
| Kongreso Marto 2002 de NZEA - Donald Rogers |
| Tereza Kapista Skribas |
| Lingva Proponeto por Diskutado - Christian Krägeloh |
| Adiaŭ Jaro 2001 kaj Bonvenu Liberiĝo - Howard Gravatt |
| Ideoj De Lanti - Ivo Lapenna |
| Dommastrumado - Dennis Pease |
| Nekrologo pri Bill Turner - Gwenda Sutton |
| Provizora Programo por Kongreso 2002 (Ne plu havebla ĉar malĝisdata) |
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio aranĝas kvar-tagan esperantan kongreson en Wellington dum Pasko 2002 (29a de marto ĝis 1a de aprilo). La gast-instruisto por la kongreso estos Terezja Kapista, el Beogrado, Jugoslavio. Kiuj partoprenis la somerlernejon en Aŭstralio en 2001, tiuj jam konas ŝin.
Du paralelaj lingvaj sesioj okazos. Unu estos paroliga kurso por tiuj, kiuj ne jam flue parolas Esperanton; la dua estos seminario por diskuti diversajn lingvajn kaj movadajn aferojn kaj celas ĉefe la fluajn parolantojn.
Terezja kaj kelkaj membroj kontribuos al ambaŭ sesioj. Ron Gates, verkisto de romanoj en Esperanto, gvidos du sesiojn pri "Krea Verkado". Dum la vesperoj okazos distraĵoj, do se vi volas kanti por ni, aŭ prezenti skeĉon, aŭ alimaniere distri nin, bonvolu pretigi vin. Ni invitas kontribuojn. Bonvole antaŭanoncu vian kontribuon al Donald Rogers (adresoj sube).
Ĉi tiu kongreso ne estos enloĝada afero, sed la LKK povas helpi pri diversaj specoj de loĝado por partoprenantoj: hoteloj, hejma restado ĉe loka esperantisto, junulara gastejo, ktp.
Bonvolu sendi aliĝilojn kaj informpetojn al la LKK aŭ retpoŝte:
<johorton@paradise.net.nz>
aŭ poŝte (238 Buckley Rd, Southgate, Wellington 6002, Nov-Zelando).
Se vi deziras ke iu renkontu vin ĉe la flughaveno, stacidomo, aŭ ŝiphaveno de Wellington, nepre informu nin pri via horo de alveno. Tiam ni provos aranĝi ke membro renkontu vin.
Kongreso 2002 de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okazos ĉe lernejo Island Bay School. Por atingi ĝin de la urbocentro de Wellington oni povas iri per urba buso numero 1. La ĉefaj haltejoj situas ĉe la Fervoja Stacio de Wellington, Courtney Place, kaj la Hospitalo de Wellington. Aliaj haltejoj troviĝas aliloke survoje al Island Bay. Alvenante en Island Bay vi pasos stratojn Dover, Dee, Tamor, kaj Avon. Konvenas halti ĉe la haltejo en strato Avon. De tie iru maldekstren en strato Avon, poste dekstren en straton Clyde. Suden je 200 metroj vi atingos la lernejon, ĉe la angulo de stratoj Clyde kaj Thames.
Pli bone, aŭ se vi maltrafas la antaŭan haltejon, elbusiĝu ĉe la haltejo post strato Avon. Ĉe 20 metroj suden de tiu haltejo, tuj antaŭ la kuracejo Island Bay Medical Centre, vi trovos padon inter la domoj (ne laŭ la strato). Trapasinte tion vi atingos la straton kontraŭ la lernejo.
Okazos kvar sesioj dum ĉiu tago kaj unu dum ĉiu vespero. Registrado okazos je 9:00 atm vendrede 29a marto 2002, kaj je 9:30 atm ni komencos per mallonga bonveniga sesio kaj tiam la unuaj lingvaj sesioj.
Ni dividiĝos en du grupojn. Terezja plejparte instruos la paroligan kurson laŭ la Cseh-metodo (rekta metodo de lingvoinstruado). Tamen ŝi ankaŭ prezentos du-tri paroladojn por la seminario. Ron Gates kontribuos per du sesioj pri krea verkado. Diversaj membroj gvidos aliajn sesiojn kaj okazos kelkaj gravaj diskutoj. Ĉiuj ja partoprenos.
La ĉefa temo por diskutado estos "Solidareco en Esperantio". Ni intencas paroli pri Indiĝenaj Dialogoj, ĝemelaj urboj, kaj aliaj provoj utiligi Esperanton en la moderna mondo, kaj kiel ni kontribuos al tiuj. La Laborplano de UEA kaj de NZEA estos gravaj partoj de tio.
