Filiko

Numero 11 Marto 2001

Tabelo de Enhavo
La Somera Kursaro en Melburno - Jo Horton
NZEAa 2001a Jarkunsido - Howard Gravatt
Mia Vizto al Pollando, Julio 1999 - Dave Dewar
La Ateisto - Dennis Pease
Pri Neologismoj - Christian Krageloh
Wellingtona Esperanto-Rondo - Gwenda Sutton
Pri nia kongreso en la jaro 2002
Morto en la Aŭklanda Familio - AES

La SomerKursaro En Melburno

Mi alvenis en Melburno matene je vendredo la dek-dua de januaro. La somerkursaro komencis je la sabato.

Internacia Domo, kie ni loĝis, estas en Royal Parade, norde de la urbocentro, du kilometrojn de Universitato de Melburno. Ĝi konsistas el tri ĉefaj konstruaĵoj kaj kelkaj apartamentoj.

La plej multo de la kursanoj loĝis ĉe Schepa Domo, kiu estas nekutima ĉar ĝi estas ronda. Mi ridetis ĉar la lito ne konformas al la flanko de la ĉambro; la ĉambro ne havas angulojn.

Schepa Domo havas ses aŭ sep etaĝojn, ĉiu kun kuirejeto, necesejoj, duŝejo, lav-aŭtomatoj, ktp. Mia dormĉambro havas komfortan liton, skribtablon, lavkuvon, kaj vestŝrankon.

La ĝardenoj ĉirkaŭ la konstruaĵoj estas belaj, kun multaj seĝoj kaj tabloj por sidi kaj ĝui la vidaĵon.

La somerkursaro komencis, oficiale, je la dua horo je sabato. Mia nivelo, la dua, havis du ĉefajn instruistojn. Unu estis Shirley Gradussov el Okcident-Aŭstralio kaj la alia estis Tereza Kapista el Jugoslavio; ŝajnas ke Ĉu Jian Hua ne povis veni.

Mi ĝuis la lecionojn de Shirley pri La Kaptilo de Dio, kaj la kantojn kaj muzikon de Liza kaj Paŭlo. Ankaŭ granda plezuro estis la lecionoj de Tereza kiu uzas la Cseh Metodon. Ŝi parolis senĉese dum ses horoj, ĉiun tagon; ŝajnas al mi ke Tereza povas alparoli kaj komprenigi eĉ la plej novajn Esperantistojn.

Posttagmeze, dum du tagoj, Bernie Heinze helpis iun el ni. Tiam Betty Batt demandis al mi ĉeesti la lecionojn de Marcel Leereveld, ĉar ŝi estis sola kaj volis provi la bazan ekzamenon. Mi ne intencis fari tion, sed mi ja iris kun ŝi.

Malfeliĉe mi ne ĉeestis la SAT kunvenon nek la ILEI kunvenon, ĉar mi kredis ke mia Esperanto estis ne sufiĉe bona, tamen mi nun bedaŭras mian neĉeeston.

Ĉe la somerkursaro en Melburno partoprenis Sarah Sepoe kaj Stanley Snam Iko el PapuaNov-Ginio, kiuj estis membroj de la unua kurso en Nederlando de la Projekto Indiĝenaj Dialogoj. Joyce Tamasese, junulino el Samoo, ankaŭ partoprenis la kursaron.

Je la merkredo, dum la posttagmezo, ni okazigis niajn ekskursojn. Mi iris al la Akvario kaj mi ĝuis la viziton.

Aliaj plezuroj estis la koncerto, la prezentita prelego kun lumbildoj pri Germanio kaj Ŝtutgarto, fare de Rainer Kurz, kiu estas la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio.

Interesis min la prelego de Aŭstralia verkisto, Peter Ellyard, kiu estas ankaŭ Akcesora Profesoro de Universitato de Suda Kvinslando. Li parolis pri la estonteco. Li diris ke Esperanto mortos se ni ne baldaŭ faros ion.

Ankaŭ la festmanĝo estis ĝojo. Ralph Harry estis ĉe nia tablo kaj li diris ke Prezidento Putin lernis Esperanton kiam li laboris ĉe KGB (Komitato Ŝtat-Sekureca). Evidente Putin deziras ke Esperantistoj skribu al li Esperante per la interreto.

