
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio aranĝas kvar-tagan esperantan kongreson en Wellington dum Pasko 2002 (29a de marto ĝis 1a de aprilo). La gast-instruisto por la kongreso estos Terezja Kapista, el Beogrado, Jugoslavio. Kiuj partoprenis la lastan somerlernejon en Aŭstralio, tiuj jam konas ŝin.
Du paralelaj lingvaj sesioj okazos. Unu estos paroliga kurso por tiuj, kiuj ne jam flue parolas Esperanton; la dua estos seminario por diskuti diversajn lingvajn kaj movadajn aferojn kaj celas ĉefe la fluajn parolantojn. Terezja kaj kelkaj membroj kontribuos al ambaŭ sesioj. Ni nun invitas kontribuojn. Por proponi kontribuon, bonvolu informi nin.
Ĉi tiu kongreso ne estos enloĝada afero, sed la LKK povas helpi pri diversaj specoj de loĝado por partoprenantoj: moteloj, hejma restado ĉe loka esperantisto, junulara gastejo, ktp. Simplaj manĝaĵoj estos haveblaj malmultekoste ĉe la kongreso. La kongreso okazos en la lernejo ĉe Island Bay, Wellington.
Bonvolu sendi aliĝilojn kaj informpetojn al la LKK aŭ retpoŝte, aŭ poŝte:
Esperantistoj en Wellington ankaŭ aranĝas du-semajnan (ok-tagan) kurson por komencantoj. Ĝi okazos ekde la 16a ĝis la 27a de marto 2002 dum la tago (9:30 ĝis 16:00) sabate kaj dimanĉe kaj dum la vesperoj (19:00 ĝis 20:30) marde kaj merkrede.
Terezja Kapista gvidos la kursanojn laŭ la Cseh-metodo (rekta metodo de lingvoinstruado). Ni atendas ke post la kurso partoprenantoj povos pli flue paroli la lingvon.
Jo Horton aranĝas vojaĝon, per aŭtomobiloj kaj ŝipo, post la kongreso por tiuj, kiuj volas partopreni. Survoje la grupo vizitos la klubon en Christchurch kaj poste la klubon en Auckland, kie Terezja prezentos mallongan kurson.
Terezja gvidos mallongan kurson en Auckland ekde 26a 30a aprilo 2002. Informo ĉe:
bradley@esperanto-lingvo.org
Donald Rogers
Loka Kongresa Komitato
| Vendredo 29 Marto | Sabato 30 Marto | Dimanĉo 31 Marto | Lundo 1 Aprilo | |
| 9:00-10:00 | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario |
| 10:00-10:30 | teo/kafo | teo/kafo | teo/kafo | teo/kafo |
| 10:30-12:00 | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario |
| 12:00-14:00 | lunĉo | lunĉo | lunĉo | lunĉo |
| 14:00-15:00 | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario | 1.Kurso 2.Seminario |
| 15:00-15:30 | teo/kafo | teo/kafo | teo/kafo | teo/kafo |
| 15:30-16:30 | Oficiala malfermo. NZEA kunsido 1 | Ĝen. diskuto aŭ komitat-kunsido | NZEA kunsido 2 | 1.Diskuto 2.UEA kunsido |
| 16:30-19:00 | manĝo | manĝo | manĝo | manĝo |
| 19:00-21:00 | Distra sesio | Distra sesio | Distra sesio | Bankedo. Fermo |
Mi intencas, se eble, helpi aliulojn trovi iom de la plezuro kiun mi spertas en la legado de la literaturo en Esperanto. Do mi priskribos, tre mallonge, kelkajn el la libroj kiujn mi legis dum la lastaj jaroj. Mi esperas ke vi trovos ion por interesi vin, kaj se jes, mi pretas doni, kontraŭ peto, plian informon, aŭ eble pruntedoni ekzempleron kiam temas pri la biblioteko de la Christchurch Esperanto-Societo.