Simplaj lunĉoj kaj vespermanĝoj estos aĉeteblaj malmultekoste en la kongresejo. Ilin pretigos volontuloj. Lunĉo konsistos el panbulkoj, kukoj, freŝaj fruktoj ktp. Vespermanĝoj estos tia, kia estas tipa en Nov-Zelando, fiŝo kaj terpomfingroj vendrede, kaj viando kaj legomoj je sabato kaj dimanĉo. Por vegetaranoj oni provizos frititajn manĝaĵojn ktp. Vino kaj suko estos haveblaj. (Vi ricevos pluajn detalojn pri manĝoj kaj prezoj ktp kiam vi estas sendinta vian aliĝilon.)
Por la lunda vespero ni aranĝas bankedon ĉe taja restoracio "The Original Thai", 155 The Parade, Island Bay. La restoracio estas tre proksima al la kongresejo kaj tie vi povos elekti laŭplaĉe de ilia varia menuo. La kosto estos po 25 dolaroj. Ni bezonas scii kiom da kongresanoj intencas partopreni la bankedon.
Ĉi-foje oficialaj ekskursoj ne okazos dum la kongreso. Tamen vi estas libera resti pli longe en Wellington por ĝui la vidindaĵojn kaj farindaĵojn. La ĉefurbo multe ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj. Promenante tra la urbocentro vi rimarkos multajn novajn kafejojn kaj aliajn manĝejojn. La moderna muzeo "Te Papa" estas tre interesa kaj vizitinda loko. Apud ĝi vi trovos la parkon Frank Kitts. Tie oni luas sketojn, jetskiojn, kanotojn, helikopterojn ktp. La koncerthalo Michael Fowler kaj la diversaj kinejoj provizas distradon. Ĉi tie en "Mez-Tero" okazis la Nov-Zelanda premiero de la filmo "Lordo de la Ringoj".
Esperantistoj en Wellington ankaŭ aranĝas du-semajnan (ok-tagan) kurson por komencantoj. Ĝi okazos ekde la 16a ĝis la 27a de marto 2002 dum la tago (9:30 ĝis 16:00) sabate kaj dimanĉe kaj dum la vesperoj (19:00 ĝis 20:30) marde kaj merkrede. Terezja Kapista gvidos la kursanojn laŭ la Cseh-metodo (rekta metodo de lingvoinstruado). Ni atendas ke post la kurso partoprenantoj povos pli flue paroli la lingvon.
Jo Horton aranĝas vojaĝon, per aŭtomobiloj kaj ŝipo, post la kongreso por tiuj, kiuj volas partopreni. Survoje la grupeto vizitos la klubon en Christchurch kaj poste la klubon en Auckland, kie Terezja parolados. Plua informo aliloke: bradley@esperanto-lingvo.org
Donald Rogers
Loka Kongresa Komitato
retpoŝto: donaldo@scientist.com
44 Dowse Drive, Lower Hutt
telefono: (04) 586 2596
Kun granda ĝojo mi akceptis la inviton ĉeesti al NZ Kongreson kaj gvidi kursojn. Nov-Zelando al ni eŭropanoj estas io ekzotika kaj por ni ne imagebla. Do, motivojn mi havis! Mi planas gvidi antaŭ la Kongreso en Wellington kaj dum Kongreso Cseh metodan kurson por komencantoj kun la aplikado de videokasedo "Mazi en Gondolando".
Dum kongreso eble ni havos tempon por iuj, paroligaj rondoj, por iomete praktiki la lingvouzon. Ankaŭ se estos kandidatoj mi volonte gvidos A seminarion por kapabligo de Cseh metodaj instruistoj.
Mi faros prelegon pri Tibor Sekelj kaj prezentos mian 20 minutan komedieton "Dolĉa edzineto".
Mi legis vian Arĝentan Filikon kaj konsentas kun la frazo de verkisto Peter Ellyard kiu diris: ke Esperanto mortos se ni ne baldaŭ faros ion. La instruistoj estas ege bezonataj ĉar sen ili ne eblas la novaj kursoj kaj novaj anoj en societoj. Kaj sen novaj anoj ni maljunaj formortos kune kun la movado.
Ni devas esti konsciaj ke Esperanto ne estas nur lingvo. Ĝi estas bonega amikeca reto por konatiĝi kun homoj el diversaj partoj de la mondo.
