
La Tria ANZEKo, Aŭstralia- NovZelanda Esperanto-Kongreso okazos en Sidnejo de 15 ĝis 23 januaro 2000 ĉe la Universitato de Sidnejo, 96 City Road, Chippendale, proksime al Central Rail Station.
Ni loĝos ĉe International House. Kun la Kongreso ankaŭ okazos la deksesa Aŭstralia Esperanto-Somer-Kursaro, kaj Novzelandanoj povos trafi la okazon partopreni en studo de Esperanto, kiu kutime estas for de ebleco.
La Unua Anzeko estis ĉe Richmond nord-okcidente de Sidnejo, apud Rivero Hawkesbury. La Dua Anzeko estis ĉe Aŭklando kie ni ekskursis al Insulo Rangitoto.
La Tria Anzeko ekskursos al Nordaj Plaĝoj, Olimpia Parko kaj al Kangurua Valo.
Brian Fox
La Estraro nun okupiĝas pri du projektoj – eseo-konkurso kaj nova broŝuro – kiuj celas al la reklamado de Esperanto en Nov-Zelando kaj la varbado de novaj membroj.
Kiel oni diskutis dum la januara 1999 kongreso en Wellington, NZEA intencas eldoni novan broŝuron. Oni jam finverkis la broŝuron kiu nun estas ĉe desegnisto. Poste, oni presos 2000 ekzemplerojn, verŝajne en septembro de 1999.
La belaspekta, dukolora broŝuro estos utila ĉar ĝis nun, ni havas preskaŭ neniun reklam-informilon, krom la interretan hejmpaĝon, por sendi aŭ disdoni al personoj kiuj interesiĝas pri Esperanto.
Nun, ni povos sendi la broŝuron al informpetontoj, sed ni ankaŭ povos disdoni ĝin al bibliotekoj, informcentroj, lernejoj ktp.
La dua projekto pri kiu la Estraro okupiĝas estas nacia eseo-konkurso, kiu ekis surbaze de ideo kaj oferto de financa subteno de Frank Swift. Ekde septembro, la Estraro sendos invitilon al universitatoj kaj lernejoj pri konkurso en kiu iu ajn persono kiu havas malpli ol 25 jaroj rajtos konkursi por tri premioj ($600, $300 kaj $100) per prezentado de skribita eseo en iu ajn lingvo pri la sekvanta temo:
"Why Esperanto is the international language for the new millennium / Kial Esperanto estas la internacia lingvo por la nova jarmilo."
La temo estas sufiĉe ĝenerala kaj ne tro malfacila por altiri intereson kaj, ni esperas, sufiĉajn junajn partoprenontojn. La limdato por la prezentado de eseoj estos la fino de januaro 2000. Tial, ni esperas ke la parto-prenontoj havos sufiĉan tempon dum la someraj ferioj por verki 1200-vortan eseon. Poste, unu el niaj famaj esperantistoj je la internacia nivelo juĝos la prezentitajn eseojn.
Ni esperas ke, en sia esplorado pri la temo, junuloj interesiĝos pri Esperanto kaj fakte volos membriĝi en NZEA. La eseo-konkurso ankaŭ estos ĝenerala reklamilo pri nia lingvo. Ni preparos kaj dissendos afiŝojn kaj informojn pri la konkurso al la universitatoj, bibliotekoj, informcentroj ktp. Ni esperas ke, krom informi pri la eseo-konkurso, la afiŝoj montros ke Esperanto ankoraŭ ekzistas kaj aktivas en Nov-Zelando. La afiŝoj surhavos la interretan adreson de NZEA.
Ni dankas al Frank pro lia ideo kaj lia financa subteno por la projekto.
David Ryan
Kiam aperis la Tria Eldono de la Australian Esperanto Dictionary de Ralph Harry en 1990, recenzo, respondo kaj komentoj aperis en Australian Esperantist.
Oni tiam decidis ke la venonta eldono inkludos kaj Aŭstraliajn kaj Novzelandajn vortojn, ĉar plejparte ili estas la samaj.