"La Ŝtona Urbo", de Anna Lowenstein, Historia romano pri juna keltino forprenita kiel sklavo de Britio al Romo en la unua jarcento. Ĝi havas bonan lingvon kaj interesan rakonton.
"La afero Jesuo kaj la Judoj", de Peter J Tomson, tradukis Rob Moerbeek la vivo de Jesuo kaj la unuaj jarcentoj de Kristanismo laŭ historia vidpunkto. Fakte mi mem estas nek Kristano nek Judo tamen mi trovis la libron surprize interesa.
"Sklavoj de Dio", de Geza Gardonyi, tradukis el la hungara lingvo Johano Hamvai. Historia romano pri la 13‑a jarcento en hungario bazita (nur parte) sur la vivo de reala persono, Sankta Margareta kiu loĝis en monahinejo apud Budapeŝto.
"Petrolo", de Upton Sinclair, tradukis William Bailey. (Romano en du partoj.) La sceno estas Usono en la fruaj jardekoj de la 20a jarcento. La roluloj okupiĝis pri la trovado kaj ekspluatado de nafto. La aŭtoro mem loĝadis en Suda Kalifornio dum dek unu jaroj kaj donas bildo bazita sur faktoj. Tamen li diras ke "la solaj rekoneblaj personoj en ĉi tiu libro estas tri prezidentoj de Usono. . ."
Troviĝas pli ol sesdek libroj en la Christchurch Esperanto‑Societo biblioteko kaj mi volonte sendos liston laŭ via peto.
Dave Dewar
Junio 30 en la "Dominion" kaj "Evening Post" aperis anoncon parte en Esperanto, pri la naskiĝo, je junio 27a de Adam Christopher Purdy la filo de Martin kaj inkluzivis la vortojn "Nova civitano salutas la mondon."
Bill Olsen dum multaj jaroj Prezidanto de la Mastertona Esperanto Klubo nun loĝas en Wainuiomata kun sia filino kies adreso estas: PO Box 42 105 Wainuiomata kaj telefono: 04 971 2533
Gwenda Sutton
The archives, up to the end of 1996, were finally sent to Alexander Turnbull Library in Wellington on 21 June 2001. There were 15 boxes.
The Deposit Record Number is D021253. The Library expected to have them processed within two months, with the collection description and list available for researchers after that time. They were very pleased to have our records and with the way the archive material had been preserved, then collated and listed for transfer to the Alexander Turnbull Library.
The New Zealand Esperanto Association has had letters of appreciation from several people at the Library, from David Colquhoun the Curator of Manuscripts and Archives and including the one reprinted below.
In the collection there are minutes (including club minutes), letters, accounts, newspaper cuttings one as early as 1903, photos taken at Congress beginning with the first one in 1930. Films and a set of linguaphone language course records from 1925, one or two personal photo/postcard albums, almost a full set of the magazine since inception, membership lists and also copies of the two Histories that have been written so far. There is an interesting plump exercise book filled with handwritten accounts of members interest in Esperanto. It was started in 1934 and went from person to person until 1941. Then began again in 1953 until 1964, and one lone entry in 1972. Page 236, the last page says "por mi Esperanto egalvaloras kun la aero".
There are many members past and present to whom a big THANK YOU must go for their efforts to preserve the archive history of New Zealand Esperanto and to record it, to those who came together over Easter 1996 to sort, sift, list and pack the relevant material into cartons, to the approach this year to the Turnbull Library at the request of the January Congress to ask if the Library would be able to accept the Association's archives, and to the members who got together recently, five years after Easter 1996, to tidy up and complete the work done then and to pack into the special boxes sent up to Auckland by the Library.
It has proved to be very worthwhile and a much appreciated effort. Thank you!
Jackie Fox
5 July 2001
Dear Brian and Jackie
David Colquhoun is at present overseas, so i would like to thank you for your kind donation of the Association's records, which arrived last week.
