Filiko

Numero 14 Septembro 2002

Tabelo de Enhavo
Christchurch - Loko de Kongreso 2003
Hoteloj en Christchurch
Vojaĝo laŭ Buĝeto
ANZED-a Krucvort-Enigmo 1
La E-Movado: Kiel Allogi Gejunulojn?
Gwenda Sutton Raportas
Verdstela Agado
UEA Peranto
Heroldo pri CD-disko de Daphne
Postkongresa Vojaĝo tra Nov-Zelando

Christchurch - Loko de Kongreso 2003

Ni skribas pri la Arts Centre of Christchurch (Artcentrejo de Christchurch) kaj la vidindaĵoj kiujn vi povus viziti ĉirkaŭ ĝi. Ni ankaŭ proponas kiel vi povas trovi vespermanĝon.

La Artcentrejo antaŭ multaj jaroj estis Canterbury University College. Konstruo komenciĝis en 1876. En la sama kvartalo de la urbo troviĝis altlernejoj por knaboj kaj (aparte!) por knabinoj. En postaj jaroj la altlernejoj moviĝis al aliaj partoj de Christchurch, kaj en la periodo 1960-1975 la universitato mem moviĝis al Ilam en la antaŭurboj de Christchurch.

Nun restas malnovaj ŝtonaj konstruaĵoj, indaj por esplorado pro la arkitektura stilo, sed ankaŭ ege interesaj pro la malgrandaj diversaj artaj butikoj kaj la metiistoj kiuj laboras tie. Vidu interreton: Arts Centre of Christchurch

Dum via esplorado eble vi lernos ion pri Ernest Rutherford, iam studento en la universitato kaj poste la unua sciencisto de Nov-Zelando kiu ricevis la Nobelan premion.

Apud la Artcentrejo troviĝas la muzeo kaj la botanikaj ĝardenoj. En antaŭaj jaroj oni povis viziti la artan galerion, malantaŭ la muzeo McDougall Art Gallery. Nun ĝi estas fermita kaj la nova arta galerio de Christchurch estas parte konstruita ĉe la stratangulo Worcester Boulevard-Montreal St. Oni malfermos ĝin en malfrua Aprilo 2003, do eble dum la Kongreso vi admiros ĝin nur de ekstere.

Por vespermanĝo ni proponas eble simplan manĝaĵon en la YMCA. Manĝaĵo vegetara aŭ de la maro troviĝas en Dux de Lux, Hereford St, ĉina en Chung Wah, en Worcester Boulevard. Ĉirkaŭ Cathedral Square vi povas trovi la manĝaĵon laŭ kelkaj orientaj stiloj aŭ laŭ Usona stilo; McDonalds kaj Kentucky Fried Chicken. Tamen se la mono ne estas problemo por vi, multaj bonaj restoracioj atendos vin.

Bonan apetiton!

Dave Dewar

Hoteloj en Christchurch

Por la 2003 kongreso ni rekomendas la YMCA Hotelon kiu estas tre proksima al la Elizabeth Kelly ĉambro. Tamen ni proponas du aliajn kiujn vi povas facile atingi. Ni ankaŭ prezentas detalojn pri Bergli kiu estas ekster Christchurch.

1. YMCA: 12 Hereford St, Tel 03 3650502, fax 03 3651386 Prezoj (en Majo 2002) estas: Baza ĉambro (komunaj banĉambroj); unu-persona $40, du-persona $55. Ĉambro kun en suite; unu persona $60, dupersona $70. Luksa ĉambro; unupersona $65, dupersona $85. Matenmanĝo; nekuirita $7, kuirita $12. Vespermanĝo $12.

2. Windsor Hotel, 52 Armagh St, Tel 03 366 1503 fax 03 3669796 www.windsorhotel.co.nz. Ĉambro kun kuirita matenmanĝo; unu-persona $73, du-persona $108. Komunaj banĉambroj ktp.

3. Warners Hotel - Back packers, 50 Cathedral Square Tel/fax 03 3770550. Unu persono en 6-persona dormejo $18, unu-persona ĉambro $50.