Vortoj kiaj billy, dinkum, pavlova, tea tree, ne uziĝas en Britio aŭ Usono, do ne aperas en Butler aŭ Benson. Kaj vortoj kiaj creek, magpie, paddock, to shout (a drink), havas malsaman signifon ol en Britio kaj Usono kaj bezonas apartan tradukon.
La ĝisdatigo por inkludi Novzelandajn vortojn kaj pliampleksigi la vortaron falas al Brian Fox kun konsulto al Ralph Harry. La malneto estos preta ĉi jare kaj la vortaro en la jaro 2000. Ĝi estos tre utila por iu kiu volas verki aŭ traduki pri niaj landoj sub la Suda Kruco.
La vortaro havos 100 paĝojn kaj 2000 kapvortojn. Jen kvar eroj el la Kvara Eldono por montri ĝian stilon:
bush area. 1 boŝo*. # Eksterurba nekultivata regiono. Sovaĝejo, forejo, veprejo, arbarejo. Unu el kvar regionoj: urbo, kamparo, boŝo, monto. 2 Au, forejo. 3 NZ, arbarejo. 4 SA, veprejo. 5 ~baptist, fundamentisto. 6 ~craft, ~metio. # Scio pri travivo en ~. 7 ~ed, lacigita; konfuzita. # Vojerari aŭ en ~ aŭ dum kalkuloj. 8 ~fire, arbara brulego. 9 ~ hen Ø hen. 10 ~ horse, sovaĝa ĉevalo, brumby. 11 ~ lawyer, amatora juristo; kroĉrubuso, # Rubus cissoides, R. hillii, liano kun tenantaj kroĉiloj. 12 ~line, arblimo. # Altitudo, super kiu arboj ne kreskas. 13 ~man, forstisto, arbfalisto; ~loĝanto. 14 ~ pigeon, Novzelanda palumbo, # Hemiphaga novaeseelandiae, kolombo, kiu manĝas berojn. 15 ~ranger, ~bandito. 16 ~walk, boŝmarŝi*. # Piediri longan distancon tra ~ por plezuro kaj ekzerco, Ø tramp. 17 go ~, sovaĝiĝi. 18 Sydney or the ~, Sidnejo aŭ forejo. # Spekuli tiel, ke ĉio aŭ nenio restos ĉe vi. [SA: bosch, bos].
cocky. 1 str, kakatuo. Ø ~y. 2 fig, farmisto. # Bienetulo. 3 cow ~, lakto f~. 4 ~'s joy, rafinita melaso. 5 sla, tromemfida.
kumara, batato, # Ipomoea batatas. Ofta en Nov-Zelando kaj Pacifiko.
possum, Australian ~. 1 posumo*, falanĝeredo*, # Phalangeridae, genroj el tiu familio, ekz: cerkarteto, falanĝero, petaŭro, pseŭdokero, trikosuro. 2 brushtail ~, vulpvosta ~, # Trichosurus vulpecula. 3 ringtail ~, ringvosta ~, # Pseudocheirus peregrinus. 4 play ~, ŝajnigi morton. 5 stir the ~, blovi en abelujon [Proverbaro]. [ne: didelfo = American opossum].
1, 2, 3, etc = variant meanings under the same entry.
* Neologism not in Benson, Butler, NePIVaj Vortoj, or Plena Ilustrita Vortaro.
~ Repeats the headword or the translation. Ø Benson p2, Butler, and PIV.
# Definition and explanation of the use of the word.
Ø See the entry under this headword.
Au = Australian; Aŭstralia. NZ = New Zealand; Nov-Zelanda. SA = South African; Sud-Afrika.
fig = figurative; figura. sla = slang; slango. str = strictly, literally; strikte, laŭvorte.
Iu kiu pretas helpi, skribu al: Brian Fox
Noto aldonita en majo 2002: la vortaro nun estas legebla en nia retejo Australian and New Zealand Esperanto Dictionary.
