Filiko

Numero 9 Marto 2000

Tabelo de Enhavo
NZEA Kongreso en Sidnejo
Sukcesa Tutlanda Eseo-Konkurso
Incubus - La Filmo
Strategia Plano
Stranga Tombo en Nov-Sud-Kimrio
Ekskursoj al Sidnejaj Vidindaĵoj
Christchurch Esperanto Society
Komisiono Pri Oceanio De UEA
Lingvaj Fuŝoj Kostas Milionojn

NZEA Kongreso en Sidnejo

Mi ne antaŭvidis ĉeesti la Kongreson kaj somerlernejon en Sidnejo, do mi tute rezignaciis pri tio. Granda surprizo atendis min! Lastmomente mia filino el Perto telefonis kaj informis min, ke mi ja ĉeestos! Ŝi aranĝis ĉion kun la helpo de la helpemaj organizantoj en Sidnejo.

Ŝi pagis por ĉio por mi, eĉ la bankedo! Ĉu vi povas imagi kiel feliĉe kaj fiere mi sentis? Kia filino mi havas, bonŝanca patrino mi estas!

Do, sep el ni Novzelandanoj flugis al Sidnejo, bedaŭrinde ne kune. Du el Sud-Insulo, la aliaj el Aŭklando, kiel mi. Aŭstraliaj Esperantistoj bonvenigis nin ce la flughaveno.

Mi ĉeestis la kunkongreson en Aŭklando en 1996 sed mi neniam partoprenis en somerlernejo. Kia bona sperto. Ĉio estis perfekta; komfortaj litĉambroj kun apudaj duŝoj ktp, multaj lokoj por ripozi kaj babili, granda elekto de bongustaj manĝaĵoj, ankaŭ vegetaranaj, kuiritaj kaj servitaj per afablaj junaj homoj ĉefe "novaj" Aŭstralianoj.

Tre plaĉis al mi la instruadoj de Franciska Toubale kaj Daniel Kane. En la klasĉambro ĉiam estis bona etoso. Fakte, tiu varma etoso regis ĉie.

La ekskursoj en kiuj mi partoprenis estis tre ĝuindaj. Mi ne sciis, ke Sidnejo estas tiel bela urbo. Mi parolis al tiom da interesaj kaj afablaj homoj, ke mi ofte sentis elĉerpita je la fino de la tago. Mi trovis multajn novajn amikojn kaj mi multe fotis. La fino venis tro rapide.

Post varmaj salutoj al multaj nun bonkonatoj, oni kondukis nin al la flughaveno. Kun multaj belaj memoraĵoj, mi flugis hejmen. Mi profunde dankas al la organizantoj de la sukcesplena kongreso-somerlernejo kaj mi esperas ĉeesti la venontan.

Marieke Bax

Sukcesa Tutlanda Eseo-Konkurso

Je la fino de la pasinta jaro, NZEA anoncis tutlandan eseo-konkurson. Ĝi invitis al junaj novzelandanoj verki kaj prezenti eseon laŭ la sekvanta temo: "Kial Esperanto estos la internacia lingvo en la nova jarmilo". Ĉi-sube estas la eseo kiu ricevis la unuan premion. Verkis ĝin Sarah Beatty, 17-jara lernejanino de Palmerston North.

Why Esperanto is the International Language for the new millennium

Research into the language Esperanto exposes factors which support the case that Esperanto is the international language for the new millennium. These ideas can be seen as sub-factors that form a part of the over-riding theme, which is global unity as we enter the new millennium. The sub-factors are: the improved communication between nations, the protection of minority languages, the fact that Esperanto is a completely neutral language, the ease with which Esperanto can be learnt and the opportunities and uses that Esperanto presents.

The selection of Esperanto as an international language holds unique symbolism as the world moves into the third millennium. The general definitions of `language' are: 1) A system of sounds, symbols etc for communicating thought. 2) Specialized vocabulary used by a particular group. (Collins Shorter Dictionary and Thesaurus).

These definitions imply that although languages enable contact between persons, the contact is limited to within a particular group of persons. It is essential as we move into the new millennium that the nations of our world experience a resolution to reunite. The global understanding of Esperanto is symbolic of the union of the nations of the world, with the opportunity for cultural diversity to grow and develop among the individual nations. Esperanto is a language that would provide international contact, rather than limiting the contact to particular groups of persons. The symbolism of the global unity provided by Esperanto in the new millennium would lead to international peace, and this is the most important aspect of the selection of Esperanto as the international language for the new millennium.