They are the first important collection of Esperanto records that we have received, and as such, will form a valuable collection for the Alexander Turnbull Library. I also compliment you on the care that you and your organisation have put into arranging and describing the records. This will simplify the description of the papers and make access to the resources in your collection far easier for our researchers.
Thank you once again for your donation.
Yours sincerely
Tim Lovell-Smith
Manuscripts and Archives Section
ALEXANDER TURNBULL LIBRARY
Antaŭ ne longe mi legis du etajn volumojn nome, "As I Remember", kompilitajn de Jim Sullivan. La rakontetoj en ili estas bazitaj sur, "Sounds Historical", el la Sonaj Arkivoj de Radio Nov-Zelanda. Multe da la historioj estas pri malfacilaj tempoj dum la fruaj jaroj de la dudeka jarcento kaj la jaroj de la Granda Depresio.
La rakontoj kaŭzis min pensi pri miaj knabtagoj sur la farmbieno kiun miaj gepatroj (kaj kompreneble aliaj en la distrikto) hakis el la boŝo kaj dua arbarkresko, dum la fruaj jaroj de la tridekaj jaroj. Nia familio ankaŭ sciis ion pri senhavaĵo kaj mi aparte sciis pri sukersakaj pantalonoj, tukoj, tapiŝetoj ktp, kaj farunsakaj ĉemizoj tinkturitaj per la ruĝkovroj de "La Aŭklanda Semajna Novaĵo".
Nia unua bovinbudo, konstruita de leptospermaj traboj, estis trisekcia kun la bovinoj unu malantaŭ la aliaj. Ni kompreneble manmelkis ilin. Post unu/du jaroj la vojo, farita de senlaboruloj, malrapide rampiris ĉirkaŭ la distriko, kaj kun ĝi venis la kremveturilo. Unu el la postulaj frumatenaj taskoj estis trafi la kremveturilon.
Nia melkbudo situis proksimume duonmejlon de la vojo. Se eĉ eta afero fuŝis, estis danĝero ke oni maltrafus la kremkolekton. Mi ankoraŭ povas vidi mian patron, malgrandan viron, kuregantan kaj glitantan, trans la kotaj paŝtkampoj, dum li portis la okgaljonan (36 litran) kremkanistron sur lia ŝultro al la atenda kamiono. Lia lana bereto estus sub la rando de peza kanistro kiu tranĉis en lian ŝultron. Pli poste, adaptita ĉaruma framo kun ferrado, kompreneble, faris vivon iom pli facila.
Antaŭe je du bienoj laŭ la vojo loĝis juna plaĉa viro, kiu ŝatis ŝerci, kaj kiu ofte kaŭzis la kremveturiliston atendi. Unu fojon, kaj nia petolema najbaro kaj la kremveturilisto ĉeestis la lokan halon por partopreni la novjarvesperan dancon. Ili konversis kaj la temo baldaŭ temis pri la trafo de la kremveturilo post mateno.
Nia laŭtbuŝa najbaro, helpita de oftaj vizitoj al la kontraŭleĝa bierbareleto ekstere malantaŭ la halo, baldaŭ komencis fanfaroni, ke li certe ne maltrafu la kremkolekton, la sekvan matenon, fakte, "Neniu aĉa kremveturilisto trafos min! Ne faru min ridi. Mi estos preta por li!" Tiam li malantaŭen ĵetis sian kapon, kaj lia bone konata ridego fluegis el li. Kaj kio estis pli, li estis preta veti monon pri ĝi. Do mia patro trovis sin tenantan du kvinfuntajn bankbiletojn kontraŭ la evento.
La sekvantan matenon, nia fanfaronanto leviĝis je kio li konsideris multsufiĉe da tempo por ke li trafu la kremkolekton. Subite preskaŭ la fino de la melkperiodo, li rigardis eksteren de la bovinkorto kaj li vidis la kremveturiliston starante sur la kremkanistroj ĉe la malantaŭo de la kamiono ĉe la kremhaltejo.
