Filiko

Numero 7 Marto 1999

Tabelo de Enhavo
Bonega Kongreso en Ĉarma Urbo - Dennis Pease
Kongresaj Ekskursoj - Howard Gravatt
Observatorio Carter - Davido Rockell
Esperanto kaj la Interreto - David Ryan
Vizito al E-Klubo de Perto - Marieke Bax
Ŝtormo sur Korala Insulo - Brian Fox

BONEGA KONGRESO EN ĈARMA URBO

Sendube la kongreso de NZEA estis la unua E-Kongreso de la jaro ie en la mondo kaj eble la plej malgranda. Partoprenis 30 personoj en almenaŭ parto de ĝi, inkluzive de tri samideanoj el Japanio.

Studenta loĝejo Weir House estis la kongresejo kaj oni certe ne povus trovi pli taŭgan kaj kontentigan lokon. Ĝi estas belaspekta konstruaĵo tre apud la urbocentro sed samtempe la loko estis trankvila.

La ĉambroj estis komfortaj, la manĝaĵo bongusta kaj la kongresa ĉambro estis taŭga por malgranda grupo. La stabanoj estis amikaj kaj helpemaj kaj oni rimarkis la mankon de malpermesitaĵoj. Vere ĝi estis ideala loko.

En la programo troviĝis la kutima miksaĵo de kunsidoj, lingvaj sesioj, paroladoj, ekskursoj kaj distraĵoj. Ĉiuj aranĝoj estis bone organizitaj kaj iris glate en amika estoso.

La ekskursoj estis tre simplaj sed interesaj, kaj aparte plaĉis al mi la vizito al la Observatorio Carter. Tie ni povis rigardi la astrojn per teleskopo kaj spekti programojn pri la nokta ĉielo kaj pri la komenco de la universo.

Mi devas konfesi ke la Muzeo Te Papa ne tiel plaĉis al mi sed mi ne povas kulpigi la organizintojn de la kongreso pro tio!

La kunsidoj povas esti tedaj sed ĉi-foje mi sentis ke la ĉeestantaro havis pli pozitivan sintenon ol antaŭe. Oni sentis pli da optimismo pri la estonteco de nia afero ol antaŭe kaj tial homoj pretis kunlabori.

Ni povas esperi ke "En Nov-Zelandon venas nova sento". La grupo el Christchurch ridigis nin per tre amuza skeĉo en la distra vespero kaj, dimanĉon vespere, Gwenda Sutton aranĝis bonan ekumenan Diservon. La lingvajn sesiojn aranĝitajn de Don Rogers, mi trovis interesaj kaj utilaj.

La urbego Velingtono bonvenigis nin per bela vetero kaj montris ke ĝi estas ĉarma kaj interesa loko. Antaŭe mi ne tiel pensis sed la urbego vere sukcesis logi min. Mi volas danki kaj laŭdi David Ryan kaj la aliajn Velingtonanojn pro la granda kaj sukcesa laboro kiun ili faris. La kongreso en Velingtono vere estis elstare bona.

Dennis Pease

KONGRESAJ EKSKURSOJ

(aŭ Perditaj en Te Papa)

Senprokraste, sabaton, je la naŭa atm, nia grupo de ĉirkaŭ 20 homoj forlasis Weir House kaj piediris malsupren en botanikajn ĝardenojn. La vetero kaj la ĉielo estis belegaj, kaj la vojo estis tute malsupren. Kiel agrabla! Niaj gvidantoj estis la du Velingtonaj kleruloj, Ryan kaj Rogers.

Unue ni haltis ĉe la sanktejo por la japanaj viktimoj de Hiroŝima kaj Nagasaki, kie en trankvila lageto eterna flameto brulas kiel solena memorigilo por ĉiuj militaj perditoj. Ankaŭ tie, speciale plaĉa estis la rozejo.