4. Bergli Hill Farmstay, Tel 03 329 9118 <bergli@ihug.co.nz> 40 minutoj de Christchurch per aŭtomobilo. Ĉambro kun en suite kaj matenmanĝo $90. Esperanto parolata, kaj aliaj lingvoj.

Vojaĝo laŭ Buĝeto

'Big Ben' kaj la parlamentejo. Unu el la plej utilaj aferoj en Esperantio por la vojaĝanto sendube estas Pasporta Servo. Mi certe povas diri ke sen ĝi miaj multaj vojaĝoj maleblis pro manko de mono. Oni ankaŭ povas prave aserti ke pere de ĝi, oni renkontas multajn interesajn homojn kaj vizitas lokojn kiujn la ordinara turisto ne vidas.

En majo, mi kaj mia partnero Ben, veturis al Britio, Irlando kaj mallonge Francio. Ni alvenis frumatene en Londono kaj, kompreneble ni estis tre lacaj post la longa flugo. Tamen, ni devis atendi ĝis la vespero por renkonti nian gastiginton ĉe la Londona Esperanto Klubo. Malmultaj homoj vizitis la klubon kaj pro tio, oni decidis fermi la kunvenon je la 20a horo kaj iri al loka trinkejo. Gastigis nin Ges‑oj Rawlinson, afabla mezaĝa paro kun filineto. S-ino Rawlinson estas Koreanino kaj ili renkontiĝis pere de Esperanto, la sola komuna lingvo inter ili ĝis kiam ŝi lernis la Anglan.

Mallonge post nia alveno en Londono ni partoprenis 12 tagan ekskurson, per buso, de Britio kaj Irlando. La aliaj partoprenintoj venis ĉefe el Usono kaj Aŭstralio kaj ili estis agrablaj homoj. Ni ĉiuj akordiĝis kune kaj ĝuis la rondvojaĝon. Ni iris al la kutimaj turistaj lokoj, Oxford, Stratford-on-Avon, Coventry, York kaj tiam al Edinburgh en Skotlando.

Domo de Anne Hathaway en
Stratford-on-Avon. Tiam ni reiris al Anglio por viziti la faman Lago-Regionon kaj antaŭen al Holyhead en Kimrio por preni la pramŝipon al Irlando. Kiel Anglio, Irlando estas plena da historio, malnovaj kasteloj kaj la ruinoj de monakejoj. Ĉe la okcidenta marbordo estas nur malmultaj homoj kaj ĝi estas sovaĝa kaj bela sed bedaŭrinde multe pluvis tie. Ree en Kimrio, ni vizitis la kastelon de Cardiff kaj tiam en Anglion por viziti la belan urbon Bath kun la imponaj konstruaĵoj el la Georga epoko (18a jarcento). Post mallongaj vizitoj al Salisbury kaj Stonehenge, ni reiris al Londono. La hoteloj en kiuj ni restis, estis modestaj kaj kutime situis apud flughavenoj aŭ en komercaj kvartaloj ekster la urbocentro. Tamen, ili estis sufiĉe konfortaj por tiel nomata laŭbuĝeta rondvojaĝo.

Parizo vidata de la Turo Eiffel. Ree en Londono ni denove restis ĉe Ges-oj Rawlinson. Ni vizitis la bone konatajn lokojn en Londono kaj mia partnero multe ĝuis la sperton. Li ankaŭ renkontis miajn familianojn kaj bone akordiĝis kun ili. Ni veturis al Parizo per la Eurostar trajno tra la tunelo inter Francio kaj Anglio kaj restis tie dum 3 tagoj. Per la rimedoj de Pasporta Servo, ni restis kun tre ĉarma gejparo kiuj donis al ni la litĉambron kaj dormis sur faldlito en la salono. Unu el ili flue parolas Esperanton kaj la alia komprenas ĝin sed ne multe kapablas paroli. Tamen, li ne bone parolas la Anglan, tial Ben povis paroli kun li dum mi babilis kun la Esperantisto. Ili apartenas al LSG, la grupo de gejaj E-istoj. Parizo vere plaĉis al ni kaj ni opinias ke ĝi estas tre romantika loko. Estas vere bela kaj eleganta urbo. La tagon post nia reiro al Anglio, Ben reiris al Honkongo kaj mi restis en Britio por fari esplorojn pri la historio de mia familio.