Communication is one of the influences that strongly supports that Esperanto is the international language for the new millennium. Esperanto allows communication between nations of separate languages, between which communication may have been very difficult. Communication between nations would also be on equal footing, where all parties could speak and understand each other with ease. The use of Esperanto as an international language means that communication holds no advantages for native speakers of the language of communication. This improved depth of communication would serve as a bridge between the countries of the world and it's occupants, which would in turn reunite the world as we move into our third millennium together.

The protection of minority languages is an important aspect of the use of Esperanto as an international language. Should Esperanto be used as the international language of the new millennium, the inhabitants of countries that speak (a) minority language(s) would not be forced to abandon their native language in order to adapt to speaking a language that is prominent throughout the world. The world would not be dominated by a few supreme languages, but rather would use Esperanto as the international language. This would encourage, rather than discourage the use and international development of minority languages. The preservation of minority languages is important in order to preserve the cultural heritage of the peoples of the world and their countries. This is linked with world union, in that cultural diversity may be maintained throughout the new millennium, allowing us to celebrate together the differences and the beauty of each nation of our world.

Esperanto is a neutral language. Should Esperanto become the international language for the new millennium, it would be necessary for everyone to learn Esperanto. This would prevent the unfair advantages and disadvantages that would be presented if an already prominent language, such as English, were selected as the international language, instead of Esperanto. Again, our nations would be reunited, in the light of all nations of the world learning a new, common language, with which a greater depth of worldwide communication would be ensured.

As a language, Esperanto has been proven exceptionally easy to learn. The structure of Esperanto involves unvarying grammar and word formation, with a flexible syntax. The simple formation of Esperanto means that Esperanto holds an advantage over other possible international languages. Should Esperanto be selected as the international language for the new millennium, the appeal to many would be the small amount of time involved in learning Esperanto. It is essential that the international language is a language that does not entail a large amount of time to learn. This ensures that as many people as possible will learn Esperanto, and this in turn will be responsible for the success of Esperanto as an international language: improving communication between peoples and symbolizing global unity.

The selection of Esperanto as the international language of the new millenium would provide the world with many opportunities to use Esperanto to enhance daily life. Travel experiences could be enhanced with the international understanding of Esperanto. The international knowledge of this language would also enhance and promote the growth and development of various interest and hobby groups, as all members would understand the language spoken, and be understood by all.

This heightened depth of communication would expand the populations of many worldwide interest and hobby groups, which would in turn lead to a greater level of commitment and enjoyment for all members. Once again the opportunities and the possible uses encompassed by the international knowledge of Esperanto would provide a greater level of contact with our global cousins, thus bringing all nations closer together and providing an abundance of cultural knowledge between nations. Hopefully, this heightened level of understanding would lead to a cultural acceptance between nations, and a peaceful global existence, promoting world unity.

In conclusion, research into the language Esperanto indicates that there are important sub-factors that support the selection of Esperanto as the international language for the new millennium. The over-riding theme containing these sub-factors is the global unity in the new millennium, promoted by a language common to all nations. A quote by Ludwig Wittgenstein (1889 - 1951) states: `The limits of my language mean the limits of my world.' The selection of Esperanto as the international language for the new millennium would remove the boundaries generated by language barriers. Esperanto is the key to a boundless world of experiences, for each nation. Esperanto is the international language for the new millennium.

Incubus - La Filmo

Sendube vi memoras la televidprogramon Star Trek en kiu rolis William Shatner kiel Captain Kirk. Sed ĉu vi scias ke antaŭ ol li fariĝis tiel bone konata, li rolis en filmo farita en Esperanto?

Oni faris la filmon en 1965 kaj la titolo estis Incubus. Ĝi estis sciencfikcia kaj fantazia filmo pri inkubo (demono) kiu venis en la mondon por fari malbonaĵojn. Farita en nigra kaj blanka, ĝi estis mallonga kaj dauris nur 76 minutojn.

En radio-intervjuo de Usona radio-stacio, la enscenigisto, Anthony Taylor, klarigis ke li uzis Esperanton por kapti fremdan senton kaj humoron. La aktoroj ne vere komprenis Esperanton sed ili lernis la dialogon kiel sonoj kiujn ili devis imiti. Tamen, William Shatner serioze pritraktis la aferon kaj certigis ke li komprenis ĉion kion li diris. Laŭdire li poste daŭre interesiĝis pri la lingvo.