Se ni pli bone konos unu la aliajn, eble ni pli facile solvos la grandajn malamojn inter popoloj, religioj kaj rasoj. Ni asertas ke ni estas civilizitaj homoj, sed laŭ la stato en la mondo, kie ĉiam iuj militas, ni ne pruvas tion.
Esperanto povas esti batalilo kontraŭ militoj, malsatoj. Homoj en nia ekonomieca vivo bezonas rizoton, amuziĝon. Estu ni tiu rekrea forto‑ etendu la manojn al aliaj homoj. Jen la ĉefideo de mia restadplano en via lando.
Venu lerni kune, amuziĝu kun ni. Se iu demandus min, mi povus diri: mi estas esperant-ig-ant-ino. Kun ĝojo konatiĝi kun via kongresanaro.
Tereza Kapista
Certe, ni ĉiam admiras Zamenhof pro inventi nian lingvon. Pro tio ni volas gardi ĝin kontraŭ tro da ŝanĝiĝo, malpureciĝo kaj la sekvunta disiĝo. Certe, ni havas multege da kialoj por fari tiel, aparte ke ni rigardu aliajn artefaritajn lingvojn kiuj malaperis ĉar homoj ŝanĝis la lingvon tro ofte. Unu sola internacia lingvo ne povas estis laŭ la plaĉo de ĉiuj. Sed, ĉu ĝi gravas? Neniu anglulo demandas al fremduloj ĉu ili ŝatas la anglan lingvon.
Sed, kion ni ofte forgesas estas ke la Zamenhofa Esperanto permesas multege da eblecoj por esprimi sin mem. La sufiksoj estas bonega ekzemplo kiel homoj povos individuigi la lingvon sen ŝanĝi la regulojn!
Kiel kutime evoluiĝantaj (ne‑artefaritaj) lingvoj, Esperanto ankaŭ povas esti parolata je kelkaj niveloj, ekzemple, je informaj konversacioj, en leteroj, poemoj, scienco, ktp. Se iu parolas kun komencanto, oni kompreneble ne uzas tro da komplikaj strukturoj. Ekzemple, la frazo "Marko invitis Paŭlon" povas esti dirata "Marko invitis al Paŭlo". La senco estas precize la sama, sed en la dua frazo oni evitas la akuzativon je kio multe da komencantoj havas problemojn.
Alia problemo estas la lokativo. Se oni diras "Mi promenas en la ĝardeno", tio signifas ke la diranto estas en ĝardeno kaj promenas tie. Se estas "Mi promenas en la ĝardenon", la persono ne estas en la ĝardeno kaj iros tien. Tio estas la diferenco, kaj certe estas utila, tiu lokativo, ĉu ne?
Do, en la angla estas eĉ pli facile! "I am strolling in the garden", kontraŭ "I am strolling into the garden". Tradukata en Esperanto, la dua frazo estus "Mi promenas en al la ĝardeno".
Do, fakte, ni povus uzi similan esprimon en Esperanto kvankam ni ne faras tion. Kiel vi scias, oni povas diri "Li iris tien kaj reen". Kial oni ne povas uzi la vorton "al" en la adverba formo: "Mi iras alen"?
Hazarde, la esprimo "alen" ankaŭ povus esti interpretata kiel "al + en", simile al la angla "in + to". Do, nun vi povus konceptigi1 la vorton "en" kiel aparteni al la loko. La vortoj en la krampoj signifas la celon de la iro:
"Mi iras al (la ĝardeno)" La celo estas la ĝardeno, sed ne la eno de la ĝardeno
"Mi iras al (en ĝardeno)" Ĉi tie, la celo estas la eno de la ĝardeno
Do, jen kelkaj manieroj kiel ni povas interpreti la esprimon "alen". Laŭ mia kompreno, estas ankoraŭ laŭ la reguloj de Esperanto, sed mi petas ke iu diros se mi malpravas.
Christian Krägeloh
1 konceptigi; angle: conceptualise.
La sekvantan blagon oni prezentis al la Aŭklanda Esperanto-Societo je Zamenhofa Vespero, la 5an de decembro. Primitivaj karikaturoj akompanis la komentarion. Plaĉas al mi diri, ke la klubanoj faris bonajn resaniĝojn, sed ili ankoraŭ ne estas preter danĝero ĉar Z-Vespero venos denove.
Januaro: NZEA ja konferencis ĉe la Blanka Domo en Newmarket, Aŭklando. Elstaraj inter la forestantoj estis Frank Swift kiu reprezentis spritecon, David Ryan reprezentanta relativan junecon, kaj Marieke Bax reprezentanta elegantecon. "Kie estas ci, Monica?" estis la kripeto de almenaŭ unu malnova volupta virkongresanto nomata ... (la Privateca Akto ne permesas al mi nomi nomojn). Du vizitantoj estis Tomoko Yoshinaga el Japanio kaj Dritan Xhindole el Albanio.