Nia vetanta viro ekprenegis la duonplenan kremkanistron kaj ekiregis al la vojflanko, tiom plej rapide kiom li povis. La kremveturilisto sur la kremkanistroj, staris kun siaj manoj sur siaj koksoj, rigardante lin, sed nenian vorton li diris.
Li atendis ĝis la ŝvita fanfaronanto estis kelke da metroj de la vojpordo, kiam li subite malantaŭe ĵetis sian kapon kaj laŭte ridegis. Li tiam rapide malgrimpis en sian kajuton, kaj forveturis.
Nia fanfaronanta amiko forgesis tion kiu estis komuna scio. Kristnasktagon kaj Novjartagon, la kremveturilo venis unu horon pli frue por permesi al la laktfabrikejaj laboristoj festi siajn Kristnaskan kaj Novjaran ĉefmanĝojn je justa tempo. Ne necesas diri, ke post tago, mia patro ricevis viziton de la kremveturilisto.
Howard Gravatt
En ĉi tiu artikolo mi volas mallonge paroli pri la lingva situacio en Eŭropo, laŭ niaj spertoj post niaj dek monatoj da restado ĉi tie.
Certe, ĉiuj parolas anglan sed, laŭ miaj spertoj, ekzistas multaj regionaj akĉentoj de la angla lingvo. Mi jam konis multajn personojn el diversaj partoj de Britio kaj mi nun sukcesas scii el kiu regiono venas brito laŭ ties akĉento. Ne surprize, la skotoj kaj Liverpulanoj havas tre rekoneblan akĉenton, kaj mi fakte kredas ke Liverpulanoj parolas tute alian lingvon. Tamen, estas nefortaj sed klaraj diferencoj inter la aliaj akĉentoj, ekzemple inter Londono kaj Birminghamo, kaj eĉ inter norda kaj suda Londono.
Krom la anglan lingvon, britaj enloĝantoj parolas aliajn lingvojn, ĉefe tiujn de la araba kaj hinda familioj. Kvankam Britio estas tre unulingva lando, kelkfoje oni vidas broŝurojn kaj afiŝojn de registaraj instancoj en aliaj lingvoj ofte parolataj ĉi tie. Kiam ajn mi vizitas Londonon, mi ofte pensas ke mi estas eksterlande ĉar estas tiom da personoj en la stratoj kiuj ne parolas anglan. Mi ofte aŭdas hispanan, italan kaj francan kaj, fakte, estas tiom da francoj kiuj loĝas en Londono (onidire ili venas vivi ĉi tien pro la altaj impostoj en Francio) ke estas urbparto kie estas franclingva lernejo, francaj restoracioj, kaj butikoj de francaj varoj.
Mi volas aparte mencii Kimrujon kiun ni vizitis antaŭ unu monato. Ni iris aŭtomobile kaj ni tuj sciis kiam ni transiris la kimra‑anglan landlimon ĉar subite ĉiuj vojindikiloj estis dulingvaj. Ni nun scias diri en kimra "stiru malpli rapide"! Ni vizitis kelkajn vilaĝojn en norda Kimrujo kaj mi surpriziĝis pro la fakto ke sufiĉe multaj personoj, junuloj kaj maljunuloj, tie parolis la kimran lingvon en butikoj, restoracioj ktp. Tamen, ne ĉiuj subtenas la lingvon. Mi poste menciis tion al kimra amiko kaj li respondis ke li perdiĝis unu fojon ĉar li ne sukcesis kompreni kimralingvajn vojindikilojn !
Tamen, kiel mi antaŭe diris, Britio estas vere unulingva lando kaj oni sentas la unulingvecon tuj ekde la alveno en la flughaveno kie ĉio estas nur en la angla lingvo. En aliaj landoj eĉ en kelkaj partoj de Nov‑Zelando, turismistoj parolas alian lingvon por helpi la klientojn. En Britio, por sin komprenigi en fervoja stacio aŭ muzeo, oni parolu angle!