Nia venonta Kun-Kongreso en Sidnejo estos pli granda ol la Kongresoj en Nov-Zelando, do vi povos elekti inter eroj de la Kongreso kiuj okazas samtempe. Ĉu iri al ekskurso, ĉu ĉeesti studon ĉe la Somer-Lernejo, aŭ ĉu partopreni en distraĵo. Do vi facile trovos ĝuindajn erojn el la tuta programo. Novzelandanoj ne bezonas vizon por viziti Aŭstralion sed ja bezonas pasporton. Preparu nun.
Brian Fox
Ĉu vi scias ke TEJO, la junulara sekcio de UEA eldonas adreslibron, La Pasporta Servo, ĉiujare?
Per tiu servo multaj Esperantistoj tra la tuta mondo gastas ĉe gastigantoj, por viziti fremdajn landojn kaj lokojn.
La lasta eldono enhavas pli ol naŭcent adresojn de Esperantistoj kiuj senpage aŭ malmultekoste gastigas vojaĝantojn el la tuta mondo.
Mi estas unu el ili kaj feliĉe gastigas multajn afablajn homojn el diversaj landoj, junajn kaj ne tiel junajn. Mi fiere montris al ili la interesajn vidaĵojn de mia bela lando.
En la Pasporta Servo libro troviĝas nomoj kaj adresoj de interesaj personoj tra la tuta mondo, el sepdek-ses landoj, fakte. Oni povas imagi kian grandan ĝojon tiu servo povas disvastigi. Multaj lernas Esperanton nur por uzi ĝin!
Pasporta Servo celas atingi la nombron, mil gastigantojn, en la eldono por la venonta jaro. Ĉu vi povas helpi per iĝi gastigant(in)o? Vi neniel bedaŭros tion.
Bonvolu skribi al: Pasporta Servo, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR, Voorburg, Nederlando.
Telefon-respondilo: 00 31 703-866-653.
Ret-poŝto: pasporta.servo@esperanto.nu
Marieke Bax
En Britio oni inventis diskretan aparateton por atentigi senamajn samseksamulojn kiam taŭga samideano estas apude.
La
, speco de eletronika vokilo, vibras kiam alia gejo alvenas kiu portas similan aparaton. Laŭ la inventintoj, ĝi celas malgrandigi la bezonon 'krozi' kaj evitos embarasajn miskomprenojn.Gaydar
Sed kiam Graham Lees vagadis tra parko en Reigate, Surrey, por provi la aparaton, ne estis gejviroj kiuj sekvis lin sed amorema melo kaj amaso da koleraj, atakemaj sciuroj.
Por aldoni al la konfuzo, Sro Lees malkovris ke lia ĉeesto ekfunkciigis la alarmilojn de la aŭtomobiloj staritaj apude.
Dum li fuĝis de la parko, Sro Lees forturnis la bestaron kiu sekvis lin kaj samtempe li konstatis ke la aparato bezonis iomete da plibonigo!
"Ni devis fari ŝanĝojn. Oni povas embarasiĝi," diris Sro Lees, spertulo pri elektroniko de la Klubo de Inventintoj.
"Certe ni ne intencis 'elŝrankigi' melojn," klarigis alia inventinto, Andrew Goff, aldonante: "Kaj la sciuroj iomete koleriĝis. Mi pensis ke povus esti la reprodukta sezono sed ne. Estis la sona aparato."
Nuntempe la dezajninto de la Gaydar
, David Elliott, 20 jaraĝa, asertas ke la teknikaj problemoj en la aparato solviĝis. Nun gegejoj povas fidi ke ĝi funkcios sen allogi bestojn aŭ policanojn.
Al la samseksama komunumo de Nov-Jorko, Gaydar
estas talento, natura kapablo rimarki aliajn gejojn per simpla ekrigardo. Sed por la uloj kiuj provas amindumi la malĝustajn virojn, ĉi-tiu nova aparateto povas esti helpilo eviti la embarason kiu okazas pro eraroj pri seksa orientiĝo.
Tamen, la aparateto ŝajnas malkovri pli pri la mirinda mondo de inventado ol pri la geja komunumo. La Gaydar
evoluiĝis el vibranta 'pordosonorilo' por la surduloj.