Poste ni trapasis unu el la malnovaj eŭropecaj partoj de Velingtono, Thorndon, montrante ne nur iom de la fruaj koloniaj konstruaĵoj, sed ankaŭ la ŝtatan domon de nia ĉefministrino.

Baldaŭ ni venis al la Parlamenta Tereno en kiu ni admiris la freŝdate purigitan ŝtonmasonaĵon. Niaj gvidistoj montris al ni variajn registarajn departementajn konstruaĵojn.

La posta evento estis kondukita rondvojaĝo tra la parlamento mem. Ni vidis la subteran bunkron kun ĝiaj plifortikigitaj fundamentoj. La bunkro ŝajnas tre aŭstera kun nudaj solidaj betonaj muroj kaj plankoj. Ĝi ne havas, laŭ mia opinio, iajn domajn komfortojn, ekzemple: brakseĝojn, aŭ pli grave, koktelan ŝrankon.

La parlamenta gvidistino poste montris al ni la belegan maorian Komitat-Ĉambron kiu enhavas indiĝenajn motivojn de ĉiuj triboj de Aotearoa.

En la "Galerio", nova konstruaĵo, kiu ligas la Parlamenton kaj Parlamentan Bibliotekon, troviĝas tre modernaj skulptaĵoj, muraj drapoj, kaj mobiloj bildigante novzelandajn teron, maron, ĉielon, kaj fabelojn.

La masonaĵo de ĉi tiu nova parto, elportinta de Montetoj Takaka kaj Duoninsulo Coromandel, estas alta je kvar etaĝoj.

Kompreneble, ni ankaŭ vidis la vakan Debat-Ĉambron, Stat-akceptejon kaj Bankedĉambron, kaj la Bibliotekon.

Poste ni antaŭen iris al Malnova Katedralo Sankta Paŭlo kie ni ricevis mallongan prelegon de la direktoro. Ĉi tiu ligna konstruaĵo sanktiĝis en 1866 kaj post tiam estis multe ŝanĝita kaj pligrandigita. Interne la tinkturita ligno kaŭzas tre malluman etoson.

La novzelanda Historic Places Trust nun prizorgas pri ĉi tiu elstara ekzemplo de frua preĝeja konstruaĵo en Nov-Zelando.

Fine ni promenis laŭ la Kajo Lambton kaj kolapsis en kablotramon kiu transportis nin al Weir House kaj meztaga manĝo.

Sabaton vespere ni vizitis la Observatorion Carter kiun aranĝis Davido Rockell kaj pasigis agrablan vesperon rigardante diversajn filmojn kaj aŭskultante paroladojn. Tre afabla vespero malgraŭ mia rigida kolo pro rigardi supren tiom longtempe.

Dimanĉon posttagmeze ni esploris dum du horoj Muzeon Te Papa. Vere ja grandega! Tiom multe da aĵoj por vidi, aŭdi kaj kun kiu interagi, precipe se vi havas la monon, ekzemple la timiga, preskaŭa bunĝiplonĝo, tio estas se la kriĉoj indikas ion ajn.

Specialaj allogaĵoj kiam ni vizitis, estis: ŝtona skulpta kreaĵo de artisto Dave Hegglun; prezento fare de Velingtona Ĉina Opera Societo de eltiraĵoj el aŭtentika ĉina opero; "Floroj el la Ĝardeno de Mia Patrino" de Miranda Harcourt; kaj la mem apero de "S-ro Murchison" la takahe kaj "Kara" la tuatara. Niaj du horoj ja pasis tro rapide por mi, kaj multe da aĵoj restis neviditaj. Denove, dankon al niaj Velingtonaj gvidistoj.

Howard Gravatt

OBSERVATORIO CARTER

La Carter Observatory estas la nacia observatorio de Nov-Zelando, kaj tiel agnoskita de Akto de la Parlamento.

La observatorio troviĝas en Velingtono, nur kelkminutan marŝon de la Kelburna Finstacio de la kablotramo, kaj ankaŭ facilan marŝdistancon de Universitato Viktorio. Ĝi konsistas el planetario, du prelegejoj, du teleskopoj (unu el kiuj uzeblas por publika observado), ampleksa biblioteko kaj administraj oficejoj.