Mi provis aĉeti iujn librojn por ni, sed ŝajnas ke la libroservo de AEA havas multajn problemojn. Ili starigis kunsidon pri la problemoj kaj Margaret Inglis diris al mi ke la problemoj solviĝos post tri monatoj. Tamen estis iom da libroj aĉeteblaj.

Plaĉa okazo dum la semajno estis plantado de arbo por paco. Alia agrabla evento estis la filmo Ŝtormido, Aŭstralia filmo kun Esperantaj subtitoloj fare de Trevor Steele.

Mi pasigis du ekstrajn tagojn en Melburno kaj ili multe plaĉis al mi. Je la lundo mi piediris laŭ Russell Street. Mi vidis la interesan Malnovan Malliberejon, la etan Ĉinan Muzeon, la Art-Galerion de Viktorio, ktp. Kaj mi veturis laŭ Rivero Yarra per pramo.

Je mardo mi promenis laŭ la stratoj sed posttagmeze mi revenis al Internacia Domo por kolekti mian pakaĵon kaj iri al la flug-haveno. Mi feliĉis esti hejme, sed mi vere bezonis tri-kvar pluajn tagojn por vidi ĉion kion mi deziris.

Fine, mi deziras diri ke mi tre multe ŝatas la homojn de Melburno. Ili estas tre bonkoraj.

Jo Horton

NZEAa 2001a Jarkunsido

La NovZelanda Esperanto-Asocio okazigis ĝian 2001an jarkunsidon ĉe Motelo Alpers Lodge en la komercplena suburbo, Newmarket, en Aŭklando, de vendredo la 5a ĝis dimanĉo la 7a de januaro.

Kvankam la nombro da partoprenantoj estis pli malgranda ol ni esperis, la plaĉa etoso de la konferenco en ĉi tiu folia suburbo, faris la tutan aferon tre agrabla kaj inda.

Prezidanto Bradley McDonald bonvenigis la Asociajn membrojn kaj nova ano aliĝis al Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.

La ĉeesto de regula vizitantino el Japanio, Tomoko Yoshinaga, kaj juneca Dritan Xhindole el Albanio donis al la kunveno internacian aspekton.

La Asociaj elektoj resultiĝis kiel sekve: Prezidanto, Bradley McDonald; VicPrezidanto, David Ryan; Sekretario, Howard Gravatt; Kasistino, Jackie Fox; Help-Sekretariino, Marieke Bax; Estraranoj, Dave Dewar, kaj Christian Krageloh.

La Asocio faris iom da ŝanĝoj al la regularo, kio malpliigas la grandon de la necesaj kvorumoj por administri jarkunsidojn, ĝeneralajn kunsidojn, kaj komitatajn kunsidojn. Ankaŭ aliaj ŝanĝoj permesas al la Asocio aranĝi ĝiajn aferojn per telekonferenco aŭ poŝta voĉdonado.

La partoprenantoj ĝuis la lingvajn sesiojn de Brian Fox kaj Donald Rogers, kiuj ankaŭ provizis Esperanto-historian informadon kaj E-humoraĵajn artikolojn.

Roy Patterson de la Aŭklanda Universitata Komerca Lernejo, kaj nun nova membro de NZEA, enkondukis konferencajn membrojn al multaj strategioj por levi la konscion pri Esperanto inter la homaro.

Speciale interesa, estis lia ret-paĝo IOU Help per kiu li rekomendas la uzon de ludoj kaj konkursoj por gejunuloj por impliki ilin en Esperantan familiarecon.

Post la oficiala fermo de la kongreseto, la dimanĉan vesperon, la plejparto de la geĉeestantoj, kun siaj gastoj, partoprenis afablan bankedon, ĉe Alpers Lodge restoracio.

Howard Gravatt

Mia Vizito al Pollando, Julio 1999

Mi raportas pri mia vizito al Pollando en la semajno antaŭ la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino, en Germanio.

