ALPERS LODGE, 16 Alpers Ave, Newmarket, Auckland.
Telefono: 09-523 3367
Fakso: 09-520 3809
Senpage: 0800 803 524
E-poŝto: alpeauck@fc-hotels.co.nz
Retadreso: www.flagchoice.com.au
Alpers Lodge situas apude al la sud-orienta bazo de la bone konata Monteto Eden treproksime al Newmarket urbdistriko en la folia urbeto ĝenerale konata kiel Epsom.
Eble la plej facila alirejo por motoristoj el la sudaj regionoj estos lasi la sudan aŭtovojon ĉe la Greenlane elirejo kaj turni maldekstren mallongan distancon, kaj poste fari dekstran ĝiron norden al en Great South Road.
Antaŭeniru laŭ la Great South Road dum ĉirkaŭ tri kilometroj kaj transiru Manukau Road ĉe la trafiklumoj en Alpers Avenuo (unu-direkta) al Alpers Lodge, maldekstre ĉe numero dek-ses.
Se oni venas laŭ la aŭtovojo el la nordo aŭ Aŭklanda Urbo, tiam prenu la elirejon por Gillies Avenue, turnu dekstre kaj Alpers Avenue estas la unua strato ĉe la maldekstra flanko, sed pro la unu-direkta aranĝo, veturo ĉirkaŭ la stratbloko necesas.
La pozicio de Alpers Lodge estas oportuna en multaj manieroj, ekzemple, tre facila motorvoja aliro al Aŭklanda urbcentro.
Newmarket estas unu el la plej prosperaj butikcentroj en Aŭklando kaj estas facile atingebla pere de piediro dum kvin minutoj.
La "Domain" kaj la Aŭklanda Milita Memoriga Muzeo ankaŭ situas piedire nur ĉirkaŭ kvindek minutoj for.
Alia mallonga pied-promeno atingos la ĉarman Mt Eden Ĝardenon. La ĝardeno, evoluis el ne plu uzita ŝtonminejo, havas grandan montron de miksitaj arbustoj kaj arboj, kaj indiĝenaj kaj alilandaj, kun la emfazo pri kamelioj kaj rododendroj.Preter Newmarket kaj for de Parnell Road dekstre en Gladstone Road estas la Parnell Roza Ĝardeno, kiu superrigardas la Aŭklandan Havenon kaj la Parnell Publikan Banejon.
Alpers Lodge posedas tri ĉefajn kategoriojn de loĝejoj nome:
(a) normaj kaj familiaj ĉambroj kun duobla/sola lito aŭ ĝemelaj litoj kontrau $100 ĝis $120 nokte,
(b) buĝetaj ĉambroj kun la sama aranĝo kontraŭ proksimume $80 nokte, kaj
(c) en apuda duetaĝa ligna domo estas dek du mult-partoprenaj ĉambroj (3-6 personoj) havante plenajn kuiradajn faciligojn kontraŭ $25 plus "gst" por ĉiu persono.
Alpers Lodge havas la kutimajn motelajn faciligojn inkluzive de restoracio kun alkoholaĵa vendrajto kaj ripozeja bufedo kiuj malfermiĝas je 6 ptm kaj 5 ptm respektive, kuirita aŭ kontinenta speco de matenmanĝo, kaj forstrata parkejo. Autobusa transportado al kaj el Aŭklanda Urba Centro estas de apuda Manukau Road.
Eĉ mi povis serĉi la ret-adresan rezervan formularon ĉe <www.flagchoice.com.au> sed eble la plej facila metodo por rezervi estus uzi senpag-telefonon, 0800 80 3524.
Ili informis min ĉe la amika vestiblo, ke la periodo, januaro 5a, 6a kaj 7a estas kompare kvieta tempo por rezervaĵoj.
Howard Gravatt
Via Estraro spertis problemojn pri la kvorumo dum la Jarkunsido por la jaro 2000. Ni ne havis la necesajn dek personojn ĉe la kunsido en Sidnejo kaj devis trakti formalajn aferojn poste per telefon-kunsido.