La observatorio havas nur kvar ĉefajn funkciojn: t.e. esplorado, heredaĵo, edukado, kaj publikaj programoj. Pro ĝia urba loko malmulte da esplorado okazas ĉe la observatorio. Anstataŭe la astronomoj okupiĝas en: aŭ la propraj aŭ kunlaboraj programoj, utiligante pli grandajn teleskopojn en foraj lokoj ĉi tie kaj eksterlande.

La biblioteko servas kiel tenejo por la astronomia heredaĵo de Nov-Zelando. Ĝi entenas unu el la plej ampleksajn kolektojn de astronomiaj publikaĵoj en la Suda Hemisfero.

Estas parto de la heredaĵa funkcio, ke la oficistaro entreprenas esploradon en la astronomian historion de Nov-Zelando. Lastatempa rezulto de ĉi tiu laboro estas la eldonado de libro resumanta la astronomiajn observojn dum la vojaĝoj de James Cook al Nov-Zelando dum la 18-a jarcento.

Ĉiujare, miloj da lernejanoj vizitas la observatorion. Du instruistoj tuttage laboras ĉe la observatorio. Ilia rolo estas instrui astronomion al la geknaboj laŭ la postuloj de la lerneja kursaro.

Geknaboj lernas pri nia vera loko en la Universo, kaj la signifo (aŭ malo) de Tero kaj nia Suna Sistemo. Ili ankaŭ lernas pri planedoj moviĝoj, sezonoj, la kialo de tago kaj nokto, kaj multe da rilataj temoj. Uzante modelojn kaj diagramojn oni kuraĝigas praktikan instruan medion.

Estas ankaŭ miloj da publikaj vizitantoj al la observatorio ĉiujare. Ĝi estas malfermita labortage, kaj vizitantoj povas iri al la spacbutiko, rigardi la teleskopon kaj vidi aŭdvidan prezenton. Semajnfine dum la tago estas oftaj prezentoj en la planetario.

Se vi sufiĉe bonŝancas por viziti ĉi tiun observatorion vespere (marde, ĵaŭde, sabate), krom tiuj aferoj, vi povos aŭskulti astrobabilon de unu el la oficistoj, kaj se la ĉielo estas sufiĉe klara, observi kelkajn interesajn objektojn, ekz: lunon, planedojn, stelarojn, eĉ galaksiojn; tra la 23-cm refrakta teleskopo.

Oni postulas malgrandan enirpagon por viziti la observatorion, sed komentoj indikas, ke la observatorio ofertas bonegan valoron por mono.

Davido Rockell

ESPERANTO KAJ LA INTERRETO

Kiam miaj amikoj parolis pri la mirindaj aferoj en la interreto, mi kredis ke ili troigas la aferon.

Tamen, post kiam mi aĉetis novan komputilon kun interreta ebleco, mi subite malkovris tute novan mondon kaj mi eksciis ke miaj amikoj pravas pri ĉi tiu elektronika mondo sen landlimoj.

Dank' al la interreto, la pasintaj malavantaĝoj kiuj malhelpis la kreskon de Esperanto - kiel ekzemple malrapida korespondado, multekostaj telefonvokoj, ktp - ne plu ekzistas. Mi jam uzas la interreton ekde du jaroj kaj mi nun havas multe pli da kontakto kun novzelandaj kaj alilandaj esperantistoj.

Mi eĉ ricevas nedeziratajn reklamojn en Esperanto! Mi kredas ke la interreto helpos Esperanton ĉar ĝi plifaciligas internacian komunikadon.

Anstataŭ sendi leteron kaj ricevi respondon post kelksemajna atendo, dank' al la interreto, oni nun povas sendi mesaĝojn kaj ideojn kaj kontakti milojn da personoj preskaŭ senkoste.