Mi iris al la konteo* Suffolk en la kamparo por kelkaj tagoj kaj restis ĉe malnova amiko kaj lia partnerino. Ili posedas farmdomon 400-jaraĝan kiu nun estas gastodomo. Ili ankaŭ entreprenas ekskursojn en la kamparo por pagantaj gastoj kiuj ŝatas vagadi. Ili ĉiĉeronas la gastojn. Mia amiko ŝoforis min al la registrejo de la konteo kaj por viziti kelkajn vilaĝojn de kie venis miaj prauloj. Post semajno mi flugis al Honkongo kaj restis tie kun la familio de Ben dum 3 tagoj. Entute la vojaĝo estis tre kontentiga sed mi sentis tre laca kaj certe rimarkis ke mi nun estas maljuna.

Dennis Pease

* konteo = county, shire, earldom, prefecture: ANZED

ANZED-a Krucvort-Enigmo 1

Ĉi-tiu krucvort-enigmo enhavas nombron da vortoj el la 4a eldono de la Australian & New Zealand Esperanto Dictionary de Ralph Harry kaj Brian Fox. La vortaro estas atingebla ĉe la NZEA-retpaĝo www.esperanto.org.nz/anzed/anzed.html

Ĝi ankaŭ estas aĉetebla kontraŭ 15 NZD de AEA-Libro-Servo , 143 Lawson St, Redfern, NSW 2016, Australia. <libroservo@ans.com.au>. Ne sendu monon sed atendu la fakturon, kiu venos kun la libro, kaj pagu al la NZEA-kasisto, Jackie Fox, kiu sume pagos al AEA-Libro-Servo.

Kompostisto: Howard Gravatt

Al krucvort-enigmo sur aparta paĝo por ke oni presu ĝin aparte.

La E-Movado: Kiel Allogi Gejunulojn?

Nu, tion oni ofte demandas al mi kaj al Kelly. Mi unue diru ke mi mem lernis Esperanton antaŭ ĉirkau dek jaroj; sed mi nur vere interesiĝis pri la movado post kiam ankaŭ Kelly malkovris la riĉecon de la lingvo, kaj ankaŭ eklernis, antaŭ ĉirkau unu jaro. Do, oni ja rajtus diri ke ni estas novaj entuziasmuloj por la internacia lingvo ‑ kaj, ja estas videble ke ni estas iom malpli aĝaj ol la pliparto de la Esperantistoj en ĉi tiu lando! Do, mi supozas ke oni vere demandas: "Vi estas junulinoj; kial vi esperantistiĝis? Kaj kiel ni allogu aliajn gejunulojn al la movado?"

La simpla respondo al la dua demando estas: mi certe ne sciis! Se mi scius, mi estus nun la ĉefo de granda kaj forta Esperanta junec-movado, kaj mi estus multe tro okupita por prelegi al vi! Sed mi ja agnoskos ke estas tre grava demando. Do, ni iomete esploru la unuan demandon, por ke ni vidu ĉu tiel oni povos malkovri ion pri kial gejunulo eble esperantiĝus.

Unue, kompreneble, oni devas diri ke Kelly kaj mi ne estas tipaj gejunuloj! Krom la videblaĵo ke ni estas paro, ni estas ambaŭ tre bone edukitaj; ni ambaŭ ŝatas ne kutimaĵojn kiel scienc-fikcio kaj stranga muziko; ni estas idealistoj, al kiuj ne multe plaĉas pri la aktuala stato de la mondo; kaj ni estas, nu, la vorto angle estas geeks . Mi tradukas tion esperante al: obsedemuloj.