Kvankam Britio estas geografie eŭropa lando, kiel vi eble scias multaj britoj konsideras ke "Eŭropo" estas nur la kontinento, t.e. aparta mondparto.
Verdire, angla estas la ĉefa "turisma" lingvo en Eŭropo kaj, kie ajn oni vojaĝas, oni vidas indikilojn en la angla lingvo. Tamen, mi kredas ke aliaj lingvoj ankaŭ estas vaste uzataj. Aliaj kiel la franca, germana kaj hispana estas "duarangaj" lingvoj. Mi rimarkis ke nuntempe la hispana estas ofte uzata lingvo, eble pro la fakto ke estas multaj turistoj el Latin-ameriko.
Eble vi jam vidis ekzemplojn de mistradukoj en angla kaj aliaj lingvoj. Mi jam vidis multajn en Eŭropo kaj kvankam eŭropanoj ofte "parolas" aliajn lingvojn, ili ne regas ilin kaj la nivelo ne estas tre alta, precipe kiam ili devas aŭskulti denaskan angleparolanton kun malfacila nov‑zelanda akĉento! Mi fakte kredas ke la angla kiun oni uzas ekster angleparolantaj landoj jam komencis ŝanĝiĝi por iĝi pli simpla.
Bedaŭrinde, post mallongaj vizitoj al kelkaj grandaj urboj, mi vidis vortojn en Esperanto nur unu fojon en multlingva reklamo de "poŝtkartoj de la amikeco". Tamen, por turistoj, ne vere gravas la lingvo en kiu oni aĉetas poŝtkartojn. Pastintmonate ni vizitis Hispanion kaj ni restis tri tagojn senpage en la domo de korespondamikino kun kiu mi komencis leteri en Esperanto antaŭ 17 jaroj. Dank' al Esperanto, mia edzino kaj mi konis la familion de vera enloĝanto de tiu lando, per kiu ni lernis pli pri Hispanio ol en simpla aŭtobusa vojaĝo aŭ vizito al poŝtkartvendejo.
David Ryan
Amiŝa1 knabo kaj la patro vizitis bazaron en urbego. Ili miris pri preskaŭ ĉio kiun ili vidis, sed aparte pri du brilaj arĝentaj muroj kiuj povis apartiĝi kaj tiam gliti kunen denove.
La knabo demandis, "Kio estas tio, patro?" La patro, kiu neniam antaŭe vidis lifton, respondis, "Mia filo, mi neniam antaŭe vidis ion kiel tio en mia vivo, mi ne scias kio ĝi estas".
Dum la paro staris kaj spektis kun granda miro, dika maljunulino en rulseĝo stiris ĝin al la movantaj muroj kaj premis butonon. La muroj malfermiĝis kaj la virino rulis sin inter ili en ĉambreton. La muroj fermiĝis kaj la knabo kaj la patro spektis la rondajn numerojn super la muroj, kiuj lumiĝis sinsekve.
Ili daŭre spektis ĝis ĝi atingis la lastan numeron kaj tiam la numeroj komencis lumiĝi en inversa direkto. Fine la muroj denove malfermiĝis kaj rava, volupta, 24 jaraĝa belulino eliris. La patro, senĉese rigardante la junulinon, diris kviete al la filo..."Iru kaj alportu vian patrinon."
Dennis Pease
1 Amiŝo = Menonita sekto kies anoj ne akceptas la modernan vivstilon. Laŭ la vortaro de Benson = Pensilvania-germano!
Unu tagon ĉe festeto, la fama violonisto Fritz Kreisler distris grupon de ĉeestantoj per mirinda spektaklo de karttrukoj. Li estis lertulo! Je la fino de la vespero unu el la gastoj iris al li kaj diris:
"Sinjoro Kreisler, mi aŭdis pri tiom da mirandaj spektakloj kiujn vi montris, ke mi demandas al vi ĉu vi ŝatus presenti vian talenton ĉe mia festeto kiu okazos la venontan semajnon ĉe mia domo?"