Kompreneble oni traktis Incubus kiel artfilmo kaj en Usono, surekranigis ĝin nur en filmofestivaloj kie oni entuziasme akceptis ĝin. En la festivalo ĉe San Francisco, la Esperantistoj laŭte protestis kontraŭ la filmo pro la malalta nivelo de la lingvo.

Post kelkaj jaroj ĝi tute malaperis kaj oni ne plu aŭdis pri ĝi. En la fruaj 90-oj, Taylor petis la negativon de la laboratorio sed li malkovris ke kaj la negativo kaj la pozitivoj de la filmo perdiĝis. Tamen, li poste aŭdis ke en Franca arkivo en Parizo ekzistis kopio.

Sajnis ke en Francio oni distribuis la filmon kaj ĝi fariĝis kulta filmo. Taylor tiam restaŭris ĝin diĝite, aldonis plibonigitan sonon kaj faris vidbendan version. Oni povas aceti ĝin en PAL aŭ NTSC formatoj en la interreto ĉe http://www.incubusthefilm.com/

Mi trovis informon pri la filmo en la virtuala Esperanto klubo de Yahoo. La retpaĝo pri ĝi ankaŭ montras informon pri Esperanto.

Dennis Pease

Strategia Plano

La estraro de NZEA en la lastaj monatoj reviziis ĝian strategian planon. Estas evidente, ke la membraro pli malgrandiĝis en la lastaj kelkaj jaroj. Fakte nun en marto 2000 ni estas 62 anoj.

Sojle de la nova jarcento kaj jarmilo ni tute ne povas taksi la statistikojn iel ajn kontentigaj. La defio estas almenaŭ alfronti al la nuna stato de nia membraro, bremsi la ŝrumpadon kaj trovi freŝajn alirojn por la revigliĝo de nia afero.

Konstatinte ke la esperanto movado en Nov-Zelando dum la pasinta jardeko prezentis minimuman publikan vizaĝon ni nepre agadu por pli efike diskonigi la internacian lingvon.

En la kadro de simpla agadplano ekde 1999 la estraro identigis tri ĉefajn facetojn por nia atento:

  1. Ĝenerale plibonigi la publik-rilatajn strebojn, kaj atenti al merkatado kaj reklamado:
  2. Stimuli la jam ekzistantajn klubojn al kreiva kaj pli energia entrepreno.
  3. Elformuli novan buĝeton. Tiucele ni starigu subkomitaton komisiita por zorgi pri tio.

Responde al tiuj tri ĉefaj facetoj la estraro donas la respondecon jene:-

Por daŭra propagandado: David Ryan. Por prepari gvidliniojn, manlibron, kiel pli bone organizi klubagadon: Bradley McDonald. Por la tria, koncerne al la buĝeto, respondeco kuŝas ĉe Jackie Fox kun Bradley McDonald kaj Dennis Pease.

Se, leginte ĉi tiujn liniojn oni sentas iom da malespero, nu kredeble tio tute ne estas io nova. Mi vere dubas ke troviĝas ie ajn fervora esperantisto kiu neniam seniluziiĝis unu foje se ne kelkfoje aŭ vivas konstante kun la penso en sia cerbo - ĉu mi vivos por vidi multe pli grandan akcepton, agnoskon kaj favoron por Esperanto - valorega lingvo kiu rolas kiel komunikilo inter la ordinaraj civitanoj sur nia tergloba planedo.

En ĉi tiu revuo, nia modesta 'Arĝenta Filiko', aperas eseo de Sarah Beatty premiita kiel la plej bona por nia ĵusa eseo-konkurso. La ideo, la motivo, la ĉelo zamenhofa de Esperanto ja estas inda.

Persone mi mem, dank' al la interreto povas aserti ke la tia nova teknologio sendube helpos al la disvastigo de Esperanto. Eblas nun aŭskulti radio-programojn en Esperanto sen la obstakloj de la malfavora jonosfero. Komenciĝas epoko en kiu oni povas telefone babili kun samideano en alia lando aŭ kontinento je mirinde malalta kosto.

Bradley McDonald

Stranga Tombo en Nov-Sud-Kimrio

Post la Universala Kongreso de UEA en Adelajdo, Jackie kaj Brian luis aŭtomobilon por veturi de Sud-Aŭstralio al Nov-Sud-Kimrio.

Oni avertis ilin ke estas danĝere stiri dum krepusko ĉar kanguruoj subite saltas antaŭ la aŭton kaj okazos karambolo. Do ili haltis por kafpaŭzo kaj manĝeto sub granda kuliba-arbo. For de la vojo trans ŝafkampo estis bilabongo, kaj kompreneble ili pensis pri tiu fantomo en la kanto Valso Kun Matilda.