Do, eble jen la kialoj por nia esperantiĝo. Nia obsedemeco donis al ni la paciencon por lerni lingvon kiu, kvankam ja facile, ne estas senpene, kaj ne proponas rekompencojn financojn kiel, ekzemple, lerni la ĉinan aŭ la japanan aŭ la germanan, ktp. Nia idealismo faris nin pretaj pripensi la ekziston de la monda lingva problemo. Kaj ni havas la sperton por interesiĝi pri aferoj, kiujn la pliparto nek ŝatas nek mem komprenas! Do, pro tiuj faktoroj, eble ni estas idealaj kandidatoj por esperantiĝado!

Sed certe ne estas sufiĉe. Oni povas unue vidi ke, se la pliparto de la E‑movado estas obsedemuloj kaj nekutimuloj, tio ne allogos tiujn kiuj priskribus sin normalaj! Se ili kredas ke la rekompenco por lerni Esperanton estas ekpovi paroli al iu en Belarusio pri kiu karaktero de Star Trek estas la plej bona, nu, tio ne estas tre bona reklamo por ili! Tio estas kial la Klingona* neniam iĝos vere populara lingvo! Sekve: kelkfoje iuj diris al ni, ke estas nia entuziasmo kaj obsedemo mem por Esperanto kiuj malallogas ilin. Estas epoko kiam oni ne multe fidas al tiuj kiuj "kredas je io"; kvankam ĉiuj povas vidi ke la mondo havas grandajn problemojn, iu kiu pretendas havi solvon por tiuj problemoj estas "videble" frenezulo, aŭ eĉ krimulo. Estas stranga paradokso; por allogi la fidon de la pliparto, ni ŝajne devus ŝajnigi ke ni estas pli-malpli indiferentaj al nia solvo.

Sed se oni deziras ke ni diru kion ŝatas gejunuloj? Kion, do, la E‑movado devus proponi por allogi ilin? Malfeliĉe, ni certe havas nenian ideon. Oni nur povas diri je kio ili ne fidos. Ili ne fidos al io kies anoj ŝajnas tro entuziasmaj; eble estas kulto! Ili ne fidos al io pri kio ili ne antaŭe aŭdis en la amas-komunikiloj. La meza gejunulo vere ne volas ŝajni "stranga" al siaj egaluloj; la risko de ostracismo estas tro granda. Do, tiuj kiuj ja partoprenos en la lingva-movado estos tiuj kiuj ja scias sin strangaj, kaj indiferentas al la opinioj de la pliparto. Eble tio estu nia celo, por allogi tiajn homojn al la movado.

Sed mi kredas ke la demando pri la Movado malutilas. Certe estas multe pli grave ke Esperanto estu uzata, kaj iĝu pli utila, ol ke pli da homoj iru al niaj kunvenoj kaj pagu kotizojn? Eble la vero estas ke la Movado ĉiam allogas nur la obsedemulojn, la strangulojn, la idealistojn kaj la pli-ol-kutime klerulojn; almenaŭ, tio temas pri la Movado. La gejunuloj de hodiaŭ nek tre fidas al movadoj, nek havas sufiĉe da tempo por partopreni. Ili estas tro okupitaj ‑ la vivo por la hodiaŭaj gejunuloj estas multe pli plena ol pasintece. Sed, mi ja kredas ke ni povas popularigi nian lingvon inter tiuj kiuj uzas la interreton por komuniki al geuloj en strangaj foraj landoj.

La unua celo, laŭ mi, estu pruvi per ekzemploj ke Esperanto ne estas mortinta, kaj ja estas utila. Kiaj ekzemploj? Ĉefe, la ekzemploj de kontaktoj per la interreto.

Gejunuloj de hodiaŭ multe pli verŝajne havas amikojn en aliaj landoj kiujn ili renkontis rete; estas multe pli simple hodiaŭ ol per la malnova kutimo de plumamikoj! Do, nia movado, pere de bela, alloga retejo, proponu al surretaj gejunuloj tiel: Rigardu, vi verŝajne parolas rete nur al tiuj kiuj parolas la anglan; britoj, aŭstralianoj, usonanoj. Certe iliaj landoj estas malsimilaj kaj do interesaj al ni; sed ĉar ni havas saman denasklingvon, multo estas sama. Ni aŭskultas la saman popmuzikon, rigardas samajn televid-programojn. Ĉu ne estus tre interesa interparoli al junuloj de vere malsamaj landoj ‑ tiuj kie oni ne parolas la anglan?