Ni diskutis kiel eviti tiajn problemojn en la estonteco sed tamen gardi la demokratajn rajtojn de la membraro.
La decido de la Estraro estis ke ni bezonas ŝanĝon en la regularo. Por fari tion ni nun formale informas la membraron ke, en la venonta jarkunsido (januaro 2001) ni intencas proponi, diskuti, kaj se eble, aprobi la sekvantan proponon:
Ke Reguloj 14(c), 14(e), kaj 16(b), 16(c), estu ŝanĝitaj, montrante la novajn vortojn en substrekita grasa, kaj la vortojnkiuj ne plu aperu en (kursiva inter krampoj).
GENERAL MEETINGS: Rule 14(c) and new rule 14(e) (c) Members shall be notified in writing, in the officialjournal or by letter, of the time and place of General Meetings at least 28 days inadvance.
(e) If the necessary quorum cannot be achieved by personal attendance at a general meeting, then the Executive may arrange a general meeting by tele-conference, or may conduct the business of the Association by postal vote.
QUORUMS: Rules 16(b),16(c) (b) A Committee mayproceed to business if at least five(six) Committee Members are present. (c) A General Meeting may proceed to business if atleast seven (ten) Voting Members are present. (fino de la formala propono) Ni klarigas ke la Regularo de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas en la angla lingvo, do la nova parto uzas la anglan. Laŭ regulo 27, "Alteration to these rules shall require either: Two-thirds majority at the AGM, or: Two-thirds majority by the Committee and ratified by a simple majority at the AGM."
It seemed to me that after all the time over several years that had gone into the enlarging and updating of this Dictionary, the consultations in Sydney with Ralph Harry, who compiled the original editions, the participation of other Esperantists both in Australia and New Zealand in checking the draft, and the work of Don Broadribb, editor of ESK, and Margaret Inglis, the Australian Association treasurer, in getting the dictionary printed at Monash University in Melbourne last June, we could not let it melt into the bookworld without some fanfare.
First we talked
to our local area newspaper. After a reporter and photographer visited, a
large photo of Brian with an armful of Esperanto dictionaries and an article
about the Dictionary and Esperanto under the heading Esperanto:Language
of Peace appeared on the front page of the paper in July. It was a heading
that caught people's memory.
I thought a book launch would be a good idea, without quite knowing how to go about it. So I talked to a friend who has had several books launched. He suggested a bookshop would be the best place, one that suits the book, it will make a good atmosphere. Parking needs to be easy and the time needs to suit the people you invite.
Well, we were lucky. Trevor, the Manager of Bennetts Bookshop in Lynmall, our first choice bookshop, was more than happy to host a launch of the Dictionary. Lynmall is a large covered shopping centre in west Auckland.
To fit in with Bennetts and to give us time to print and post invitations, we agreed on Saturday 29 July at 4 pm for the day and time. Our son, Derek, made a very smart front page for the invitation with a picture of the Dictionary cover in its correct colours.
With the help of our Auckland Esperanto Society members one club night just over fifty invitations were sent out to Esperantists in the Auckland region, the eight local MPs, a United Nations Association representative in Auckland some of the regions Language Departments and newspapers.
It was a convivial and successful Book Launch with almost half the invitations accepted, which included David Cunliffe, the local MP for Titirangi, and Peter Honeybun from the United Nations Association; along with Auckland Esperantists including several who would not be able to come out at night and one or two friends.
Our NZEA President, Brad McDonald spoke briefly about Esperanto and introduced Brian, who talked about the need to find Esperanto translations for our own names for many things.
There was wine, fruit juice, cheese and nibbles available. Besides looking at and discussing the Dictionary, people just enjoyed chatting. We had thirty copies of the Dictionary available in New Zealand, fourteen were bought at the Book Launch.