Por tiuj kiuj ne havas komputilon aŭ ne uzas la interreton, mi ege rekomendas ke vi malkovru la interretan mondon.

Estas tre facile uzi ĝin - la interreto estas kiel granda libro kun milionoj da informriĉaj paĝoj, sed la paĝoj ĉiam ŝanĝiĝas kun la plej novaj novaĵoj kaj informoj. Vi devos nur entajpi la "adreson" de la paĝo kaj la paĝo aperos en la ekrano de via komputilo.

Certe vi nepre havu komputilon, sed la ĉiutaga kosto por uzi la interreton estas sufiĉe malmultekosta. La interreto proponas la sekvajn uzojn en Esperanto:

David Ryan

VIZITO AL E-KLUBO DE PERTO

Mi scivolas kiom da esperantistoj celebris la naskiĝtagon de Zamenhof dufoje en la sama jaro kaj eĉ en du landoj! Nu mi sukcesis fari tion.

Ni - la Aŭklanda Societo - festis ĝin la 8an de decembro en mia domo. Tre ĝuinda okazo ĝi estis. Tri tagojn poste mi flugis al Perto por viziti mian filinon kaj ŝian familion.

Dimanĉon la dek-trian de decembro, mi festis denove, sed nun kun aŭstralianoj en Perto. La grupo estas iom pli granda ol la aŭklanda . Mi renkontis multajn malnovajn geamikojn kaj ankaŭ novajn.

Joan Eddington estis tre afabla gastigantino kaj ni bone manĝis: barbekuitajn kolbasojn, diversajn salatojn, kukojn, dolĉaĵojn, ktp. Tre bongusta!

Alan Mendelawitz prezentis tre interesan Zamenhof-paroladon. Alan diris ke li studis Esperanton dum nur unu kaj duona jaro! Por mi estis granda ĝojo renkonti kaj paroli kun esperantistoj pri kiuj mi ĝis tiam nur legis en la Nigra Cigno - organo de Esperanto-Ligo de Okcident-Aŭstralio.

Poste, 6an de januaro, mi havis la ŝancon, kun aliaj, viziti la domon de Debra McCarney en Nollamara, kiu gastigis la bone konatan instruiston de Esperanto, Atilio Orellana Rojas el Argentino. Li restis en Perto nur dum unu tago.

Sufiĉe granda grupo ĉeestis. Atilio estas interesa viro, kaj ĉiu ĝuis aŭskulti kaj paroli al li. Mi eĉ iomete parolis nederlande kun li! Nuntempe li loĝas en Hago. Denove, memorinda vespero. Bedaŭrinde Atilio ne havis ŝancon viziti nin en Nov-Zelando.

Marieke Bax

ŜTORMO SUR KORALA INSULO

Mi vekiĝis frue, aŭskultis la radion, kaj rigardis la barometron. Ĝi estis rapide falanta. Estis humide varme kvankam la suno ĵus leviĝis. Mi promenis laŭ la korala sablo de la strando. La griza maro estis trankvila kaj nenio moviĝis. Nek folio de franĝipano nek frondo de kokospalmo flirtis. Mi konis la signojn. Estis la kalmo antaŭ la ŝtormo. Eble la tajfuno venos al mia insulo. Se jes, mi devos protekti la posedaĵojn kontraŭ uragana ventego.

Mi repaŝis al la kabano kaj kontrolis la stajojn kaj stangojn ĉe la anguloj. Per ŝnuro mi streĉis la stajojn, kaj per traboj mi fortikigis la stangojn. Mi matenmanĝis dum mi pripensis la strategion.

Miaj iloj restis ĉie, do mi kolektis ilin kaj kaŝis ilin en la truo, kiun mi antaŭe fosis por tia eventualaĵo. Tiam mi plukis ĉiujn maturajn fruktojn, kiujn mi povis trovi kaj metis ilin sur la ilojn, kovris la truon per tabuloj, kaj rulis grandajn rokojn sur la tabulojn.