Sro Elliott klarigis: "La frato de mia eksamantino estas surda kaj mi konstatis ke li havis pordosonorilon kiu eklumis. Mi pensis ke ĝi ne utilus al li kiam li dormas."
Iel Sro Elliott elpensis alian eblecon por la aparateto. "Kelkaj anoj de mia dancoklaso diris al mi ke ili forte deziris trovi manieron ekkoni alian gejon. Tio donis al mi la ideon."
La Gaydar
jam vendiĝas kaj la gejaro de Londono, Brajtono, Manĉestro kaj Cheshire amase volas aĉeti ĝin. Tamen, izoluloj el aliaj lokoj devas atendi por ke ili ne vagadu sencele kaj senespere de respondo.
Intertempe la meloj kaj la sciuroj en tiuj urbegoj povas trankviliĝi. "Ni kontaktis la RSPCA (bestzorgan asocion) kaj, post plua esplorado, ŝanĝis la aparaton al elektronika sendilo. Nun ĝi estas bona," diris Sro Goff.
El artikolo de Terri Judd en The Independent je la 31a de majo 1999.
Tradukis Dennis Pease
Eble la Aŭklanda Esperanto-Societo ne estas multnombra estante ĉirkaŭ entute dek ok membroj. Sed proksimume dek membroj regule renkontiĝas je la unua, tria kaj iafoje la kvina marto en la monato, tra februaro ĝis decembro.
La kotizo estas ses dolaroj por individua membro, kaj naŭ dolaroj por geedza paro. Dum preskaŭ du jaroj la societanoj renkontiĝas en privataj hejmoj anstataŭ la longdaŭra adreso: 113 Mount Eden Road, kiu estis la halo de la Societo de Amikoj. La nuna aranĝo ŝparas al la societo sufiĉan sumon da mono dum ĉiu jaro.
En la pasinta, jaro nia societo establis kontakton kun Esperantistoj de Fukuoka en Japanio, kiu estas ĝemela urbo por Aŭklando. Unu el niaj membroj, Dennis Pease, aranĝis tion por ni.
La unua aktivo estis por prepari sonbendon al kiu la plejmulto de niaj membroj kontribuis erojn pri si mem kaj siaj ĉirkaŭaĵoj.
Nun ni pretigas Esperantan sonkasedon por akompani komercan vidbendon pri Aŭklando kun angla komentario kiun ni sendos al Fukuoka.
Kelke de niaj membroj daŭre gastigas eksterlandajn esperantistojn kaj la societo havis kelkajn vizitantojn, ekzemple Sugitano Hiroko kaj Pan Xian Wen, kaj kompreneble du bonkonataj "migrantaj birdoj" Tomoko Yoshinaga kaj Emin Baro.
Ĉi tiun jaron tre plaĉis al ni bonvenigi du novajn anojn al nia grupo, precipe ĉar ili estas multe pli junaj ol aliaj el ni. Ankaŭ, ĉi tiun jaron, la Societo mendis tri bultenojn por ĝiaj anoj, nome Kontakto, El Popola Ĉinio kaj Monato.
Antaŭ nelonge nia Societo konsentis aĉeti la lerno-vidbendon el Usono: Pasporto Al La Tuta Mondo. Eble aliaj grupoj aŭ personoj povos pruntepreni ĝin kontraŭ troega luprezo.
Howard Gravatt
Je la fino de julio deko da samideanoj renkontiĝis ĉe la nove ĉapelita domo de Benita McDonald, la plej juna Esperantisto en Nov-Zelando, kiu benis nin per ŝiaj gepatroj, Neelam kaj Bradley.
Estis por adiaŭi al Tomoko kiu reveturos al Japanio, kaj samtempe ni bonvenigis Emin, kiu ĵus alvenis.
Neelam kuiris bonan manĝon de kokidaĵo kun bongusta ajlo kaj ĉiu tie ĝuis manĝi ĉe McDonalds. Bradley demandis ĉu iu deziris Pepsi, sed neniu estis pepsanta. Ankaŭ sur la tablo estis Mirinda trinkaĵo, kaj ĉiu ŝatis mirindajn glasojn da tio.