Ili ripozis, trinkis, manĝis, kaj rigardis valabiojn en la boŝo. Tiam ili konsciiĝis ke preskaŭ sub iliaj piedoj estis tre stranga tombo. La tomboŝtono estis tuj apud la vojo, kaj tio estis stranga. Nu, ĉu estis vagulo kiu mortis tie pro malsato? Aŭ, cu li estis viktimo de boŝbandito? Eble de Ned Kelly mem.

Sed estis aliaj strangaĵoj tie. La maljuneco de la mortinto. Gravurita sur la tomboŝtono estis la ago, 97. Kaŝita per la herbaro, kaj ĉe la malsupro de la tombostono estis dato, 1855. Ni supozas, ke ĉi tio indikis la mortdaton kaj ne la naskigdaton. Do, se la mortinto estis tiom aĝa en tiu dato li plej eble venis el Anglio per ŝipo de konviktitoj al la punkolonio en Aŭstralio.

La tria stranga afero estis la formo de la tomboŝtono. Kutime tia memorigilo estas larĝa kaj malalta, sed ĉi tiu tomboŝtono estis mallarga kaj iom alta.

Tamen la plej stranga ero de tiu mortinto estis lia nomo. Vere, tiutempe homoj havis strangajn nomojn, ekzemple Long John Silver. Sed la nomo de ĉi tiu homo estis egale stranga. Sur la tomboŝtono oni gravuris la nomon de la mortinto, Miles To Bourke.

Brian Fox

Ekskursoj al Sidnejaj Vidindaĵoj

Aŭ ne egala lukto kontraŭ Aŭstraliaj muŝoj!

Vizito al la Nordaj Plagoj

Dimanĉon la 16an de januaro je la naŭa, ni ekiris per plena aŭtobuso trans la Sidneja Havenponto al la nordaj plaĝoj de Sidnejo. Nia unua halto estis ĉe Plaĝo Manly kie ni en belega suna vetero povis promeni dum duona horo laŭlonge la faman strandon. Poste ni veturis laŭ la marborda vojo preterpasante plaĝojn kaj urbetojn ekzemple Queenscliff, Dee Why, kaj Narrabeen en direkto al Mona Vale.

Apud Mona Vale ni iris for de la maro al 173 Ingleside Vojo al la Baha'i Templo, kie ni partoprenis diservon por Internacia Tago de Paco. La Sidneja Bahaa Templo estis dediĉita en 1961. La naŭ flankoj kun naŭ enirejoj simboligas la tutan konvenon da homaro sen raso, religio, nacio aŭ klaso. Tie ni ankaŭ ĝuis mezmatenan teon kaj vidbendon pri la historio de la Baha'i kredo.

De la Templo ni veturis norden en Ku-Ring-Gai Nacian Parkon laŭ la Vojo West Head tra natura densejo. Kiam ni alvenis al Commodore Heights kaj Belvidejo West Head ni rigardis malsupren al la Estuaro Hawkesbury kaj Golfeto Pittwater. Je tiu momento mi vere dubis, ke Aŭklando kaj Haveno Waitemata estas la jakta ĉefurbo de la mondo pro la multnombro de jaktoj ĉie. Ĉe nia sunmakuleta lunĉejo sub la eŭkaliptoj ni bonŝance observis grandan nigran varanon.

Ni revenis per Vojo Pittwater Creek kaj denove iris norden laŭ la mallarĝa duoninsulo al Plago Palm kaj Balena Plaĝo kie nia buskonduktisto certe devis timigi la lokajn motoristojn ĉe la multaj anguloj kaj mallarĝaj placoj. Tiam suden laŭ la marborda vojo en direkto al Manly kaj kompreneble dua transiro de la "Vestarko" ĝustatempe por vespermango ĉe Internacia Domo.

Vizito al Olimpika Parko

Merkredon, 19an de januaro je proksimume 1 ptm ni ekiris laŭ la Great Western Highway al Homebush. Ralph Harry provizis al ni sian kompetentan komentarion pri la historio de la Olimpikaj Ludoj tra la jaroj kaj eĉ la propran konektaĵon pri aranĝoj.