"Sed, kiel interparoli? Estas tre malfacile lerni novan lingvon sufiĉe bone por konversi ‑ kaj se oni lernas la francan, ne utilas por interparoli kun germanoj, vjetnamanoj, kenjanoj, ktp. Se vi volas renkonti surrete geulojn de vere ĉiu parto de la globo, oni devus lerni simplan lingvon kiun oni povas uzi ĉie. Ĝi nomiĝas Esperanto. Ne, ne estas mortinta!" Kaj tiel plu. Oni povas reklami, ekzemple, ke al nia lasta Kongreso iris instruistino de Serbio kiu ne parolas la anglan; tamen, per Esperanto ŝi povas konversi flue kaj bele kun ĉiuj el ni. Ĉu tio ne allogus la intereson de, ekzemple, tiuj kiuj lernis lerneje pri la milito en eksJugoslavio, kaj vere ŝatas interparoli al iu kiu estis tie?

Do: en tiu epoko kiam la interreto, kaj komunikado kun alilandanoj, vere populariĝas, tie estas la ĝusta loko por pliigi la uzadon de nia neŭtrala, simpla internacia lingvo. Mi ja kredas ke ni povos popularigi Esperanton inter gejunuloj por montri ĝian utilecon por e‑poŝto, ret-foliumado, babilejoj, ktp. Sed ĉu ni ja povas popularigi la movadon inter okupitegaj gejunuloj de nuntempe. Tio, laŭ mi, estas multe pli malfacila.

Daphne Lawless

* la Klingona = lingvo de eksterteruloj en Startrek

Gwenda Sutton Raportas

Gratulojn al Ross Moore MNZM, kiun oni honoris pro lia servado al scienca administrado per titolo Member of the New Zealand Order of Merit.

Bruno della Pozza estas italo kiu loĝas en Saipan, insuleto en nordokcidenta Pacifiko. Li vizitis Wellington en majo kaj junio por ĉeesti ĵudan kunvenon kaj Pacifikan ĵud-ĉampionecon. Li reprezentas Pacifikon pri ĵudo en la Olympika Komitato.

Mi aranĝis kunvenon kie li distris Esperantistojn per piano. Oni renkontis lin en hejmo ĉe Silverstream. Bruno donis bildon de Italio per ludado de klasikaj melodioj. Li celas fari CD por doni bildon de diversaj landaj kantoj en Esperantaj versioj.

Petro Smid, juĝisto kaj Esperantisto el Hrnov en Ĉekio vizitis Kristkirkon por partopreni la Mondan Naĝadan Ĉampionecon. Li vizitis min ĉe Wellington. Li foje helpas ĉe infankongresetoj.

En Internacia Lingva Semajno oni invitis min paroli pri Esperanto ĉe la kunveno de Velingtona Japan-Societo.

Ĉe UNANZ kunveno de lingvo-instruistoj mi mallonge parolis pri Esperanto. Mi disdonis ekzemplerojn de la UEA informilo de februaro 2002, An Update on Esperanto

Gwenda Sutton

Verdstela Agado

Mi ŝatas legi tagĵurnalojn. Fakte estas ke mi legu ĉiun vorton, de komenco al fino. Mi ankaŭ estas kverelemulo. Ĉio estu prava! Ĉio ne riproĉebla sed preciza! Do, kiam mi legis paragrafon en vespera tagĵurnalo kie ĝi menciis internacilingvan seminarion, mi scias ke estas nur 2 inter naciaj lingvoj: Esperanto kaj muziko. Nenio alia! Mi telefonis al Davaĉjo Dewar kaj transdonis miajn opiniojn al li. Li organizis ke mi renkontu kun Michele Atkins, eduk-delegito de Instituto de Teknologio de Christchurch, lingva departmento, por aranĝi ke informo estu donita dum vespera kunveno ĉe la Instituto. Kun bona helpo de Frank Swift, ni prezentis mallongan parolon kaj distribuis 24 kopiojn de Esperanto en kio estis faldf