La konversacio tute solvis la problemojn de Kosovo kaj Kurdistano, kaj facile eltiris la kaŝitajn tagordojn de la ĉefroluloj.
Vulpvosta Posumo
En la ĉi jara junia numero de Esperanto de UEA aperis Raporto de la Estraro de UEA
por la jaro 1998. En la sekcio pri Landa Agado ni legas pri la situacio en Eŭropo, en Orient-Eŭropo, en Azio, la Araba Mondo, Afriko, kaj Ameriko, kaj ankaŭ kelklinia mencio pri Oceanio.
La lasta pri ni mencias ke ekĝermis ideoj por kunligi kelkajn aktivulojn en la Pacifikaj Insuloj por ekklopodi enpenetrigi Esperanton ankaŭ tie.
Ŝajnas al mi, ke efektive kvazaŭ pionira agado estas bezonata en la insuloj de Polinezio, kaj tra la tuta Pacifiko. Hazarde loĝas proksime al mi junulo kiu studas ĉi tie pri turismo kaj komerco. Baldaŭ li reiros al sia hejmlando ĉe la ekvatoro, Kiribato.
Li eklernis Esperanton tie antaŭ jaroj je influo de vizitanta samideano el Sud-Azio. Semo jam semita.
Ĉi matene mi partoprenis neordinaran klason en nia loka bazlernejo. Oni tie entreprenas specialan du semajnan atentigon al matematiko. Gepatroj kaj caregivers, zorgantaj respondeculoj, estas invitataj kunsperti klason/lecionon. Al la klaso de mia okjaraĝa filino, dek plenaĝuloj venis.
La 26 klasanoj unue gimastikadis laŭ serio de ekzercoj kiuj samtempe korpe kaj mense ekzercadis ilian lernemon. Angle, Maths gym
. Kelkloke la tasko devigis laŭtvoĉan kalkulon en la Maoria lingvo.
Revininte supren al la klasĉambro en tia tipa du-etaĝa ligna konstruaĵo, kia aperis en la periodo de rapida urba kresko, ni okupiĝis pri preparado de party bag of snack, manĝaĵo-sakoj plenigitaj per arakidoj, sekvinberoj, freŝa krakmaizo ‑ varma kaj bonodora‑ sekflokoj de bananoj.
La geinfanoj devis mezuri zorge la ĝustan kvanton da la ingrediencoj, kunmiksi kaj dividi inter si egale. Ĉiu infano prenis folion de brunpapero kaj faris el ĝi saketon.
La saketon li aŭ ŝi ornamigis per bunta desegnaĵo kaj skribaĵo. Temis pri frakcioj en tiu laboro. Krom du tasoj da krakmaizo oni bezonis kvaron-tason da arakidoj, duon-tason da sekvinberoj.
Kaj por fiksi la ideojn en la kapo la geknaboj en propra kajero montris per bildoj kaj vortoj la kvantojn uzatajn en la simpla recepto.
Leciono pri historio aldoniĝis kiam la instruistino klarigis kiel modernaj homoj uzas plastajn sakojn kvankam ŝi mem junaĝe kutimiĝis al tiaj brunpaperoj, kaj ŝia avinjo siatempe dum butikumado normale portis korbon por la aĉetitaĵoj.
Pro la fakto ke Oranga School en oktobro ĉi jare celebros ĝian 50an datrevenon kaj preparos por granda jubileo, la infanoj lernas pri la progreso, evoluo de la socio, kaj povas imagi kiel pasintece oni spertis la vivon.
La stilo de instruado malsamas hodiaŭ. Multflanke estas pli agrable viziti la lernejon ol en la tempo kiam mankis komputiloj; ekipaĵo estis relative primitiva, kaj la interrilato inter instruanto kaj instruatoj baziĝis sur alia, eksmoda sistemo.