Post kiam ni elaŭtobusiĝis de la klimatizita buso, la temperaturo estis kiel forno ĉar la ekstera temperaturo leviĝis ĉirkaŭ dek gradojn de kiam ni foriris de Internacia Domo, kaj almenaŭ por mi ombraĵo estis necesega. Mi ne tedos vin pri faktoj kaj ciferoj escepte diri, ke la stratoj havas la nomojn de famaj Aŭstraliaj konkursantoj, ekzemple, Avenuo Herb Eliot, Parkvojo Marjorie Jackson, ke oni plantis milionajn arbojn, kaj oni faris specialajn provizojn por savi la lokan sovaĝvivon, ekzemple, ranojn en la apudaj lagunoj.

Ni observis kiel ludaj rigardantoj alvenos per trajno, aŭtobuso kaj pramŝipo. Post la Olimpikaj Ludoj la parko fariĝos 450 hektara Miljara Parko.

Ekskurso al Kangurua Valo

Je alia belega tago, dimanĉo la 23a de januaro, ni partoprenis plenan tagan ekskurson suden de Sidnejo laŭ la Ŝoseo Hume al la Sudaj Altejoj. Nia mezmatena haltejo estis ĉe la historia kolonia urbeto, Berrima, kie ni povis inspekti Juĝejan Museon kie la unua ĵuria proceso en Aŭstralio okazis, kaj vizitis la Bell-Galerion kaj Berrima Natural Australia: lanaj kaj kotonaj vendaĵoj.

Nia posta haltejo estis ĉe Fitzroy Akvofaloj (81m) en Nacia Parko Morton ĉirkaŭ 24 kilometroj suden de Berrima. Ĉi tie multaj el la pasaĝeroj prenis la ŝancon por fotografi ĉi tiujn spektaklajn akvo-falojn. Tiam komenciĝis nia serpenta vojago trans la altejo al Kangurua Valo.

Iuj el ni estis sufiĉe bonŝancaj por vidi du grizajn kanguruojn kiuj antaŭe iregis trans la vojo.

Ĉe Kangurua Valo ni manĝis niajn pakitajn tagmanĝojn en ne egala konkuro kontraŭ multnombroj da Aŭstraliaj muŝoj. Eble grandeco estis sur nia flanko sed certe nek nombroj nek persisto. Ĉi tie super la Rivero Shoalhaven estas la Pendponto Hampden kiu estas la plej malnova de tia tipo en Aŭstralio.

Irante al la marbordo ni preterpasis urbeton Berry, kiu estis grava en la tagoj kiam oni forhakis cedrojn, kaj nun estas Heredaĵa Urbeto.

Post ne longe ni alvenis al la ĉarma marborda urbeto Kiama, kiu en la indiĝena lingvo signifas bruon de la maro. Eble pro la bruo ĉe la Blowhole, trovita de George Bass en 1797, el kiu la akvo supreniras ĝis 60 metroj.

Ni haltis ĉi tie dum sufiĉe da tempo por viziti diversajn lokojn. De la ŝoseo sur la vojo hejmen ni povis vidi la industriajn konstruaĵojn de Wollongong kiu ankaŭ en la indiĝena lingvo signifas sonon de la maro.

Howard Gravatt

Christchurch Esperanto Society

Jarkunsido

12 marto 2000: La jarkunsido okazis. Naŭ personoj kunvenis en Papanui Medical Centre. La kunsido re-elektis Larry Skiba kiel Prezidanto kaj Dave Dewar kiel Sekretario/Kasisto. (Tio estas nia kutimo!) Ni ankaŭ diskutis financajn aferojn kiuj estas sufiĉe simplaj por ni ĉar niaj malgrandaj elspezoj fontas de la rentumo de nia ŝparkonto.

Kunvenoj kaj Vizitoj

11 july 1999: Kvar personoj kunsidis en la hejmo da Dave Dewar. Ni diskutis i.a. mesaĝon de Brian Fox pri ebleco de Jarkunsido kaj Somerlernejo en Christchurch, en la estonteco.

7 novembro: Ok personoj kunsidis en la domo de Marie Kemp. Tie, Frank Swift kaj Dave Dewar raportis pri siaj vizitoj al Eŭropo kaj la UK en Berlino.

12 decembro 1999: Kvin anoj ĝuis piknikon en la botanikaj gardenoj por Zamenhof-Tago.

6 januaro 2000: kvin personoj renkontis du vizitantojn el Japanio kaj Nederlando, Hiroyo kaj Hylco. (En la hejmo de Dave Dewar)

Ĝeneralaj Aferoj

En septembro 1999: NZEA donacis ekzemplerojn de la libro "Esperanto, Learning and using the International Language" al la Christchurch Publika Biblioteko kaj al nia Universitata Biblioteko.