Jackie Fox
Promenado tra la urbcentro de Velingtono donis al mi la ideon por ĉi tiu artikolo. En la lastaj 2-3 jaroj Velingtonanoj vidis la naskiĝon de multaj kafejoj - eble same kiel en aliaj urboj de Nov-Zelando.
Kiam ajn mi promenas tra la stratoj de la urbcentro, mi vidas novajn kafejojn kie antaŭe ekzistis banko, aŭ vojaĝagentejo, aŭ oficejo. Kiam mi unuafoje venis al Velingtono en la 80-a jardeko, estis tre malmultaj kafejoj. Ili estis malgrandaj kaj oni ofte trovis ilin en hoteloj aŭ grandaj butikoj kiel ekzemple Farmers aŭ Kirkcaldies.
Nun en Velingtono estas internacie konataj kafejoj kiel Starbucks, grandaj kafejoj kie oni povas ankaŭ peti kukon aŭ ion alian por manĝi, kaj estas malgrandaj moveblaj kafovendejoj en la strato mem aŭ en la fervoja stacio aŭ universitato.
Oni nun parolas pri la Velingtona "kafeja kulturo". Mi ne kredas ke Velingtonanoj vizitas kafejon pro la fakto ke la kafo pli bongustas nun ol en la pasinteco. Fakte, la kafo tute ne gravas ĉar ofte oni petas nur glason da akvo! Kafejoj utilas ĉar ili estas komerca kaj distra ejo. Ekzemple, oni nun vidas renkontiĝojn inter komercistoj kafeje anstataŭ oficeje. En mia laboro, se mi volas diskuti aferon kun kunlaboranto, ni ofte forlasas la laborejon por viziti kafejon. Semajnfine aŭ vespere, Velingtonanoj kunvenas ĉe kafejo kun geamikoj antaŭ ol viziti kinejon aŭ restoracion.
En la kafejoj mem, oni povas elekti el diversaj tipoj de kafo. Ĉu vi memoras kiam estis nur du tipoj de kafo: kafo kun lakto aŭ kafo sen lakto? Nun oni vizitas kafejon kaj oni devas peti ke la kafovendisto klarigu pri la diversaj tipoj de kafo. Estas tre komplika afero!
Tamen, mi miras pro la fakto ke, malgraŭ la rapida kresko kiel fungo de dekoj da kafejoj kaj kafovendejoj en la urbcentro, ili ĉiam estas plenaj kaj, almenaŭ ĝis nun, ĉiuj ŝajne estas sukcesaj entreprenoj.
Mi invitas vin al Velingtono kaj mi esperas ke vi havos sufiĉan tempon por sidi sub la brila senventa Velingtona suno ĉe surstrata tablo de iu el niaj famaj kafejoj. Kaj, eĉ se vi ne havos sufiĉan tempon, aĉetu kafon ĉe surstrata movebla kafovendejo kaj esploru la urbon kun enmana taso da kafo.
David Ryan
"Herooj kaj Martiroj" estas la titolo de Esperanta CD-disko havebla de la libroservo de Aŭstralia Esperanto-Asocio.
La disk-prezentanto ŝercnomis sin "Valsiginto", ĉar en la 1990aj jaroj li foje "valsigadis Matildon" t.e. vagadis sakportante tra Esperantujo. "Valsiginto" certe estas la kaŝnomo de Max Wearing.
La libretoj kiuj enhavas la vortojn de 12 kantoj ankaŭ klarigas kial la titolo de la kompleto estis elektita.
Informo interplektas la kantojn do, post zorga aŭskultado de la CD oni komprenas multon pri la historio de Aŭstralio kaj plue aŭdas la kriojn de Aŭstraliaj birdoj.
La prononcado estas bonega do estas plezuro aŭskulti la rakonton "La edzino de la Brutpelisto" kiu estis mallongigita kaj adaptita por laŭtlegado de la tuta rakonto el "Aŭstralia Antologio", traduko de Faye Koppel.