Februaro: Mortis la fama Australia kriketanto, S‑ro Donald Bradman, naŭdek-du aĝa. Ankaŭ Vic‑ĉefministro, Jim Anderton, fine gajnis la konsenton de la registaro por lanĉi la Popolan Bankon nomata Kivi-Banko. Eble Jakobo forgesas, ke kivioj ne havas flugilojn, kaj mi miras ĉu aŭ ne li iam vidis tiujn konkursojn kie konkursantoj saltas de la ekstremaĵo de kajoj portante strangajn aparataĉojn.
Marto: La monato de la Novzelanda popolnombrado en kiu ĉiuj fidelaj Esperantistoj registris, ke oni parolas Esperanton, (al kiu ?) Ankaŭ en ĉi tiu monato la registaro anoncis, ke ĝi girigos ĉiujn ŝtat-domojn fronti al la suno. Mi opinias, ke la membroj de la registaro pasigis tro multe da tempo en la forta sunlumo.
Aprilo: Tiger Woods gajnis sian kvaran grandan ŝlemon en golfludo. Usona militflugmaŝino devis surteriĝi sur Ĉinan insulon. Tamen pli multe grava ol tio estas la anonco, ke tricikloj devu forpeliĝi de kindergartenoj ĉar ili kaŭzas la infanojn esti posedemaj.
Majo: Helen Clark kaj ŝia registaro efektive kastris la Novzelandan aerarmeon, sed pli malfrue en la jaro ni lernis, ke ŝi retenis almenaŭ unu aviadilon por savi sin mem de danĝeraj lokoj, ekzemple Aŭstralio. Ŝi uzis ĝin kiam la Aŭstraliaj valizhelpistoj parkis siajn valiztramojn ĉirkaŭ nia pasaĝeravio.
Junio: La Aŭklanda Urba Konsilantaro dekretis, ke ni devu uzi duongrandecajn rubujojn. Nun ni bezonos almenaŭ du semajnojn aŭ du kolektojn por forigi, ekzemple, homan korpon. Estas tiel embarasa kiam kruro staras el ies ujo.
Julio: Ĉi monaton, Brita juĝisto kondamnis Lordon Jeffrey Archer al kvarjara karceriĝo, ĉar kiel malgranda Matilda, li mensogis. Kiel la grandeguloj falis! Margaret Wilson, nia prokuroro, freŝdate enkondukis leĝprojekton en nian parlamenton por defendi parlamentajn kanditatojn kontraŭ mensogoj. Mi volas, ke ŝi enkonduku leĝprojekton por defendi nin kontraŭ politikaj promesoj kaj mensogoj.
Aŭgusto: Bedaŭrinde en ĉi monato mortis Petro Sinclair, bone konata pro siaj televidaj kaj radiaj programoj, ekzemple Happen Inn kaj Come On. Ankaŭ ĉi monaton, la Aŭstralia registaro malebligis la Afganajn ŝiphomojn eniri ĝian teritorion.
Septembro: Gravega monato. Usonanoj ricevis 911 vokon! La Ĝemelaj Turoj en Nov-Jorko detruiĝis kaj la Pentagono en Vaŝingtono malbone difektiĝis, kaj miloj da homoj mortis. Unu defia bildo (karikaturo) montras la simbolan striitan pantalonon starantan super la detruitaj turoj. Eble la bildo pli realisme devis montri la simbolon de Usono, trafita kun ĝia pantalono malsupre.
Oktobro: Tornado kaŭzis multan difekton ĉe Cable Bay en Nordlando. Kelkaj personoj en Usono trafis la mortan antraksan malsanon per pulvoro en poŝtkovertoj. Memoru, refoje, la poŝtkovertojn kiujn mi donis al vi plifrue en la vespero por ludi la konkurson?
Novembro: La Aŭklandaj Urbaj Konsilantaraj laboristaj vandaloj due formovis arboretojn malavare plantitajn de publikvervaj civitanoj sur la supro de UnuArba Monteto. Mi devas rakonti al vi iom de la historio de Unu Arba Monteto. En la malfruaj mil-okcentaj jaroj la tagĵurnalo raportis, ke Goto de kolonisto malsupre hakis la solan arbon. Multaj arbetoj estis plantitaj sed nur la montereja pino postvivis. Refoje la loko konatiĝis kiel UnuArba Monteto. Tiam indiĝena vandalo atakis la pinon per ĉensegilo. Nun la loko estas konata kiel "UnuArbara Malsano", angle "One Tree 'ill" Lastan jaron, la Aŭklanda Konsilantaro formovis la pinon kaj nun la loko estas konata kiel "NeniuArba Monteto", angle "None Tree Hill".