Ĉi tiu estis por mi, la unua vizito al Eŭropo, do mi planis uzi la viziton por esplori, ne nur Germanion sed ankaŭ aliajn interesajn landojn. Tamen mi sciis ke mi certe ne povus vidi ĉiun landon en Eŭropo kaj fine mi elektis Brition, Pollandon kaj Germanion. Dum la flugo al Eŭropo mi restis unu tagon en Singapuro.

Mi uzis la internacian lingvon nur en Pollando kaj Germanio, Mi priskribos nur mian viziton al Pollando ĉar ĝi estas parto de la mondo kiun mi preskaŭ certe ne vizitus se mi ne havus la helpon de gvidata aŭtobusa vojaĝo uzante la Internacian Lingvon.

Mi atingis Varsovion aere de Londono, kaj dum kvar tagoj, esploris Pollandon kun la helpo de Esperanto-VojaĝServo. En la Varsovia flughaveno ni havis la helpon de loka Esperantisto, Zigmund Nagay, kaj poste mi trovis ke li memoris la viziton de Sonja Scott (de Christchurch) antaŭ kelkaj jaroj. En nia aŭtobuso en Pollando, ni havis entute, 35 vojaĝantojn, 16 el Japanio, ses el Usono, tri el Israelo kaj la aliaj el Nederlando, Kanado, Grekio, Brazilio, kaj nur mi el NovZelando, do sufiĉe interesa miksaĵo.

Ni vizitis la re-konstruitan centron de Varsovio, kaj poste haltis en Bjalistoko, kie Zamenhof naskiĝis. Plaĉis al mi trovi ke Zamenhof estas rigardata kiel famulo en sia naskiĝurbo. Ni vidis buston (skulptaon) de li, kaj ŝildon markante la lokon de la domo en kiu li naskiĝis. Ni ankaŭ vizitis malgrandan muzeon kie ni vidis fotografojn kaj aliajn historiajn dokumentojn, pri Zamenhof, kaj Esperanto.

Polaj dancantoj Poste ni atingis la urbeton Zelazowa Wola, kie naskiĝis la muzikisto Frederiko Chopin, kaj Torun, la urbo kie loĝis la astronomo Kopernik Copernicus. En Torun ni ege ĝuis viziton al Etnografia1 Muzeo, kie oni aranĝis lokan grupon kiu kantis, por nia grupo, en la nacia lingvo kaj eĉ en Esperanto!

En la urbo Poznan ni renkontis grupon de lokaj kaj alilandaj Esperantistoj dum vizito al la urbocentro en tramo. Tiu ĉi tramo estis speciale aranĝita, nur por Esperantistoj.

Almenaŭ en la urboj, Pollando ne estis tiel primitiva kiel mi antaŭe imagis sed mi timis pri mia sano kiam mi trovis la averton ke oni ne trinku la akvon de la krano eĉ en sufiĉe luksa hotelo. Fakte, tamen, la unusola san-problemo kiun mi ja spertis, en Eŭropo,estis fliktenoj sur la piedoj.

Fine ni atingis la landlimon inter Pollando kaj Germanio, kaj, post kelkaj horoj, Berlinon kaj la kongresejon. Dum unu semajno mi ĝuis la kongreson, sed tio estas alia afero.

Dave Dewar

1 etnografio = scienco pri la kulturoj de gentoj kaj nacioj

La Ateisto

Ateisto trankvile fiŝkaptis en Lago Ness en Skotlando kiam subite la fifama monstro atakis la boaton. Per unu facila frapeto, la besto pelis lin kaj la boaton almenaŭ 30 metrojn en la aeron.

Tiam ĝi malfermis la buŝegon kaj atendis malsupre por engluti ilin. Dum la viro falis trans-kapiĝe al la malfermita faŭko de la feroca besto, li elkriis, "Ho, mia Dio! Helpu min!"

Subite la sceno haltis kaj dum la ateisto pendis meze en la aero, laŭta voĉo aŭdiĝis el la nubaro kaj diris, "Mi pensis ke vi ne kredis je Mi!"

"Nu, Dio, pardonu min!", petegis la viro, "nur antaŭ sekundoj mi ankaŭ ne kredis je la monstro de Lago Ness!"