"Kontaktu mian agenton," diris Kreisler. "Li faras la financajn aranĝojn." Oni konsultis la agenton, subskribis la kontrakton, kaj la venontan semajnon Kreisler alvenis al la adreso. Li metis la violonon sur seĝon kaj komencis froti la manojn por varmigi ilin. Kiam la gastiganto eniris la ĉambron, li ekrigardis la scenon. "Imagu", li ekkriis, "vi ankaŭ ludas la violonon!"
Marieke Bax
"Iu devos iam eltrovi tion," li diris. "Ni ne povus eliĝi el la submarŝipo, se la radioaktiva nivelo estus danĝere alta. Kiam ĝi estas alta, ni ne povas elakviĝi." Li paŭzis kaj silento regis en la stele lumigita ĝardeno. Fine li aldonis:
"Estas multaj lokoj, kiujn iu devus viziti. Estas radia stacio ankoraŭ elsendanta el iu loko apud Seatlo. La signalo havas nenian sencon. Foje kaj denove alvenas serio da punktoj kaj strekoj. Okaze semajnoj silente forpasas; tiam ĝi rekomenciĝas. Eble iu ankoraŭ vivas, sed ne kapablas elsendi mesaĝon. Multaj strangaj aferoj okazas en la norda hemisfero, do iu devus esplori."
"Ĉu iu povus eble vivi tie?"
"Mi kredas, ke ne, sed tio ne estus malebla. Persono povus vivi nur en hermetike fermita ĉambro provizita per filtrita aero kun manĝo kaj akvo. Tio ne estas malebla, sed ege nepraktika."
Ŝi balancis la kapon. "Ĉu Cairns estas radie atingebla?"
"Mi kredas, ke jes. Cairns‑on kaj Darvinon ni devos esplori. Eble tio estas la kialo de la asigno de Petro al la Scorpion. Li konas tiujn marojn."
"Iu diris al Paĉjo, ke nun estas radiomalsano en Townsville. Ĉu vi opinias, ke jes?"
"Mi ne scias. Povas esti, ĉar ĝi estas sude de Cairns."
"Ĉu la radioaktiveco ankoraŭ etendiĝos suden, ĝis ĝi atingos nin?"
"Mi supozas, ke jes."
"Nenia bombo estis faligita en la suda hemisfero," ŝi kolere diris. "Kial ĝi devas atingi nin. Ĉu nenio povas haltigi ĝin?"
Li skuis la kapon. "Nenio. Absolute nenio. La vento blovas ĝin. Ni ne povas eviti ĝin."
"Mi ne povas kompreni," ŝi obstinis. "Iuj antaŭe diris, ke neniaj ventoj blovas tra la tropikoj, do ĝi ne povus transiri la ekvatoron, do ni estos sekuraj. Nun ŝajnas, ke ni ne estas sekuraj."
"Ni neniam estis sekuraj," li milde diris. "Eĉ se ili pravus pri la pezaj partikloj la radioaktiva polvo kaj ili ne estas pravaj la radioaktiveco ankoraŭ disvastiĝus per difuzo. Ni havas ĝin nun. La fona nivelo de radiado ĉi tie nun estas okoble tiom, kiom ĝi estis antaŭ la milito."
"Sed tio ne malutilus al ni," ŝi persistis. "Sed ĉi tiu polvo, pri kiu ili parolas; ĉu tio estas blovata per la vento?"
"Jes," li respondis. "Sed neniu vento blovas el la norda hemisfero en la sudan hemisferon. Se jes, ni ĉiuj estus mortintaj antaŭ longe."
"Mi deziras, ke mi jam estus," ŝi amare diris. "Similas atendi pendigon."
"Eble ĝi estas graca periodo."
Sekvis silento, post kiu ŝi diris: "Kial ĉi tiu stato daŭras tiel longe, Dwight? Kial la vento ne povas blovi rekte al ni kaj fini la aferon?"