Tiu rakonto daŭras 21 minutojn kaj estus tre utila parto de klubkunveno kaj egale helpema al komencantoj pro la klareco de la prezentado.
Entute la CD provizas distraĵon dum preskaŭ tuta horo.
Gwenda Sutton
David Ryan nun studas ĉe Cranfield Universitato, Anglio kaj estos for tutan jaron.
Gwenda Sutton transprenis la taskon de David kaj kiam ŝi ricevos la bezonatan informon ŝi sendos al ĉiu membro de NZEA du paĝojn kun informo pri la kosto de individua membreco de UEA kaj la abonkostoj de la kutimaj gazetoj.
UEA jam decidis ne altigi la bazan prezon sed pro la ŝanĝita valoro de nia dolaro ni devas atendi pagi pli ol antaŭe.
Gwenda Sutton
|
Gwenda Sutton |
Tel: +64-4-473-0847 |
Nun post dudek jaroj ili letere aranĝis rendevuon sub la horloĝego en la stacidomo de najbara urbego. Kiam la inĝeniero alvenis estis neniu tie krom unu gracila virino en ĝinzo kaj kolorita ĉemizo.
La inĝeniero ordigis sian kravaton, permane brosis sian grizan kompleton, kaj paŝis al sub la horloĝego. Li staris apud la virino, elprenis cigaredon, kaj ekfumis.
La virino flirtigis sian longan hararon, ektusis kaj diris rekte al li, "ĉu plaĉus al vi ne fumi ĉi tie. Mi atendas malnovan amikon kaj mi ne volas ensuĉi vian fumon dum mi atendas."
Li respondis, "Nu, ankaŭ mi ĉi tie atendas amikinon de miaj studentaj jaroj, do mi ne povas atendi en iu alia loko." Li rigardis rekte al ŝi kvazaŭ li dirus, "Kaj mia renkontiĝo estas pli grava ol la via."
Kaj ŝiaj okuloj ekflamis; ŝi malfermis la buŝon por ekparoli sed haltis, kaj tiam serĉis lian vizaĝon. Tiam ŝi malgrandigis la okulojn kaj la buŝon, klinis la kapon flanken, kaj demandis, "Pardonu min, sed kiel vi nomiĝas?"
Li iom agaciĝis pri tiu demando kaj turnis sin al ŝia vizaĝo. Tamen, malrapide lia menso komencis funkcii. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj li provis elbalbuti sian nomon, sed lia lango dikiĝis.
Tre mallaŭte ŝi demandis, "ĉu vi estas Barto?"
"Nu, Bartolomeo. Kaj ĉu vi estas Ana?"
"Ho, do Barto ne sufiĉas. Mi supozas, ke mi nun devas esti Anabela. Kaj ĉu vi nun ĉiam portas kompleton? Kaj fumas?"
Li faligis la cigaredon kaj staris sur ĝi kun unu el liaj brilaj ledaj ŝuoj. Ŝi rigardis la ledajn ŝuojn, ĝentile decidis ne komenti pri ili, sed mallautvoĉe diris, "Estas rubujo tie por la cigaredstumpo."
Li alprenis la premitan cigaredon kaj metis ĝin en la rubujon. "Mi ne komencis bone," li diris, "kaj pardonpetas; ĉu mi povas regali vin ĉe restoracio, ĉe rostejo?"
"Vi estas tre afabla, sed ne en rostejo dankon. Mi nun estas vegetarano."
"Sed iom da viando povos fortikigi vin. Vi estas tre gracila, Ana," li diris sentinte iom da embaraso.
"Mi ja estas svelta," ŝi respondis, provante ne montri sian koleriĝon, "sed mi ankaŭ ne volas fariĝi iom grasa!" Ŝi rigardis lian korpon, kaj aldonis, "Vi ja ĝuus vegeteranan manĝon; ĝi konvenus al vi; kaj mi ne manĝas mortintajn bestojn."