Dum mi tagmanĝis la vento komencis blovi. Per lanco mi kaptis kelkajn fiŝojn el la laguno. La ĉielo estis griza kaj la maro trans la rifo kovriĝis per ŝaŭmo. Mi portis de la monteto al la kabano mian ŝtiparon de la atentiga fajrstako.

Nun la palmoj kliniĝis kaj estis malfacile marŝi kontraŭ la vento. Por rezervi sufiĉan trinkaĵon mi kolektis kokosojn. La ventego ĵetis la unuajn gutojn da pluvo al mia korpo. Kiam la ondoj saltis super la rifon, agitis la lagunon, kaj kuris trans la strandon, mi rifuĝis en la kabanon kaj ekbruligis fajron por travivi la tajfunon.

Estis jam malfrue kiam mi finis vespermanĝi. Kokosoj flugis kontraŭ la muroj kun laŭta bruo, kaj la tegmento skuiĝis pro la uragano. Dum la nokto mi bakis batatojn en la cindroj kaj boligis akvon por kafo. Antaŭ noktomezo la unua kokospalmo falis kun granda frakaso. De tempo al tempo aliaj falis. Mi estis lacega kaj dum la frumateno mi ekdormis.

Kiam mi vekiĝis estis ankoraŭ mallume, la vento iom malfortiĝis, sed la pluvo senĉese tamburis sur la tegmento. Mi metis pluan lignon sur la fajron, manĝis la restaĵon de la fiŝo kaj batato, kaj ree dormis. Je tagmezo mi vekiĝis. La pluvo jam ĉesis, la suno nun brilis, kaj la vento apenaŭ blovis. Granda kokospalmo restis kontraŭ la pordo. Mi grimpis el la fenestro kaj komencis la ordigon kaj purigadon.

Brian Fox

Rimarko

Troviĝas iom da konfuzo en eŭropaj lingvoj pri iu uzado de la vortoj: anticiklono, ciklono, tajfuno, tornado, trombo, uragano. La difinoj en PIV estas pli ĝustaj ol en Butler kaj Wells. Anglalingve oni uzas: "hurricane" en Kariba Maro, "tropical cyclone" en Sud-Pacifiko, "typhoon" en Ĉina Maro, por la sama fenomeno. La jenaj meteologiaj uzoj estas preferindaj en Esperanto:

ciklono: Vasta malpeza atmosfera premsistemo, kiu kutime portas pluvon, kaj kiu malrapide moviĝas orienten, kun dekstruma kirlo de vento en la suda hemisfero, kaj livuma kirlo de vento en la norda hemisfero. Angle: cyclone, depression, low pressure system.

anticiklono: Vasta peza atmosfera premsistemo, kiu kutime portas sekan veteron, kaj kiu malrapide plivastiĝas, kun livuma kirlo de vento en la suda hemisfero, kaj dekstruma kirlo en la norda hemisfero. Angle: anticyclone, ridge, high pressure system.

tajfuno: Malpli vasta sed pli forta ciklono de tropika origino, kiu daŭras dum tagoj kaj vagas ĝenerale polusen kun uraganaj ventoj, kiuj detruas arbojn kaj konstruaĵojn. Angle: cyclone, tropical cyclone, hurricane, typhoon. (Erare: tornado).

uragano: Fortega vento de grado 12 en la Boforta vent-indico; pli ol po 117 kilometroj ĉiuhore. Angle: hurricane wind.

tornado: Fortega funelforma kirlventego, kiu daŭras dum horoj, suĉas rubon kaj akvon ĉielen, kaj difektas konstruaĵojn kaj arbojn laŭ ĝia relative mallarĝa vojo. Angle: tornado, twister.

trombo: Forta funelforma kirlvento, kiu daŭras dum minutoj kaj supren suĉas rubon aŭ akvon. Angle: whirlwind, waterspout.

[Hejmo] [Arĝenta Filiko]