"En ordo", diris Dio, "Nun ĉar vi estas kredanto, vi devas kompreni ke mi ne intencas fari miraklojn por savi vin de certa morto en la faŭko de la monstro, sed mi povas ŝanĝi korsentojn. Kion vi volas ke mi faru?"

La ateisto konsideris momente kaj tiam diris, "Ho Dio, bonvolu aranĝi ke la monstro de Lago Ness ankaŭ kredu je vi." Kaj Dio respondis, "Tiel estu." La sceno rekomencis kaj la ateisto denove falis al la malsatega faŭko de la bestego.

Dum li falis, li vidis la beston kunmeti la ungegojn kaj aŭdis ĝin diri, "Sinjoro, benu ĉi-tiun manĝaon kiun vi tiel afable provizis....."

Dennis Pease

Pri Neologismoj

Esperanto apartenas al tiel nomataj a posteriori artefaritaj lingvoj. Kontraŭ a priori lingvoj kiel Volapük tiaj lingvoj enhavas elementojn kiuj estas prenitaj el aliaj jam ekzistaj lingvoj. Kiam Zamenhof kreis Esperanton, li elektis elementojn de diversaj lingvoj, kiuj, krom la Hebrea, ĉiuj estas Eŭropaj.

Kontraŭ ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj, historio favoris Esperanton. Jam tre frue post sia kreiĝo Esperanto iĝis multe pli dise uzata en mondo ol la aliaj. Sed, ĝi vere ne signifas ke la aliaj lingvoj estis malpli taŭgaj aŭ malpli perfektaj. La disiĝo de Esperanto iom post iom okazis, kaj neniu grupo iam ajn sidiĝis por rigardi tutajn lingvojn kaj elekti la plej taŭgan.

Ne vere estas problemo ĉu Esperanto estas perfekta aŭ ne. Lingvoj ĝenerale tute ne devas esti perfektaj, Eĉ se estus perfekta artefarita lingvo, oni devus plibonigi kaj reperfektigi ĝin de tempo al tempo, ĉar lingvoj konstante evoluas kaj ŝanĝiĝas. Gravas nur ke internacia lingvo estu relative neŭtrala kaj facila por eklerni por ĉiuj en la mondo.

Fakte, unu el la kialoj ke Volapük ne sukcesis estas ke la lingvo ne estis konstanta kaj tro ofte ŝanĝiĝis. Granda forto de Esperanto estis ĉiam ke oni direktis lingvajn ŝanĝojn konsente. Do, kiam Esperantistoj bezonas novan vorton, ekzemple por nova ilo, ĝenerale estas klara kiun vorton oni devas uzi.

Kvankam Esperanto havas sufiksojn per kiuj oni povos krei novajn vortojn, de tempo al tempo oni bezonas tute novajn radikojn. Ekzemple, kelkaj Esperantistoj proponas ke oni uzu novan radikon prizon-, anstataŭ la pli longa kaj malkonvena vorto malliberulejo.

Laŭ mia opinio, granda problemo en nia movado estas ke estas tro multe da Eŭropaj Esperantistoj kompare al Esp-erantistoj el aliaj kontinentoj. Pro tio, oni elektas neologismojn ĉefe el Eŭropaj lingvoj. Ankaŭ, estas ĉefe Eŭropanoj kiuj verkas librojn, poemojn kaj tiel plu. Ĉar ili estas kiel modeloj por la eklernantoj, oni ĝenerale imitas ilian Esperantan stilon.

Sed, ne devas esti tiel! La Esperanto kiel Zamenhof kreis ĝin permesas multe da eblecoj por esprimi siajn ideojn. Fakte, la plej grava kialo por la akuzativo estas ke oni povas uzi diversajn frazstrukturojn. Nur ĉirkaŭ duono el ĉiuj lingvoj en la mondo uzas la strukturon kiel en la Angla: subjekto, predikato, objekto. La Japana lingvo, ekzemple, metas la objekton post la subjekto. Ankaŭ, multaj lingvoj metas la adjektivon post la sub-stantivon.2

Do, kvankam estus bona se ĉiuj Esperantistoj havu similan stilon; sed kiu diris ke ĉi tiu stilo devas esti Eŭropa? Kaj ĉu vere estas granda problemo por kompreni se iu diras: Mi manĝis fiŝon grandan anstataŭ: Mi manĝis grandan fiŝon?