Ili baldaŭ trovis sin en kafejo, kie ŝi trinkis kamomilan teon, kaj li trinkis nigran kafon. ŝi provis rompi la plenhalton, ŝanĝis la temon, kaj demandis, "Kaj kiel vi fartis en la finaj ekzamenoj pri religio?"
"Ne, tute ne! Mi estas inĝeniero. Estis vi, kiu studis religion, aŭ ĉu geografion?"
Ŝi denove larĝigis la okulojn. "Ŝajnas, ke ni ambaŭ eraris. Mi studis literaturon. Estis pro tio, ke vi donis al mi viajn poemojn. Mi provis verki romanojn, sed sen sukceso. Lastatempe mi verkis kelkajn novelojn, kiujn mi vendis, sed kun la du gefiloj mi vere ne havas la tempon por verki."
"Do, vi edziniĝis? Kaj via edzo, kia li estas?"
"Li ne bone fartas nuntempe ĉar li estas en la karcero, kaj lia proceso komenciĝos post unu-du monatoj."
"Ho, ve! Akceptu miajn kondolencojn. Estas terure por vi. Kion via edzo faris ... aŭ, mi intencas diri, kion oni pretendas, ke li faris?"
"Li ja faris tion. Mi tre fieras pri lia agado. Li estas persono kun tre bonaj idealismaj principoj. La aŭtoritatoj ĉe ni provas konstrui kanalon rekte tra la centro de malnova vilaĝo kaj tio detruus la etoson de la regiono. Mia edzo estras la kampanjon kontraŭ la plano. Li tiom sukcesas, ke la milicio arestis ĉiujn. Sed ni ja venkos kontraŭ la kanalistoj."
La inĝeniero mallaŭtvoĉe diris, "Mi estas la estro de la organizaĵo por konstrui tiun kanalon; ĝi portos multajn avantaĝojn al nia lando."
Ana ridetis afable sed malvarme, "ĝi portos avantaĝojn al kelkaj firmaoj, sed tio estos je la kosto de la vilaĝanoj."
"Tio estas progreso," li provis ekspliki.
"Progreso por riĉuloj, kaj perdo por malriĉuloj. Mi kaj mia edzo ĉiam batalos kontraŭ tio."
La paro sidis tie dum plua duonhoro, tutsilente. Fine li rigardis sian horloĝeton. Ŝi trafis tiun momenton por rideti kaj diri, ke ŝia najbaro prizorgas ŝiajn gefilojn, kaj ŝi devas hejmen iri. Ili manpremis, adiaŭis kaj forpromenis.
Nek li nek ŝi rigardis dorsen.
Brian Fox
Antaŭ nelonge mi kaj mia partnero, Ben, vizitis Honkongon dum proksimume
3 semajnoj. Li estas Honkongano kaj sperte gvidis min al la allogaĵoj. Miaj
impresoj de la teritorio estis: homamasoj ĉie-ajn, gigantaj apartamentblokoj
45 etaĝaj kaj eĉ pli, tre popularaj stratvendejoj ĉie en la urbocentro, busoj,
tramoj kaj subtera fervojo plenplenaj da homoj, vigla kaj interesa haveno,
ĉiuj kun poŝtelefono ĉe la orelo, butikumado ĝis oni falas teren kaj ke ĝi
estis laciga loko. Ni restis en apartamento kiu apartenis al la gepatroj de
Ben en la kvartalo Mongkok. Ili ne plu povas loĝi en ĝi ĉar ĝi estas je la
7a etaĝo kaj mankas lifto. Post longa tago de turisma vojaĝado eĉ mi havis
problemojn grimpi la stuparon.