"Vere ne estas tiel malfacile kompreni," li diris. "En ĉiu hemisfero la vento rondiras en grandaj spiraloj, milojn da kilometroj larĝaj inter la poluso kaj ekvatoro. Estas cirkula sistemo de ventoj en la norda hemisfero, kaj alia en la suda hemisfero.
"Kio apartigas ne estas la ekvatoro, kiun ni vidas sur la mapo, sed afero nomita premekvatoro, kiu moviĝas norden kaj suden laŭ la sezonoj. En januaro la tuta Borneo kaj Indonezio estas en la norda hemisfero, sed en julio la disiglinio moviĝas norden ĝis Hindio kaj Tajlando estas en la suda sistemo.
"Tial en januaro la nordaj ventoj portas la radioaktivan polvon de la elfalaĵo en Malajzion. Tiam en julio, kiam Malajzio estas en la suda sistemo, niaj sudaj ventoj portas ĝin suden. Jen la kialo, ke ĝi venas malrapide."
"Kaj ĉu nenio povas malebligi tion?"
"Nenio. Estas tro granda afero por ke la homo regu ĝin. Li povas nur toleri."
"Mi ne toleros," ŝi impete diris. "Estas ne juste. Neniu en la suda hemisfero faligis bombon, hidrogenan bombon, kobaltanbombon, aŭ ian ajn bombon. Neniel rilatas al ni. Kial ni devas morti, ĉar aliaj landoj ĉirkaŭ dek‑kvin‑mil kilometrojn for de ni deziris militon. Tio estas absurde ne justa."
"Vi tute pravas," li diris, "sed ni ne povas eskapi el la afero."
Sekvis longa paŭzo, antaŭ ol ŝi kolere diris: "Mi ne timas morton, Dwight. Ni ĉiuj devos morti iam. Temas pri aferoj, kiujn ni nun ne povas fari." Ŝi turniĝis al li en la stela lumo. "Neniam mi povos iri el Aŭstralio. Mian tutan vivon mi deziris vidi la Rue de Rivoli en Parizo. Mi supozas, ke tion kaŭzas la romantika nomo, sed tion mi deziris. Nun mi neniam vidos ĝin, ĉar jam ne ekzistas Parizo, Londono, aŭ Nov‑Jorko."
Li multe ridetis al ŝi. "La Rue de Rivoli estas ankoraŭ tie, kun aferoj en la butikaj vitrinoj. Mi ne scias, ĉu Parizon oni bombis aŭ ne. Eble ĉio restas senŝanĝa. Eble la suno ankoraŭ brilas sur ĝi. Tiel mi pripensas tiujn lokojn. La sola diferenco estas, ke homoj jam ne loĝas tie."
Ŝi maltrankvile stariĝis. "Tion mi ne deziras urbon plenan de mortintaj homoj.
Alportu al mi pluan trinkon, Dwight."
Ankoraŭ sidante, li ridetis al ŝi. "Nepre ne. Jam estas tempo por enlitiĝi."
"Do mi mem alportos ĝin," ŝi kolere diris, marŝante en la domon.
Li aŭdis la tinton de la glaso, kaj ŝi preskaŭ tuj revenis kun glaso en la mano kaj granda peco da glacio flosanta en ĝi.
"Mi estis forironta en marto," ŝi ekkriis, "al Londono. Jam estis aranĝite dum jaroj. Mi estis restonta ses monatojn en Anglio kaj sur la kontinento. Mi volis reveni tra Usono. Se jes, mi estus jam vidinta Madisonan Avenuon. Ho, estas absurde ne juste."
Ŝi faris longan ekgluton, kaj tiam naŭzite etendis la glason for de si. "Kristo!" ŝi diris, "kio estas ĉi tiu aĉaĵo, kiun mi trinkas?"
Li prenis la glason kaj flaris ĝin. "Tio estas viskio," li informis ŝin.
verkis Nevil Shute
tradukis Ken Linton