Alia aspekto de Eŭropaj lingvoj estas ke ĉiu frazo nepre devas enhavi subjekton, eĉ kiam ne vere estas subjekto. Ekzemple, en la Angla oni devas diri: It is cold. Sed kio estas it? Oni nur diras ĝin ĉar laŭ la gramatika regulo ĉiu frazo devas enhavi subjekton.

En Esperanto, oni povas diri: Estas varme. Sed kion signifas estas? En multaj Aziaj lingvoj oni ne bezonas la vorton esti. Kaj multaj homoj forgesas ke ankaŭ en Esperanto ne necesas. Oni simple povas diri varmas. Kvankam ĉi tio estas permesata en Esperanto, ne estas la kutima maniero. Unu escepto estas: Ne gravas, kiu estas tre ofte uzata.

Mi vere ne volas kulpigi Eŭropajn Esperantistojn. Rigardante al ĉi tiu artikolo kiun mi verkis, oni povas trovi multe da Eŭropaj elementoj. Ni ne povas eviti ilin, ĉar nia lingvo formigis nian pensmanieron. Sed mi nur rimarkis ke nia Esperanta lingvo pli kaj pli Eŭropiĝas.

Estas memoriginda ke Esperanto ankaŭ havas aspektojn kiuj ne ekzistas en aliaj lingvoj. Kial ni uzas la vorton membro, se ni povas uzi la simplan sufikson ano? Kial Esperantistoj ne estas pli fieraj je ilia lingvo?

Oni ĉiam povos kritiki Esperanton ke estas Eŭropa lingvo; ni ne facile povos eviti ĝin. Sed, se ni akceptos pli da elementoj el aliaj lingvaj grupoj, ni apenaŭ povos plimalfortigi la kritikon.

Ja, oni povas diri ke se oni uzas Anglajn neologismojn, oni ĝenerale uzas vortojn kiuj jam estas la plej multe uzataj en la mondo. Certe veras, sed oni povas respondi: Kial ni ne simple anstataŭe uzu la Anglan? Ankaŭ ete montras iom da respekto al aliaj landoj kaj kulturoj, kiam ni uzos iom de iliaj vortoj; ekzemple.

Christian Krägeloh

2 Ekzemple en la Maoria lingvo - Redaktisto

Wellingtona Esperanto-Rondo

Ni kunvenas regule, la duan merkredon de ĉiu monato krom januaro, je la oka vespere en la halo nomita The Lighthouse en Karori.

Februaro 14, dek membroj ĉeestis kaj Jo Horton faris raporton pri la AEA somerkursaro en Melburno kaj montris fotojn de partoprenantoj kaj memoraojn pri la kursenhavoj kaj la lokoj vizititaj.

Jo kunportis vortojn de ĉarma kanto kaj kasedludile provizis la melodion de Chopin por instigi nin kanti ĝin. Donald Rogers raportis pri la NZEA konferenco.

Tri membroj jam aĉetis la novan multe plibonigitan Pocket Esperanto Dictionary de Andrew McLinen kaj kvar aliaj decidis mendi ĝin.

Venontan kunvenon ni kunvenos en la preĝejo apud nia kutima kunvenejo, por ke S-ro William Aldridge povos klarigi al ni pri la funkciado de orgenoj.

Gwenda Sutton

Pri nia kongreso en la jaro 2002

La venonta NZEA kongreso okazos en Velingtono je Pasko 29 marto ĝis 1 aprilo 2002. La Velingtonanoj starigos LKK.

Terezja Kapista de Beogrado kiu instruis en la somerlernejo en Melburno venos por vigligila lingvo-lernadon per la Cseh-Metodo.

Esprimoj de intereso por partopreni tiun kongreson jam venis de homoj en Aŭstralio kaj Japanio. Sezono aŭtuno en Nov-Zelando estas agrabla.

[Hejmo] [Arĝenta Filiko]