15-23 januaro 2000: Frank Swift kaj Dave Dewar partoprenis la AEA Somerlernejon en Sidnejo.

Membraro

Dum la jaro ni havis 12 aktivajn membrojn: Ges-anoj Dave Dewar, Allan Dickie, Beryl Evans, Herb Foley, Bill Harding, Marie Kemp, Des Langman, Rowena McGill, Erin McGifford, Sonja Scott, Larry Skiba, kaj Frank Swift.

Dave Dewar

Komisiono Pri Oceanio De UEA

En 1999 la Estraro de la Universala Esperanto-Asocio decidis starigi komisionon por promocii Esperanton en la Pacifikaj landoj. Jam ekzistas komisionoj pri Afriko ktp, sed ĝis nun Oceanio falis sub la rubriko "Azio". Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la Pacifikaj insuloj ne havas la samajn kondiĉojn kaj kulturojn kiajn havas Azio, kaj se ni volas antauenigi Esperanton tie ni devos tuŝi iliajn vivmanierojn kaj bezonojn.

Kep Enderby kaj Renato Corsetti gvidas la aferon kaj UEA asignis al Brian Fox esti la kunordiganto de la nova Komisiono Pri Oceanio.

La unua tasko estis trovi la nomojn de Esperantistoj jam en la Pacifikaj insuloj. La serĉo rikoltis dek ses. Tiam la komisiono elsendis cirkuleron por allogi ideojn kaj eblecon.

En Apio, ĉefurbo de Samoo, Marco Kappenberger prenis la defion kaj donis inviton kaj oportunon. Sekve Paul Desailly ofertis sian sperton kiel instruisto de Esperanto, ke li iru al Samoo por varbi.

Tio bezonas monon por veturado kaj vivrimedoj. La estraroj de Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj diskutis inter si, kaj decidis ke AEA pagos du-trionojn kaj NZEA pagos unu-trionon.

Paul veturas de Melburno al Apio en Samoo en aprilo. Tie li varbos lernantojn kaj instruos dum tri monatoj, unue inter la Bahaa komunumo. De tiu bazo ni esperas ke lia laboro povos disvastiĝi inter la ĝenerala loĝantaro.

La celo estas starigi grupon de Esperantistoj en Samoo, kaj gajni sperton kiel labori en la Polineziaj kaj Melaneziaj landoj por ke ni povos reklami Esperanton en tiu parto de Oceanio ekster Australazio.

Brian Fox

Lingvaj Fuŝoj Kostas Milionojn

Lingvaĵa nescio kaj kulturaj fuŝoj kostas al Brita komerco milionojn da dolaroj.

La registara Departemento de Komerco kaj Industrio (DKI), kiu havas la respondecon promocii eksterlandan komercon, esploris kaj malkovris ke, pasintan jaron, unu el ĉiuj kvar firmaoj perdis negocon pro lingvaj obstakloj.

Inter la multkostaj lingvaj aŭ kulturaj eraroj trovitaj far la DKI estis:

  1. La sindiko kiu kontrolis la dosieron de bankrota firmao, trovis leteron en la germana. Se iu estus tradukinta ĝin, la firmao havus la plej grandan mendon en sia ekzisto kaj estus savita.
  2. Vauxhall provis vendi sian aŭton, Nova, en Hispanio, sed ili ne sciis ke tiu nomo signifas proksimume ne funkcias en la hispana.
  3. Guinness provis vendi sian porteron kiel trinkaĵon por viroj en Hongkongo, kie oni kutime uzas ĝin kiel medikamento por gravedaj virinoj.
  4. Iu Brita firmao devis detrui 15 000 broŝurojn por Brazilo, ĉar oni skribis ilin en la hispana, sed la Brazilanoj parolas la portugalan.
  5. Arablingvaj reklamoj por lavpulvoro uzis la tradician "antaŭe" kaj "poste" formulon sed la firmao ne sciis ke Araboj legas de dekstre al maldekstre.
  6. Malgraŭ ke ne kostis monon, estas rakonto pri du Britaj komercistoj kiuj furioze argumentis en restoracio en Ĉinio kontraŭ supoza altega konto. Ili provis pagi la daton sur la fakturo!

Proparolantino de DKI diris:

Ŝajnas ke la plej granda problemo estas la neskuebla kredo far Britoj ke la cetera mondo ne nur parolu la anglan, sed estu kiel Angloj.

Marieke Bax

[Hejmo] [Arĝenta Filiko]