En la unua tago kompatinda Ben perdis siajn vojaĝdokumentojn, pasporton, flugbileton, ĉion. Do, ni devis elspezi tempon viziti oficejojn por havigi novajn dokumentojn. En la urbocentro troviĝas Honkonga Parko kaj ĝi estas tre vizitinda loko kun kelkaj elmontraĵoj kaj allogaĵoj tute senpagaj. Ni iris el la urbo por viziti la grandan Budhisman monakejon kaj gigantan statuon de Budho ĉe Ngong Ping. La loko estis tre impona kaj vere meritas la longan veturon en la montetojn. Survoje ni hazarde renkontis la faman ĉinan aktoron Chow Yun-Fat kiu ĉefrolis en la filmo Anna and the King. Apud la ĉina landlimo troviĝas Ocean Park kiu similas al Disneyland kaj mi tre ĝuis nian viziton. Tie oni vidas multajn interesajn elmontraĵojn kaj teatraĵojn. En la venonta tago la senĉesa turisma vojaĝado daŭris kaj ni iris en la kamparon al Monkey Hill kaj la Shat Li Pu akvujo.Malgraŭ la varmeco, ni promenis ĉirkaŭ la akvujo kaj vidis multajn simiojn. Ofte ni vespermanĝis ĉe parencoj de Ben. Ili traktis min tre bone kaj por superi la lingvan barilon mi foje mimis okazaĵon aŭ parolis miajn 5 vortojn de la Kantona lingvo. Tio tre amuzis ilin kaj ili multe ridegis.
Kiam ni transiris la landlimon por eniri Ĉinion komencis pluvi kaj ne ofte ĉesis dum la 4 tagoj de nia vizito. Ni veturis trajne al Shatlong en Kantono kie loĝas aliaj anoj de la granda familio de Ben. Ili tre bone gastigis nin kaj ŝajnis kvazaŭ ni manĝadis dum la tuta tago. La malgranda urbo aperis kaduka kaj malpura. Granda trafiko veturis senregule ie-ajn laŭ la stratoj kaj la homoj, kiuj ne alkutimiĝis vidi eksterlandanojn, tendencis fiksrigardi min. La venontan tagon, 5 el ni veturis per taksio al alia urbo, Chang Ong por vizitialiajn parencojn de Ben. La 4 personoj loĝas en 1 ĉambro sed ili tre ĝojis gastigi nin. Ni iris viziti fiŝfarmon kaj ni vespermanĝis tie. Vi povas facile konjekti kia estas la menuo. Aliflanke de la Honkonga landlimo troviĝas la urbego Shenzhen. Ĝi estas tute nova urbego kaj ne ekzistis antaŭ 20 jaroj. Estas kvazaŭ ĝi volas imiti Honkongon kun la 'nubskrapantoj' kaj magazenoj.
Ni vizitis kulturan vilaĝon kaj klopodis eviti la fortan pluvon. Ĝi estis sufiĉe interesa loko sed malbone organizita. Oni ne povis aĉeti manĝaĵon ene kaj ne rajtis reeniri se oni eliris manĝi. En la vespero ni reveturis al Honkongo.
Mallonga veturo per la MTR (subtera fervojo) alportis nin al Diamond Hill por viziti la Wan Dai Shin monakejon kaj la Chu Lin monakinejon. Ambaŭ estas imponaj modernaj konstruaĵoj en tradicia stilo kaj vere meritis la viziton. La vetero daŭre estis malbona, tial ni vizitis la Artan Muzeon kaj inter la pluvduŝoj, la parkon ĉe Kowloon. Dimanĉe la urbocentro pleniĝas per Filipinaj virinoj kiuj sidis en la placoj aŭ aliaj publikaj lokoj kaj piknikas kaj klaĉas kune. Ili iras amase al la teritorio por labori kiel dompurigistinoj kaj infanvartistinoj. Finfine la suno reaperis kaj ni iris al la strandoj ĉe StanleyBay kaj Repulse Bay. Mi opiniis ke ili similis al Mission Bay en Aŭklando. En la vespero ni vizitis la stratvendejojn en la tiel nomataj `Strato de la Viroj' kaj `Strato de la Virinoj'. Oni nomis ilin tiel ĉar ili ĉefe vendis respektive la vestaĵojn de la viroj kaj virinoj sed nuntempe ili vendas ambaŭ specojn.