Kiel konduti en klaso. Reguloj ja validas. Hodiaŭ la geknaboj ofte laboras en grupo. Ili ofte devas kunlabori kaj kune solvi problemojn. Ili helpas unu la alian elpensi metodon por fari taskon, ili negocas inter si por ordigi homfortojn necese por plenumi gruptaskon.
Ili lernas la valoron de reciproka kunhelpo, ili ekzercadis por regi emociojn anstataŭ batali kaj kvereli, nepre ili trovu ilojn por pli harmonie labori kaj lerni.
Rezulte de daŭra kaj konstanta konscia atento al akirado de la virtoj kiel ekzemple ĝentileco, helpemo, kuraĝigo, aŭskultado kiam iu volas esprimi sentojn, divido de ludiloj kaj ĝenerale malavareco en ludado, kompreneble evito de perforto, paroli per decaj frazoj, neuzo de fivortoj, respekto al ĉiu ĉu pli juna, ĉu pli aĝa, la lernejo estas ĝojiga loko kie plejparte feliĉa korvarmiga etoso troviĝas.
Ridetantaj vizaĝoj abundas. Jen iom da statistikoj: gelernantoj nombras 380. Laŭ etno: Eŭropida Pakeha 29%, Maoria 17%, Azia 17%, Samoa 13%, Tonga 13%, Kuk-Insulara 6%, Fiĝia 3%, Niŭea 2%.
Pensante pri la vasta Pacifika Oceano kaj Esperanto estonte ĉu inter tiuj ĉi infanoj troviĝas ambasadoroj kiuj ekkaptos la ideon de facile lernebla neŭtrala lingvo.
Laŭ la ĵus farita ekzameno de ERO, Eduka Revizia Oficejo la Oranga School liveras bonegan edukon al la geinfanoj kaj rajtas fieri pri la alta nivelo atingata.
Fine de la 90aj jaroj eĉ bazlernejo devas altigi sian profilon por allogi la subtenon de najbaraj familioj. La klara mesaĝo, ke jen tiel bona lernejo situanta en kvieta, trankvila angulo de la antaŭurbo, inda de via engaĝigo devas disradii al la loka komunumo.
Tiurilate similas la bezonoj de nia Esperanto movado. Same ankoraŭ NZEA devas klopodi por certigi estontan vivon, viglecon, kaj rekonon.
La estraro de NZEA reviziante la strategian planon konstatas ke nepre ni agu tiel, ke la enloĝantaro NZa, almenaŭ havu scion pri kio estas Esperanto. Gravas ke la homoj minimume sciu ke Esperanto estas lingvo.
Interalie ĝia valoro kuŝas en tio ke per ĝi oni faciligas kontakton kun alilandanoj/alilingvanoj, kaj oni povas profiti pli profundan konon de ordinara persono el malsama kultura, kaj lingva fono.
Por vojaĝanto tia interrilato ofte signifas pli intiman aliron al la vera ekkono de la vivo kaj cirkonstancoj de iu fremdulo.
Esperanto estas helpilo por fosi sub la supraĵo, ilo por ŝanĝi ordinaran turisman sperton al pli valora aŭtentika interkonatiĝo. Esperanto helpas en pli bona rego de gepatra lingvo, en lernado de alia lingvo ĉar per ĝi homoj efike lernas pri gramatiko.
Ĉu ne, eĉ en Nov‑Zelando la Maoria kulturo kaj lingvo ekĝuas prestiĝon kaj konon en la modo‑industrio. Dum NovZelandanoj strebas por trovi nian propran identecon ŝajnas al mi ke la demando pri vera internacia lingvo ankoraŭ kuŝas sur la estonta tagordo.
La tipo de persono kiu tuj povas profiti el studado de Esperanto estas iu kiu ŝatas vojaĝi, aprezas diversajn lingvojn, havas iom da libertempo. Nu, mia konatulo el Kiribato certagrade havas tiajn trajtojn.