Decembro: Forpasis la gitarludanto de la popmuzika grupo, "La Beatles", George Harrison. Tamen mi devas konfesi, ke mi ne estas Beatle adoranto. Laŭ mi, tuta popmuziko estas diboĉado, kaj pri tio mi estas unuanima.
Ruliĝu antaŭen, jaro 3001.
Howard Gravatt
Adam, pli konata sub la pseŭdonimo Lanti, portas historian meriton kiel kreinto de la internacia laborista Esperanto-Movado. Li naskiĝis en 1879 en norda Francio kaj ricevis nur elementan instruadon, sed rapide akiris al si kiel aŭtodidakto konsiderindan scion. Li lernis la lignaĵistan metion, kiun poste li mem instruis. Partopreno en la milito, ĉe ambulanc-taĉmento, decide influis lian tutan vivon, unue pro la ekstudo de Esperanto en tranĉeo, due pro la enplantiĝinta abomeno al ĉia naciismo, en kiu li rimarkis la fonton de ĉiu malbono.
En aprilo 1920 li komencis skizi en artikolserio siajn ideojn pri la organiza problemo kaj la estonteco de Esperanto. Post kiam Esperantista Laboristo, forpuŝinte sian franclingvan parton, iĝis en oktobro oficiala organo de la restarigita Liberiga Stelo, Lanti difinis en ĝi la celojn de tiu "Esperantista Internacio de la Laborklaso": justeco en la rilatoj inter la individuoj, kondamno de la kapitalisma sistemo, akcelo de socialismo, forĵeto de nura pacifismo, harmonia kunlaboro inter la socialistoj el ĉiuj partioj kaj sinekzerco por la tasko de mondcivitano.
Li energie neis, ke "la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj", kaj ne kontraŭante la ekzistorajton de naciaj societoj, alvokis al la legantoj jam nun "kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio". Poste li precizigis, ke per tiu mikrokosmo oni klopodu krei "sennaciecan popolon": "Ni volas ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia agado, pens‑ kaj sent‑kapablo." Samtempe aperis unua sugesto pri la nomo de la fondota organizaĵo: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
La ideoj de Lanti ne estis nur originalaj pro la ignoremo al naciaj tradicioj, sed ankaŭ pro la dekomenca malemo enŝovi la tiutempajn partiajn pasiojn en la asocion, kies karakteron li difinis ne (parti)-politika, sed "eduka, kleriga, helpa, realiga", por krei ne funkciulojn, sed konsciajn revoluciulojn. Ne malpli radikale Lanti sin esprimis pri la "burĝa spirito" en la ĝenerala Esperanto-Movado, kontraŭ la iluzio, ke Esperanto malhelpos militojn, kaj por la principo, ke "Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon".
Ankaŭ la homaranismo de Zamenhof ne trovis aprobon antaŭ la severa juĝo de Lanti; laŭ li, tiu "povos nur kreski en komunismo". Ĉar li konsciis tamen la logkapablon de esperantisma etoso, kiu "nebuligas la vidon al konscia klasbatalo", Lanti pledis por laŭeble rigora apartiĝo disde la neŭtrala Esperanto-Movado, konkludante per la batalkrio "For la neŭtralismon!". Sub tiu titolo poste aperis broŝuro kun la artikolaro de Lanti, kiun la franca revoluciulo Henri Barbusse subtenis per jena antaŭparolo: "La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi."
Fraŭlo bezonis helpon mastrumi la domon sed mankas al li la mono dungi iun. Tial li decidis ke eble dorlotbesto povus helpi lin. Li iris al la loka dorlotbestvendejo kaj petis konsilon de la posedanto pri taŭga besto. La posedanto proponis hundon, sed la viro diris, "Ne, hundoj ne povas purigi la manĝilaron." La posedanto tiam sugestis katon, sed la viro diris, "Ne, katoj ne povas gladi la vestaĵojn."
Fine la posedanto proponis skolopendron, "Jen la plej bona dorlotbesto por vi. Ĝi povas fari ion ajn!" "En ordo", diris la viro, "Mi provos ĝin". Li aĉetis ĝin kaj portis ĝin hejmen. Alveninte, li ordonis la skolopendron purigi