Kiam la patrino de Ben invitis nin lunĉi kun ŝi en restoracio, tre amuzis min vidi ŝin verŝi teon en pelvon kaj solene lavi la pelvojn kaj manĝbastonojn en ĝi. Ŝajnas ke la maljunulinoj tie ĉiam faras tion ĉar ili ne fidas la higienon de la restoracioj. Je mia lasta vespero tie la fratino de Ben regalis nin per tre bongusta vespermanĝo en sia domo. Ŝi loĝas kun ŝia familio en tipa Honkonga apartamentbloko. Mi priskribos ĝin. Ĝi havas 45 etaĝojn kaj oni devas zorge elekti la ĝustan lifton. Estas 4 liftoj sed ili ne ĉiuj iras al ĉiuj etaĝoj. Alveninte je la ĝusta etaĝo vi troviĝas sur kvadratforma platformo kun ferbarilo kaj vi rimarkas ke ferkovriloj gardas la fenestrojn kaj pordojn de la apartamentoj. Ĝi aspektas kiel malliberejo! Ene la grandeco de la loĝejo kie loĝas 4 personoj, similas al tio de mia saloneto. Oni informis min ke tio estas la kutima vivmaniero en Honkongo. Mi tre ĝojas ke mi loĝas en Nov-Zelando.
Dennis Pease
S-ino Ellen Lymburn (naskita Murray) naskiĝis je 4 Aŭgusto 1903 ĉe Milton, en Sud-Otago, kaj forpasis je 10 Aŭgusto 2000 kiam ŝi estis 97 jaraĝa.
Ellen estis avida lernanto kaj gajnis la Proficiency Examination kiam nur 14 jaraĝa. Post altlerneja edukado ŝi studis por fariĝi instruistino, kaj pasigis multajn jarojn kiel infan-instruistino, kaj siatempe atingis la rangon de Estrino de Infanklasoj.
Ellen geedziĝis kun Richard (Dick) Lymburn, malfrue en sia vivo kaj demisiis de la instrua profesio. Kiam Dick emeritiĝis ili vojaĝis tra Eŭropo, inkluzive de Rusio, Norvegio, Polio, kaj oriente tra Japanio kaj Ĉinio.
Estis dum tiuj vojaĝoj ke Ellen decidis studi Esperanton por helpi pri la lingvaj problemoj. Do, frue en la 1960aj jaroj ŝi aliĝis al la Aŭklanda Esperanto-Societo kaj studis sub la sperta gvidado de Yvon Canty. Ellen tre ĝuis studadon kaj bonege progresis.
Post kiam ŝia edzo forpasis en la 1970aj jaroj Ellen vendis la famili-domon kaj translokiĝis al vicdomo marŝdistance de la Centro de Pakuranga. Ŝi daŭre vojaĝis kaj ĉeestis Universalajn Kongresojn de UEA, inkluzive de tiu en Ĉinio kie ŝi festis sian 88an naskiĝdaton. Ŝi ankaŭ partoprenis en Nov-Zelandaj Kongresoj, kie ŝi agis en pluraj roloj.
Dum multaj jaroj Ellen instruis Esperanton ĉe la Aŭklanda Societo, kiu faris ŝin Dumviva Membro. Ŝi tradukis plurajn novelojn; unu el la favorataj estis La Ĝardenfesto far Katherine Mansfield. Ŝi invitis Esperantistojn al sia hejmo por plua studado. Ellen kutime vizitis lernejojn kaj starigis klasojn por lernantoj.
Ellen estis fidela Esperantisto kiu vivis la idealojn, kredojn kaj principojn de D-ro Zamenhof. Ĉiu kiu plezuriĝis koni ŝin sentas la mankon de ŝi kaj de ŝiaj kunesto kaj konversacio. Adiaŭ, Ellen.
Jo Knight