Bradley McDonald
La virino staris ekster la magazeno. Ŝi malfermis la mansakon, elprenis okulvitrojn, metis ilin sur la nazon, kaj rigardis tra la montra fenestro. Ŝi turnis sin al la strato, rigardis laŭ la strato, dekstren kaj maldekstren, frotis la nazon per la fingro, returnis sin, kaj malrapide eniris la magazenon.
Ŝi portis tian ombrelon kian oni ankaŭ uzas por marŝbastono, kaj kolereme frapis la vendotablon dum la komizino helpis pli junan virinon. Kiam la komizino ne tuj venis la agaculino forstamfis al alia vendotablo. Ŝi puŝis kelkajn aĵojn per la ombrelo ĝis maljuna komizo kun afabla rideto venis.
"Mi helpu vin, sinjorino. Kion vi volas aĉeti?"
"Mi ne scias," ŝi respondis, "Tute ne scias."
La komizo ŝajnis perpleksita. "Mi ne komprenas," li mumblis. "La butiko havas multajn varojn. Ĉu vi forgesis, aŭ perdis la liston? Ĉu mi memorigu vin pri ..."
"Ne babilu!" ŝi ordonis.
La komizo silentis kun la buŝo iom malfermita.
Ŝi fiksrigardis lin, paŭzis, kaj diris, "Refoje mi devas aĉeti naskiĝtagan donacon por mia edzo. Kion mi aĉetu ĉi tiun fojon?"
La komizo retrovis sian trankvilon. "Li ja aprecus belan fiŝkanon."
"Jam havas," ŝi abruptis. "Aĉetis tion lastan jaron."
La komizo retenis sian afablan rideton kaj milde diris, "Ilaron. Edzoj ŝatas memripari la etajn taskojn ..."
"Jam havas ĉiujn ilojn. Dum la kvardek ok jaroj mi aĉetis por li ĉiun ilon kiun edzo iam ajn bezonus."
La komizo ne estis venkita; li pensis pri la multaj bonaj varoj en la magazeno, por trovi ion neordinaran. "Mi sugestas, ne proponas sed nur sugestas, ke lia nuna pipo ne estas la plej bona aŭ bela, kaj ke ..."
"Li ne fumas kaj li kontraŭas fumadon. Ankaŭ mi; fumado estas aĉa kutimo. Kaj plue, mi ne permesas alkoholaĵojn en la domo."
"Do, novan televidilon por la dormĉambro?" li proponis.
"Jam havas, en ĉiu ĉambro. Krom la necesejo."
"Do, novajn telefonilojn por ĉiu ĉambro, inkluzive de la malgrandaj ĉambretoj."
"Jam havas." ŝi ripetis.
La komizo ne volis cedi la kampon. Li streĉis la cerbon por trovi ion, kion la edzo ne havus. Tiam brila ideo venis al li en la cerbon. "Aĉetu por li libron."
"Li jam havas libron."
La komizo surmetis larĝan rideton. "Ekzistas miloj, eĉ milionoj, da libroj en la mondo. Ĉiu malsama. Li ne povas havi ĉiun libron en la mondo."
Nun la virino silentis. La buŝo iom moviĝis sed ne parolis. Ŝi rigardis la plankon kaj pensis dum kelkatempo. Fine ŝi levis la kapon kaj diris, "Kia brila ideo! Vi estas tre helpema persono. Do, kie estas viaj libroj?"
"Nu," diris la komizo, "ni ne vendas librojn, sed laŭ la strato vi trovos grandan librobutikon." Kaj li surmetis lian kutiman afablan rideton.
La virino diris, "Kia helpema persono vi estas." Ŝi iomete klinis sin al la komizo, zumis melodion, kaj ridetis al ĉiuj gekomizoj dum ŝi eliris la magazenon.
Brian Fox
Tom mortis je sabato 19 junio 1999, pro kormalsano. Li multe laboris por Esperanto dum sia vivo. Novzelandanoj profitis de lia tre efika traktado de la AEA Libroservo kaj lia sindona helpo al legantoj. AEA aranĝos daŭrigon pri tiu servo, sed dumtempe ni atendu. Ni sendos nian koran kondolencon al Mavis Elliott kaj familio, kaj al AEA.