiam vi parolas pri la Dao, vere estas kiel la Dao parolas pri ĝi mem. Tiel, daoismo tre similas al budismaj tradicioj: La subjekto de iu ajn ago neniam povas esti la objekto de la sama ago. Alivorte, la vortoj, kiuj priskribas ion, neniam povas priskribi la agon de la parolado mem. Fotilo neniam povas foti sin mem.
Do, se vi parolas pri vi mem, ekzemple, vi ne povas kovri ĉiun aspekton de vi. Vi povas priskribi kiel vi aspektas, kion vi faras, eĉ kion vi pensas kaj sentas. Sed kiu precize estas la sentanto, vi ne povas diri. Ĉar je la momento kiam vi parolas pri ĉi tiu sentanto, la sentanto fariĝis objekton. Antaǔ unu momento la sentanto sentis ion, kaj nun kiam vi priskribas la senton, la sentanto sentas sin mem paroli. Kaj iomete poste, la sentanto sentas sin mem senti sin mem paroli. La supremenciita ekzemplo faciligos komprenon: La fotilo ne povas foti sin mem. Kaj se la fotilo fotas sin mem farante foton, ĝi ankoraǔ ne estas kompleta bildo de kiu estas okazanta. La fotilo nun devas foti la fotilon, kiu fotas sin mem. Vi povu vidi, ke tiel maniere vi povus regresi senfine. Estas iomete kiel peni kapti sian propran ombron. Vi vidas ke la ombro estas tre proksima, sed vi neniam povos kapti ĝin. Priskribi la Daon per vortoj estas same kiel kapti ombron.
Christian Krägeloh
1 Seiho Nishi (1966), La Laoco, havebla de la UEA libroservo.
Tri viroj iras al hotelo. La posedisto de la hotelo diras ke unu ĉambro kostas $30 nokte. La tri homoj estas bonaj amikoj, kaj decidas resti kune. Ĉiu viro pagas $10, kaj iras al ilia ĉambro. Iomete poste, la posedisto konstatas ke la ĉambro nur kostas $25. Li sendas lian filon por redoni $5 al la tri viroj. Survoje, la filo ne povas kalkuli kiel dividi $5 inter tri homoj. Pro tio, li nur redonas $3, kaj retenas $2.
Tio signifas ke ĉiu el la tri viroj pagis $9 por la ĉambro. Ĝi fariĝas $27. Kaj se vi aldonas la $2, kiun la filo retenis, la totalo fariĝas nur $29 kaj ne $30.
Do, kio estas la alia dolaro?
kontribuis Christian Krägeloh
Mary Richardson; Roy Patterson; Chris Krageloh; Des Langman; Brad McDonald; Erin McGifford; Marilyn Henderson; Ian Dunwoodie; Paul Friedman; Don Rogers; Dave Dewar; Jo Horton; Bill Aldridge; Frank Swift; Ian Jones; Colleen Larsen; Gwenda Sutton; Julie Regal; Richard Roberts; Larry Skiba; Marieke Bax; Ross Moore; Les Owen; Audrey Wood; Dave Ryan.
Howard Gravatt
1.
Di' de ĉiuj antaŭ vi
Amligite staras ni
Aŭdu petojn tiujn ĉi,
Liberecon gardu Di'.
Ĉi insulojn de minac'
De konflikto kaj malpac'
Vi protektu per sagac'
Nov-Zelandon gardu Di'.
2.
Loĝantar' el miksdeven'
Vin alfrontas por la ben'
De ĉi tiu landteren',
Liberecon gardu Di'.
De korupt', envi', malam'
Gvidu nin al panoram'
De bonec' kaj mondaklam',
Nov-Zelandon gardu Di'.
3.
Kredas ni pri pacdoktrin'
Sed se trup' invados nin
Ni batalos ĝis la fin',
Liberecon gardu Di'.
Ŝin konduku tra danĝer'
Per justeco kaj esper'
Nin celigu al la ver',
Nov-Zelandon gardu Di'.
4.
Kresku nia am' por vi
Ĝuu vian benon ni
Ĉio prosperadu pli,
Liberecon gardu Di'.
Ŝirmu kontraŭ malhonor'
Ŝian nomon kun fervor'
Kronu ŝin per fam' kaj glor',
Nov-Zelandon gardu Di'.
5.
La montaro jar' post jar'
Estu nia landrempar'
Defendilo en la mar',
Liberecon gardu Di'.
Vi ŝin stiru ĉe l' avan'
Laŭ mirinda via plan'
Am' al ĉiu homaran',
Nov-Zelandon gardu Di'.
tradukis Gaye Phillips